domingo, 1 de julio de 2018

Lingvoj kaj la Monda Pokalo

La 14-a de junio de 2018, komenciĝis la FIFA Mondpokalo Rusio 2018. Ĝi estas la unua Mondpokalo kiu okazas sur 2 kontinentoj: Eŭropo kaj Azio. La naciaj teamoj de 32 landoj partoprenas en la finala turniro. En tia Babel turo, en kia lingvo ili komunikas? 
  
Tiu sporto kiun mi priskribas en tiu ĉi artikolo havas interesan rilaton kun la lingvoj, komencante kun la angla, de kie venas ĝia nomo. Parto de la anglalingva mondo, kiel en Britio, uzas la vorton football, sed aliaj parolantoj de la angla uzas la vorton Soccer, en Nord-Ameriko por ekzemplo (En USONO, la vorto football havas malsaman signifon. Laŭ etymo online la vorto football venas de piedo + pilko kaj ĝi priskribas ludon kie pilko estas piedbatita. La vorto Soccer venis de universitata idiomaĵo, de mallongigitaj formo de Asoc, mallongigo de asocio tiel ni havas "soc + er".  

Hodiaŭ, la vorto football estas konata en la tuta mondo. Multaj lingvoj prunteprenis ĝin. Ni havas "Fútbol" (en la hispana), "Football" (en la franca), "Fußball" (en la germana), "Futebol" (portugala), "Футбол" (rusa), "Fotboll" (sveda), "فوتبال" (en la persa). En esperanto ni diras Futbalo.

La vorto Soccer havas ankaŭ iom da influo. Ni havas"サッカー " [Sakkā] en la Japana kaj"Sokker" en la Afrikansa. Estas interese noti ke ĉi tiu vorto estas ankaŭ uzita en Kebekio (en la franca lingvo en Kanado).

Sed kelkaj lingvoj preferas uzi siajn proprajn terminojn por ĉi tiu sporto. En la itala, ni havas la vorton "Calcio", kaj en la Ĉina "足球" [zú qiú]. Ĝiaj malsamaj signifoj ankoraŭ rilatas al la ago de piedbati pilkon.   

FIFA estas la internacia rega instanco de futbalo. Sed la akronimo FIFA, (en la franca: Fédération Internationale de Football Association) havas ankaŭ interesan eron. Tiuj, kiuj scias la francan scias, ke ni ne diras Football Association, sed association de football.  La origino de tiu nomo venas el 1904, la jaron kiam FIFA estis fondita en Parizo, Francio, de 7 futbalaj asocioj. La franca estis la ĉefa lingvo uzata en internaciaj kunvenoj kaj ili jam uzis la nomon Football association, kiel en la angla (Brita influo). 

FIFA havas ĝian hejmon en la multkultura urbo de Zuriko, Svislando.  211 naciaj asocioj estas membroj de FIFA. Laŭ ĝiaj statutoj, la oficialaj lingvoj estas la angla, la franca, la germana kaj la hispana. La angla estas la lingvo uzata oficiale por anoncoj kaj korespondado. La oficialaj dokumentoj estas eldonitaj en tiuj 4 lingvoj kaj en kazo de diferencoj la aŭtoritata versio estas la angla. La Kongreso de FIFA estas la supera instanco de tiu organizo. Apud la 4 oficialaj lingvoj tie menciitaj, la Kongreso akceptas oficiale ankaŭ la araban, la rusan kaj la portugalan. 

Kio okazas kun Internaciaj matĉoj? Ĉu arbitraciantoj kaj ludantoj devas scii tiujn lingvojn? Arbitraciantoj devas paroli la anglan kaj almenaŭ unu plian lingvon. En la plej multaj kazoj, ili parolos ilia gepatra lingvo kaj la angla estas ilia dua lingvo. La arbitraciantoj kiuj parolas pli da lingvoj estas bonvenaj. La angla estas grava ĉar arbitraciantoj estas postulataj ĉeesti en metiejoj kaj trejnantaj sesioj, kiuj estas en la Angla. Ĉi tiu lingvo ankaŭ estas la lingvo, kiam ili parolas kun kolegoj, kiuj parolas malsaman gepatran lingvon. Dume, ludantoj ne devas paroli en specifa lingvo; plejofte ili komunikas pere de korpesprimo kaj ili scias futbalajn ŝlosilvortojn en la angla.

