miércoles, 20 de noviembre de 2019

Landoj kun Poliglotaj Ŝtatestroj

La 21-an de oktobro, la kanadanoj iris al la balotejoj por voĉdoni en la federalaj balotadoj. Unu el la aferoj ni emas taksi en niaj kandidatoj estas iliaj kapablo  komuniki en la angla kaj en la franca, niaj du oficialaj lingvoj. En aliaj landoj, kie la lingvokapablo de la politikistoj ne estas tiel grava, ĉi tiu testo ŝajnas neprobabla; sed ekzistas aliaj landoj, kie ĝi estas normala vidi plurlingvanojn inter Ŝtatestroj.    

De tempo al tempo, ni havas kelkajn politikistojn, kiujn parolas multoblajn lingvojn, kiel Fernando Henrique Cardoso en Brazilo, kiu povas paroli la portugalan, la hispanan, la anglan kaj la francan, aŭ Gloria Macapagal-Arroyo en Filipinoj, kiu parolas la tagalogan, la anglan, la hispanan, la francan kaj aliajn lokajn lingvojn. Sed iliaj respektivaj landoj ne estas inter tiuj, kie vi atendus vidi poligloton kiel Ŝtatestro. 

Mi faris liston de landoj kie vi atendus vidi poliglotojn kiel Ŝtatestrojn. Mi ne volas diri ke tiuj registaroj estas pli bonaj ol la aliaj, sed ili povus krei interesan topikon por esplori. Jen mia listo:


Belgio

La unua fojo kiam mi vizitis ĉi tiun landon, la ĉiĉerono rakontis al ni ke laŭ la konstitucio, la ŝtatestro de la lando devas esti kapabla paroli en la oficialaj lingvoj de la lando, la franca, la nederlanda kaj la germana. La reĝo estas la ŝtatestro.

Mi ne povis konfirmi ĉi tiun informon, sed en retejo kiu skribas pri la lingvoj parolataj de la Eŭropaj reĝfamilioj, ili mencias ke la nuna reĝo, Filipo povas paroli la francan, la nederlandan, la germanan, la anglan kaj la hispanan, kaj bone regas la italan. Lia patro, Alberto la 2-a, povas paroli en la franca, la nederlanda, la angla, kaj la germana, kaj havas bonan nivelon de la itala ankaŭ. Laŭ retejo skribita por la Universitato Laval pri Belgio, kvankam la lingvo de la reĝfamilio estas la franca, ĉiuj la reĝoj komencante kun Alberto povis paroli en la 3 oficialaj lingvoj de la regno. La Kronprincino Elisabeth, parolas la francan, la nederlandan, la germanan kaj la anglan.


Estonio:

Ĉi tiu juna demokrata lando kiu restarigis ĝian sendependecon, kun la disfalo de Sovetunio en 1991, estis jam regata de poliglotoj.

Lennart Meri, kiu estis la dua prezidanto de tiu lando (1992 – 2001), parolis la estonan, la finnan, la francan, la rusan, la anglan kaj la germanan.  La kvara prezidanto, Toomas Hendrik Ilves (2006 – 2016) parolas la estonan, la anglan, la germanan, la latvan kaj la hispanan. La 5a kaj nuna prezidantino, Kersti Kaljulaid parolas la estonan, la anglan, la finnan, la francan kaj la rusan. Nur unu pli prezidanto restas en tiu ĉi listo, Arnold Rüütel, sed mi ne povis konfirmi lian lingvokapablon. Ĉiuokaze, kun 3 el 4 prezidantoj kiuj estas poliglotoj, sen mencii la ĉefministroj (Nuna Ĉefministro Jüri Ratas kaj lia antaŭulo Taavi Rõivas, ambaŭ estas poliglotoj), tiu lando preferas poliglotojn en la plej altaj pozicioj de la registaro.   


Kartvelio:

Tiu ĉi eks-sovetia respubliko, kie la oficiala lingvo estas malnova Kartvelia lingvo, kun tre malmultaj parencoj, plejparte parolitaj en la sama areo kaj unu el la plej malfacilaj lingvoj por fremduloj, por lerni kaj prononci (estis tempo, ke la lingvistiko studis ĉu tiu lingvo estas rilata kun la Eŭska), bezonas havi en la registraro personojn, kiuj povas esti komprenitaj eksterlande.

