martes, 13 de febrero de 2018

Amo en la Tempo de la Multlingveco

Ni ofte diras ke Amo ne povas esti esprimita taŭge kun vortoj. Ekzistas sentoj, ke niaj lingvoj, ne povas plene klarigi. Tamen, ni bezonas vortojn por komuniki kaj esprimi niajn sentojn al nia amataj. Kaj tiuj amaj vortoj venas en Lingvoj.

Ne estas facile pensi pri kulturo de ajna parto de la mondo kiu ne dediĉis kanton, ajna komponado aŭ ajna poemo al Amo. Vortoj de ajna lingvo estis magie kombinitaj por esprimi tion, kio estas Amo. Poezio estas eble la plej bona esprimo de tiu vorto ludado. Ni ofte vidas parojn kie almenaŭ unu el ili verkas poemojn al la alia. Se ili ne havas paciencon por verki, ekzistas miloj da belaj poemoj havebla de ĉiu angulo de la mondo preta por esti uzita por montri nian plej dolĉan pensojn. Amantoj ŝuldas multe al verkistoj kiel William Shakespeare, George Byron kaj Edgar Allan Poe, kiuj skribis poemojn en la angla, Victor Hugo, René François Sully Prudhomme kaj Molière (en la franca), Pablo Neruda, Ruben Darío kaj Gabriela Mistral (hispana), Gabriele D'annunzio (itala), Aleksandr Puŝkin (en la rusa kaj franca), Miĥail Lermontov (rusa), Ĥalil Ĝibran (araba), Hermann Hesse (germana), Ĝalal-ed-Din Rumi (Kiuj skribis en la persa, araba kaj turka) kaj Hafizo (en la persa). En Esperanto ni povas legi poemoj de Kálmán Kalocsay, Jaume Grau Casas, Jevhenij Miĥalski, ktp.  

Plejpartoj de personoj pensas pri la poemoj skribita de iliaj preferataj aŭtoroj, sed tre malmultaj personoj pensas pri niaj forgesitaj herooj: La tradukistoj, kiuj faras sian plej bonan laboron por komuniki la signifon de la poemo el la fonta lingvo por ebligi al la parolantoj de la cellingvo por ĝui tiun laboron.

Fremdaj lingvoj povus ankaŭ esti afrodiziigaĵo. La muziko produktita de fremdaj akĉentoj kaj la malĉastaj kadencoj, sen mencii ion ajn pri la scivoleco kiu produktas, povus rezulti en romantikan renkonton.    

En 2015, Babbel, e-lernado apo por lerni lingvojn, faris studio inter ĝiaj studentoj pri lingvoj, akĉentoj kaj Amo.  Proksimume 14,000 studentoj partoprenis kaj 34% respondis ke ili konsideras la francan kiel la plej seksia lingvo, 24.4% voĉdonis por la itala kaj 15.8% voĉdonis por la hispana. Pri akĉentoj, 37.4% konsideris la francan kiel la plej seksia fremda akĉento en iu ajn lingvo, 19% voĉdonis por la itala kaj 13.3% voĉdonis por la angla (Neniu diferenco inter la Amerika aŭ Brita akĉentoj). Interese, kiam ni iras al la rezultoj akiritaj en la franca paĝo (francaj Studentoj kiuj lernas fremdajn lingvojn kun ĉi tiu apo), ili respondis, ke ili konsideras la itala kiel la plej seksia lingvo kun 44.8%, tiam 25.2% voĉdonis por la angla kaj 20% voĉdonis por la hispana Por la francaj, la angla estas la plej seksia akĉento kun 38.8%, kaj tiam venas la itala kun 27.1% kaj la hispana kun 16.9% de la voĉdonoj. 90.5% de la partoprenantoj diris ke ili ŝatus lerni alia lingvo por amo Rezultoj povas esti legita en Babbel. Kelkaj rendevuadaj apoj ankaŭ faris sian propran esploradon, kaj kvankam ili ne provizas multajn detalojn pri tio, kiel ili faris la esploron, kio ŝajnas ripeti en la plej multaj el ili estas, ke la franca kaj itala Lingvoj emas esti konsiderita la plej seksia akĉentoj en multaj partoj de la mondo, kaj ke tiuj lingvoj emas esti asociita kun Lingvo de la Amo. La angla kaj la hispana ne estas ĉiam la preferataj, sed preskaŭ ĉiam ili estas inter la supra dek lingvoj. Kiam ni parolas pri tiuj transnaciaj lingvoj kie multoblaj akĉentoj povas esti rekonita, la plimulto de esploroj konsideras inter Denaskaj parolantoj de la angla, Sud-Orienta Brita kaj Suda Irlanda akĉentoj estas konsiderita kiel la plej seksiaj. Se ni parolas pri la hispana, Argentinia estas inter la plej romantika akĉentoj, kaj kun la franca, ne povas objekti la trofavoremon ke nedenaska parolantoj montras por la akĉentoj de Francio.  

