jueves, 1 de junio de 2017

Vikipedio kaj Filipinoj

Vikipedio estas tre grava fonto por sciigo en la Interreto. Ni povas trovi informon pri preskaŭ ĉiaj la topikoj ke ni povas debati en iajn momentojn. Kvankam ĝi ne estas akceptita por la akademioj kiel precipa origino de Bibliografio, ĝia sistemo estas bona por scii kiaj dokumentojn estas havebla por enketi kaj konsulti. Unu el la avantaĝojn de Vikipedio estas ke ni povas trovi informon en malsamajn lingvojn. Diversajn lingvojn estas reprezentitaj en tia Enciklopedio.

Se mi dirus ke la plej uzita lingvo en Vikipedio estas Angla, ne multaj personoj surprizus. Sed mi ne pensas ke multaj personoj scias ke la dua plej uzita lingvo en Vikipedio, laŭ la numero de artikoloj publikitaj, estas la Cebua lingvo, ankaŭ konita kiel Bisaya lingvo. La listo de la lingvoj laŭ la Numero de artikoloj povas esti legita en https://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias . Dum la momento kiam mi legis tia paĝo, ekzistis 4,549,904 artikolojn en la Cebua lingvo.

La Cebua estas Aŭstronezia lingvo ke apartenas a la Malajopolinezia lingvaro, kun parolantoj en Filipinoj. En https://www.ethnologue.com/language/ceb estas taksita ke la lingvo estas parolita por ĉirkaŭ 15,800,000 personoj, kiuj loĝas precipe en partoj de Mindanao, Insulo de Cebuo, Bohol, Negros, Guimaras, Masbate, Samaro, Lejteo kaj Luzono.  Ĝi ne estas oficiala lingvo, sed estas konsiderinta kiel lingvo de interkomunikado kaj por provincia identeco en Cebuo kaj en aliaj 4 regionoj. Laŭ ethnologue, kelkajn dialektojn estas, Boholano, de la Insulo de Cebuo, Leyte kaj Mindanao Visaya. La Cebua estas la plej parolanta lingvo kiel denaska lingvo en Filipinoj kaj estas la dua lingvo post la Tagaloga.

Jen kelkajn bazaj Frazoj en Cebua:
-Bonan Tagon: Maayong buntag                            -Bonan vesperon: Maayong Gabii
-Kiel Vi fartas?: Kumusta ka?                              -Mi fartas bone: Maayo ra
-Mi estas …..: Ako si …….                                    -Dankon: Salamat
- Ni Manĝu: Manga-on ta                                      -Bonvolu: Palihug
-Mi venis al Filipinoj por viziti al la mia amiko: Ni-ari ko sa Pilipinas para mo-bisita sa-akong amigo.

La Cebua ankaŭ havas vortojn el la Angla kaj la Hispana.

Daŭra la parolo pri la lingvoj uzita en Vikipedio, la influo de la Filipinoj ne finas ĉi tie. Inter la “Top 10” lingvojn uzitajn en tia retpaĝo, ekzistas alia lingvo ke venas el tiu ĉi lando: La Varaja lingvo.

La Varaja lingvo, ankaŭ konita kiel Varaj-varaja, Leyte-Samaran, estas ankaŭ lingvon ke apartenas al la Malajopolinezia lingvaro de la Aŭstronezia familio, kaj ankaŭ estas parolata en Filipinoj, precipe en la insuloj de Samaro kaj Lejteo. Laŭ  https://www.ethnologue.com/language/war Tia lingvo havas pli ol 2,500.000 parolantoj kaj estas ankaŭ lingvon de provincia identeco. La popolnombrado de Filipinoj 2000 estimas ke tia estas la 5-a plej parolata lingvo de la lando kiel denaska lingvo. Hodiaŭ, Vikipedio reportas 1,262,534 artikolojn en la Varaja, kaj ĝi estas la 10-a plej uzita lingvo, el pli ol 280 lingvojn uzita por tia Enciklopedio en la  Interreto. Estas interesa ke la Tagaloga, la plej uzita lingvo en Filipinoj, estas la  68-a, kun preskaŭ 70.000 artikoloj.

