Archivo del blog

miércoles, 29 de mayo de 2019

Famaj Eraroj en Komerca Traduko

Lastan semajnon, mi legis 2 artikolojn ĉe la Canadian Broadcasting Corporation (CBC) pri kiel lingvoj kaŭzis kapdolorojn al kelkaj organizoj. Mi aldonas la ligilojn por tiuj, kiuj volas legi la tutajn artikolojn.

En la unua artikolo, Heinz, grava Usona firmao kiu okupas sin pri manĝoprodukado,  prezentis novan produkton nomitan "Mayochup", kombinaĵo de Majonezo kaj Keĉupo. Ĉio aspektis bone, krom por tiuj, kiuj povas paroli la Kria, la plej populara indiĝena lingvo en Kanado. Laŭ ĉi tiu artikolo, la vorto "Mayochup” en la Kria signifas: "Fek-vizaĝo". Legu la artikolo ĉitie.

En la dua artikolo, la protagonisto estis LCBO. Por tiuj, kiuj loĝas ekster Ontario, LCBO (Liquor Control Board of Ontario) ĝi estas kron-korporacio kiu distribuas kaj vendas alkoholaĵoj en ĉi tiu Kanada provinco. Ĝia statuto postulas ke tiu ĉi korporacio devas uzi la anglan kaj la francan.  Aferoj iris malbone, kiam ĉiusemajna reklamafiŝo skribis angle: Bring It Home This Week” (Alportu ĝin Hejmen Ĉi Tiu Semajno". Sed la franca traduko diris. “French Bring it Home Cette Semaine Do la frazo estis nur duontradukita, kvazaŭ la tradukisto bezonus intertempe konsulti iun. La eraro estis rimarkita de klientoj kiuj tvitis bildojn de ĉi tiu afiŝo. La firmao, konsciiĝinte pri la eraro, post kiam multaj personoj mokis ĝin, korektis la afiŝon. Fine vi povus legi en la Franca: "Pour Vous Cette Semaine". (Por vi ĉi semajne) 

Tradukeraroj ofte okazas en internacia komerco. Sed ili ankaŭ povus esti multekostaj. Profesiaj tradukistoj devas ne nur scii la cellingvo, sed bezonas kompreni la kuntekston tiel ke la enhavo estu komprenebla al la celata legantaroj.

La temo de tradukeraroj povas esti amuza. Mi ŝatas legi pri ili en diversaj lingvoj por havi pli bonan komprenon de la faktoj. Ĉi tie estas elektoj de iuj aliaj famaj eraroj:

1.- En itala Revuo  Mi legis pri reklamo fare de Schweppes, la fama svislanda trinkaĵo, kiam ili eniris en la itala merkato. La frazo "Schweppes, Tonik-Akvo" estis tradukita al la ítala kiel "Schweppes, Acqua del Water"; en la itala "Acqua del Water" signifas: "Akvo de la necesejo". Ne vere sukcesa kampanjo.

2.- En retejo pri nekonataj faktoj, Mi legis ĉi tiun rakonton pri Parker Pen Company. Kiam ili vastigis, ili devis traduki ilian sloganon: " It won’t leak in your pocket and embarrass you” (En Esperanto: Ĝi ne likos en via poŝo kaj embarasos vin); la vorto "embarasi" povas esti tradukita en diversaj latinidaj lingvoj uzante similan vorton. Ekzemploj: "embaraçar" (portugala), "embarrasser" (en la franca), "imbarazzare" (itala); La problemo estas kiam vi provas traduki ĝin en la hispanan uzante tiun saman vorton, "Embarazar", kiu en la hispana fakte signifas "gravedigi". La mesaĝo por hispanaj parolantoj estis: "Ĝi ne likos en via poŝo kaj gravedigos vin". Kiam mi skribis ĉitiun artikolon, mi faris kelkajn testojn kun maŝina tradukado kaj ĝi donis al mi la samajn signifojn por "Embarazar" en la hispana kaj "Embarrass" en la angla. Mi rekomendas: Ne tro fidu maŝinajn tradukojn.

3.- En Business News Daily, mi legis rakonton de iama Usona flugkompanio Braniff, Kiam ĝi komencis promocii siajn novajn led-seĝojn, ili uzis la slogano "Flugu en Ledo" (El la Angla: “Fly in Leather”). Sed kiam ili volis ekspansii al aliaj landoj, ili tradukis ĉitiun sloganon en la hispana kiel "Vuela en Cuero".  La problemo estas, ke ĉi tiu frazo havas malsaman implicon en kelkaj landoj kiuj parolas la hispana, kie la mesaĝo estis komprenita kiel "Flugu nuda". Lingvo Lokaligo ne estis tendenco en tiuj tempoj.

4.- en Belga retejo en la franca, mi legis ĉi tiun rakonton: La hispana vestfasona firmao Mango, provis vendi kelkajn juvelojn en Francio. Estas speco de braceleto konata en la hispana kiel "Esclava". La nomo estis tradukita en la franca kiel "Esclave" (Sklavo en esperanto). Ĉi tiu vorto ne vere plaĉis al la franca publiko. Kelkaj personoj petis bojkoti ĉiujn produktojn de la firmao. Mango devis pardonpeti kaj traduki ĉi tiun terminon denove en la francan. La nova elektita vorto estis: "Gourmette", kiu signifas "Pojnoĉeno".          

5.- En Asian Times, en artikolo pri kiel diversaj landoj tradukas terminojn el la angla, ili donis la kuriozan ekzemplon de Mercedes-Benz kaj ĝia komenco en la Ĉina merkato. La unua defio kiuj la firmaoj devas alfronti kiam ili eniras ĉi tiun merkaton estas kiel traduki la varomarko en lingvon kiu ne havas alfabeton. La unua impulso estas provi uzi skribsignojn kun sonoj, kiuj similas al la origina nomo. Por traduki la nomo Benz, ili uzis 2 karakteroj: 奔死. En la pinjina ĝi legas kiel "Bēn sĭ". La unua karaktero signifas "kuri". La problemo estas ke la dua karaktero signifas "morti". La negativa efiko super la spektantaroj ne povus esti priskribita. Sed ĝi estas ne nur la malfeliĉa tradukado elektita por la nomo. Mercedes-Benz, aŭ la tradukisto dungita, devus scii, ke en la Ĉina kulturo, la negativa efiko de la vorto "morti" estas tiel, ke la personoj tre ofte evitas uzi vortoj kiuj sonas kiel ĝi. Eĉ la numero kvar, "Sì" estas ofte evitita. La nombro dek kvar, estas konsiderita kiel tre malŝanca, ĉar ĝi sonas en pinyin, "shí sì" estas kiel aŭdante fatalan frazon en la Mandarena. La solvo por Mercedes-Benz estis ege de uzo karaktero kiu similas al la maniero kiu ĝi sonas. La solvon ili trovis estis uzi la karakteroj: 奔驰 ke en la pinjina legas "Bēn chí". Sed la plej bona parto estas la traduko de la nova termino: "Kuri Rapide".   


No hay comentarios:

Publicar un comentario