sábado, 22 de abril de 2017

Planlingvoj!

Antaŭ kelkajn semajnojn, mi konis tre inteligenta junulo, kiu lia nomo estas Charles Zinn, studento kiu scias 4 lingvojn. Kvankam esti poligloto je tial juna aĝa, ĝi surprizas, kia estas nekutima, krom lia denaska lingvo, la Angla, la aliaj lingvoj ke li parolas, kun malsamaj niveloj de flueco, Esperanto, Loĵbano kaj Tokipono, ili estas Planlingvoj.         
Kvankam koni lin kiu hodiaŭ estas mia amiko, ĝi povus esti signo de novan plurlingveco ke ni povus trovi baldaŭ. La vero estas ke la kreaĵo de lingvon el nenio okazas pli ofte ol ni povus pensi. La homoj tre ŝatas sperti novajn aĵojn, kaj la kreaĵo kaj testo de novajn lingvojn ne estas esceptita. Dum nia lastatempa historio, ni vidas ke novajn lingvojn estis kreataj por personoj ke tion faris por malsamaj kialoj.  

Unu el la pli malnovaj planlingvoj ke ni konas, estas la lingvo nomita “Lingua Ignota”, kreita dum la 12-a jarcento por Benediktana abatino Hildegard de Bingen, kiu loĝis en lokon ke hodiaŭ estas parto de Germanio.  
Lingua Ignota aŭ “Nekonata Lingvo” estis eble uzita kiel Mistika kaj Sekreta lingvo. Oni ne scias kial ĝi estis kreita. Ni nek scias se iu pli povus paroli la lingvo aŭ se estis intenco por transformi ĝin en Universala lingvo. Ekzistas tre malmultaj dokumentoj ke parolas pri tia lingvo aŭ ĝia leksiko, En la retpaĝo   http://library.conlang.org/poetry/hildegard.html ni povas legi ke Lingua Ignota uzis la Latina kiel bazo de ĝia gramatiko kaj ankaŭ ĝi havis ĝia skripto sistemo, konita kiel “Litterae Ignotae”, aŭ “Nekonataj Literoj”.

En 1879, aperis novan planlingvon: Volapük (Volapuko). Tia lingvo estis kreita por Germanan katolikan pastron Johann Martin Schleyer. Volapük estas eble la plej malnova planlingvo ankoraŭ uzita. Je la komenco, la lingvo disvastiĝis tra Okcidenta Eŭropo, Rusio kaj Nordameriko. Dum la lastaj 2 dekjaroj de la 19-a jarcento, Volapuko havis pli ol cent mil parolantojn en tia tempo.
Volapük havas ĝia leksiko baza en lingvojn kiel la Germana, Latina kaj la Angla. Ĝi havas 19 konsonantojn kiuj estas tre facila por prononci kaj multajn da ĝian vortojn estis tiel simpligita ke jam estas de unu silabo. La plimulto de la parolantoj de la Angla aŭ Germana ne povus rekoni la vortojn ke alvenas el siajn lingvojn. Volapük havas 4 kazojn kaj 6 pronomojn kun iliajn pluralajn formon. La Verbojn havas 6 tempojn. La Nomoj ne havas genroj. Sed pro la kompleksa sistemo de fleksioj kaj pro la vortoj ke estas nekonebla por la parolantoj de aliajn lingvojn, estas akceptita ke Volapuko ne estas facila por lerni.  
Jen kelkajn frazojn en Volapük :  
-Glidis = Saluton!                                                               -Vekömö = Bonvenon
-Spikol-li Volapüki = Ĉu vi parolas Volapuko?             -Danö = Dankon
-Löfob oli = Mi amas vin                                                   -Sanö = Sano!
-Labolös Deli gudik = Mi deziras vin bonan tagon!

