Archivo del blog

domingo, 19 de abril de 2020

Nuligo de la Universala Kongreso de Esperanto 2020

La 11-a de aprilo 2020, la UEA (Universala Esperanto-Asocio) kun granda bedaŭro anoncis, ke pro la kronvirusa pandemio, la 105-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu estis planita en Montrealo, Kanado, estis nuligita. La UEA decidis prokrasti la UK de Montrealo al la jaro 2022, dum la 106-a kongreso ankoraŭ okazos venont-jare en Belfasto, Britio. Ĉi-tio estas la 3-a fojo en la historio ke la Universala Kongreso de Esperanto estas nuligita.  

La unua kongreso okazis en 1905 en Boulogne-sur-Mer (Bulonjo- ĉe Maro) Francio. Tiam, la UK okazigas ĉiujare. En 1914, la 10-a UK estis planita por okazi en Parizo, komencante la 2-an de aŭgusto, sed ĝi estis finfine nuligita pro la komenco de la unua Mondmilito la 28 de julio de la sama jaro. En ĉitiu tempo, transportado estis malrapida kaj kelkaj delegitoj, kiuj vojaĝis antaŭe por ĉeesti frue, estis jam en Parizo kiam la milito komenciĝis, kaj ili ne povis tiel facile reveni hejmen. Zamenhof mem devis vojaĝi tra Svedio, Finnlando kaj Peterburgo por reatingi lian hejmon en Varsovio post esti haltigita en Germanio. La 11-a UK okazis la sekvantan jaron en Sanfrancisko, Usono. Malmultaj delegitoj ĉeestis (nur 163, ĉitiu estis la plej malgranda UK iam ajn). Neniu evento estis planita ĝis 1920, kiam la 12-a UK de Esperanto okazis en Nederlando.

La 32-a UK de Esperanto estis planita por 1940 en Marsejlo, Francio. La programo estis anoncita dum la 31-a UK en Berno, Svislando, sed malpli ol unu monato post la fermo, la dua Mondmilito komenciĝis kaj neniu kongreso okazis ĝis 1947, kiam tutmondaj Esperantistoj renkontis denove en Berno.

Alia nuligo okazis en 1967. La 52-a UK estis planita por Tel-Avivo, Israelo. La planoj ŝanĝis pro la Sestaga-Milito en junio de la sama jaro. Post rapida voĉdono, la UEA decidis finfine organizi la UK en la urbo de Roterdamo, Nederlando.  Almenaŭ nun, la kongreso ne estis interrompita.

La disvastiĝo de la kronviruso ŝanĝis la mondon kiun ni konas. Preskaŭ ĉiuj niaj aktivecoj estis influitaj kaj tiuj rilataj kun Esperanto ne estas esceptitaj. En Kanado ni estis kalkulanta la tagoj por la malfermo de la Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo. Nia ĉefa prioritato nun estas la sano de ĉiuj homoj.  

Ĉi tie mi lasas ligon por informo pri la kronviruso en Esperanto kreita de la UEA. Ni nun diras al ĉiuj: Ĝis Baldaŭ! https://revuoesperanto.org/korona_viruso  

 


No hay comentarios:

Publicar un comentario