Archivo del blog

sábado, 27 de junio de 2020

La Ukraina kaj La Rusa. Ĉu Ili Estas la Sama Lingvo?

Mi venas de miksita familio; la familio de mia patro estas ukraina kaj la familio de mia patrino estas rusa. Mi kreskis en ambaŭ tradicioj, en hispanparolanta lando. Inter la oftaj demandoj kiuj miaj amikoj demandis min estis: Ĉu la rusa kaj la ukraina estas la sama lingvo, aŭ ili estas similaj lingvoj? Ĉu la ukraina lingvo estas dialekto de la rusa? Ĉu la ukrainoj parolas ruse aŭ ĉu ili komprenas tiun lingvon? Se iu parolas la rusan, Ĉu li povas kompreni la ukrainan?

Ekzistas bonaj kialoj por tiuj demandoj. La rusa kaj la ukraina havas komunan pralingvon: Orienta slava lingvo. La historio de ambaŭ landoj povas esti spurita el la tempoj de la Kieva Regno. Ukrainio kaj Rusio havas komunan limojn, historion, kaj ekzistas komunaj tradicioj. 

Multaj Ukrainoj kiuj loĝas en Ukrainio lernis la rusan kaj la plejparto de la ukrainoj komprenas ambaŭ lingvojn. (lastatempaj studoj indikis ke prokximume 24.9% de la loĝantoj de Ukrainio parolas ambaŭ lingvojn bone kaj proks. 48.2 % nur parolas unu el ili. Nur 0.2% parolas neniu el ili. Ni ankoraŭ havas kvaronon de la loĝantoj de Ukrainio, kiu ankoraŭ scias ambaŭ, sed ne uzas ilin ofte. Mi nun postas 10 punktoj kie mi montras kelkajn diferencojn inter ambaŭ lingvoj.  

1.- Laŭ la leksikografio, 62% de la ukraina leksikono estas komuna kun la rusa. Samtempe, 84% de la ukraina leksikono estas komuna kun la belorusa. Se ni prenas la gramatikajn regulojn, ekzistas 29 komunaj karakterizaĵoj inter la ukraina kaj la belorusa kaj nur 11 kun la rusa. Tio ĉi faras la Belorusa la plej proksima lingvo al ukraina. Sed se vi faras la saman demandon pri la rusa, akiri precizan respondon estas pli malfacila. Mi esploris diversajn retejojn, kaj mi ricevis malsamajn respondojn, kie inkluzivis lingvoj kiel belorusa, rutena, bulgara kaj ukraina. La kazoj de la belorusa, la ukraina kaj la rutena estis konsiderita ĉefe ĉar ili estas ĉiuj orientslavaj lingvoj. La bulgara, kiel la rusa, konservis proksimajn rilatojn kun la eklezia slava lingvo.

2.- Ambaŭ lingvoj uzas la Cirila alfabeto. Sed ekzistas gravaj diferencoj inter ili. Ambaŭ alfabetoj havas 33 literojn. Sed en la ukraina ni havas la literojn Ґ, Є, І, kaj Ї, kiuj ne ekzistas en la rusa. En la rusa, ni havas la literojn Ё, Ъ, Ы, Э, kiuj ne existas en la ukraina. La literoj Г, Е, И, kvankam ili estas komunaj en ambaŭ lingvoj, ili ne havas la saman prononcon.   

3.- Por kiuj lernas la rusan, inkluzive de Ukrainoj, kiuj ne lernis tiu ĉi lingvo en la lernejo, la litero "Г" povus esti io malfacila. Ĝi estas supozita reprezenti la sono de la litero "G". Sed estas esceptoj: kiam uzita en genitiva kazo, la adjektivoj kiuj finas en "-ого" kaj "-его"aŭ en la pronomo"lia"= его (jevo) ĝi estas prononcata kiel "V"; Ni havas la specialan kazon de vortoj kiel Сегодня (Sjevodnja) = Hodiaŭ, Ничего (Niĉjevo) = Nenio; ekzistas kazoj kiam ĉi tiu litero estas prononcita kiel "h", kiel en Бог (Boh)= Dio, Лёгкий (Ljohkij) = Facila. En la ukraina, ĉi tiu sama litero estas prononcita kiel "H". Ekzistas aparta litero, "Ґ", por la "G" sono, sed tre malmultaj vortoj uzas ĝin.  Ĉi tie estas kelkaj ekzemploj en ambaŭ lingvoj:

Гора = Monto (Ukr: Hora, Rus: Gora)
Нога = Kruro (Ukr: Noha, Rus: Noga)
Галактика = Galaksio (Ukr: Halaktyka, Rus: Galaktika). 

4.- La plimulto de la ne-Denaskaparolantoj de tiuj lingvoj ofte kredas, ke la ekvivalentaj literoj   "ЕЭ" kaj "ИЫ" havas la saman prononcon, sed ne. La ukraina "Е" estas en IPA: e (Kiel en la franca: année ) dum la rusa "Э" estas en IPA: ɛ (kiel la vorto bed). "И" en la ukraina estas en IPA: ɪ (kiel i en la vorto city) dum "Ы" estas en IPA: ɨ (neniu ekvivalenteco trovita en aliaj Eŭropaj lingvoj). Sed kio opinii pri la "O" kiu ekzistas en ambaŭ alfabetoj: En la ukraina estas: ɔ (kiel en la franca botte) sed en la rusa ĝi povas esti o (kiel en la franca beau ), sed kiam neakcentita, ĝi povus esti a (kiel en la franca lac, ekzemple la vorto она [ana] = ŝi) aŭ ĝi povus esti ŝvao ə (kiel a en about). 

