Archivo del blog

sábado, 4 de abril de 2020

COVID-19 kaj Lingvo-Profesiuloj

La disvastiĝo de la kronviruso havas enorman efikon sur la tutmonda ekonomio. La Registaroj fermis diversajn negocojn kaj la influo estas nun sentita ĉie. La lingvo-industrio ne estas escepto. Kun pli ol 80% de la enspezoj de la internacia merkato de la lingvoservoj venanta el la Eŭropa Unio kaj Nordameriko, 2 el la plej efikitaj regionoj de la mondo, oni supozas ke la COVID-19 estas nun unu el la ĉefaj zorgoj por la lingvo-profesiuloj.

En ĉi tiu artikolo, mi analizos la efikojn de la pandemio sur la servoj de interpretado, tradukado kaj lingvoinstruado. Mi nun ne laboras en iu ajn el tiuj areoj, tial mi bazos mian esploradon sur haveblaj raportoj kaj miajn konversaciojn kun kolegoj.    


Interpretado

Interpretistoj, kiuj laboras vizaĝ-al-vizaĝe, frontas la plej malfacilan efikon kun eventoj nuligitaj, kreskantaj zorgoj pri la riskoj alfrontitaj kiam ili laboras enloke,  kvaranteno kaj izoleco kiuj estas nun parto de la daŭranta krizo. La plimulto de la Profesiaj Interpretistoj estas sendependaj kunlaboristoj kiuj ne ĝuas la saman rajtojn kiel plentempaj dungitoj.  

Kelkaj el la industrioj kiuj uzas interpretservojn estas: Eventproduktado, turismo,  lernejoj kaj konferencoj. Ĉiuj ili suferis por interrompoj kaj nuligoj. Kelkaj organizoj uzas interretajn apojn por distanca kunlaboro kaj maŝintradukado, do la interpretistoj ne partoprenas.  

Tribunaloj kaj Bankoj nun funkcias partatempe. Ili ankoraŭ estas malfermitaj, sed por esencaj servoj. Ĝuste nun, ekzistas kelkaj taskoj por interpretistoj sed plejparto de la kazoj atendas por la normaligo de aktivecoj.   

Aliflanke, la sanzorgado estas kritika areo kie interpretistoj estas bezonataj. Kelkaj apoj estas nun uzitaj por helpi kiel la VRI (Video Remote Interpreting). Danke al VRI lingvo-profesiuloj povas labori demalproksime kun limigita malkovro dum ili faras ilian rolon por helpi al pacientoj kaj sanprofesiuloj komuniki efike en ĉi tiu kritika momento. VRI povas facile esti uzita se la paciento estas en la hospitalo aŭ hejme.  

Lingvo-profesiuloj kiuj laboras telefone vidis pliigon en interpretantaj komisioj.


Tradukado

Tradukservoj estas tre grava por tutmonda respondo al la disvastiĝo de la kronviruso. Aliflanke, la plejparto de la tradukistoj estas preta labori hejme kiam ili uzas enretajn ilojn. Sciencistoj kaj medicinaj profesiuloj devas agi rapide dum la krizo kaj informoj devas esti disvastigita efike kaj tradukistoj estis alvokitaj por helpi.  

Ĝi aspektas ke estas multe da laboro por tradukistoj, sed la vero estas ke ĉi tiu sektoro suferis severan baton pro nuligoj kaj malrapidigo de gravaj industrioj kiuj bezonas tradukojn, kiel turismo, financo, merkatado. Kelkaj internaciaj firmaoj petas tradukojn por informi iliajn dungitojn pri la COVID-19, kio estas ĝi, kiel preventi ĝin kaj novaj politikoj por protekti laboristojn kaj klientojn egale.

Sed estas alia preskaŭ nekonata punkto: Ekzistas multaj organizoj kiuj nun laboras kun volontulaj tradukistoj, inkluzive de la Unuiĝintaj Nacioj, Tradukistoj Sen Landlimoj, Amnestio Internacia. Kelkaj komunumoj ankaŭ petas helpon de volontulaj tradukistoj.

Aliflanke, la Tradukoficejo de Kanado, raportis ke la traduko-agentejoj tranĉis la prezojn por siaj servoj. 


Instruado De Lingvoj

Instruado de la lingvoj estas nun internacia negoco. Ĝi ne nur servas ĉiujn kiujn nur volas lerni lingvojn por amuzo. Kelkaj landoj altiras milojn da internaciaj studentoj, kiuj venas por lerni la lokan lingvon. Kanado altiras proksimume 150 mil internaciaj studentoj ĉiujare kiuj volas lerni la anglan aŭ la francan kaj ĉi tiu sektoro dungas ĉirkaŭ 9000 personoj. 

Kun multe da lernejoj fermitaj, tiu aktiveco estis efikita. Tio signifas, instruistoj kiuj restas hejme sen laborhoroj. La instruistoj kiuj laboras ĉe kompanioj estis ankaŭ tuŝitaj de nuligoj. Novaj vojaĝlimigoj ankaŭ signifas ke eventualaj lernantoj  prokrastas iliajn planojn por lerni lingvojn. Gravaj lingvtestoj estis nuligitaj ankaŭ.

Sed ekzistas ankaŭ bonaj novaĵoj. Lingvolernado estas nun enreta kaj instruistoj, kiuj estas pretaj por ĉi tiu nova realo alfrontas novajn laborproponojn kun eĉ pli da laborhoroj. Kelkaj lernejoj kiuj ne povis ricevi novajn studentojn en iliaj klasĉambroj nun instruas interrete kaj la studentoj volonte akceptas. 

Aliflanke, apoj kiel Duolingo, Rosetta Stone kaj Babbel nun raportas pli da vendoj de lingvaj programaroj. Multaj personoj provas lerni novan lingvon, dum ili restas hejme.

Lingvo-profesiuloj nun frontas la efikon de COVID-19 en ilia negoco. Sed ekzistas komuna aĵo kiam ili traktas kun ĉi tiu realo: la uzo de interreto por daŭri iliajn servojn. Eble kiam tiu krizo estos finita, enreta realo restos. Lingvo-profesiuloj devas esti kapablaj por labori kun komputiloj. Tiuj, kiuj estas pretaj labori kun IT instrumentoj verŝajne estos en pli bona pozicio por teni ilian negocon.  



No hay comentarios:

Publicar un comentario