Archivo del blog

lunes, 4 de junio de 2018

La greka, ĉu la plej Influa lingvo de la homaro?

Ni komencu ĉi tiun artikolon kun 5 frazoj en diversaj lingvoj. Kion ili havas komune?

-“This country has one of the strongest democracies in the world”. [Angla] (“Ĉi Tiu lando havas unu el la plej fortaj demokratioj en la mondo ").

-"Les pesticides sont désormais interdits en Ontario parce qu'ils sont considérés toxiques pour l''environnement. "[Franca] ("La pesticidoj estas nun malpermesataj en Ontario, ĉar ili estas konsiderataj toksaj por la medio")

-"A magyar diplomának mindenhol értéke van, de nem minden ország honosítja őket" [hungara] ("Hungara diplomo estas valida ĉie, sed ne ĉiuj la landoj rekonas ĝin")

-"Багато книг надійшло до бібліотеки від викладачів, науковців та мешканців міста" [Ukraina] ("Bahato knih nadijŝlo do biblioteki vid vikladaĉiv, naukovciv ta meŝkanciv mista") {"Multaj libroj estis ricevitaj por la biblioteko de instruistoj, sciencistoj kaj loĝantoj de la urbo"}

شما دوست دارید موسیقی گوش کنید؟ -
[Persa] (Ŝuma dust darid musiqi guŝ konid?) {Ĉu vi ŝatas aŭskulti muzikon?}


Se vi legis la titolon de ĉi tiu artikolo, vi eble pensas ke la respondo al la demando estas rilata kun la greka lingvo. Fakte, ni havas 5 frazojn rilate kun malsamajn temojn kaj en 5 malsamaj lingvoj, ne ĉiuj el ili en la sama familio, sed ili ĉiuj uzas almenaŭ unu grekan vorton.

Ni rigardu:

--“This country has one of the strongest democracies in the world”. [Angla] (“ĉi Tiu lando havas unu el la plej fortaj demokratioj en la mondo ").

La vorto "Demokratio" venas de la greka vorto "δημοκρατíα" (demokratia) kiu estas kunmetita vorto. La vorto δῆμος (demos) = "popolo"   κρατíα (kratia) = "potenco". La vorto demokratia signifas "popolaregado".


-« Les pesticides sont désormais interdits en Ontario parce qu'ils sont considérés toxiques pour l''environnement. » [Franca] (" La pesticidoj estas nun malpermesataj en Ontario, ĉar ili estas konsiderataj toksaj al la medio”)

La vorto "toxique" aŭ "toksa" en la angla, venas de la greka vorto "τοξικóς" (toksikós). Interese, tiu ĉi vorto en la antikva greka rilatis al la arkpafado kaj baŭoj. La sagoj estis venenitaj antaŭ ol esti uzitaj en la militoj.


-"A magyar diplomának  mindenhol értéke van, de nem minden ország honosítja őket" [hungara] ("Hungara diplomo estas valida ĉie, sed ne ĉiuj la landoj rekonas ĝin”)

La vorto "diplomának" estas rilata kun "δíπλωμα" (diploma). Tiu vorto estas "Faldita papero". Tiu vorto iĝis sinonimo de Oficiala dokumento, licenco. 


-"Багато книг надійшло до бібліотеки від викладачів, науковців та мешканців міста" [Ukrainian] ("Bahato knih nadijŝlo do biblioteki vid vikladaĉiv, naukovciv ta meŝkanciv mista") {"Multaj libroj estis ricevitaj por la biblioteko de instruistoj, sciencistoj kaj loĝantoj de la urbo"}.

La vorto "biblioteka" estas rilata kun "βιβλιοθήκη" (bibliothéke). Ĉi tio estas kunmetita vorto. La vorto βιβλíον (biblion) = "libro"   θήκη (théke) = "skatolo"


شما دوست دارید موسیقی گوش کنید؟ -
[Persa] (Ŝuma dust darid musiqi guŝ konid?) {Ĉu vi ŝatas aŭskulti muzikon?}

La Vorto "musiqi" estas rilata kun "μουσική" (mousiké) = "muziko". La originala frazo estis "μουσική τέχνη" (mousiké teĥne) = Arto de la Muzoj.


Mi ne konas iu ajn kiu povas paroli en tiuj 5 lingvoj (mi persone ne parolas la hungara), sed mi estas certa ke la plejparto de miaj legantoj povas identigi la vortojn emfazitajn en ĉiuj frazoj.
ĉi Tie ni povas vidi la fortan influon kiun la greka havas super multoblaj lingvoj. Kvankam hodiaŭ ĝi estas nur parolita fare de proksimume 13 milionoj da personoj, kaj ĝi nur estas oficiala en 2 landoj kaj unu el la 24 oficialaj lingvoj de la EU, tiu antikva lingvo estas unu el la gravaj donacantoj lingvoj kiuj iam ekzistas. Laŭ taksado eldonita de la british council pli ol 150,000 vortoj de la angla estas derivitaj de grekaj vortoj. Ni povas diri ke proksimume 25 - 30% de anglaj vortoj havas grekajn radikojn. Iuj fontoj parolas pri 10% de franca lingvo havas grekan originon kaj same okazas kun la hispana kaj kun Esperanto. Vi povas trovi la plej multajn el tiuj grekaj radikoj uzitaj en lingvoj kiel la rusa, germana, itala, kaj eĉ en ne-eŭropaj lingvoj kiel la Persa kaj Araba. Ĝia influo estas sentita super multaj modernaj lingvoj.

