martes, 13 de agosto de 2019

La Plej Popularaj Dulingvaj Kombinaĵoj

Ĵus mi legis demandon en Quora pri la plej popularaj dulingvaj kombinaĵoj, aŭ la plej ripetita lingva kombinaĵo inter parolantoj de 2 aŭ pli da lingvoj. Mi legis plurajn artikolojn pri la plej parolataj lingvoj en la mondo, sed mi ne trovis ajnan artikolon pri kiuj estas la plej oftaj kombinaĵoj inter la dulingvuloj.

Ne ekzistas multaj studoj pri ĉi tiu temo. Kiam ni parolas pri la nombro de parolantoj ni ne scias la certan respondon. Sed ni havas indicon kun la informoj, kiuj ni jam scias.

Laŭ diversaj statistikoj, la plej parolataj lingvoj en la mondo laŭ totala nombro de parolantoj estas la angla, la mandarena, la hinda, la hispana, la franca, la araba, la malaja, la rusa, la bengala kaj la portugala. Estas logike pensi ke ajna kombinaĵo de parolantoj de tiuj lingvoj povus esti la plej populara dulingva kombinaĵo.

Ni parolu pri la angla lingvo, la plej parolata lingvo en la mondo (la mandarena estas la plej parolata nur kiam ni parolas pri la lingvo kun la plej multaj denaskaj parolantoj). La angla estas disvastigita ĉie en la tuta mondo kaj fakte estas la interlingvo de la mondo. Ĝi estas malfacile pensi pri iu loko en la mondo, kie oni ne povas trovi personojn kiuj parolas la anglan. Se ni vidas la liston de la landoj en la mondo kun pli da personoj kiuj parolas la anglan, ni povas trovi Usonon en la unua loko, sekvata de Barato, Pakistano, Filipinoj kaj Niĝerio. Tiam en la 6a loko venas Britio, la lando de origino de ĉi tiu lingvo.

Usono, kun proksimume 270 milionoj da parolantoj de la angla, ĝi estas ankaŭ unu el la landoj kun la plej alta populacio de parolantoj de la hispana en la mondo. Ekzistas inter 40 ĝis 50 milionoj da hispanparolantoj en tiu ĉi lando. Ni scias, ke ne ĉiuj la parolantoj de la hispana en Usono parolas la anglan. La angla ne estas vere ĝeneraligita inter aliaj hispanparolantaj landoj, kvankam estas la ĉefa fremda lingvo en uzo en la plej multaj el ili. Laŭ kelkaj studoj, Argentino estas la hispanparolanta lando kun la plej grava nombro de parolantoj de la angla, kun proksimume 6,5 milionoj da personoj. Ni povus havi inter 50 kaj 60 milionoj da dulingvaj homoj en la mondo kiuj parolas la anglan kaj la hispanan. Ne multaj parolantoj de la hispana povas paroli en diversaj lingvoj.

Barato estas multlingva lando, kie lingvoj kiel la hinda, la angla kaj la bengala estas la plej vaste parolataj. La lasta Censo de Barato en 2011 inkludis informojn pri la lingvoj parolataj kaj kiom da personoj povas komuniki en diversaj lingvkombinaĵoj. La hinda, kun 692 milionoj da parolantoj estis la plej parolata lingvo. La angla estis la dua lingvo. Bengala estis la dua lingvo se ni parolas pri denaskaj parolantoj. Mi trovis, ke proksimume 88,5 milionoj da personoj deklaris sian kapablon komuniki en la angla kaj la hinda, sendepende de ilia gepatra lingvo kaj kiom da lingvoj ili kapablis paroli. Tiu nombro nur inkludas dulingvulojn de la angla – hinda kaj iu ajn kiu povas paroli 3 aŭ pli da lingvoj kaj enlistigitis la anglan kaj la hindan kiel unu el iliaj unuaj 3 konataj lingvoj. Tiuj, kiuj povas paroli 4 aŭ pli da lingvoj, inkluzive de la hinda kaj la angla kaj ne listigis ambaŭ inter iliaj unuaj 3 lingvoj ne estas kalkulitaj, sed laŭ mia propra opinio ili ne reprezentas gravan ŝanĝon en la datumoj ĉi tie skribitaj.

