viernes, 29 de mayo de 2020

La Judaj Lingvoj

Unu el la plej antikvaj kulturoj kiuj ekzistas, estas la Juda. Kontraste kun aliaj popoloj, ili tuta tempo ne restis en ilia patrujo, sed devis translokiĝi al diversaj punktoj de la mondo. Ĉar ili ĉiam estas minoritatoj en aliaj landoj, ili alfrontis multajn malfacilaĵojn kaj ili devis translokiĝi al malsamaj landoj. Ĝi estas rimarkinda por vidi kiel ili povis konservi sian antikvan religion, tradiciojn kaj lingvon.

Nun, en la punkto de la konservo de ilia lingvo, ni devas memori, ke ili ne povis paroli ĝin, sed ankoraŭ ili sukcesis uzi ĝin por siaj religiaj devoj kaj krei novan literaturon. Ili devis lerni la lokajn lingvojn por ĉiutaga uzo. Interrilatoj kun iliaj najbaroj ne estis perfekta kaj tre ofte ilia socia vivo estis aparta. Finfine, uzante specialajn vortojn por ilia ĉiutaga vivo, por iliaj religiaj devoj, tradicioj kaj metioj, ili finfine kreis sian propran slangon kaj fine sian propran lingvon.        


La hebrea estas la ĉefa lingvo de la Juda popolo. Ĝi estas norokcidenta semida lingvo de la afrikazia lingvaro. La plej malnovaj tekstoj verkitaj en la hebrea datiĝas de la 10-a jarcento a. K., sed oni kredas ke la lingvo mem povus esti pli antikva. Ĝi estis la lingvo de la antikva reĝlando de Israelo. Ni ne scias kiam ĝi ĉesis esti parolata lingvo, sed povus esti ie inter la 4-a kaj la 1-a jarcento a. K.

La revivo de la lingvo komenciĝis dum la mezo de la 19-a jarcento. Ĉio komencis kun la movado konata kiel Haskala (Klereco), kun la celo uzi ĝin sekulare. Sed la Juda aktivulo Eliezer Ben-Jehuda estis la heroo de la reviviĝo. Li komencis movadon kun liaj amikoj faranta la hebrean ilia parolita lingvo kaj kunlaboris en la kreon de la komisiono de la hebrea lingvo. Li instruis al lia filo nur en la hebrea farante lin la unua denaska parolanto de la lingvo post kelkaj jarcentoj. Hodiaŭ, la hebrea estas la nura lingvo kiu estis revivigita post esti lingvomorto.

La hebrea estas la oficiala lingvo de la moderna Ŝtato de Israelo. Ĝi havas oficialan rekonon kiel minoritata lingvo en Pollando. Ekzistas proksimume 9 milionoj da parolantoj, kaj almenaŭ 5 milionoj estas denaska parolantoj.

La hebrea lingvo uzita antaŭe estas konata kiel Klasika hebrea, dum la hodiaŭa lingvo estas konata kiel Moderna hebrea. Kvankam la gramatiko malsimilas, la vortaro estas simila, krom por modernaj influoj de fremdaj lingvoj kaj teknologio. 

La hebrea havas sian propran alfabeton kun 22 literoj + 5 finaj literoj. Ĝi originis inter la 2-a kaj 1-a jarcento a.K. Ĝi ankaŭ estas konata kiel Katav Aŝurit (Asira skribo). Sed la plej malnovaj tekstoj estis skribitaj en alia sistema proksime rilatita kun la Fenica alfabeto. Ekzistas ankaŭ moderna manskriba formo, konata kiel Katav Rahut kiu originis dum la 13-a jarcento en Centra Eŭropo, kaj estis uzita en la Jida lingvo, nun uzita neformale. Ekzistas alia manskriba formo konata kiel Raŝi, uzata por skribi religiaj komentaroj por distingi ilin de la formala skribo uzita en la sanktaj tekstoj. La latina estas uzita por transliterumo celoj. La hebrea skribo estas ankaŭ uzita kiel skriptsistemo en aliaj Judaj lingvoj.

Kelkaj frazoj en la hebrea prenita de Omniglot

- שלום (Ŝalom): laŭvorte "paco". Ĝi estas la plej ofta saluto.
- ברוך הבא/ ברוכים הבאים (Baruĥ ha'ba, uzata en singularo / Bruĥim ha'baim, pluralo): Bonvenon.
-? מה שלומך (Ma ŝlomĥa se parolas al viro, Ma ŝlomeĥ por ino): Kiel vi fartas?
-? טוב, תודה, ואת / ואתה (Tov, todah, ve'at [ino] / ve ata [viro]?): Bone, dankon, kaj vi?
- בוקר טוב (Boker tov): Bonan matenon.  - להתראות (Lehitraot):  Ĝis la revido.
- סליחה (Sliĥa): Pardonu min!                   - בבקשה (Bevakaŝa): Bonvolu!
-!  מזל טוב (Mazel tov): Gratulon!              -! סבבה (Sababa): Mojosa!