De la temo de akĉentoj, estas alia topiko rilatita kun fremdaj lingvoj en rendevuado. Ni skribas pri la uzo de romantikaj frazoj en fremdaj lingvoj. Mi loĝis en diversaj lokoj, kaj mi renkontis malsamaj paroj, kiuj ili ofte uzas fremdajn idiomaĵojn kiam ili parolas kun la persono amata. Tiuj idiomaĵoj kutime venas de lingvoj kiel la franca, la itala kaj la angla. Mi ofte aŭdis el denaskaj parolantoj de la angla kaj la hispana uzi frazojn kiel: "Amore Mio!" "Je t'adore!", "Mon amour!", "Mon chéri!", "Cara mia!", "bello!", kaj hispanaj parolantoj uzas vortojn kiel: "Baby!", "Sweetheart!", "Honey!"

Mi ne trovis multaj esploroj pri la uzo de fremdaj idiomaĵoj kiam ni rendevuas. Mi havas mian propran teorion pri ĉi tiu topiko. Persone mi pensas ke tio ĉi estas rilate kun la bezono ke paroj devas krei sian propran kodon por komuniki. Aliflanke, la vortoj el aliaj lingvoj sonas ekzotika kaj amuza. Alia maniero de fari amantajn interrilatojn malpli unutonajn!

Ni ne povas forgesi la kazo de interrilatoj kun iu, kiu ne parolas en la sama patrina lingvo. En tiu tempo, kiam pli personoj loĝas kaj laboras eksterlande, kaj estas pli facila por partopreni en internaciaj konferencoj kaj renkontiĝoj, pli da personoj trovas koramik(in)on kiu havas malsaman denaskan lingvon. Dependanta sur kiel multlingva estas la paro kaj kie ili loĝas, ili povas decidi por komuniki en la lingvo de unu aŭ ambaŭ koramik(in)oj aŭ ili povas elekti neŭtralan lingvon. Malsamaj paĝoj parolas pri bonaj kaj ne tiel bonaj aferoj de tiaj rilatoj, sed ni ne diskutas, ke la internaciaj paroj havas multon por lerni unu el alia, inkluzive de la lingvo parolita por li/ ŝi kaj ke ili devas pensi tre bone kion ili diros ĉar idiomaĵoj ne havas la saman signifon en ambaŭ kulturoj. En la Esperanto movado, tio ofte okazas.

Kion mi skribis en ĉi tiu eseo estas bazita en mia propra sperto. Ekzistas centoj da eseoj pri Amo kaj Lingvoj, skribita kaj havebla en la Interreto kaj en presitaj tekstoj. Sed la topiko havas malsaman signifon kiam mi rimarkas, ke tiuj punktoj priskribita ĉi tie estas partoj de mia propra vivo. Mi ŝatas Lingvojn, sed kiam tiuj Lingvoj estas parto de miaj Amaj rakontoj, mi sentas, ke mia percepto de tiuj lingvoj ŝanĝas. Kaj mi havas tre specialan konsideron por tiuj lingvoj.

Mi amas poemojn, sed ne estas sama legi unu de la poemoj skribita de iu aŭtoro, menciita aŭ ne en ĉi tiu artikolo, ol esti mi mem, kiu verkis tiun poemon al mia amata virino. Verki poemon en alia lingvo kiu ne estas mia denaska lingvo, faras la vortojn akiri alian dimension.  Tio estas kiel la lingvo rivelas sian veran sekretojn por esti uzita por esprimi kion la koro sentas. 

Mi diris "mi amas Vin" en malsamaj lingvoj kaj en malsamaj lingvoj, mi aŭdis la plej belaj esprimoj de Amo. Kiaj Lingvoj? La Lingvoj en kiuj mi ricevis la plej dolĉajn signojn de amo estas la hispana, la itala, la angla kaj la persa

Nun, mi lasas iuj amuzaj kaj neofta frazoj de Amo kiel ili estas dirita en malsamaj lingvoj. Feliĉan Sankt-Valentena Tago al ĉiuj miaj Legantoj!!! Happy Valentine's day to all my readers!  Bonne Saint Valentin à tous mes lecteurs!


·         Musu batean jakingo duzu isildu dudan guztia (Eŭska).- En kiso, vi scios ĉion, ke mi silentis
·         Qu'est-ce que tu manges pour être très beau? (Franca) – Kion vi manĝas por esti tiel bela ?
·         Om du svor att bli min kvinna, skulle jag ge upp svordomar för resten av mitt liv (sveda) – Se vi promesas esti mia virino, mi volus rezigni blasfemado por la resto de mia vivo
·         Ho saziato la mia sete alla fontana dei tuoi baci. (Itala) - mi estingiĝis mian soifon ĉe la fonto de viaj kisoj.
·         Ĝigareto boĥoram (persa) جگر تو بخورم
(Tiu ĉi frazo laŭvorte signifas: "mi manĝos vian hepaton") mi Amas vin tiel multe
·         Tu eres mi media Naranja (hispana) – (Laŭvorte signifas "Vi estas mia duona oranĝo") Vi estas mia koramik(in)o.

·         Cwtch (Kimra)- Ĉirkaŭbrako * 

*(tiu vorto havas tre kompleksan signifon. Ne ajna brakumo estas Cwtch. Legu pli en https://www.southwales.ac.uk/story/926/

No hay comentarios:

Publicar un comentario