Multaj jaroj pasis ekde 2011, kaj la censo de Barato ne kalkulas la hind – anglaj parolantoj eksterlande. Hodiaŭ, ni facile havas pli ol 90 miliononj da parolantoj de ambaŭ lingvoj, kiuj estas pli ol ni taksas por multaj aliaj lingvoparoj. La plejparto el ili loĝas en Barato.

Pakistano estas lando kie la plimulto de la loĝantaro parolas en la angla kaj/aŭ la urdua. Ambaŭ lingvoj estas oficialaj. Laŭ la retejo de Ethnologue estas proksimume 109 milionoj da parolantoj de la urdua. Kelkaj raportoj montras ke ekzistas 94 milionoj da parolantoj de la angla en tiu sama lando. Kiom da homoj povas paroli ambaŭ lingvojn? Mi ne povus trovi iun statistikon kiu povus respondi tiun demandon. Bedaŭrinde, Pakistano censo nur proponas lingvan statistikon bazitan sur la gepatra lingvo de la komunumo. Plejparto de la urdua kaj la angla-parolantoj ne estas denaskaj, do ili ne estas kalkulitaj por tiuj statistikoj. Kun 76 milionoj da parolantoj, la ĉefa indiĝena lingvo en Pakistano estas panĝaba. Ekzistas proksimume 37 milionoj da parolantoj de tiu lingvo en Barato, sed nur 11 milionoj parolas la anglan kiel unu el iliaj ĉefaj lingvoj. Tie estas proksimume 63 milionoj da urdua-parolantoj en Barato, sed nur 4,5 milionoj parolas la anglan kiel unu el iliaj ĉefaj lingvoj.

Lerni lingvon kiel dua lingvo signifas iun nivelon de edukado. Ĝi estus interese havi pli da esploro pri tiu temo. Sed eble ni havas tre grandan nombron de personoj, kiuj povas paroli la anglan kaj la urduan.

Filipinoj venis en la 4a loko en nombro de parolantoj de la angla, kun proksimume 90 milionoj. Ĉi tiu reprezentas preskaŭ la 90% de ĝia loĝantaro. Laŭ la Filipina Statistika Aŭtoritato la plej populara loka lingvo estas la tagaloga. Laŭ la retejo de Ethnologue (tagaloga) ekzistas proksimume 23,8 milionoj da tagalog-parolantoj.

La mandarena estas oficiala lingvo en Ĉinio, Tajvano kaj Singapuro. La plimulto de parolantoj loĝas en Ĉinio. Temas pri proksimume 1,1 miliardoj da parolantoj. La dua plej parolata lingvo en Ĉinio estas la Vua-lingvo (Ŝanhaja). Laŭ Ethnologue, ekzistas ĉirkaŭ 81 milionoj da parolantoj de ĉi tiu lingvo, kiu estas ankaŭ parto de la ĉina lingvaro.  Se ni supozas, ke ĉiuj parolantoj de tiu lingvo ankaŭ povas paroli la mandarenan tiel, ni havas ĉi tie gravan kombinaĵon de lingvoj. Ankoraŭ ekzistas pli dulingvuloj de la hinda – angla.

Se ni demandas, kiom da personoj povas paroli la anglan kaj la francan, trovi la respondon postulos tre kompleksan esploron. La franca estas la sola lingvo kune kun la angla kun disvastigita uzo sur kvin kontinentoj. Ĝi estas la dua plej uzata lingvo en diplomatio.