Ĉi tie estas kelkaj hebreaj vortoj, kiuj ni uzas en esperanto: " Koŝera " (כשר),  "Rabeno" (רב), "Sabato " (שבת), "Mesio" (משיח), "Tohuvabohuo " (תוהו ובוהו), "Kibuco" (קיבוץ) kaj "Kabalo" (קבלה).


La Aramea

La aramea estas Norokcidenta semida lingvo. Pro la diversaj formoj de la lingvo, ĝi ankaŭ estas referita kiel lingvaro. Ĝi estis la Lingvafrankao de la Asiria kaj Persa Imperioj. 

Kun la dekadenco de la hebrea kiel lingvo parolata, ĝi estis anstataŭita per la aramea. Ĝi estis la komuna lingvo en la tempoj de Jesuo. Sed inter la diversaj variaĵoj de la aramea tra la Meza Oriento, la Juda popolo havis sian propran formon de judeo-aramean. Vi povas trovi skribitajn tekstojn verkitajn en la aramea kiel fragmentoj el la libroj de Ezra kaj Daniel de la Hebrea Biblio, kaj tekstoj kiel la Talmudo, Zoharo, kaj preĝoj kiel la Kadiŝ. Ĝi uzas la hebrea alfabeto.  Je la fino de la 2-a jarcento aperis la Targumo Onkelos, traduko (iuj preferas diri "interpreto") de la Torao en la aramea, kiu estas ankoraŭ uzata por studi.

Ekzistas ankoraŭ proksimume 10.000 parolantoj de modernaj formoj de Judeo-aramea, la plimulto el ili loĝas en Israelo kaj ili estas plejparte maljunaj personoj, kiuj elmigris venanta de aliaj mezorientaj landoj kiel Irako, Irano kaj Azerbajĝano. 
  
Jen 2 ekzemploj de tekstoj en la hebrea kaj la aramea. Vi povas legi pli en  http://www.peshitta.org/  . La unua linio estas la originala en la hebrea, la dua linio estas la aramea traduko: 
וְנָהָר יֹצֵא מֵעֵ֔דֶן לְהַשְׁקוֹת אֶת־הַגָּ֑ן וּמִשָּׁם יִפָּרֵ֔ד וְהָיָה לְאַרְבָּעָה רָאשִׁים׃  (H)

וְנַהרָא הֲוָה נָפֵיק מֵעֵדַן לְאַשְׁקָאָה יָת גִנְתָא וּמִתַמָן מִתפָרַשׁ וְהָוֵי לְאַרבְעָה רֵישֵׁי נַהרִין׃ (A)

Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la ĝardenon; kaj de tie ĝi dividiĝas kaj fariĝas kvar ĉefpartoj (Gen 2:10).


וְּזֲהַב הָאָרֶץ הַהִוא ט֑וֹב שָׁם הַבְּדֹלַח וְאֶבֶן הַשֹּֽׁהַם׃ (H)

וְדַהבַה דְאַרעָא הַהֻוא ההיא טָב תַמָן בְדֻולחָא וְאַבנֵי בֻורלָא׃ (A)

Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie troviĝas bedelio kaj la ŝtono onikso (Gen 2:12).


La Jida

La jida estas ĝermana lingvo rilata al la altgermana. La jida lingvo aperis proksime al la fino de la unua jarmilo. La vorto “Jiddiŝ” estas sinonimo de "Juda", kvankam kelkaj personoj diras ke ĝi povus signifi "Juda-germana".  Ĝia vortprovizo estas ĉefe ĝermana, sed ĝi havas iujn semidajn kaj slavajn vortojn. Dum la lasta jarcento ĝi spertis influon de la Usona angla. Ĝia gramatiko estas plejparte germana, sed malpli kompleksa.

Oni kredas ke la lingvo estas dialekto de la germana, kaj fakte ambaŭ lingvoj havas komunan praulon: la mezaltgermana. Sed kvankam ĝi estas facile lernebla por la germana-parolantoj, la vero estas ke ĝi ne estas komprenebla por ili.

Ekzistas multaj dialektoj en ĉi tiu lingvo, ofte klasifikitaj kiel orientaj kaj okcidentaj dialektoj. Ekde la fino de la 19-a jarcento, norma formo de dialekto estis uzita por literaturo. Pli da informoj pri la karakterizaĵoj de tiu lingvo povas esti legita en tiuĉi ligon.   