Sed kvankam ludantoj ne bezonas lerni ajnan lingvon, kelkaj famaj ludantoj, precipe tiuj kiuj havas sperton ludi en diversaj kluboj en Eŭropo, povas paroli en aliajn lingvojn. Ni havas la kazo de la sveda ludanto Zlatan Ibrahimović, kiu parolas la svedan, la bosnan, la anglan, la italan kaj la hispanan. La armena ludanto naskita en la eks-Sovetunio, Henriĥ Mĥitarjan povas paroli la rusan, la armenan, la ukrainan, la germanan kaj la anglan. Luis Figo scias la portugalan, hispanan, anglan kaj italan. La Franca futbala trejnisto, Arsène Wenger povas paroli en la franca, la germana, la angla kaj iom de la Japana.  Se vi legas kelkajn paĝojn en la Interreto, vi trovos artikolojn kie tiuj futbalprofesiuloj estas priskribitaj kiel ili parolas pli da lingvojn. Mi persone ne scias multe pri futbalo, do mi ĵus kontrolis kie ili laboris antaŭ ol skribi pri la lingvoj, kiujn ili scias. Sed kvankam oni povas pensi ke futbalprofesiuloj havas ne multajn akademiajn akreditaĵojn, ni povas trovi verajn poliglotojn inter ili. En la video enYoutube, ili montras liston de futbalprofesiuloj kiuj estas poliglotoj kaj la lingvoj, kiujn ili parolas. La kariertabelo de la prezidanto de FIFA, Ĝianni Infantino, diras ke li povas paroli la italan, la francan, la germanan, la anglan, la hispanan, la portugalan kaj la araban. 

Se ekzistas lingvo kiu meritas specialan mencion en la historio de la mondpokaloj, ĝi estas la hispana. Rusio 2018 estas la 21-a eldono de la monda pokalo. La hispana estis la plej vaste reprezentata lingvo en terminoj de la nombro de teamoj en 14 el 21 mondpokaloj eldonoj. Tiu ĉi inkluzivas nuna eldono en Rusio 2018 kun 8 teamoj, Brazilo 2014 kun rekordo de 9 teamoj de hispanaj parolantaj landoj, kaj la unika kazo en la mondpokalo Urugvajo 1930, kie 7 el la 13 teamoj kiuj partoprenis, reprezentis landojn kie la hispana estas la ĉefa lingvo, la sola kazo kie la plimulto de landoj parolas la saman lingvon. Se ni kontrolu la plenan liston de la finalistoj de la Mondpokaloj, inkluzive de Rusio 2018, ni havas la partoprenon de 15 hispanlingvaj landoj, 12 anglaj parolantoj, 10 francaj parolantoj kaj 8 arabaj parolantoj. Fakte ekzistas pli da landoj en la mondo, kiuj parolas la anglan, la francan aŭ la araban. Jen mia listo:

-Hispana: Argentino, Bolivio, Kolombio, Kostariko, Ĉilio, Kubo, Ekvadoro, Salvadoro, Honduro, Meksiko, Panamo (Nur debutis en Rusio 2018), Paragvajo, Peruo, Hispanio kaj Urugvajo.

-Angla: Britio, Usono, Aŭstralio, Nov-Zelando, Sud-Afriko, Kanado, Kameruno, Irlando, Nigerio, Jamajko, Ganao kaj Trinidado kaj Tobago.

-Franca: Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Kamerunio, Senegalo, Haitio, Ebura Bordo, Togo kaj Zairo.

-Araba: Sauda Arabio, Irako, Kuvajto, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Alĝerio, Tunizio, Maroko kaj Egiptujo.  