Jam dum 1890, ekzistis periodajn eldonaĵojn  en Volapuko. Ekzistis Volapukaj kluboj tra Eŭropo, Nordameriko kaj Sudameriko, kie la parolantojn kaj Admirantojn povas kunveni, kaj jam okazis 3 internaciaj kongresoj de Volapük. Hodiaŭ, ekzistas nur … 20 personoj ke parolas Volapuko flue. Kio okazis? Estas certa ke tia lingvo estas malfacila por lerni kaj gravan grupon de parolantojn komencis subteni la venonta lingvo de mia listo, sed laŭ kelkajn artikolojn ke mi legis, la deklivo de Volapük estis ĉar Schleyer deziris kontroli la lingvo, kaj akceptis nenia kritiko aŭ propono por la plibonigo de ĝi. 
Kun tre malmultajn parolantojn, ne estas multe kio povas fari kun la lingvo. Hodiaŭ, kiuj parolas Volapukon komunikiĝas tra la Interreto kaj la socialaj paĝoj debatas pri malsamaj topikoj. Sed kie ekzistas tre nekutima aktiveco en Volapuko, estas en Vikipedio; tia retpaĝo raportas ke ekzistas 120,485 artikolojn en Volapük, preskaŭ la sama kvanto kiel en Urdua, kaj pli multoj artikoloj ol lingvojn kiel la Hindia, Taja aŭ Tagaloga, lingvoj kiu havas milionojn parolantojn. Kiu havas intereso por Volapuko povas viziti http://xn--volapk-7ya.com
En Esperanto, el la vorto volapuko originis alian vorton: volapukaĵo, ke signifas stranga, nekomprenebla, parolaĵo aŭ skribaĵo.

En 1887 aperis Esperanto. La lingvo estis kreita por la Pola judo okulkuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhofo kiu nomiĝis ĝin “La Internacia Lingvo”. Esperanto, estas tre regula lingvo, ĝia gramatiko nur havas 16 reguloj kiuj ne havas esceptojn. Ĝia leksikono originas en la latinidaj lingvoj, sed multaj da vortojn originas el  Germanajn, Slavajn lingvojn kaj el la Greka. Vi povas legi pli en mia artikolo en ĉi tiu blogo http://yuryjakymec.blogspot.ca/2016/12/esperanto.html. Esperanto estas unu el la lingvojn ke mi uzas en la blogo kaj mi ofte skribas en tiu ĉi lingvo.
Esperanto havas grandan grupon de parolantojn. Multajn de la unuajn Esperantistojn estis ankaŭ parolantojn de Volapük ke moviĝis al la novan lingvon. La internacia lingvo iĝis populara en malsamaj partoj de la mondo, precipe en Orienta Eŭropo kaj en Ĉinio, kvankam ekzistas multajn la landojn ke havas E-o klubojn. Hodiaŭ, ekzistas proksimume al 2 milionoj parolantojn. Esperanto estas la plej parolanta planlingvo de la mondo. Esperanto estas ankaŭ la sola planlingvo ke havas denaskaj parolantoj. Ekzistas kompleksan literaturon en Esperanto ke enhavas tradukojn de verkojn en aliajn lingvojn kaj ankaŭ verkojn ke estis kreinta en la Internacia lingvo. Tre gravajn Radiostaciojn kiel  “China Radio internacional”  kaj Radio Vatikano havas regulajn elsendojn en Esperanto. Vi ne bezonas iri al E-o klubo aŭ asocio por lerni la lingvo ĉar ekzistas sendependajn kursojn, kaj ekzemplo estas la retpaĝo doulingo.com. Hodiaŭ, Vikipedio raportas ke ekzistas 238,255 artikolojn en Esperanto, kaj tia lingvo havas pli parolantojn ol naciajn lingvojn kiel la Islanda, la Malta kaj la Irlanda lingvo. 
Esperanto estis kreita por esti la universala lingvo por faciliĝi la komunikado inter personojn, ne gravas la kulturo el kie ili originas. Sed inter la Esperantistoj ekzistas ne skribitan tradicion kie ili debas apogi iaj planlingvoj ke povus pli bone taŭgi por la misio por esti la Universala lingvo. Ne estas surpriza ke Esperantistojn apogas projektojn por krei novajn lingvojn aŭ reformi la propra Esperanto. Ekzistis kelkajn intencojn por reformi al Esperanto.   

Eble la plej konata projekto por reformi E-on estas Ido. La nomo de tia lingvo venas de la sufikso –ido en Esperanto, ke esprimas ĝeneralan ideon de naskiteco. La lingvo estis konita kiel “Esperantido” kie esprimas ke ĝi estas kreita el EsperantoIdo estis kreita en 1907 por lingvoscientistoj ke laboris kun referencojn ke Zamenhof mem konsideris. Gravajn estis la kontribuoj de la Franca  Louis de Beaufront kaj la lingvisto Louis Couturat. La reformoj de Ido precipe subpremis la ĉapeloj kaj luneto de la “ŭ” en Esperanto kaj limigis la uzo de la akuzativa kazo. La Adjektivoj ne dependas de la genro aŭ de nombro de la nomoj.    Ĝia leksiko ŝanĝis malmulte kun io de influo de la Franca. Dum la komenco, kelkajn Esperantistojn moviĝis al Ido, sed post la morto de Couturat en akcidenton kaj post la unua Mondmilito, la numero de personojn ke parolis Ido malkreskis. Dum la lastajn jarojn, la numero de parolantoj de Ido kreskis precipe ĉar la Interreto. Ni ne scias kiom da parolantoj havas tia lingvo, sed Eble ke estas pli ol 2000 en la tuta Mondo, precipe en Eŭropo. En la retpaĝo http://idolinguo.org.uk/ ekzistas pli da informo pri la lingvo, kaj havas regulajn eldonaĵojn.  


