domingo, 13 de octubre de 2019

La Biblio kaj Tradukoj

Se ekzistas libro, kiu havas elstaran rilaton kun la profesio de la tradukisto, tiu ĉi libro estas la Biblio.

Unue, la Biblio estas la plej tradukita libro en la mondo. Ekzistas malkonsento pri la nombro de tradukoj, kiuj ekzistas. La tuta Biblio estis tradukita en preskaŭ 700 lingvoj, sed la Nova Testamento sole estis tradukita en pli ol 2000 lingvojn.  Due, en iuj lingvoj ekzistas multoblaj tradukoj. Kiel ekzemplon, nur en la angla, ekzistas neniu interkonsento pri la nombro de tradukoj kiuj ekzistas, sed ni facile povas havi pli ol 300 tradukoj de la Biblio en ĉi tiu lingvo. En https://www.bible.com/versions   vi havas aliron al 1908 versioj de la Biblio en 1318 lingvoj, inkluzive de 60 tradukoj de la Biblio en la anglan. Vi havas aliron ankaŭ al versio de la Biblio en Esperanto. 

La Biblio estas ĝimem multlingva libro. La originalaj lingvoj de la Biblio estis la hebrea, aramea kaj greka. La plejparto de la tekstoj de la Malnova Testamento (MT) estis skribitaj en la hebrea. La plejparto de la tekstoj de la Nova Testamento (NT) estis skribitaj en la Kojnea greka lingvo. La aramea estis uzita en tekstoj de la libroj de Ezra kaj Daniel en la MT. Oni kredas ke kelkaj tekstoj de la NT estis origine skribitaj en la aramea.

En la Biblion, ekzistas tekstoj de dialogoj, kiuj okazis en alia lingvo ol tiu en kiu estis skribita la Biblio. En la MT ni havas dialogojn, kiuj verŝajne okazis en lingvoj kiel la egipta, asiria aŭ la greka, sed skribitaj en la hebrea; la NT estas skribita en la greka, sed inkluzivas dialogojn kiuj okazis en diversaj lingvoj, plejparte aramea. Ĉu ĝi estas la sekreta laboro de tradukistoj? Eble!

Sed unu el la unuaj polemikoj kiu ekzistis ĉirkaŭ la Biblio estis pro traduko. Ni parolas pri la Septuaginto, la plej frua Kojnea greka traduko de la hebrea Biblio. La rakonto estis registrita en dokumento nomita "La letero de Aristea". Laŭ tiu rakonto, la reĝo Ptolemeo la 2-a ordigis la tradukon de la hebrea Biblio. 72 Judaj saĝuloj estis senditaj por plenumi la taskon. Kvankam tiu simpla ago estis rigardita kiel mirakla (la 72 saĝuloj faris unue individuan tradukon, tiam kiam komparitaj, ĉiuj la 72 tradukoj estis identaj) kaj plene subtenita de la loka Juda komunumo, kiu ne estis kapabla paroli la hebrean sed la grekan, kiam la novaĵoj de la traduko alvenis al Jerusalemo, ĝi ne estis ricevitaj kun la sama ĝojo. En artikolo en The Jewish Encyclopedia skribas ke la okazaĵo estis kvalifikita tiel tragika kiel la farado de la ora bovido. En Megillat Taanit skribas:

בשמונה בטבת נכתבה התורה יוונית בימי תלמי המלך והחושך בא לעולם שלושה ימים

"Sur la oka de Tevet, dum la regulo de la Reĝo Ptolemeo, la Torao estis skribita en la greka, kaj mallumo falis sur la mondon por tri tagoj"

Vi povas trovi pli da informoj kaj vidpunktoj en la Juda enciklopedio kaj en Yeshiva.co 

Kun la disvastiĝo de la Kristanismo, plej novaj tradukoj estis bezonataj. Ĉe la komenco, la biblioj uzitaj por ĉi tiu malgranda komunumo estis en la greka. Tiam, kiam tiu ĉi religio disvastiĝis tra la tuta Romia Imperio, versio en la latina estis bezonata. Malsamaj versioj de la Biblio en la latina aperis ĝis la papo Damaso la 1-a komisiis Hieronimo havigi difinitan version. Hieronimo finis sian laboron dum la jaro 405 kaj ĉi tiu versio, la Vulgato, iĝis la norma biblio de la okcidenta Eklezio ĝis la reformacio. Laŭ la Enciklopedio Britannica la Vulgato estis la bazo por tradukoj de la Biblio en la lingvoj kiel la araba, la hispana kaj la angla.

Sed aliaj tradukoj estis produktitaj dum tiu tempo: Kiam la Vulgato estis kompletigita, la Biblio jam ekzistis en la Kopta kaj la Gotika.

Mi legis malsamajn versiojn de la historio de la traduko de la Biblio. Unu el la temoj kiujn preskaŭ neniu mencias, estas la kazoj kie la tradukistoj de la Biblio devis komenci sian laboron de nekutima komenco: la cela lingvo eĉ ne havis skribsistemon. Kiel ni skribos tiujn tradukojn? La solvo estis krei novan alfabeton! Ekzistas alfabetoj, kiuj ŝuldas sian propran ekziston al la Biblio.