Oni povas pensi, ke la ĉina estas imuna lingvo al tiuj pruntoj, sed en artikolo de La Universitato de Eksteraj Studoj de Guangdong, ili provizas liston de pruntitaj vortoj en la ĉina, kaj ekzistas kelkaj vortoj kun grekaj radikoj. Ni vidas vortojn kiel 马拉松 (mǎlāsōng) = "maratono" (de la greka: μαραθών), 荷尔蒙 (hé'ěrméng) = "Hormono" (de ὁρμή), 乌托邦 (wūtuōbāng) = "Utopio" (de οὺ + tónos).

Kiel ĉi tiu lingvo memfariĝis  tiel influa en la hodiaŭa mondo, atingante punkton, ke ni povas facile trovi siajn vortojn disvastigitaj super modernaj lingvoj? Por trovi respondon al tiu demando, ni devas kompreni la historion de tiu lingvo. Bona artikolo, laŭ mia opinio, estas "La Greka Lingvo Tra la Tempo" (The Greek Language Through Time) de Roderick Saxey II de la Universitato Brigham Young. Ni povas diri ke la greka estas la plej malnova Hindeŭropa lingvo kiu verkis skribitajn registrojn sen interrompoj. Ekde la epopeojn de Homero La Iliado kaj La Odiseado, la plej antikvaj komponaĵoj kiujn ni konas el ĉi tiu lingvo, ekde 1200 A. k., ni sentas fascinadon por la verkoj en ĉi tiu lingvo, kiu poste inkludis temojn de la grandaj filozofoj kaj pensuloj. De epopea poezio al Komedio, de Retoriko al Oratorio kaj tiam de Filozofio ĝis Matematiko kaj ĝeneralaj sciencoj, ili ĉiuj ŝuldas multe al iu, kiu skribis en la greka.

Post la konkeroj de Aleksandro de Macedonio, formo de la greka lingvo iĝis la lingvafrankao de la plimulto de la Mediteranea Maro kaj partoj de la Proksimoriento. La Romianoj poste konservis ĝin por negociaj celoj. Danke al tiu internacia greka lingvo, ĝia kulturo estis bone konata en malsamaj landoj. 

La disvastiĝo de Kristanismo kiel religio kun ĝia mesaĝo bazita en la Ευαγγέλιον (Evangelion) = "Bonaj Novaĵoj ", tekstoj kiuj hodiaŭ ni konas kiel Evangelioj, kiuj estis ĉefe skribitaj en la greka, kaj kun la subteno de grupo de religiaj tekstoj konata kiel τὰ βιβλíα (biblia) aŭ "la Biblio" kun partoj kiuj estis skribitaj aŭ tradukitaj en la greka, ili helpis formi nian okcidentan kulturon. Gravaj verkoj pri Kristanismo de postaj periodoj estis skribita ankaŭ en la greka

La greka daŭris esti la oficiala lingvo de la Bizanca Imperio ĝis la falo de Konstantinopolo. En la okcidento de Eŭropo, la latina estis pli populara. Sed la latina fidis sur la uzo de grekaj vortoj por specialigitaj terminoj. Tre kleraj pensuloj, filozofoj kaj sciencistoj uzis la latinan kiel akademia lingvo. Kiam novaj terminoj estis elpensita, ili uzis la latinan por trovi tiujn novajn terminojn do ĉiu povus kompreni ilin. Vortoj kun grekaj radikoj estis inkluzivitaj.

La greka influis la anglan kaj aliajn lingvojn en diversaj manieroj:

-Rekta pruntado: kelkaj vortoj estis pruntitaj rekte de la greka. Surbaze de kion mi legis en la paĝoj kiel etymo online kelkaj vortoj pruntis en la anglan estis: "Amnesia" (en Esperanto: amnezio) = αμνησíα (amnesia), "Cosmos" (kosmo) = κóσμος (kósmos), "orthodox”  (ortodoksa) = ορθóδοξοσ (orthódoxos).

-Kelkaj vortoj estis pruntitaj per aliaj lingvoj. En la kazo de la angla, la plejparto de nerektaj pruntvortoj venis tra la latina kaj malnova franca. Fakte, estas pli da kazoj de nerektaj pruntvortoj de la greka tra tiuj lingvoj ol rektaj pruntvortoj. Kelkaj ekzemploj estas: "Alphabet" (en Esperanto: alfabeto), kiu venas el αλφάβητος (alfábetos) tra la latina "alphabetum". Alia vorto, kiu venis tra la latina estas "therapy" (terapio), de θεραπεíα (therapeía), en la latina = "therapia". Vorto, kiu venis tra malnova franca estas: "Ethics" (etiko), de ὴθικóς (ethikós), "éthique" en la franca.