Antaŭ la dua Mondmilito, la Jida estis la plej grava Juda lingvo kun pli ol 10 milionoj da parolantoj, ĉefe Aŝkenazaj Judoj kiuj loĝis en Eŭropo. Hodiaŭ ekzistas inter 1 kaj 2 milionoj da parolantoj, ili loĝas precipe en Usono, Israelo, Rusio kaj Ukrainio kaj plejparto de ili ne uzas ĝin kiel ĉefa lingvo. Nur certaj Ĥasidaj kaj Ortodoksaj komunumoj uzas la jidan kiel ilia ĉefa lingvo por ĉiutaga uzo.

La jida estas skribita per la hebrea skriptsistemo, sed ĝi havas ĝian propran ortografion. Latina skribo estas ofte uzita por SMS kaj retpoŝto.

Jen kelkaj frazoj en la Jida lingvo:

- ברוך הבא/ ברוכים הבאים /  (Boreĥ habo, uzata en singularo / Bruĥim haboim, pluralo): Bonvenon [Notu ke la skribita formo estas sama en la hebrea]
- שלום־עליכם (Ŝoylem Alejĥem): Saluton [Notu, ke la skribita formo estas sama en la hebrea]
-? װאַס מאַכסטו (Vos maĥstu?): Kiel vi fartas?   [Laŭvorte: Kion vi faras?]
-אַ דאַנק (a dank): Dankon             - גוטן מאָרגן (Gutn morgn): Bonan matenon
-מיר רעדן ייִדיש (Mir reden Jiddiŝ): Ni parolas la jidan  
-איך קען קױפֿן אַ בוך (Iĥ ken koifn a buĥ): Mi povas aĉeti libron
-זײ געזונט (Zey gezunt): adiaŭ [Laŭvorte: Estu Sana!]

La jida estas lingvo kun vasta literaturo. Ekzistas longa listo de verkistoj kaj libroj por ĝui la uzo de tiu lingvo. Poetoj, verkistoj estas parto de tiu riĉa tradicio. En 1978, Isaac Bashevis Singer, kiu verkis plejparte en la Jida, ricevis la Nobel-premion pri Literaturo. 


Ladina (Judezmo)

La judezma estas latinida lingvo, devenas de la Malnova kastilia lingvo. Dum jarcentoj, ekzistis tre prospera Juda komunumo en Hispanio. Post sukcesa kampanjo, la Reĝo Fernando la 2-a de Aragono kaj la Reĝino Izabela la 1-a de Kastilio gajnis kontrolon de la teritorio kiu hodiaŭ estas Hispanio. En 1492, ili ordonis la elpelon de la Judoj kaj ili elmigris al landoj apud la Mediteranea Maro, sed konservis ilian hispanan lingvon, kiu jam havis grandan vortprovizon venanta de semidaj lingvoj kiel la hebrea kaj la aramea; ĝi ricevis influojn de la lingvoj, kiel la araba, la turka, la greka kaj balkanaj lingvoj.

Hodiaŭ, ekzistas proksimume 150 mil parolantoj de tiu lingvo, la plimulto de ili loĝas en Israelo, sed ekzistas malgrandaj komunumoj de parolantoj en landoj kiel Turkio, Grekio kaj Usono. Ĝi estas severe endanĝerigita lingvo.

Ekzistas 2 specoj de dialektoj: Okcidenta, kun la sub-branĉoj Tetuani kaj Haketia ambaŭ influitaj de la Nordafrikaj arabaj dialektoj, kaj Orienta, kun sub-branĉoj Turkano kaj Italo-Balkano, influitaj plejparte de turkaj, grekaj kaj slavaj lingvoj.

La judezmo estas skribita kun la hebrea alfabeto, uzante ĉefe literoj Raŝi kaj Solitreo. Nuntempe oni skribas kun la hebrea kaj la latina skriptsistemoj. Ni povas trovi malnovaj dokumentoj skribitaj per Cirila alfabeto, kaj malpli ofte kun la araba kaj la greka. Pli da informo en ĉitiu retpaĝo:

Kelkaj frazoj en la ladina prenita de Omniglot

- ברוך הבא (Baruĥ abá): Bonvenon [Notu ke la skribita formo estas sama en la hebrea]
-בױנוס דײאס (Buenos dijas): Laŭvorte "bonan tagon". Ĝi estas la plej ofta saluto.
-? קי טאל יסטאס / ? קומו יסטאש  (komo estaŝ? / ke tal estas?): Kiel vi fartas?
-? בײן גראסיאס, אי טו (Bjen grasjas, i tú?): Bone, dankon, kaj vi?
-!  קומי קון גאנה (Kome kon gana!): Bonan apetiton! [Laŭvorte "Manĝu kun Deziro"]  
-! האביריס בױנוס (Haberes Buenos!): Bonaj Novaĵoj!

