lunes, 30 de marzo de 2020

Lingva Baro en Pandemio Tempo

La eksplodo de la spira malsano kaŭzita de la nova kronviruso, malsano kiu estis unue eltrovita en Ĉinio, estas nun konzerno por registaroj ĉie en la mondo kaj ne ekzistas tago kie novaĵoj pri ĉi tiu temo ne estas disenditaj. Ni povas trovi multe da informo sur la Interreto pri la efikoj de la kronviruso. Unu el la topikoj kiuj aperis estas kiel lingva baro malfacilas la taskon de la aŭtoritatoj, kiam ili devas komuniki.

Lingva baro ekzistas en malsamaj okazoj: Ni havas multetnajn landojn kie ekzistas ĉefa lingvo de komunikado en areo dividita inter diversaj etnaj grupoj, ĉiaj kun sia propra lingvo. Ĉinio estas bona ekzemplo. Tiam ekzistas landoj kiel Kanado, kie enmigrintoj alportis sian lingvon farante ĝin parto de la socio.

Ĉinioestas multetna lando kun 56 rekonitaj etnoj.  La Hanoj estas la plej granda etna grupo kun preskaŭ 92% de la loĝantaroj. Sed la Hanoj ne estas unuformaj se ni parolas pri la lingvo. La mandarena, la oficiala lingvo, estas bazita plejparte en la nordaj Ĉinaj dialektoj, kie specife la parolado de la ĉefurbo funkcias kiel referenco. Sed ekzistas multe da dialektoj klasifikitaj en 7 grupoj kiuj estas konsideritaj ili mem kiel lingvoj. En 2017 mi skribis artikolon pri tiu temo kaj vi povas legi ĝin ĉi tie

La ĉina registaro instigas la uzon de la norma mandarena aŭ Putonghua por eduko, informo, tribunaloj kaj ajna oficiala uzo. Post la eksplodo de la kronviruso, la lingva strategio ŝanĝis kaj nun ne nur minoritataj lingvoj estas uzataj por disvastigi informojn sed ankaŭ la lokaj dialektoj. Nun ni povas legi broŝurojn kaj aŭskulti informojn en la Hubeja, la ĉefa dialekto de la mandarena uzita en Vuhano, centro de la epidemia eksplodo. Tiam informo en aliaj minoritataj lingvoj kaj dialektoj komencis esti eldonita. Vi povas legi pli da informo kun ekzemploj de diversaj materialoj eldonitaj en la Hubeja, kaj en lingvoj kiel la tibeta, la korea, la mongola kaj la Jia. Ĉi tie vi povas trovi videojn en diversaj versioj de la tibeta pri la COVID-19. Sed ne nur interne ŝanĝis la strategion de la Ĉina registaro. Ĝia politiko rilate al fremdaj lingvoj ankaŭ ŝanĝis. Antaŭe oni supozis ke se ni devis informi al eksterlandanoj, estis sufiĉe ĵuz eldoni ĝin en la angla. Kun granda grupo de internaciaj studentoj afektitaj, la Ĉina registaro nun eldonas broŝurojn en lingvoj kiel la vjetnama, la araba, la itala, kaj la birma.  Sed ĝi estas rimarkinda ke la minoritataj lingvoj kaj dialektoj en Ĉinio estas nun parto de la inform-strategio.

Landoj kun granda populacio de enmigrintoj estas konsciaj ke la plej bona strategio por disvastigi la informon inter la diversaj komunumoj estas paroli en ilia lingvo. Ĉi-tio implikas ankaŭ la uzon de la plej komunaj denaska lingvoj en tiuj komunumoj. La registraro de Kanado, almenaŭ  ĝis la 20-a de Marto 2020, havas informon pri la kronviruso en la angla, la franca kaj la ĉina. Sed mia provinco, Ontario, havas informon en 30 lingvoj, inkluzive de 4 lokaj indiĝenaj lingvoj. La registaro de Nov-Zelando havas informon pri la malsano en 20 lingvoj, inkluzive de kelkaj filmetoj en la Nov-Zelanda signolingvo.

