martes, 9 de abril de 2019

Savi Endanĝerajn Lingvojn

Antaŭ du semajnoj, du artikoloj en la novaĵoj altiris mian atenton: la unua aperis en "The Guardian" kaj ĝi estis pri Kanada filmo kiu aperos en festivalo en Londono. La nomo de la filmo estas " SGaawaay K'uuna" (Rando de la Tranĉilo), kaj ĝi estas ĉefe en la Ĥaida lingvo, indiĝena lingvo parolata en Brita Kolumbio ke nur proksimume 20 personoj en la mondo povas paroli flue. La dua artikolo aperis en la BBC kaj ĝi estis pri la laboro de la prof-o. Ghil'ad Zuckermann, Israela fakulo, kiu provas revitaligi Aŭstraliajn endanĝerajn kaj mortintajn lingvojn, en ĉi tiu kazo li laboras kun la Barngarla lingvo, indiĝena lingvo de la sudo de Aŭstralio. Ĉi tie estas ligo al lia persona retejo . 

Ambaŭ artikoloj havas komune, ne nur ke ili estis publikigitaj en la Brita amaskomunikilaro, sed ili ambaŭ parolas pri specifaj kazoj de endanĝeraj lingvoj.   

Laŭ la UNESKO, la lingvo estas endanĝera kiam ĝiaj parolantoj ĉesas uzi ĝin, uzas ĝin en malpli da domajnoj aŭ haltigas pasi ĝin al la sekvanta generacio. Kiam unu lingvo ne plu estas la unua lingvo kiun infano lernas en lia hejmo kaj la lasta denaska parolanto forpasas, tiam ni povas paroli pri mortinta lingvo.

Oni taksas, ke ĉirkaŭ 43% de la lingvoj hodiaŭ parolataj estas endanĝeraj laŭ statistiko disponigita de UNESKO.  Sed ĉi tiu temo ricevas pli da atento. Se ni rigardas al Google pri ĉi tiu temo, ni vidos ke la plej gravaj gazetoj kaj ĵurnaloj ĉirkaŭ la mondo havas artikolojn pri endanĝeraj lingvoj. Pli kaj pli da personoj el malsamaj profesioj nun laboras en la procezo de lingva revitaligo aplikata al tiuj endanĝeraj lingvoj.

Ĝis nun la plej sukcesa ekzemplo de lingva revitaligo en la mondo estas la hebrea. Post esti mortinta dum preskaŭ 2000 jaroj, tiu lingvo estis revitaligita dum la 19-a jarcento. Nun, ekzistas 9 milionoj de parolantoj de la hebrea, el kiuj 5 milionoj estas denaskaj parolantoj. La renaskiĝo de la hebrea, lasis nin kelkajn valorajn lecionojn kiuj povas esti uzitaj en la procezo de revitaligi aliaj lingvojn: Estas eble revitaligi mortintajn lingvojn sed se ili estas konvene dokumentita, kaj ni ne devas revitaligi lingvon kiel ĝi estis antaŭe parolita. 

Hodiaŭ la revitaligistoj havas plian ilon: La Teknologio.  Organizaĵoj kiuj esploras kaj dokumentas endanĝerajn lingvojn trovis en la IT tre gravan ilon por ilian laboron. Organizaĵoj kiel “The Living Tongues uzas la teknologion por esplori endanĝerajn lingvojn kaj krei retejajn parolantaj vortaroj. Ili ankaŭ trejnas lokajn aktivulojn por registri kaj redakti frazojn en la lingvoj, kiujn ili studas. 

Google mem havas projekton por savi endanĝerajn lingvojn tra dokumentado. Tra la Projekto Endanĝeraj Lingvoj  ili provizas la teknologio je la servo de organizaĵoj kaj individuoj kiuj laboras kun tiuj lingvoj tra la Interreto por dokumenti, konservi kaj instrui ilin. La uzantoj de ĉi tiu retejo povas ne nur trovi informon pri ilia lingvo, sed ankaŭ ili povas poŝti videojn, aŭdiaj dosieroj kaj tekstoj kun ekzemploj de frazoj, kaj konversacioj.