La 5-a kaj nuna prezidantino, Salome Zourabiŝvili, povas paroli la kartvela, la franca, la angla kaj havas bonan nivelon en la itala.  Ŝia antaŭulo, Giorgi Margvelaŝvili (2013 – 2018) parolas la kartvelan, la anglan kaj la rusan (tio ĉi estas nun normala lingvo kombinaĵo por edukitaj personoj de tiu lando). Lia antaŭulo kaj 3-a prezidanto de Kartvelio, Miĥeil Saakaŝvili (2008 – 2013) parolas la kartvelan, la rusan, la anglan, la francan kaj la ukrainan (nun li servas kiel politikisto en Ukrainio. Ŝajnas, ke scii lingvojn povas helpi antaŭigi karieron en aliaj landoj).

Koncerne la ĉefministroj, mi ne havas la informon pri la lingvoj kiujn ili parolas, sed kiam ni legas pri iliaj studoj kaj laborhistorio, la konkludo estas, ke la plej multaj el ili parolas la kartvelan, la rusan kaj la anglan, kaj ni havas kelkajn francparolantojn.


Barato:

Barato estas lando, kie scii nur unu lingvo neniam sufiĉas. Kun loĝantaro kiu parolas en multaj diversaj lingvoj, Barato ne havas nacian lingvon, ĉar neniu estas parolita sufiĉe vaste por havi tian statuson. 2 lingvoj havas oficialan statuson ĉe nacia nivelo kaj 22 lingvoj havas oficialan rekonon en almenaŭ unu ŝtato. Poliglotismo estas ofta en tiu lando, kaj ne gravas kiom da lingvoj vi parolas, ĉiam ekzistos grava grupo de civitanoj, kiuj ne povos havi konversacion kun la Ĉefministro se ili iam ajn havus la ŝancon.

Tiel, estas ne strange vidi poliglotojn en altaj pozicioj de la registaro. La plimulto de la ĉefministroj parolis sian gepatran lingvon, la hindan, la anglan, kaj pli malpli sciis aliajn regionajn lingvojn. Narendra Modi, ekzemple, parolas la guĝaratan, la hindan kaj havas bonan nivelon de la angla, sed li ankaŭ scias iom da marata.  Mi legis, ke la eksa Ĉefministro Manmohan Singh, kiu estas denaska parolanto de la panĝaba, ankaŭ povas paroli la anglan kaj la hindan, sed li ne povis legi la hindan. Tamen, li scias la urduan, kiu estas tre simila kaj lia skribitaj paroladoj estis efektive en la urdua. Sed la ĉampiono de la Barataj Poliglotoj en politiko estis Narasimha Rao, kiu povis paroli pli ol 10 lingvojn (mi legis en aliaj paĝoj, ke li povis paroli 17 lingvojn).

Sed ne multaj personoj scias ke Mahatmo Gandhio, konsiderita kiel la patro de la nacio en Barato, havis bonan lingvajn kapablojn. Li estis denaska parolanto de la guĝarata, sed li ankaŭ parolis la hindan, la urduan, la anglan, kaj sciis iom da marata kaj sanskrito.


Israelo:

Ekde la deklaro de sendependeco de la ŝtato de Israelo en 1948, tiu lando estis gvidita de 12 ĉefministroj kaj 10 prezidantoj. Inter ili, 8-ĉefministroj kaj 8 prezidantoj estis kapabla paroli 3 aŭ pli da lingvoj. Kelkaj el ili estis realaj poliglotoj kiel David Ben-Gurion kaj Ŝimon Peres. La aliaj estis dulingva (hebrea – angla). Vi povas legi pli en artikolo kiun mi skribis en tiu sama blogo en 2016 Polyglotism in Israeli Government.  

Laŭ mia opinio, unu el la plej gravaj punktoj ĉi tie estas la enmigrado. Inter la gvidantoj, 7 prezidantoj kaj 7 ĉefministroj estis naskitaj ekstere kaj ili mem estis enmigrintoj. Israelo ricevis multajn enmigrintojn kiuj venis kun ilia propra lingvokapablo. La plej multaj el ili ne parolis la hebrean kiam ili faris sian "Alija". Lernado de la hebrea signifas ke ili akiris aldonan lingvon en ilia edukado. Se ili havas la ŝancon partopreni en politiko, ni povas vidi politikistojn kiuj konas diversajn kulturojn, malsamajn vidpunktojn kaj, kompreneble, kun pli bona lingvaj kapabloj.