 Jen kelkajn bazaj Frazoj en la Varaja:
-Bonan tagon: Maupay nga aga                         -Bonan matenon: Maupay nga Gab-i
-Kiel vi fartas?: Kumusta ka?                               -Mi fartas bone: Maupay man
-Ni iru: Andar na                                                     -Dankon: Salamat
- Ni Manĝu: Panga-on kita                                       -Bonvolu: Palihog
- Ĉu vi parolas la Angla?: Maaram ka mag-iningles?

Tia lingvo havas vortojn el la Hispana.

En la retpaĝo  http://www.binisaya.com/content/spanish-loan-words-cebuano  montras liston de Hispanajn vortojn en la Cebua lingvo. Ekzistas alia listo en http://www.moddb.com/members/zuru1/blogs/waray-waray por la Varaja. Estas eble trovi liston de Hispanajn vortojn uzitajn en Filipinoj.


Jen kelkajn Hispanajn vortojn en ambaŭ lingvojn:
Hispana
Cebua
Varaja
Esperanto
Aguinaldo
Aginaldo
Aginaldo
Kristnaska Skatolo
Alhaja
Alahas
Alahas
Juvelo
Ventana
Bentana
Bintana
Fenestro
Doña
Donya
Donya
Sinjorino
Ciudad
Siyudad
Syudad
Urbo
Tenedor
Tinidor
Tinidor
Forko
Cuchara
Kutsara
Kutsara
Kulero
Caballo
Kabalyo
Kabayo
Ĉevalo
Aburrido
Aburido
Aborido
Enua
Abogado
Abogado
Abogado
Advokato

Vikipedio faris demokratiigo de la informo en diversajn lingvojn. Unu el ĝiaj atingoj estas ke vi ne bezonas paroli specifan lingvon por aliri informon ke finfine vi povas legi ĝin en via propra lingvo. Tamen, dediĉo kaj laboro estas devita. En antaŭan artikolon, mi skribis pri la Volapuka, Ĝi  estas planlingvon ke estas flue parolata por nur 20 personojn, kaj ekzistas pli ol 120.000 artikolojn en Vikipedio, kiu estas la 54-a laŭ la numero de artikolojn, el pli ol 280 lingvojn uzitajn en tia Enciklopedio. Volapuko ankaŭ havas pli artikolojn ol la Tagaloga, la plej parolata lingvo en Filipinoj. Ĉiuokaze, ĉiuj povas skribi de ajna topiko en ajna lingvo.

Aliro al la Interreto kaj komputilon estas grava. Tio povus permesi aŭ preventi ke kelkajn lingvojn havus pli aktiva voĉo en la TTT. En la lastajn jarojn, Filipinoj evoluis kaj nun estas pli aktiva en la industrio de la Informatiko, kaj en kelkajn areojn, Ĝi povas konkuri kun landojn kiel Hindujo.

Je mia opinio, la Interreto kaj TTT-paĝoj kiel Vikipedio, ofte timita kiel pere de altrudo por specifajn lingvojn, povus prezenti unikan oportunecon por minoritatajn lingvojn.

La Cebua kaj la Varaja ne estas oficialajn lingvojn en Filipinoj, kaj mi legis ankaŭ en malsamaj retpaĝoj, kelkajn jarojn antaŭe, ili nek estis uzitaj por la edukado en la lernejojn. Hodiaŭ, ili estas vekaj kaj personojn ke loĝas en aliaj partojn de la mondo, ili povas konekti kun tiaj lingvojn, kaj ne estas grava se ili havas aŭ ne. Ligoj kun Filipinoj. Vera Interkonektita mondo.   



No hay comentarios:

Publicar un comentario