La plej fama kazo estis la Cirila alfabeto. La nomo venas de unu el la pli fruaj tradukistoj de la Biblio en la Malnova Slava (Slavona), Cirilo. En la 9a jarcento, la grekaj fratoj Cirilo kaj Metodio je reĝa peto tradukis la Biblion en la Slavona. Ĉi tiu lingvo ne havis ajnan skribsistemon. Uzanta ilian scion en aliaj alfabetaj sistemoj kiel la latina, la greka, la armena kaj la hebrea ili kreis antaŭan alfabeton, kiu hodiaŭ ni konas kiel Glagolico. La Cirila alfabeto estis sekvo de la evoluo de tiu pli frua alfabeto. Aliaj alfabetoj kiuj estis kreitaj dum la traduko de la Biblio estis: La armena, inventita fare de la armena monaĥo Mesrop Maŝtoc; La Gota alfabeto, kreita de Ulfilo (Hodiaŭ tiu alfabeto ne estas en uzo). Ĉi tie en Kanado, ni havas la kazon de la Kanada Aborigina silabaro, uzata de diversaj lingvoj kiel la Kria, Inuktituta kaj multaj aliaj lingvoj, kiu estis kreita de la angla misiisto James Evans.  Mia preferata retpaĝo por esplori pri la historio de la alfabetoj estas  www.proel.org  

Kvankam la Biblio estis jam tradukita en diversaj lingvoj, en Okcidenta Eŭropo la sola havebla Biblio estis la Vulgato. Traduki la Biblion en la lokaj lingvoj estis kontraŭleĝa. Sed la Kristanaj Eŭropanoj komencis paroli en diversaj lokaj lingvoj kaj la latina iĝis malpli uzita kaj nur komprenata de kelkaj kleraj homoj. La postulo por tradukoj de la tekstoj de la biblio kreskis.
Ne ĉiam la respondo estis favora. En diversaj fontoj mi trovis menciojn al la reganto de la Konsilio de Tarragono en 1234. Mi skribas ĉi tie la citaĵo mi trovis:

 "Neniu povas posedi la librojn de la Malnova kaj Nova Testamentoj en la Latinidaj lingvoj, kaj se iu ajn posedas ilin, li devas transdoni ilin al la loka episkopo ene de ok tagoj post promulgo de ĉi tiu dekreto, tiel ke ili povas esti bruligitaj..."
En pli postaj jaroj, la traduko de la Biblio estos unu el la kernaj postuloj de la reformo. Ni povas vidi ke pli novaj tradukoj komencis aperi. Erasmo de Roterdamo tradukis la NT de la greka al la latina. Lutero tradukis la NT de la greka en la germanan, kaj poste li kompletigis la MT traduko de la hebrea en la germanan. John Wycliffe tradukis la Vulgato en la anglan.  Mikael Agricola tradukis la NT en la finnan. 
Sed tiam la traduko de la Biblio fariĝis danĝera tasko, per kiu la tradukisto riskis sian propran vivon pro lia laboro. En la retpaĝo de Hystory Extra troviĝas kelkaj ekzemploj: Ni havas la kazon de William Tindalo, kiu tradukis la Biblion en la anglan rekte de la hebrea kaj la greka, li estis ekzekutita por herezo en 1536; Jan Hus kiu tradukis la Biblion en la ĉeĥa, estis kondamnita kaj ekzekutita por liaj ideoj en 1415; Jacob Van Liesvelt, kiu tradukis la Biblion en la nederlandan, estis ekzekutita por herezo en 1545. Hodiaŭ la tradukoj de la biblio estas vaste akceptitaj. Tamen, ni ankoraŭ aŭdas kelkajn kazojn pri Murditaj Biblitradukistoj, fakte, je la fino de Aŭgusto, Angus Abraham Fung, tradukisto de la Biblio, estis mortigita en maĉeto atako en Kameruno. Li laboris kun la traduko de la Biblio de la angla en la Agheman lingvon, kiu estas loka indiĝena lingvo. 

Estas tiom multe da rakontoj pri la Biblitradukistoj kaj pri la multaj malfacilaĵoj kaj afliktoj, kiujn ili devis alfronti, sed la vero estas ke la plejparto de la Biblitradukistoj estis bone rigardita. Ni, tradukistoj, ne ofte vidas tiel prestiĝajn laborpostenojn en nia karieroj. Kelkaj Biblitradukistoj estas konsideritaj kiel veraj herooj por la lingvoj, kiujn ili tradukis. William Tindalo estas ofte rigardita kiel "La Arkitekto de la angla Lingvo". Martin Lutero estas kreditita kiel la "Kreinto de la Nova Alta germana skriblingvo" kaj kontribuis por unuigi ĉiuj germanaj parolantoj. Mikael Agricola estas konsiderita kiel "Patro de la finna literaturo". Milionoj da Rusoj, Ukrainoj kaj parolantoj de aliaj lingvoj skribas uzante alfabeton kiun estis nomita laŭ Biblitradukisto (Cirila).

