Archivo del blog

sábado, 10 de abril de 2021

Interesaj Faktoj Pri la Naciaj Himnoj kaj Lingvoj

 

Nacia Himno estas kanto, kiu oficiale reprezentas landon. Laŭ la reta vortaro revo, himno estas "kantaĵo kaj precipe ties teksto por honori Dion, diaĵon, heroon, idealon aŭ similan. La Nacia Himno honoras la landon kiujn ĝi representas. Ĝi estas kantita en la nacia lingvo de la lando. Sed, kiam la lando havas du aŭ pli da lingvoj, en kia lingvo ni kantos la nacian himnon? Ekzistas kelkajn interesajn respondojn kaj tio ĉi gvidas al interesaj situacioj inter la naciaj himnoj kaj lingvoj. Jen kelkaj: (Por ĉia himno mi lasas ligilon por ke vi povas aŭskulti ĝin).



1.- La Nacia lingvo de Sud-Afriko estas la plej multilingva.  La kantoteksto kombinas versojn en 5 lingvoj. La unua strofo havas la unuajn 2 versojn en la kosa lingvo kaj la jenaj 2 en la zulua. La dua strofo estas kantita en la sota lingvo, tiam la tria estas en la Afrikansa kaj la lasta estas en la angla. Ĝi estis adoptita en 1997 kaj kombinas 2 kantojn, Die Stem van Suid-Afrika (La alvoko de Sud-Afriko en la afrikansa), poemo kiu estis la antaŭa nacia himno ekde 1957 ĝis 1997, kaj Nkosi Sikelel’ iAfrika ( Dio benas Afrikon en la kosa), populara preĝeja himno kiu estis poste adoptita kiel politika himno kaj ankaŭ fariĝis nacian himnon en 1994. 



2.- Ne estas facile respondi al la demando: kia estas la plej tradukita nacia himno?. Eble la respondo estas "O Canada', la nacia himno de Kanado. Dum mia esploro, mi trovis versiojn en almenaŭ 30 lingvoj.  La Kanada nacia himno estis komponita de Calixa Lavallée en 1880 kaj la kantoteksto estis origine skribita en la franca de Sir Adolphe-Basile Routhier. La originala angla versio estis verkita de la Honorinda Robert Stanley Weir. La 1a de julio 1980, Ĝi estis proklamita kiel nacia himno.  Diversajn tradukojn de la himno aperis kaj kelkaj el ili estis jam ludita dum sportaj eventoj. Hodiaŭ, ni trovas versiojn de "O Kanado" en Indiĝenaj lingvoj kiel la kria, inuktituta, oĝibva, mikmaka, inuinaktuna, ĉipevajana, kaj en fremdaj lingvoj kiel la ukraina, mandareno, itala, germana, araba, rusa, hispana, persa, la tagaloga kaj la jida. En Cadvision  vi povas trovi almenaŭ 20 versioj.



3.- La plej tradukita nacia himno por oficialaj celoj apartenas al Svislando. Vi povas uzi ĝin en ĉiuj la 4 oficialaj lingvoj de tiu lando: La germana, la franca, la itala kaj la Romanĉa. La Svisa Psalmo (Schweizerpsalm en la germana, Cantique Suisse en la franca, Salmo Svizzero en la itala kaj Psalmo Svizzer en la Romanĉa) estas poemo skribita en la germana de Leonhard Widmer, ĵurnalisto kaj kantverkisto de Zuriko. Ĝi estis adoptita kiel provizora nacia himno en 1961 kaj oficiale en 1981.



4.- Kelkaj landoj povas decidi ne uzi iun ajn lingvon. Tio signifas, neniun kantotekston. Hispanio estas fama multlingva lando kiu ne uzas kantotekston en sia nacia himno "La Marcha Real " (en la hispana: la Reĝa Marŝo). Ĝi estis adoptita en 1770 estanta la tria plej malnova nacia himno en la mondo (Post Nederlando kaj Britio). Ĝi ankaŭ estas konata kiel " La Marcha de Granaderos " ( La Marŝo de la Grenadistoj en la hispana). Kantoteksto ekzistis antaŭe, sed dum la 20a jarcento post kelkaj polemikoj La kantoteksto estis forlasita kaj ekde 1978, la nacia himno nur estas ludita. 



5.- Kiam Ĉeĥoslovakio estis formita en 1918, ili prenis verson de ĉeĥa kanto kaj alian de slovaka kanto kaj adoptis ĉitiun kombinaĵon kiel ilia Nacia himno. La unua verso venis de la ĉeĥa kanto "Kde domov můj " (Kie mia hejmo estas) kaj la dua verso venis de la populara slovaka kanto "Nad Tatrou sa blýska" (Super la Tatro fulmas). En 1993, Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti, Ĉeĥoj kaj Slovakoj splitis kaj ili prenis iliajn respektivajn parton de la nacia himno kaj adoptis ĝin kiel ilia respektiva nacia himno



6.- Barato adoptis nacian himnon verkita en lingvo, kiu ne estas unu el la 2 oficialaj. La kanto "Ĝana Gana Mana" ( জনগণমন = Vi estas la reganto de la popola menso ) estis skribita en la bengala de la bengala poeto kaj verkisto Rabindranath Tagore en 1911 kaj deklarita nacia himno en 1950. La poemo estas speciala ĉar ĝi estis skribita de Nobel premiito kaj ĝi reflektas la koncepton de la "Unueco en Diverseco", kiu estas grava por tiu ĉi lando. Sed lingvistike, ĝi estis skribita en versio de la bengala lingvo, nomita "Sadhu Bhasha" kiu tre proksimas al la sanskrita lingvo. La vortoj uzitaj ekzistas en plej multaj hindaj lingvoj, kun malgrandaj diferencoj en la prononco, do ĉiu en Barato povas kompreni ĉi tiun kanton sen traduki ĝin. En la hinda lingvo, kiu estas unu el la oficialaj lingvoj de Barato, la titolo de la kanto estas जन गण मन kiu ank legas "Ĝana Gana Mana" kaj la kantoteksto en la hinda estas identa al la originala en la Bengala. 



7.- Mortintaj lingvoj estas uzitaj ankaŭ. La Pontifika himnoInno Pontificio estas fakte uzita kiel la nacia himno de Vatikano. Ĝi estis komponita de Charles Gounod en 1869 kaj adoptita kiel la himno en 1949. La kantoteksto estis origine verkita en la itala lingvo sed en 1991, nova kantoteksto en la latina estis adoptita. La deziro estis ke ĉiuj povus kanti la himnon sendepende de sia devenlando ĉar la latina estas la lingvo de la Apostola Seĝo kaj neniu lando. Ekzistis antaŭa himno kun kantotteksto en la latina.



8.- Eble la sendependa lando kun la malplej komprenita nacia himno, pro la lingvo, estas Nauro. Nauru Bwiema (Nauro, nia Patrujo) estis verkita en la naura lingvo kaj estis adoptita kiel nacia himno en 1968. Nauro estas malgranda insulo kun nur 21 km² kaj havas preskaŭ 11,000 loĝantojn. La lingvo estas parolata de ĉirkaŭ 6000 denaskaj parolantoj kaj pli malpli 1000 kiel dua lingvo.




No hay comentarios:

Publicar un comentario