miércoles, 8 de julio de 2020

"Happy Birthday" kaj Aliaj Naskiĝtagaj Kantoj

Ĵus mi celebris mian naskiĝtagon. En niaj okcidentaj socioj, ni kutime diras Feliĉan Naskiĝtagon al vi! kaj kantas la popularan kanton Happy Birthday to you. Mi babilis kun amiko kiu estis surprizita vidi ke ekzistas aliaj diversaj manieroj por saluti personojn por ilia naskiĝtago, kaj ne ĉiuj uzas tiun kanton.

Se vi konas aliajn kulturojn, eble vi supozas ke ĉiuj kantas la "Happy Birthday (Feliĉan Naskiĝtagon) kanton kiam oni havas naskiĝtagon en nia familio aŭ komunumo. Laŭ mia sperto, mi povas rakonti pri la tempo kiam mi studis la mandarenan. Kiam iu celebris naskiĝtagon en la klaso, ni kantis la "Feliĉan Naskiĝtagon" kanton en la mandarena.  

Ekzistas bonaj kialoj por ĉi tiu kredo. Unue, la kanto " Happy Birthday " ne estas nur la plej konata kanto en la mondo el la angla lingvo, sed ankaŭ estas la plej tradukita kanto en aliaj lingvoj. Vikipedio listas pli ol 40 versioj de tiu ĉi kanto en diversaj lingvoj. Mi persone aŭdis ĉi tiun kanton kantita en lingvoj kiel la angla, la hispana, la itala, la franca, la portugala, kaj la araba (mi jam menciis la mandarenan). En Esperanto mi trovis diversajn versiojn: Feliĉan Naskiĝtagon! Bondezirojn al vi! Ĝojan tagon al vi!. Due, la plejparto de la ekzistantaj naskiĝtagtradicioj estas relative novaj en nia historio.

Sed ekzistas kelkaj kulturoj kiuj uzas malsamajn kantojn por la naskiĝtagfestoj. Jen kelkaj el ili. Vi povas skribi al mi en la komentoj se vi konas alian kanton kiun mi ne menciis ĉi tie.


Pollando:

La poloj kantas la kanton "Sto lat", kiu signifas: 100 jaroj. Ĝi estas uzata ankaŭ por esprimi bondezirojn en aliaj okazoj. Vi povas legi la kantotekston kaj tradukon ĉi tie.  Ni konas nek la origino de ĉi tiu kanto nek kiu estas la aŭtoro. Vi povas uzi la frazon Sto lat gratuli iun sur  naskiĝtago, kune kun la frazo "Feliĉan Naskiĝtagon" aŭ anstataŭ ĝi.

Svedio:

La svedoj havas sian propran kanton por festi naskiĝtagojn: "Ja, må han (hon) leva" kiu signifas: Jes, li (ŝi) devas vivi. Ĉi-tiu kanto originis dum la 18-a jarcento. Vi povas legi la tekstojn kaj aŭdi diversajn versiojn en Youtube. Se vi volas gratuli iun dum lia naskiĝtago, vi diras: Grattis på födelsedagen! (Feliĉan Naskiĝtagon).   

Nederlando/Belgio:

En la lokoj de parolado de la nederlanda lingvo, ekzistas simila kanto por naskiĝtagoj kaj estas nomita "Lang zal hij/zij leven" kiu signifas: Li/ŝi vivos longe. La unua parto de la kanto estas la sama kiel en la sveda sed la resto de la melodio malsamas. La kantoteksto ne estas la sama. Ĉitie vi povas legi la tekstojn. En Indonezio, ili kantas version de tiu kanto en la Indonezia lingvo: "Panjang Umurnya" (Longa vivo). 

Surinamo:

Tre populara naskiĝtagkanto de tiu nederlanda parolanta lando estas "A di mi yere yu friyari". Ĉi tiu kanto estas en la srana lingvo (anglalingva kreolo parolata de preskaŭ 75% de la loĝantaroj de Surinamo) kaj ĝi signifas "Ĉar mi aŭdis, ke estas via naskiĝtago". Ĝi uzas la saman melodion kiel la fama himno "Battle Hymn of the Republic". La origino de ĉi tiu kanto estas nekonata. Se vi volas gratuli iun en la srana dum lia naskiĝtago, vi devas diri: Fersteri nanga yu friyari! (Gratulojn por via naskiĝtago!). Sed vi povas uzi ankaŭ salutojn en la angla kaj en la nederlanda lingvo.

Ukrainio:

Por naskiĝtagoj, la ukrainoj kantas la kanton Многая Літа (Mnohaja Lita). La teksto konsistas nun en la ripeto de la frazo Многая Літа! Kiu signifas Multaj jaroj. Tiu kanto havas sian originon el la tradiciaj kantoj de la Ortodoksa Eklezio kaj ĝi estas integra parto de la ukraina kulturo. Hodiaŭ ni kantas ĝin kune kun aŭ anstataŭe de la "Feliĉa Naskiĝtago" kanto. Mi lasas ligilon ĉitieal versio kantita de Marko Farion kaj la ukraina bandurista ĥoro. La sama esprimo estas uzita kiel saluto dum naskiĝtago.  

Kartvelio:

Tipa naskiĝtagkanto en ĉi tiu lando estas: "მრავალჯამიერი"  (Mravalĵamieri), kiu signifas: Vivu longan vivon. Ĝi estas kantita en 3-voĉaj polifonio ripetante tiun saman frazon kaj ekzistas diversaj melodioj kaj versioj depende de la kartvela regiono. Mi lasas ligilon de versio de tiu kanto ĉi tie:  

Irano:

Se vi irus al persa naskiĝtagfesto, vi verŝajne aŭdos la naskiĝtagan kanton " تولدت مبارک " (Tavalodet mobarak) kiu signifas: benita estu via naskiĝtago. Ĉi tiu populara kanto estis komponita de la Irana pianisto kaj komponisto Anouŝiravan Rohani, kaj ĝi estis publikigita en 1972. Hodiaŭ, tiu ĉi estas la plej populara naskiĝtagkanto por ĉiuj la Irananoj. Jen mi lasas la ligilon de tiu kanto ludita de la aŭtoro mem kaj kantita de Hayedeh, kiu estas unu el la plej bonaj kantistinoj de Irano. Ligo al la kantoteksto. La frazo "tavalodet mobarak!" estas ankaŭ la plej populara saluto por gratuli iun dum lian naskiĝtagon. Vi povas uzi ankaŭ aliajn tradiciajn frazojn kiel: " صد و بیست سال زنده باشی " (Sad-o bist sāl zendeh bāŝi) kiu signifas: Vivu 120 jaroj!

Hispanameriko: 

En la plejparto de ĉi tiu areo de la mondo, malsamaj tradukoj de la kanto Feliĉan Naskiĝtagon estas kantitaj. Sed ekzistas ankaŭ diversaj naskiĝtagkantojn. Unu el la plej konataj estas "Las Mañanitas". La signifo de la nomo estas "La Matenetoj" sed formale ĉi tiu termino estas tradukita kiel "Naskiĝtaga Serenado". Ĝi estas vaste uzita en Meksiko. En aliaj landoj estas serenado por virinoj kiuj povas esti kantita en ŝia naskiĝtago kaj en kelkaj lokoj estas uzita por aliaj specialaj okazoj kiel la Nomtago.
 


No hay comentarios:

Publicar un comentario