Mi deziras mencii la fakto ke Zamenhof mem tradukis la Hebrea Biblio al Esperanto. 
     
Ni parolis pri la historio. Kiel la tradukoj de la Biblio influas en nian laboron kiel tradukistoj hodiaŭ? Unu el la respondoj rilatas kun popularaj diraĵoj. Unu el la aferoj kiujn poliglotoj ofte rimarkas, kiam ili lernas fremdan kulturon estas ke kelkaj popularaj diraĵoj kaj rakontoj trovitaj en ĝi estas tre similaj al aliaj en ilia propra kulturo. Eble ke, kiam ĉi tio okazas, ili povus veni de la Biblio aŭ iamaniere rilatas al ĉi tiu libro.

Ĉi tie estas kelkaj ekzemploj de popularaj diraĵoj kiuj venas de la Biblio, kaj kiel ni diras ilin en diversaj lingvoj:

-La proverbo: “Kiu semas venton, rikoltos tempeston” ni povas legi en aliaj lingvoj kiel:

Quia ventum seminabunt, et turbinem metent (Latina)
Die wind zaait, zal storm oogsten (Neerlanda)
Qui sème le vent récolte la tempête (Franca)
El que siembra vientos cosecha tempestades (Hispana)

El Hoŝea 8,7:
כִּי רוּחַ יִזְרָעוּ וְסוּפָתָה יִקְצֹרוּ

El Predikanto 1,9 :
וְאֵין כָּל־חָדָשׁ תַּחַת הַשָּׁמֶשׁ

Ni havas: “Ekzistas nenio nova sub la suno”. En aliaj lingvoj ni diras:

Nihil sub sole novum (Latina)
Rien de nouveau sous le soleil (Franca)
Nic nowego pod słońcem (Pola)


El Sentencoj 15,1:
מַעֲנֶה־רַּךְ יָשׁיב חֵמָ֑ה וּדְבַר־עֶצֶב יַעֲלֶה־אָף
Milda respondo kvietigas koleron ; Sed malmola vorto ekscitas koleron

En aliaj lingvoj ni havas:

Ett mjukt svar stillar vrede, men ett hart ord kommer harm åstad (Sveda)
La réponse douce apaise la fureur ; mais la parole fâcheuse excite la colère (Franca)
A gentle answer turns away wrath: but a harsh word stirs up anger.
 (Angla)

La frazo: “Neniu estas profeto en sia urbeto” estas bazita en Mat 13,57. En aliaj lingvoj ni diras:

Nemo propheta acceptus est in patria sua (Latina)
Ein Prophet gilt nirgend weniger denn in seinem Vaterlande (Germana)
Aucun n’est prophète chez soi (Franca)
Не є пророк без чести, хиба що в своїй отчинї та в своїй домівці (Ukrajna)

Mi finiĝas miajn frazojn kun la fama frazo kiu ni konas kiel la Ora regulo: “Kion vi ne deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ ne faru al ili”. En aliaj lingvoj vi povas legi la Ora regulo kiel:

Do not treat others in ways that you would not like to be treated (Angla)
No hagas a los demás lo que no quieres que te hagan a ti (Hispana)
Ne fais pas aux autres ce que tu ne voudrais pas qu’on te fasse (Franca)
Gör inte mot andra som du själv inte vill bli behandlad (Sveda)

La Ora regulo estas bazita en Mat 7,12: “Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili”

Do to others whatever you would like them to do to you
Todo cuanto quieran que los hombres les hagan, así también hagan ustedes con ellos
Toutes les choses donc que vous voulez que les hommes vous fassent, faites-les leur aussi de même
Allt va I viljen att människorna skola göra eder, det skolen I ock göra dem

Sed ne nur la homoj fidas sur Biblitradukoj: La apoj por traduki ankaŭ! Tio ĉi estas precipe vera kiam la tradukoj okupas minoritataj lingvoj.  En artikolo de la Vice Ĝi Faras mencion de stranga tradukoj kiu rezultis de tekstoj de la Maoria aŭ Somala lingvoj en la anglan, rezultante en frazoj kun neatendita religia kunteksto. La Maŝintradukoj fidas en dokumentoj kiuj ekzistas en ambaŭ, la cela lingvo kaj la fonta lingvo. Kiam ni havas minoritatajn lingvojn, la eblecoj trovi dokumentojn en ambaŭ lingvoj estas malpli. Unu el la tre malmultaj dokumentoj kiuj ekzistas en la plej multaj lingvo-kombinaĵ oj, estas la Biblio.  

Ni, tradukistoj, festas nian tago je la 30-a de septembro, la tago de Hieronimo, La Biblitradukisto. Feliĉan Traduktagon al ĉiuj miaj kolegoj!