Kelkajn frazojn en Ido :
IDO                                                                Esperanto                            
-Bona Matino                                              -Bonan Matenon                 
-Quale vu standas?                                  -Kiel vi fartas?                     
-Me nomesas….                                         -Mia nomo estas….            
-Ka vu prizas voyajar?                             -Ĉu vi ŝatas vojaĝi?                       
-Ube vu habitas?                                       -Kie vi loĝas?                      
-Me dankas                                                 -Dankon                               
-Me ne esas fatigita                                   -Mi ne estas laca                

Laŭ http://www.proel.org/index.php?pagina=mundo/artificial/interlingua , nia proksima lingvo aperis en 1903, kaj ĝi estis kreita por la Itala Matematikisto Giuseppe Peano. Kvankam la lingvo ne disvastiĝis. Poste, inter 1937 kaj 1951, ĝi iris tra proceson de reformo kun la subteno de la Internacia Asocio de Helplingvoj, IALA, (International Auxiliary Language Asociation), kaj sub la konduko de la Germana-Usona Lingvisto Alexander Gode. Nin nun skribas pri Interlingua, eble la plej natura planlingvo proponita kiel Universala lingvo. En Vikipedio vi povas legi pri la evoluo de Interlingvao. Ĝi estas sintezo de tre popularaj lingvoj en la mondo kiel la Angla, Franca, Itala, Hispana kaj Portugala, kaj kun la helpo de lingvoj kiel la Rusa kaj la Germana. Interlingua estas priskribita kiel simpligita Latina, kaj ĝia prononco venas precipe el la Angla kaj la Hispana (La Vokaloj estas kiel en la Hispana). La Gramatiko kaj la leksiko de Interlingvao ekzistas en la lingvoj uzata por krei ĝin. La Nomoj ne havas genrojn nek kazojn. La pluraloj estas formita kun aldono de “-s” aŭ “-es”. La Verboj ne havas konjugacion. Nur ekzistas 4 tempoj kaj ne ekzistas la subjunktiva modo.
Ni ne scias kiom da personoj parolas Interlingua, sed povus esti proksimume al 1500 parolantoj tra la mondo, kaj kvankam Interlingvao estis kreita en Usono, la plimulto de la parolantoj loĝas en Sudameriko, Orienta kaj Norda Eŭropo. Hodiaŭ ekzistas regulaj eldonaĵoj en Interlingua, kiel “Panorama” eldonita por la “Union Mundial pro Interlingua”. La retpaĝo estas www.interlingua.com . Vikipedio raportas la ekzisto de 20,000 artikoloj en Interlingua. Multaj da personoj ne scias ke la Rockefeller Foundation subtenis la projekto Interlingua

Jen kelkajn frazojn en Interlingua:
-Bon Matino = Bonan Tagon                              -Gratias = Dankon
-Como sta vos? = Kiel vi fartas?                        -Aqua = Akvo
-Io te ama =  Mi amas vin                                     -Domo = Domo
-Amarea vos dansar con me? = Ĉu vi dezirus danci kun mi?