Jen kelkaj vortoj en la greka kaj en 4 aliaj lingvoj: La latina, la hispana, la franca kaj la itala. La Greka vorto estas la fonto de la aliaj, kaj kompreneble povus esti ke la vorto ne estas uzita en la moderna greka. Estas ankaŭ eble ke la vortoj en la malsamaj lingvoj ne havus la saman signifon. La vortoj kiuj havas  “G” inter krampoj estas tiaj kiuj originas rekte el la greka, kaj kiuj havas “L” originas el la greka sed estis pruntitaj el la latina. Por studi la etimologion mi legis la vortarojn: por la hispana, “Diccionario de la Real Academia Española. Por la franca, la vortaroj « Dictionnaire de la langue française, É. Littré » kaj de la « Centre National de Ressources Textuelles et Lexicales ». Por la ítala, “dizzionario etimologico online .


Esperanto
Greka
Latina
Hispana
Franca
Itala
Alfabeto
αλφάβητος (alfábetos)
alphabetum
alfabeto (L)
alphabet (G)
alfabeto (L)
Arkaika
ὰρχαἴκόσ (arĥaïkós)
archaicus
arcaico (G)
archaïque (L)
arcaico (G)
Kosmo
κóσμος (kosmos)
cosmos
cosmos (L)
cosmos (G)
còsmo (G)
Etiko
Ηθική (ethiké)
ethica
ética (L)
éthique (G)
ètica (L)
Edemo
οἴδημα (Oidema)
oedema
edema (L)
Œdème (G)
edèma (G)
Fantomo
Φάντασμα (Fantasma)
phantasma
fantasma (L)
fantasme (L)
fantàsma (G)
Ortodoksa
ορθóδοξοσ (orthódoxos)
orthodoxus
ortodoxo (L)
orthodoxe (G)
ortodòsso (G)
Idiomo
ιδíωμα (idioma)
idioma
idioma (L)
idiome (L)
idiòma (L)
Terapio
θεραπεíα (therapeía)
therapia
terapia (G)
thérapie (G)
terapia (L)
Pedagogio
Παιδαγωγία (paidagogia)
pædagogia
pedagogía (G)
pédagogie (G)
pedagogía (G)
Psika
Ψυχικóς (psiĥikós)
psychicus
psíquico (L)
psychique (G)
psíchico (L)


-Kelkaj vortoj estis elpensita en la angla uzante grekajn vortojn. Ni havas "Astronaŭto" = ἄστρον + vaútns (astron = Stelo,  naútes = Maristo); "telefono" = τῆλε + φωνή (tele = malproksime, fone = voĉo);

Sed tiu influo ne estas limigita al vortoj. Kelkaj esprimoj, kiujn ni hodiaŭ uzas en malsamajn lingvojn kiel en la angla kaj la hispana por ekzemplo venas de la greka kulturo. En revuo de la British Council  ni povas legi la ekzemplojn de "Aĥila tendeno" por rilati al vundebla punkto (en la angla: Achilles’ heel; en la franca: Talon d''Achille, en la hispana: Talón de Aquiles; en la ukraina: “Ахіллесова п’ята” [Aĥilesova p’jata]), aŭ "Krokodilaj larmoj" por rilati al malsincera montrado de emocioj (en la angla: Crocodile tears; en la franca: Larmes de crocodile; en la hispana: Lágrimas de Cocodrilo; en la ukraina: “крокодилячі сльози” [krokodilaĉi slozi]).

La greka ankaŭ influis per sia alfabeto. La latina kaj Cirila alfabetoj ambaŭ havas leterojn de la greka. Vi povas legi pli en mia artikolo "La alfabeta rilato" en tiu ĉi blogo. 


Estas tre utila koni la influon de la greka lingvo super aliaj lingvoj. Tiu lingvo estis grava fonto de scienca vortprovizo kaj multaj vortoj, kiuj ni ofte uzas, ili havas grekajn radikojn kaj scii ilin helpas koni iliajn verajn signifojn. Ĉi tie estas ekzemplo de kiel etimologio gvidas nin ne nur por pli facile lerni alian modernan lingvon, sed lerni ankaŭ kiel uzi korekte nian propran lingvon. 

Hodiaŭ, la angla estas konsiderita la plej grava donacanto lingvo en la mondo. Sed inter la vortoj, kiujn la angla kontribuas al ĉiutagaj dialogoj en diversaj modernaj lingvoj, grava grupo de ili havas grekajn radikojn. Sed aliaj lingvoj kiel la latina, la franca aŭ la hispana helpis disvastigi vortoj kun grekaj radikoj. La greka Lingvo povus esti la plej influa lingvo en la mondo..   


.

No hay comentarios:

Publicar un comentario