Sed la franca ne estas parolata tiel la amase kiel la angla, kaj eĉ en la landoj kie la franca estas la ĉefa lingvo, la nombro de parolantoj ne estas kiel la nombro de la parolantoj de la angla ke oni trovas en USONO aŭ Barato. Aliflanke, ne ĉiuj landoj havas statistikon montrante kiom da personoj povas paroli en ambaŭ lingvoj.

Laŭ statistikoj de la retejo de la Francophonie, ekzistas proksimume 300 milionoj da parolantoj de la franca. La plimulto loĝas en Francio kun proksimume 66 milionoj da parolantoj, tiam ni havas la DR Kongo kun 42,5 milionoj kaj tria venas Alĝerio kun 13,8 milionoj. 29 landoj havas la francan kiel ilia oficiala lingvo aŭ almenaŭ unu el ili.

Post revizi diversajn statistikojn, mi konkludas ke ekzistas proksimume 75 milionoj da personoj kiuj povas paroli la anglan kaj la francan. Eble tiu nombro ne estas preciza, sed en mia opinio ĝi estas proksima al la realo. Tiu ĉi nombro estas ankoraŭ sub aliaj dulingvaj kombinaĵoj kiel la hind – angla; sed en la hodiaŭa mondo, ĉi tiu povus esti la plej grava dulingva kombinaĵo. Pli malpli 16 milionoj da parolantoj de la angla loĝas en Francio kaj preskaŭ 11 milionoj da francparolantoj loĝas en Britio, pli ol Franclingvanoj en Kanado kiu estas oficiale dulingva lando. Verŝajne Francio kaj Britio estas la landoj kie pli da parolantoj de la angla-franca loĝas. 

La araba estas oficiala lingvo en pli ol 20 landoj. Hodiaŭ, la parolantoj de tiu lingvo havas proksiman interrilaton kun la angla kaj la franca. Historie, parto de la araba mondo estis sub la brita regado kaj alia grava parto estis sub la franca regado, kaj tial kelkaj landoj preferas la anglan kaj aliaj la francan.  La uzo de tiuj lingvoj, ĉefe la angla, en profesia kaj komercaj medioj estas alia kialo por uzi tiujn lingvojn post multaj jaroj (la angla estas vaste uzata en la petrola industrio).

Uzante la statistikon de la Francophonie, Ni povas taksi, ke ekzistas proksimume 40 milionoj da franc – arabaj parolantoj. Taksi kiom da arabaj parolantoj povas paroli la anglan estas malfacila tasko. Vere ekzistas pli da dulingvaj parolantoj araba – angla, ol araba – franca. Mi ne povis trovi statistikojn kiuj montras al mi kiom da anglaj parolantoj povas paroli la araban. Mi legis taksoj de landoj kiel la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aŭ Kataro, kie pli ol duono de iliaj loĝantaroj povas paroli la anglan. Sed estas vero, ke multaj el tiuj parolantoj estas eksterlandanoj kiuj ne konas la araban. Ĉi tiu ekzemplo estas reproduktita en aliaj Golfaj landoj.

Kun proksimume 300 milionoj da parolantoj, la bengala estas la 7a plej parolata lingvo en la mondo. La bengala estas parolata en Bangladeŝo, kie ĝi estas la oficiala lingvo, kaj en Barato. La plejparto de la parolantoj loĝas en Bangladeŝo, kiu proporcie ne havas multajn parolantojn de aliaj lingvoj, inkluzive de la angla. Ekzistas ĉirkaŭ 107 milionoj da parolantoj de la bengala lingvo en Barato. Ĉe la tempo de la lasta censo, nur 7 milionoj da bengala parolantoj estis kapablaj paroli en la angla kiel unu el iliaj ĉefaj lingvoj. Tie estas proksimume 15 milionoj da parolantoj hinda – bengala en Barato.