Bedaŭrinde, mi legis kelkajn retejojn pri publika sano eldonitaj en diversaj lingvoj kie informoj pri la kronviruso ne estas havebla en ĉiuj el ili.

Sed en interligita mondo, estas alia fronto por la lingva baro kiu ricevas pli da atento: Internacia vojaĝado. Turistoj kiuj vizitas fremdajn landojn, precipe tiuj kiu elektis vojaĝi per plezurkrozoŝipo, kaj trovis ilimen en la mezo de tiu krizo traktante kun ŝtatoficistoj de enmigrado aŭ publika sano, kiuj mankas scion en fremdaj lingvoj, inkluzive de la angla, kiu ni supozas lingvafrankaon por internacia turismo. Bone! ... Ĝi povus esti speco de internacia lingvo, kiam ni vojaĝas aŭ parolas en la hotelo. Sed kiam nia propra sano kaj bonfarto estas en danĝero, ne ĉiuj estas pretaj por komuniki en la angla.

Grava ekzemplo kio okazis al paro de Britaj mielmonataroj kiuj vojaĝis per plezurkrozoŝipo, kiu restis en kvaranteno post alveni al Japanio. Ili ricevis eraran diagnozon de COVID-19, kaj ĉio ĉi okazis pro tradukeraro. En alia rakonto, Usona turisto en Egiptio estis lasita en kvaranteno post erara pozitivrezulto por la malsano. Dum enhospitaligo, li ne povis komuniki kun la laborantoj ĉar lingvaj baroj. La vizitanto eĉ provis uzi maŝintradukoj, sed la kvalito de interreto ne estis bona. 

Israela novaĵoj raportis la kazo de oficiro de la ministerio pri publika sano kiu vojaĝis al Japanio por helpi Israelajn pasaĝerojn, kiujn estis en plezurkrozoŝipo, kaj post alveni al tiu lando, ili testis pozitivan por la viruso. La kunlaboron inter ambaŭ registaroj malsukcesis pro lingvaj baroj. 

Dum tiu ĥaosa tempo, interretaj solvoj por tiuj aferoj kiuj ni faras en nia ĉiutaga vivo kiel labori aŭ aĉeti nutraĵojn estas nun pli popularaj. Sed la interreto ne nur helpas kun nia sano sed ankaŭ nun laboras por provizi apojn kiuj povas traduki inter diversaj lingvoj por helpi al la kuracatoj. Kiel ekzemplo, dum mia esploro, mi trovis, ke je la komenco de Marto, Cloudbreak Health lanĉis senpagan apon kiun permesas komunikadon inter pacientoj kaj kuracistoj aŭ flegistoj. Ĉi tiu aparato estas facile purigita kaj povas esti movita inter kvarantenaj ĉambroj kaj aliaj malpli kritikaj areoj en hospitaloj. Ĝi estis jam elprovita kun COVID-19 pacientoj kiuj ne estas denaskaparolantoj de la angla. 


Laŭ mia opinio, vidi, ke la Ĉina registaro uzas minoritatajn lingvojn por informi pri la  kronviruso estas signo, ke ili povus profitigi de ĉi tiu krizo. Ne ekzistas lingvafrankao kiam ni traktas kun ĉi tiu pandemio aŭ ajna alia malsano kiu minacas nian sanon ie ajn en la mondo. Ĉiuj la lingvoj estas gravaj. Ĉiuj devus esti kapablaj kompreni la ekzistantajn riskojn kaj la pacientoj devas esti konscia de la traktado ili ricevas kaj kio ili devas fari.

Nelson Mandela diris: "Se vi parolus al homo en lingvo, kiu li komprenas, tio iras al lia kapo. Se vi parolus al li en lia propra lingvo, tio iras al lia koro."  Kio pli bona vojo por atingi iun, kiun bezonas saniĝi!!!

   

No hay comentarios:

Publicar un comentario