Britio
finfine lasis la Eŭropa Unio la 31-an de januaro de 2020. La politika debato ankoraŭ
daŭrigas. Sed por la celoj de ĉi tiu blogo, mia intereso fokusiĝas sur la
estonteco de la angla lingvo en la Eŭropa Unio, sen Britio. Mi jam skribis
artikolon en 2016 en la angla kaj vi povas trovi ĝin ĉi tie. Mia artikolo emfazis la kialoj kial la angla povus
resti kiel oficiala lingvo en la EU.
Ekzistis
ankaŭ vidpunktoj kontraŭ tiu ebleco. Unu el la ĉefaj punktoj kontraŭ la uzo de
la angla en la EU kiel oficiala lingvo post la Brexit (Briteliro) estas,
ke ĉiu EU-lando povas nur avizi pri unu lingvo kiel oficiala (tiu por fari ĝin
oficiala en la EU). Kvankam tie estis 3 landoj kiuj listigis la anglan kiel
ilian lingvon, Britio estis la sola kiu avizis pri ĝi kiel oficiala (La aliaj 2
estas Irlando kiu avizis pri la irlanda kaj Malto, kiu avizis pri la malta). En
2016, Danuta Hübner, estro de la Komitato pri Konstituciaj Aferoj de la Eŭropa
Parlamento (AFCO) avertis ke kun la Briteliro, la angla ne plu estos oficiala
lingvo en la EU. Hodiaŭ,
post la Briteliro, ĉio ŝajnas indiki, ke kvankam la lando eliris, ĝia ĉefa
lingvo estos ankoraŭ uzita kiel oficiala kaj laborlingvo.
Kelkaj
el la punktoj kiuj mi listigis en mia artikolo, estas ankoraŭ validaj. Se ni
parolas pri la ĉefaj komercaj partneroj
de la EU, kun datumoj de 2018, la 2 plej gravaj estas USONO kaj Ĉinio. La angla
estas la ĉefa lingvo por komuniki kun ili. Se ni parolas pri la 10 plej gravaj,
nur 2 el ili, Svislando kaj Kanado, havas alternativajn komunajn lingvojn (la
franca kun ambaŭ, la germana kaj la itala nur kun Svislando). Inter la aliaj
landoj estas Turkio, Norvegio, Japanio, Barato kaj Sud-Koreio, landoj kiuj tre
ofte preferas uzi la anglan por Internacia komerco. Aliflanke, la angla estas
la plej komuna lingvo uzita kiel dua lingvo. Laŭ Eurostat, 95% de la studentoj
en la mezlernejoj en la EU lernas la anglan.
Hodiaŭ
laŭ la Eŭropa Komisiono, 81% de la dokumentoj por traduki estas origine
verkitaj en la angla, kaj ĉi tio inkluzivas
redaktitajn dokumentojn, kaj leterojn de internaciaj organizaĵoj ekster la EU. Ŝajnas,
ke la tradukistoj kaj interpretistoj, kiuj laboras kun la angla, ne estos
maldungitaj.
Kiam
la EU estis kreita, la franca estis la ĉefa lingvo. La angla eniris kiel
oficiala lingvo kiam Britio aliĝis al EU en 1973. Kiam landoj kiel Svedio,
Finnlando, Malto, Kipro kaj aliaj orient-eŭropaj landoj aliĝis al EU, landoj
kie la angla estis vaste uzita aŭ lernita kiel dua lingvo, la angla fariĝis la
plej populara lingvo. Ĉi tiu lingvo fariĝis la plej uzata en la internaj
debatoj.
Laŭ
mia opinio ne gravas, se la angla estos aŭ ne oficiala lingvo en la EU.
Finfine, ili bezonas ĝin. La fakto ke tio ĉi estas la ĉefa lingvo kiu ili uzas
por komerco, ene kaj ekstere de la bloko, kaj estas la ĉefa fremda lingvo kiu la
civitanoj de la membroŝtatoj lernas en la lernejo, havi multlingvan EU sen la
angla lingvo estas nepensebla.
La
personoj parolas la lingvojn kaj estas ili, kiuj faras la ŝanĝojn. Se ili sentas
sin komfortaj parolante en iu lingvo, tiam ĉi tiu estos la lingvo por uzi.
Hodiaŭ, la angla estas parolata kiam personoj kiuj parolas diversajn lingvojn
volas komuniki. Morgaŭ ni povus havi alian panoramon.
Mi
legis, ke kiam kelkaj kolonioj de la Brita Imperio iĝis sendependajn, ili
decidis teni la angla lingvo oficiala, ĉar ĝi estis rigardita kiel neŭtrala
lingvo. Ili uzis la ekzemplo de Barato
Post uzi la anglan dum kelkaj jaroj, ili evoluigis sian propran
vortprovizon kaj la gramatikon. La disigo inter la EU kaj Britio povus paradokse
konduki al simila situacio: La angla estos uzita kiel neŭtrala lingvo, kaj ni
povus vidi baldaŭ la evoluo de Euro-angla. La angla lingvo ne plu apartenas al
specifa lando... Ĝi apartenas al siaj parolantoj.
No hay comentarios:
Publicar un comentario