5.- Ambaŭ lingvoj havas la saman kazaron. Tiuj kazoj estas: Nominativo, genitivo, akuzativo, dativo, instrumentalo, kaj lokativo. Ekzistas malgrandaj diferencoj kiam ni deklinacias similajn vortojn. Sed en la ukraina ekzistas sepa kazo ne ekzistanta en la rusa: Vokativo.

6.- La prezenco de la verbo Esti en la rusa, Быть (Byt') ne estas uzita. Ekzistas tria persono formo: есть (jest) malofte uzita. En la ukraina, la verbo Esti estas Бути (Buty) kaj la nuna tempo sendepende de la pronomo estas є (je). En neformala parolado ĝi ofte ne estas uzita. 

7.- Por traduki la verbon havi  ĉia lingvo havas malsamajn manierojn: en la rusa vi sekvas ĉitiun vojon: У меня есть + nominativo. Jen 3 ekzemploj:

- Mi havas domon = У меня есть дом (U mjenja jest' dom)
- Li havas filinon = У него есть дочка (U njevo jest' doĉka)
- Ni ne havas hundon = У нас нет собаки (U nas njet sabaki) [genitivo kazo por negativaj frazoj]

En la ukraina vi povas uzi la saman skemon: У мене є + nominativo. Sed vi povas uzi rekte la verbo "havi", мати (maty) + akuzativa kazo. Ĉi tie la samaj 3 ekzemploj:

- Mi havas domon = У мене є дім (U mene je dim) aŭ Я маю дім (Ja maju dim)
- Li havas filinon = У нього є дочка (U njoho je doĉka) aŭ він має дочку (vin maje doĉku).
- Ni ne havas hundon = У нас немає собаки (U nas nemaje sobaky) aŭ Ми не маємо собаки (My ne majemo sobaky) [Uzo de genitivo por negativaj]

Ukraina ankaŭ adoptis la verbo havi  kiel modala verbo por diri: mi devas. La frazo: Я маю це зробити (Ya maju ce zrobyty) signifas: mi devas fari tion!  


8.- La nomoj de la monatoj estas tre malsimilaj. En la rusa la nomoj venis el la latina, dum en la ukraina ni ankoraŭ uzas malnovajn slavajn nomojn por ili. Ĉi tie estas la listo de la monatoj en ambaŭ lingvoj:

Monato
-rusa:
Prononco
ukraina
Prononco
Januaro
январь
janvar
січень
siĉen'
Februaro
февраль
fjevral
лютий
lutyj
Marto
март
mart
березень
berezen'
Aprilo
апрель
aprjel
квітень
kviten'
Majo
май
maj
травень
traven'
Junio
июнь
ijun
червень
ĉerven'
Julio
июль
ijul
липень
lypen'
Aŭgusto
август
avgust
серпень
serpen'
Septembro
сентябрь
sjentjabr
вересень
veresen'
Oktobro
октябрь
aktjabr
жовтень
ĵovten'
Novembro
ноябрь
najabr
листопад
lystopad
Decembro
декабрь
djekabr
грудень
hruden'

9.- La estonta tempo en ambaŭ lingvoj povas esti simpla aŭ perfektiva kaj  kompleksa aŭ imperfekta. Simpla estas formita aldonante prefikson. Ĝi estas nomita perfektiva ĉar ĝi estas kompletigita. La kompleksa uzas la verbo esti  kiel helpoverbo (en la rusa, Быть kaj en la ukraina, Бути) en infinitivo. Ĉi-tio estas uzita por nekompleta ago. En la ukraina ekzistas tria maniero por la estonta tempo, kiu estas ankaŭ imperfekta sed sen la uzo de helpoverbo. Ĉi tie estas ekzemplo kun la verbo писати (pysaty), skribi : Я писатиму (Ya pysatymu), ти писатимеш (ty pysatymeŝ), він писатиме (vin pysatyme)... 

10.- Ambaŭ lingvoj havas apartajn literaturojn. La moderna rusa literaturo komencis dum la 18-a jarcento kaj havis ĝian plej granda esprimo en la verkoj de la rusa verkisto kaj poeto Aleksandr Puŝkin. Aliaj verkistoj kiuj reprezentas la rusan literaturon estas Miĥail Lermontov, Lev Tolstoj, Fjodor Dostojevskij, Anton Ĉeĥov kaj Nikolaj Gogol. La fundamentoj de la ukraina literaturo estis fiksita ĉe la fino de la 18-a jarcento kaj havis ĝian plej grandan esprimojn en la verkoj de la ukraina poeto kaj verkisto Taras Ŝevĉenko. Aliaj verkistoj kiuj reprezentas la plej bonan de la ukraina literaturo estas Ivan Franko, Lesja Ukrajinka, Ivan Kotlarevskij kaj Hrihorij Kvitka-Osnovjanenko. Nikolaj Gogol estis ukraina kaj li ankaŭ kontribuis al ukraina literaturo. Fakte ke Taras Ŝevĉenko estis ankaŭ admirita en Rusio, sed liaj legantoj en tiu parto de la mondo devis legi la tradukojn de liaj verkoj en la rusan.  



No hay comentarios:

Publicar un comentario