Luksemburgo:   

En mikroŝtato kie 3 lingvoj (la Luksemburga, la franca kaj la germana) estas uzataj por ĉiuj celoj kaj kie ĝiaj civitanoj uzas ĉiujn 3 lingvojn en la lernejo, la regantoj devas doni bonan ekzemplon. La Grandduklando de Luksemburgo estas konstitucia monarkio kaj la grandduko estas la ŝtatestro.

Laŭ la retejo kiu parolas pri la reĝfamilioj la Grandduko Henriko parolas 5 lingvojn: la luksemburga, la franca, la germana, la angla kaj la hispana. Vilhelmo, la tronheredonto havas similan kombinaĵon de lingvoj, kiujn li ofte uzas. La antaŭa Grandduko Johano estis kapabla paroli la Luksemburga lingvo, la franca, la germana kaj la angla.

Inter la ĉefministroj de tiu lando, ni povas mencii la kazon de la Ĉefministro de 1995 ĝis 2013, Jean-Claude Juncker, kiu estas la Prezidanto de la Eŭropa Komisiono ĝis la 1-a de decembro, li povas paroli la Luksemburgan lingvon, la germanan, la francan, la anglan kaj la latinan.


Svislando:

Tiu ĉi multlingva lando (4 oficialaj lingvoj: la germana, franca, itala kaj romanĉa),  estas tre scivola federacia demokratio, kie la Federacia konsilio servas kiel la kolektiva ŝtatestro. Tiu federacia konsilio havas 7 membrojn. Alia kurioza fakto estas ke ĉiu membro de la konsilio traktas la reston de la membroj en sia propra lingvo. Ĉu tio signifas ke membroj de tiu konsilio povas paroli en ĉiuj oficialaj lingvoj de la lando? Ne vere. Estas vere ke la membreco reflektas la lingva kunmetaĵo de la lando, precipe kiam ni parolas pri la germana kaj franc-parolantoj (bedaŭrinde la konsilio ne ĉiam havas italparolanton; la nuna konsilio havas unu).  Sed inter la 7 membroj, ni havas iun, kiu estas poligloto. Unu aŭ du poliglotoj por ĉia teamo de la konsilio.... Ne malbone! Ankoraŭ ekzistas poligloto kiu gvidas la landon!        


Sud-Afriko

Sud-Afriko estas multkultura kaj multlingva socio, kun 11 oficialaj lingvoj. Se ĉiuj 11 lingvoj havas egalan statuson, oni povus atendi ke la prezidanto devus scii kiel eble plej multaj lingvoj. Almenaŭ, la nuna prezidanto, Cyril Ramaphosa, estas poligloto kaj li provas uzi ilin en siaj paroladoj. La antaŭa prezidanto, Jacob Zuma, scias 6 lingvojn, inkluzive la franca kaj la rusa. Lia denaska lingvo estas la zulua. Ne multaj personoj scias ke Nelson Mandela estis denaska parolanto de la kosa, kaj li povis paroli la afrikansa kaj la angla.    


Vatikano

Ĉi tiu mikroŝtato estas regita de la Papo, kiu ankaŭ estas la kapo de la Katolika Eklezio. Ni ankoraŭ havas memorojn pri la tempoj de la Papo Johano Paŭlo la 2-a, vera poligloto. Tie estas 2 aferoj kiujn mi povas diri pri li: Li sciis, kiel uzi lingvojn kiel ilo por plibonigi la laboron de lia eklezio, kaj ke mi legis diversajn artikolojn pri la lingvoj kiujn li povis paroli, kaj ekzistas neniu interkonsento pri kiuj lingvoj li majstris. Poste venis la Papo Benedikto la 16-a kaj la Papo Francisko, ambaŭ konataj por ilia kapablo paroli multoblajn lingvojn, kvankam ne tiel multaj kiel Johano Paŭlo la 2-a. Ĉiuokaze, post paroli kun kelkaj katolikaj amikoj, mi konkludis ke ĝi estas ĝenerale supozita ke la Papo devas esti poligloto. 



No hay comentarios:

Publicar un comentario