Tiu ĉi listo povas havi variojn; Landoj kiel Kanado kaj Kameruno troviĝas en ambaŭ listoj kiel parolantoj de la angla kaj franca. Britio estas kalkulita kiel unu lando sed en FIFA ĝi estas reprezentita per 4 asocioj: Anglio, Kimrio, Skotlando kaj Nord-Irlando. Landoj kiel Maroko, Tunizio kaj Alĝerio povus esti kalkulita kiel franc-parolantaj kaj se vi kontrolas la liston de membroj de La Francophonie, ni povus havi pli. Sed sendube la hispana estis vere grava en ĉiuj la mondkopaloj. 

El 8 landoj kiuj estis mondĉampionoj, (ĝis hodiaŭ la 30-an de junio, 2018) 3 el ili parolas la hispanan: Hispanio, Argentino kaj Urugvajo.  5 landoj de ĉi tiu grupo organizis la mondpokalon en iliaj teritorioj (Argentino, Ĉilio, Meksiko, Hispanio kaj Urugvajo). Ekde 1978 ĝis 1986, ni havis la solan kazon kie ni havis 3 sinsekvajn eldonojn de la mondpokalo, organizitaj en hispanparolantoj landoj (Argentino 78, Hispanio 82 kaj Meksiko 86).

Estas interese noti, ke en la mondpokalo en Francio 98, estis 7 teamoj, kie la angla estis ilia lingvo kaj 6 hispanparolantaj. En Sud-Afriko 2010 ni havis 8 teamojn kiuj reprezentis la anglan kaj 7 por la hispana. 

Oni esperas ke la venonta eldono en Kataro 2022, akcelos la partopreno de la landoj de la Araba mondo, ĉar Kataro estas la unua araba-parolanta lando kiu organizas ĉi tiun turniron.
En aŭgusto 2016,mi publikigis artikolon pri Olimpikaj Ludoj, kaj Lingvoj. Ĉi tiu sporta okazaĵo altiras same multe da atento kiel la futbalmondĉampiono. Ambaŭ eventoj devas trakti kun multe da lingvoj, sed ekzistas diferencoj. En Futbalo, la angla estas la ĉefa laborlingvo sed por la Olimpikaj ludoj la franca estas preferita. Olimpikoj estas limigita al unu urbo, kiu laboras kun ĉiuj la logistikoj, dum la Monda Pokalo estas organizita de la tuta lando. Dum en la lastaj Olimpiaj ludoj en Rio-de-Ĵanejro, vizitantoj estis en kontakto kun unu loka lingvo, portugala, En Rusio vizitantoj povus trovi, ke estas partoj de la lando kie oni parolas la rusan kaj alian lingvon. Fervoruloj kiuj iris por vidi la matĉon inter Hispanio kaj Irano, la matĉo inter Francio kaj Aŭstralio kaj la matĉo inter Kolombio kaj Pollando, Ĉiuj el ili en la urbo de Kazan, ili povas trovi ke lokuloj parolas en-tatara lingvo, lingvo simila al la turka; Tiuj, kiuj iris por vidi la matĉo inter Peruo kaj Danio, kaj Kolombio kontraŭ Japanio, povas trovi ke kelkaj lokuloj parolas en unu el du neofta lingvoj ekster Rusio, kiu estas mokŝa lingvo kaj Erzja lingvo. Kelkaj aliaj lingvoj povas esti trovita en la plej grandaj urboj en Rusio, produkto de loka migradoj.  
    
Antaŭ ol fini ĉi tiun artikolon, mi skribas ligilon al artikolo en Babbelpri futbalaj idiomaĵoj en diversaj lingvoj. La esprimo kiun mi ŝatis: Tiro Telefonato (en la itala: telefonita pafo), kiam pafo estas tre antaŭvideblaj.

FIFA mondpokalo estas evento kiu bezonas trakti kun multaj malsamaj lingvoj. Por tiuj, kiuj povas sukcesi en la rompo de la lingvaj baroj ili havas bonan ŝancon por koni novajn lokojn kaj renkonti novajn amikojn. Sed kiel mi legis pli ol unufoje dum mia esploro, Futbalo mem povus esti la plej internacia lingvo.


No hay comentarios:

Publicar un comentario