Archivo del blog

lunes, 13 de abril de 2020

Faux Amis, – Kaj aliaj Tradukeraroj

Dum tiu ĥaosa tempo kiam la plejparto de ni restas hejme, kaj preskaŭ ĉiuj publikaj eventoj estas nuligitaj, mi pasis mian tempon leganta kaj esploranta temojn kiujn mi ŝatas. Unu el la temoj estas la tradukeraroj. Kelkaj el ili estas tre amuzaj.

Kial tradukeraroj okazas? Ekzistas diversaj kialoj.

Unu de la plej komunaj estas la ekzisto de la falsaj amikoj, ofte konitaj ankaŭ kiel "faux amis". Falsaj amikoj estas vortoj kiuj sonas similaj kaj povas esti skribita kun sama ortografio, sed ne havas la saman signifon. Ili kutime kaŭzas konfuzon inter la lingvlernantoj, poliglotoj, kaj foje, inter spertaj tradukistoj.

Ĉi tie estas kelkaj amuzaj ekzemploj kiuj estas prenitaj de la reala vivo.

1.- Laŭ Chamizo Dominguez, dum internacia konferenco en Eŭropo, post la prelego de hispana delegito, Brita kolego venis kaj gratulis lin dirante: - your speech was fastidious!  (via prelego estis preciza!) Tio kaŭzis negravan diplomatian okazaĵon pro falsa amiko. La hispana vorto fastidioso signifas "teda". 

2.- Dum internacia kunveno, hispana delegito estis invitita por alparoli. Liaj unuaj vortoj kaŭzis ĝeneralan ridon inter la francaj delegitoj. Kiam li parolis en la hispana, diris: -¡Estoy constipado, perdonádme! (Mi havas malvarmumon, Pardonu!). La distrita interpretisto en la franca diris: " Excusez-moi, je suis constipé " (Pardonu, mi estas konstipita).  

3.- Unu el la plej oftaj eraroj faritaj de la ĉeĥa studentoj de la angla kaj komencantaj tradukistoj, estas traduki la frazon en la ĉeĥa lingvo "Dej to na polici" kiel "Metu ĝin sur la polico". La ĉeĥa vorto police signifas breto kaj la vorto policie signifas polico.  


Polisemio tre ofte kaŭzas problemojn en tradukoj. "Polisemio estas lingva elemento kun pli ol unu signifo". Kelkaj tradukaj eraroj okazas kiam la tradukisto elektas la malĝustan signifon de la vorto. Jen kelkaj amuzaj eraroj:

4.- La nomo de la komedia filmo Married to the Mob de Jonathan Demme estis tradukita en Latin-Ameriko kiel Casada con la Mafia  (Edziĝinta al la Mafio). Sed en Hispanio, ili tradukis ĉi tiun titolon kiel Casada con Todos. La tradukisto prenis la malĝustan signifon por la vorto Mob tiel por la hispana, la titolo diras efektive Edziĝinta al la homamaso. 

5.- Dum la kampanjo por la ĝenerala balotado de 2016, la hispana politikisto, Mariano Rajoy estis en la mezo de la polemiko pro afiŝo en Eŭskio. Ili uzis la vorton  Alde , la traduko kiu lia teamo trovis en la Eŭska lingvo por lia slogano "Favore". La problemo estas ke ĉi tiu vorto signifas ankaŭ: -Foriru!  


Kiam la maŝintradukadoj (MT) aperis, la vivo fariĝis pli facila por tiuj, kiuj bezonas trakti kun diversaj lingvoj. Sed MT ne estas perfektaj kaj vi devas kontroli la rezultojn. Ne ĉiuj faras ĉi tiun laboron kaj tio estis fonto de amuzaj eraroj. Ĉi tie estas kelkaj:

6.- En Galegio, nordokcidenta Hispanio, en la urbo de As Pontes, ili havas festivalo konata kiel "Feira do Grelo" kie la grelo estas legomo el la tigoj kaj folioj de la rapo. En 2015 lokaj oficialuloj preparis la anoncojn en la galega lingvo kaj tiam uzis Google tradukilo por skribi ĝin en la hispana. Ili ĉiuj estis ŝokitaj, kiam ili eksciis, ke la originala teksto: "O grelo é un dos produtos típicos da cociña galega..." estis tradukita en la hispana kiel: "El clítoris es uno de los productos típicos de la cocina gallega..." (La klitoro estas unu el la tipaj produktoj de la galega kuirarto). La teksto estas pli longa sed la MT alifoje tradukis grelo kiel klitoro tiel la festivalo ricevis novan nedeziratan nomon. 

7.- Amuza rakonto okazis en Eŭskio, en konstruejo, kie trafiksignalo ĉe la enirejo preskribis ke la eniro de individuaj aŭtomobiloj estas malpermesitaj. La dulingva signo legas en la hispana: "la entrada de vehículos particulares está prohibida". Sed en la Eŭska, la signo legas: "Bilatu duzun hitza ez da hiztegian agertzen". La problemo estas ke la anonco en la Eŭska efektive diras: "La vorto kiu vi serĉis ne aperas en la vortaro". Alian eraron post uzi la MT. 

8.- Tradukerarojn uzante MT povas okazi al ĉiuj: al la privataj firmaoj, al la lokaj registaroficioj, kaj ankaŭ al la mondaj politikistoj. En Majo 2018, Post la Israela kantistino Netta Barzilai venkis en la Eŭrovido, la ĉefministro Netanjahu gratulis ŝin kun mesaĝon en Twitter en la hebrea lingvo. La unua parto en la hebrea legis:  "...את כפּרה אמיתית  ,נטע [Netta, at kapara amitit...]. La problemo estas ke la traduko de en la angla elfarita de Bing MT estis: "Netta, vi estas vera bovino"! Bing ne estis konscia de la Israela slango. La vorto "kapara" estas neformala vorto por karigi.   


Jen kelkaj embarasaj situacioj, eble ĉar ili ne vokis profesian tradukiston

9.- Laŭ rakonto, post la dua mondmilito, la Usona armeo distribuis pakojn de manĝaĵo en Germanio. Sed ne multaj personoj prenis ilin. La problemo estis, ke la pakaĵoj havis stampon kiun legis "Gift of the US" (Donaco de Usono). En la germana, la vorto gift signifas "veneno".     
10.- En 1982 Mitsubishi Pajero estis lanĉita. Ĉi-tio Sporta Util-Vehiklo (SUV) estis sukceso krom por Latin-Ameriko kaj Hispanio. La vorto Pajero (prononcas “pahero”) estas sinonimo de "soleca plezuro" en la hispana. Tiel, nova nomo estis uzitaj en tiuj landoj: Mitsubishi Montero.  
11.- Restoracioj havas malfacilan tempon, kiam ili devas traduki la nomon de la lokaj manĝaĵoj kiuj ili kuiras. Foje ili ĵus konsultas la MT. Tiam, ni povas vidi kelkajn amuzajn erarojn. Hispana plado nomita Pimientos con Bonito (Ruĝapiproj kun Tinuso) estis tradukita en la anglan kiel "Peppers with beautiful”  (Ruĝapiproj kun bela). Bonito efektive signifas bela, sed tiu ĉi vorto estas ankaŭ la nomo de la blanka tinuso. Sed la traduko kiu pli ŝokis min estis la nomo de kataluna deserto Mel I Mató, farita kun Mató fromaĝo (estas speco de kaprina fromaĝo), mielo kaj nuksoj. Iu uzis MT kaj akiris la nomo, tradukita kiel "mortigis kun mielo".  


No hay comentarios:

Publicar un comentario