miércoles, 17 de abril de 2019

Lingvoj kaj Monda Komerco

Lastatempe mi legis, ke 55% de la konsumantoj preferas aĉeti en sia denaska lingvo. Ĉi tiu punkto altiris mian atenton, do mi decidis legi iomete pri tiuj numeroj.

Mi trovis, ke raporto publikigita en CSA (Common Sense Advisory) el 2014 kaj artikolo en Harvard Business Review (HBR) el 2012 montris malsamajn enketojn sed similajn konkludojn. La Lingvo povas esti grava faktoro kiam ni decidas pri aĉeti kaj pri negocoj.

Oni supozas, ke la angla estas la lingvo de internacia komerco, kaj ke ĉiuj la internaciaj kontraktoj estas subskribitaj en la angla. Sed la vero povus esti tute malsama. Estas vere, ke la angla estas la unua lingvo por la internacia komerco, sed ne estas la sola lingvo uzata kaj tre ofte ne estas la plej grava lingvo.

Kiam la komercistoj vojaĝas por renkonti siajn klientojn, la angla eble estas la lingvo, kiun ili uzas por komuniki kun la fluglinio, la laboristoj de la hotelo en kiu ili gastas, kaj por internaciaj forumoj kaj por interrilati. Sed kiam ili vendas, la neskribitaj reguloj povus esti tiuj deklaritaj de la pasinta germana kanceliero Willy Brandt: "Se mi vendas al vi, mi parolas vian lingvon. Se mi aĉetas dann müssen Sie Deutsch sprechen! " 

Alivorte, la fina aĉetanto decidas en kia lingvo ni parolos.  Hodiaŭ, kun la eksponenta kresko de la e-komerco, tiu ĉi punkto havas pli da graveco. 

La artikolo, kiun mi legis el HBR, montras, ke en enketo, ret-konsumantoj el 8 landoj estis demanditaj pri iliaj interretaj kutimoj. 72.1% ol ili diris, ke plejparte aŭ ĉiam ili visitas retpaĝojn en sia propra denaska lingvo, kaj 72,4% diris, ke ili pli aĉetemas el retpaĝoj, kiu ofertas servojn en ilia denaska lingvo. 

Koncerne la procentaĵojn, kiujn mi uzis por komenci ĉi tiun artikolon (55% de konsumantoj ...), ili apartenas al alia enketo, kie ili esploris konsumantojn el 10 landoj, kie la angla ne estas la unua lingvo, landoj kiel Francio, Germanio kaj Rusio, kie la pli multo de la partoprenantoj. (ĉirkaŭ 70%) povas tre bone paroli la anglan.

Sed pli gravaj rezultoj eble venas de esploro sub aŭspicio de la Eŭropa Komisiono en 2011 pri la interreta kutimo de la EU-civitanoj. Ili enketis personojn el ĉiuj la ŝtatmembroj (En tiu tempo, Kroatio ankoraŭ ne estis EU-membro). En la plurlingva Eŭropa Unio, ĉi tiu esploro montris, ke preskaŭ 9 el 10 interretaj uzantoj diris, ke se ili havas elekton, ili ĉiam vizitos retejon en sia propra denaska lingvo. Kurioze, 53% de la enketitaj diris, ke ili uzos la anglan se la retejo, kiun ili volas viziti, ne haveblas en sia propra lingvo. 

En 2015, novaĵoj pri Farmacia Industrio, eŭropa retejo por novaĵoj kaj analizoj kiuj influas sur la farmacian komercon, publikigis raporton deklarante, ke preskaŭ 1 el 4 britaj firmaoj kaj 1 el 6 usonaj firmaoj perdis oportunon kaj eblecojn eksterlande pro manko de fremdaj lingvaj kapabloj. 

Hodiaŭ ni povas vidi, ke multaj da internaciaj kompanioj kaj organizoj ofertas servojn en diversaj lingvoj, kaj iliaj retejoj ofertas diversajn lingvajn opciojn. Google mem ne nur ofertas diversajn eblojn por landoj, sed ili scias, ke kiam uzantoj serĉas informojn, verŝajne ili petos en sia propra lingvo. Kaj ili pretas respondi en la sama lingvo ankaŭ! Google ankaŭ uzas Esperanton.  

Uzo de diversaj lingvoj povas malfermi pordojn al sukcesa komerco. Klientoj plej ofte preferas aĉeti en iliaj propraj lingvoj. Sed la uzo de la angla dum fondado de nova entrepreno ĝi estas ankoraŭ bona ideo. Ankoraŭ la angla estas la ĉefa lingvo de la interreto kaj la internacia komerco, kaj ĝis 2017, laŭ la Interretaj Mondaj statistikoj, 25,4% de la retuzantoj estas parolantoj de la angla kaj la plimulto de la loĝantaroj de tiuj landoj uzas la interreto.  

Ankoraŭ iomete pli ol duono de la interreta enhavo estas en la angla, kaj ankoraŭ ekzistas grava segmento de la klientoj, ke kvankam ne estante denaska  parolantoj de la angla, tute ne havas problemon uzi la anglan por esplori aŭ komerci, kaj ili esats preta interkonsenti en la angla.

Mi klarigos ĉi tiun lastan punkton laŭ mia propra vidpunkto. La angla ne estas mia denaska lingvo. Sed se mi volus respondi al tiuj demandoj, mi dirus, ke mi ankoraŭ preferus uzi retejojn en la angla, ĉar mi lernis kiel uzi interreton laŭ anglaj instrukcioj kaj la unuaj retejoj, kiujn mi vizitis, estis ĉiuj en la angla. Kiam mi komencis esplori retejojn en la hispana, mia denaska lingvo, mi ne estis 100% komforta uzante retejojn desegnitajn el malsamaj landoj kiel Hispanio aŭ Argentino, kie ili uzas esprimojn, kiuj en mia naskiĝlando, Venezuelo, ni ofte ne uzas.

Hodiaŭ, retuzantoj ne havas tiujn problemojn de terminologio ĉar interreta edukado komencas en la lernejoj uzante lokajn ilojn kaj multaj internaciaj organizoj nun uzas novan ilon por akomodi lingvon tiel ke lokaj personoj povas plene kompreni kaj uzi ĝin, kaj ĉi tio estas Lingvo Lokaligo. Ĉi tio estas la kialo, kial multaj retejoj ofertas retpaĝojn laŭ la vidpunkto de malsamaj landoj, eĉ en la sama lingvo.    

Do, lingvokapabloj povas esti ne nur gravaj por komerco, sed ili mem povas esti ŝanco por pli da Komerco. 

La uzo de Esperanto en internacia komerco estis rigardata kiel unu el la ĉefaj utilecoj de la lingvo. Kaj ekde la komenco ekzistis interesajn iniciatojn por atingi ĉi tiu celo.

En 1985 estis fondita la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF). Ĝi estas faka Esperanto Asocio kiu laŭstatute celas al la disvastigo de Esperanto por komerci. En 2017, la vorto fakgrupo estis ŝanĝita por Federacio. 

Tamen ekzistas nova tendenco por elekti nomon en Esperanto por novaj produktoj kaj novaj kompanioj. Vi povas ĉi tie legi pri la nomo de kelkajekzemploj nur en Belgio    .


No hay comentarios:

Publicar un comentario