En 1955 aperis lingvon nomita “Loglano”. Ĝi estis kreita por James Cooke Brown. Tia lingvo estis kreita por enketi kaj testi kelkajn lingvajn teoriojn. En 1987, grupo de spertulojn kreis la Grupo de la Logikaj Lingvoj GLL, kaj bazita en la Loglano, ili daŭris kun la evoluigo de alia lingvo kun la,helpo de tre popularajn lingvojn kiel la Angla, Mandarena, Hindia, Hispana, Rusa kaj Araba. Fine, en Usono en 1997, la Nova lingvo estis publikita: Loĵbano.
Loĵbano, estis lingvon zorge kreita kaj desegnita por elimini multaj de la ambiguaĵo ke ekzitas en la homara komunikado. Loĵbano estas komponita nomon ke signifas Loj + ban = Logji (logika) + bangu (Lingvaĵo). La komputila programado ankaŭ havis rolon en la evoluigo de la lingvo.
La gramatiko de la Loĵbano estas tre simpla, sed alimaniere kompleksa. Ĝia strukturo estas tre unika kaj la vortojn havas malsameco ke dependas de ilia rolon en la frazo. Loĵbano ne bezonas la uzo de la tempoj de la verboj, se ĝi estas sufiĉe klara en la teksto. La neŭtraleco kiel lingvo ne nur estis pensita por esti kultura ponto, sed hipoteze por esti komunika ponto kun la komputiloj. Ekzistas proponoj por uzi ĝin por Artefarita Inteligenteco. Ekzistas ankaŭ grupo de vortojn konita kiel “Sentaj Vortoj” ke estas uzita por esprimi emocioj. Pli informo en https://mw.lojban.org
Kelkajn frazojn ke mi trovis en http://omniglot.com/language/phrases/lojban.htm en Loĵbano :
-Salutoj: coi                                                             -Bonvenon: fi’i
-El kie vi estas?: .i do xabju ma                          -Dankon: ki’e
-Mi amas vin: mi do prami                                   -Pardonu: u’u
-Salutoj por via Naskiĝtago: .a’o gleki jbedetke’u
Ni ne scias kiom da parolantoj havas Loĵbano. La plej grandajn komunumoj estas en Usono, Kanado, Rusio kaj Svedio. En Usono, la parolantoj kunvenas jare en kunvenojn ke estas konataj kiel Logfest. Ekzistas malgrandajn komunumojn en aliajn landojn. La parolantoj de Loĵbano uzas ĝin en Babilejoj kaj grupoj en la Interreto.   
Pri la literaturo en tia lingvo, ĝi estas nun tre nova kaj tre malevoluinta. Ekzistas librojn ke jam estas tradukita al loĵbano kiel “La aventuroj de Alicio en Mirlando”, “La eta Princo”, “La Metamorfozo”. Vikipedio raportas ke hodiaŭ, ekzistas 1197 artikoloj en Loĵbano

En 2001 aperis Toki Pono, ĝi estas planlingvon konstruita por la Kanada tradukistino kaj lingvistino Sonja Elen Kisa ke loĝas en Toronto (Kvankam ni loĝas en la sama urbo, mi jam ne havis la ĝojo de koni al Ŝi). Laŭ la retpaĝo https://eo.wikipedia.org/wiki/Tokipono Toki Pono ne estas internacia helplingvo, sed filosofía aŭ luda lingvo
Toki Pono signifas “La Bona Lingvo”. Ĝi havas 14 fonemoj kaj vortostoko de nur 123 vortoj. La pli multo de la vortojn havas pli ol unu signifo kaj la teksto helpas por determini la signifo de kio estas dirita. La vortojn venas el malsamaj lingvoj kiel la Angla, Esperanto, Finna, Franca, Mandarena kaj y Tokpisino. Ekzistas almenaŭ cent fluaj parolantoj, sed, ekzistas ankaŭ pli ol 2500 personoj ke partoprenas en malsamaj Interretaj grupoj ke lernas kaj praktikas Toki Ponon.
Jen kelkajn frazojn:
-Pona: Bona, simpla, ripari, korekti.                    -Moku: Manĝi, Trinki.
-Suli: Granda, longa, alta, Grava.                        -Jan: Viro.
-Mi moku e kili: Mi manĝas fruktojn.                   -Mi toki tawa sina: Mi parolas al vi.
-Sina ken ala ken lape?: Ĉu vi povas dormi?  -Seli mute li lon: estas tre varma
Toki Pona estis desegnita por esti skribita kun la Latina skripto. Sed malsame ol aliaj lingvo pri kiuj mi priskribis, Toki Pono, povas esti skribita kun aliaj skriptojn. Ekzistas ankaŭ skript sistemo de Toki Pono bazita en modernaj ideogramoj. En la retpaĝo http://omniglot.com/conscripts/tokipona.htm vi povas vidi kelkajn ekzemplojn. La oficiala retpaĝo de la lingvo estas  http://tokipona.org/