Alia ekzemplo de la uzo de la teknologio por savi endanĝerajn lingvojn estas la Rosetta Projekto, kun la kreado de la Rosetta disko, malgranda disko kiun kapablas savi pli ol 13.000 paĝoj de informo pri 1500 lingvoj. Ĉi tiu informo inkluzivas vortprovizon, priskriboj de parolado, gramatiko, skrib-sistemoj kaj tekstoj.

National Geographic nun laboras en la kreado de la "Parolantaj Vortaroj" en diversaj endanĝeraj lingvoj. La ĉefa paĝo de la projekto montras vortaroj en lingvoj kiel Tuva (Tjurka lingvo parolita en Siberio), Siletz Dee-Nia (Atabaska lingvo simila al Navaha), Ĉamokoka (indiĝena lingvo de Paragvajo) kaj aliaj. Ili nuntempe laboras en la disvolviĝo de parolantaj vortaroj en diversaj indiĝenaj lingvoj de Latinameriko, inkluzive de Mapuĉa lingvo, Janeŝa, Pipila kaj la Vajua lingvo. La Vajua estas indiĝena lingvo parolita en la Nord Orienta parto de Kolombio kaj Okcidenta parto de Venezuelo, lingvo, ke ni ankoraŭ povas aŭdi en mia  naskiĝ-urbo, Marakajbo.

La senpaga platformo por lerni lingvojn, Duolingo, nun ofertas senpagajn kursojn por lerni la Havaja lingvo kaj la Navaha, ambaŭ endanĝeraj lingvoj, ankoraŭ parolataj en Usono. Tiuj kursoj estas disponeblaj por angla-parolantoj.

Se la teknologio per si mem estas ne sufiĉa, hodiaŭ la revitaligistoj havas nun pli da subteno de lokaj registaroj por ilia laboro tra la leĝaro, financo kaj loĝistiko. Antaŭe, la plejparto de la plej potencaj landoj havis registaroj, kiuj aktive batalis kontraŭ la multlingveco. Hodiaŭ, la plej multaj el la disvolviĝintaj landoj havas programojn kiuj aktive subtenas la revitaligo de lokaj endanĝeraj lingvoj.

Teknologio kaj registara subteno estas 2 elementoj kiuj ne ekzistis kiam la hebrea komencis lia procezo de renaskiĝo. Eble nun estas tro frue por paroli pri la rezultoj, sed....Ĉu ni vidos pli da lingvoj savitaj kaj aktive uzataj? Kiom da lingvoj, kiuj hodiaŭ estas mortintaj aŭ endanĝeraj, povos esti ekzemploj de sukcesa revitaligo?

Laŭ mia opinio, vidi kiel gravaj iniciatoj por revitaligi la endanĝeraj lingvoj uzante la ilojn provizita de la Teknologio, estas bona sciigo. Tamen, la sukceso de tiuj iniciatoj ankaŭ dependos sur kiom da personoj uzos tiujn ilojn. Mi nur ne parolas pri tiuj eventualaj parolantoj, kiuj eble havas familiajn rilatojn kun antaŭaj parolantoj de la lingvoj studitaj, sed mi dirus, ke tiuj iniciatoj devus esti malfermaj al iu ajn, kiu volas lerni ilin, kaj krei komunumojn kie tiuj lingvoj estos uzataj.

Mi sugestus similan strategion kiel la montrita por la Esperantistoj.. Dum kelkaj jaroj, la Esperantistoj alfrontis multajn obstaklojn, kun neniu registara subteno kaj uzanta ilojn kiuj ne estis kiel la iloj proponitaj per la hodiaŭa teknologio. Multaj havas ankaŭ alfrontis kritikon por paroli ĉi tiu planlingvo kaj uzi malsamajn rimedojn por subteni ĝin. La Esperantistoj nun havas komunumon kun propra kulturo, literaturo, aktivecoj kaj eĉ siaj propraj ĉiujaraj festoj. Hodiaŭ, la iloj de teknologio nur pli faciligis la uzo de Esperanto.
  
La iloj kiuj ni bezonas jam ekzistas. Pli da ideoj por revitaligi endanĝerajn lingvojn ankoraŭ venas.


No hay comentarios:

Publicar un comentario