Laŭ la retejo de Ethnologue estas proksimume 265 milionoj da parolantoj de la rusa. La plimulto de ili loĝas en la Rusia Federacio kun proksimume 138 milionoj da parolantoj. Laŭ rusaj amaskomunikiloj, ĉirkaŭ 30% de la rusoj povas paroli la anglan. Ni eble parolus pri ĉirkaŭ 47 milionoj da parolantoj. Se ni aldonas rusajn parolantojn ekster Rusujo, kiuj povas paroli la anglan, ni eble havus ĉirkaŭ 60 milionojn da parolantoj en la mondo. Ĉi tiu nombro multe superas la proksiman kombinon, kiu estas rusa - ukraina kun ĉirkaŭ 30 milionoj da parolantoj, kiuj plejparte loĝas en Ukrainio.
 
La malaja estas ĉefa aŭstronesia lingvo parolata en Sudorienta Azio. Ĝi estas oficiala en Indonezio, Malajzio, Singapuro kaj Brunejo. La plej multaj el ĝiaj parolantoj loĝas en Indonezio, kie oni parolas pri vario nomita "Bahasa Indonesia". Laŭ la Censo de Indonezio, estas ĉirkaŭ 215 milionoj da parolantoj. 

Ĉi tiu lingvo kunvivas kun pli ol 700 aliaj lingvoj. La plej grava el ili estas la java lingvo, kun pli ol 84 milionoj da parolantoj. La censo estis farita en 2010. Ni ne scias kiom da personoj povas paroli ambaŭ lingvojn. En tiu tempo, Indonezia Censo trovis ke proksimume 16 milionoj da personoj ne kapablas paroli la malajan. Hodiaŭ la nombroj ŝanĝiĝis, sed ni eble havas pli ol 80 milionojn da dulingvaj parolantoj de malaja – java.

La portugala estas parolata de ĉ 243 milionoj da parolantoj. Pli ol 85% el ili loĝas en Brazilo. Sed la plej multaj brazilanoj efektive estas unulingvaj. La angla estas la plej populara fremda lingvo, sed la tuta nombro de parolantoj en ĉi tiu lando eĉ ne estas 9 milionoj.   

Aliaj lingvoj listigitaj de ethnologue kun pli ol 100 milionoj da parolantoj estas la germana kaj la japana. La plej multaj germanlingvanoj loĝas en Germanio. Laŭ la retejo languageknowledge ĉirkaŭ 32% de la loĝantaro povas paroli la anglan, ĉirkaŭ 27 milionoj da parolantoj. Se ni kalkulas la nombron el aliaj germanparolantaj landoj, ni eble havus almenaŭ 10 milionojn pli da parolantoj de la angla inter ili.

La japana estas plejparte parolata en Japanio. Ĉi tiu lando ne estas listigita kiel havanta unu el la plej altaj nombroj de anglalingvanoj.

Laŭ mia opinio, ekzistas eblaj respondoj al la demando pri la plej populara dulingva kombinaĵo. Miaj eblaj respondoj estas: Angla - Hinda kaj Angla - Urduo. Mi konsideras, ke kombinaĵoj kiel mandarena - Vua, malaja - java kaj angla - franca valoras konsideri kaj esplori.

Ne ekzistas multaj studoj pri ĉi tiu temo. La kialoj povus esti politikaj kaj loĝistikaj. Ni dependas de nombroj havigitaj de diversaj organizoj kun limigita amplekso kaj de statistikoj devenantaj de naciaj censoj, kie la lingva temo ne vere gravas. Multaj censoj nur konsideras parolantojn de la nacia lingvo aŭ dividas homojn laŭ sia denaska lingvo.

La studo de la tuta nombro de dulingvaj parolantoj de la angla - franca postulus tutmondan studon, pro la amplekso de ambaŭ lingvoj. 

Sed estus interese scii, kiom da personoj kapablas paroli en du specifaj lingvoj. Ni povus lerni multon pri la lingvaj bezonoj kiam ni komunikas.



No hay comentarios:

Publicar un comentario