Ne ĉiaj la planlingvoj estis kreita por esti alternaj lingvoj por komunikado inter malsamaj kulturoj. Ekzistas lingvoj ke estis kreita por l’artoj kiel la kinoj. La plej fama fikcilingvo kaj eble la plej fama planlingvo de la mondo estas Klingona Lingvo. Laŭ la retpaĝo https://www.kli.org/ , ke estas ankaŭ la paĝo de “Klingon Language Institute” (Instituto de la Klingona Lingvo), tia lingvo estis kreita por aldoni realismo al fikcia gento de eksterteruloj ke aperis en la filma kaj televida serio Star Trek (Stela Vojaĝo). Tia lingvo aperis en 1979 kiel grupo de frazoj izolitaj kreitaj por la Kanada aktoro James Doohan, sed la kreaĵo de Klingono estas kreditita al la Usona lingvisto Marc Okrand. Klingon havas sia propra gramatiko, leksiko kaj ĝia propra grupo de slangoj kaj dialektoj. Ĝi estis kreita por aperi kiel eksterterana lingvo, sed kun ebla prononco por homajn aktorojn. Kiel eksterterana lingvo, esprimi terajn konceptojn estas tre malfacila. En 1985 estis eldonita la “Vortaro de Klingono”. Klingono estas parto de sub-categorio de planlingvoj nomita “fikcia lingvo”. Hodiaŭ, la autorajtoj de la oficiala vortaro apartenas al la CBS Television Studios.
-Kiel vi fartas?: blplv’a’?  (Literale: Ĉu vi estas Sana?)
-Kia estas via nomo?: nuq’oH pongllj’e’?
-Bonan Nokton: maj ram (Literale: Bona, estas nokto!)
 -Ĝis revido: Qapla’! (Literale: Sukcesoj!)
-Mi amas vin: jih parmaq tlhih   (mi akiris la frazo de la apo  http://funtranslations.com/klingon . La tradukoj povas ŝanĝi de unu apo al aliaj). 
Ekzistas pli malpli 30 personoj ke parolas Klingono flue. Sed la numero de personoj ke havas scio de la lingvo povus esti inter 200 kaj 300. Ekzistas kelkajn eldonaĵojn de tradukoj en Klingono, Inter ili ni havas Hamleto kaj Daŭdeĝingo.

Ekzistas pli fikciaj lingvoj, kelkajn estas pli popularajn ol aliaj. J.R.R. Tolkien, popularan verkiston kaj Brita filologiisto, estas kreditita por la kreaĵo de fikciaj lingvoj por liaj verkoj. Unu el la plej popularaj estas Kvenja lingvo. Kvenja Estas uzita en liaj verkoj The Hobbit kaj The Lord of the Rings (La Hobito kaj La Mastro de l’ringoj)Kvenja estas la lingvo de la Elfoj, fikcia gento ke loĝas en la Mez-Tero. Tia lingvo havas leksiko kaj reguloj similaj al la Finna lingvo, kaj havas io el la Greka kaj Latina. Tolkien komencis labori kun la Kvenja en 1910.  Kvenja povas esti skribita en aliajn skripto sistemojn, sed la plej uzita Tengvaro
Ekzistas kelkajn verkojn kaj poemoj en Kvenja. Tamen ne ekzistas personaj ke parolas flue la Kvenja, tio estas ĉar Tolkien neniam malkaŝis sufiĉajn vortojn por fari ke la lingvo estu uzita kiel lingvo por taga konversacio. Kelkajn vortojn uzitaj en verkojn en Kvenja hodiaŭ, estis kreitaj por personojn ke scias la lingvo.  

Inter la projektoj ke ekzistas por planlingvojn ne ĉiaj estas universalaj, sed Ekzistas projektojn de helplingvojn ke ili mem bazas en grupojn de lingvojn. Ekzemplo de Tio estas la Slovio.  
Slovio estas internacia planlingvo kreita de slovaka sciencisto kaj lingvisto Mark Hučko, kiu ankaŭ estas Esperantisto. Slovio estas internacia lingvo kreita por helpi slavajn parolantojn interparoli.
La gramatiko de Slovio estas simila al Esperanto, sed la leksiko devenas de la plej parolataj slavaj lingvoj. Tia lingvo povas uzi Latina kaj Cirila alfabetoj. La prononco de la literoj en la latina alabeto estas precipe kiel en Esperanto, sed en la cirila estas kiel en la rusa.

Jen mi finis kun la priskribo de mia “Top 10” de la planlingvoj. Pli da lingvojn estas jam por esti kreitaj. En Esperanto, ekzistas esprimo kun la vorto “lacerto” kaj ĝi estas “Ne lacertu!” . En https://eo.wikipedia.org/wiki/Reptiliumi#Lacerti vi povus kompreni ke tia frazo signifas, en Esperanta medio, ne parolu en alian planlingvo. Vere Novajn tempojn por la lingvoj.    


No hay comentarios:

Publicar un comentario