Ekzistas literaturo en la Ladina. Popularaj ĝenroj estas romansas, coplas. La Sefardaj Judoj verkis pli en la hebrea. Hodiaŭ, la plimulto de la novaj verkoj estas dediĉita por krei kantojn. Sed kelkaj gravaj verkoj de la Universala literaturo estis tradukita al la Ladina. Jen ekzemplo prenita de la unua linio de la dediĉo de "La Eta Princo" (El Princhipiko), kaj la sama frazo povas esti komparita kun aliaj lingvoj. La unua linio estas Ladina (la hebrea skriptsistemo), la dua estas Ladina kun latinaj literoj, la tria estas la hispana kaj la kvara estas la originala en la franca.

דימאנדו פּארדון אה לאס קריאטוראס פור אב׳יר דידיקאדו איסטי ליב׳רו אה אונה פירסונה מאײור

-Demando pardon a las kriaturas por aver dedikado este livro a una persona mayor (Lad).

-Pido perdón a los niños por haber dedicado este libro a una persona mayor (Sp)

-Je demande pardon aux enfants d'avoir dédié ce livre à une grande personne (F)

-Pardonu infanoj, ke mi dediĉis ĉi tiun libron al plenkreskulo.


Juda-Persa

La juda-persa estas grupo de Judaj Iranaj dialektoj parolitaj origine en Irano kaj la teritorioj kiuj estis parto de la persa Imperio. Kiam ni parolas pri la skriba lingvo, ĝi rilatas al la persaj tekstoj skribitaj kun la hebrea alfabeto.

Ne ekzistas norma versio de la lingvo. La parolata lingvo estas influita per la lokaj dialektoj plus kelkaj pruntoj el la hebrea kaj la aramea. La lingvo estas proksima al la lingvo de Hafez en liaj verkoj. 

Ekzistas proksimume 60 mil denaskaj parolantoj de la Juda-persaj dialektoj kaj la plejparto loĝas en Irano kaj Israelo. Tiu nombro ekskludas la buĥoraj judoj, kiu ankaŭ parolas siajn propran dialekto de la persa (Buĥori), sed venas plejparte de Uzbekio, kaj havas grandajn komunumojn en Usono kaj Israelo. Ilia persa estas pli proksima al la moderna taĝika kaj ili skribas ne nur kun la hebrea skriptsistemo, sed kun la cirila, la araba kaj la latina skriptsistemo. Ekzistas proksimume 50 mil parolantoj de la buĥora.

Kelkaj dialektoj de Juda-persa estas: Juda-Golpajgani, Juda-Jazdi, Juda-Esfahani, Juda-Hamedani kaj Juda-Ŝirazi. Vi povas legi pli en iranica online. 

Jen ekzemplo de juda-persa teksto prenita de komentaria libro de la verko Ŝir haŝirim (Alta Kanto), la dua ĉapitro. La unua linio estas en la hebrea kaj la dua linio estas ĝia traduko en la juda-persa. La tria linio estas la transskribo de la persa teksto:

ולעת בקר ענה אהובתי ואמר לי: קומי לך, אהובתי מלפנים ונאה במעשים, לכי צאי משעבוד מצרים

ודר וקת צובח גִוואב דאד דוסת מן ובגופ׳ת במן׃ ור כ׳יז בתו, דוסתי מן אז קבלזין וניכו עמל הא, ברוו בירון אז גלות כ׳דמת מצרים

Vedar vaqt-e zobh ĵavāb dād dust-e man vagoft beman: ur ĥiz betu, dustiye man az qablzin vaniku amalhā, buro birun az galut ĥedmat mitzraim .

(Kaj en la mezo de la mateno, mia amata respondis kaj diris al mi: Venu, mia amatina kaj bela en faroj; eliru de la sklaveco de Egiptujo).

Jen la teksto de Juda Buĥori kanto. Vi povas sekvi ĉi tiun ligon por trovi pli da kantoj kaj muzikaj notoj. 
Du ĉaŝmi man aknun ba tamoŝoyi tu badas(t)
Güŝam ba ŝunidani suĥanhoi tu badas(t)

(Nun miaj okuloj rigardas vin
Oreloj aŭskultas al la viaj vortoj)


Juda-Araba

La juda-araba estas grupo de Judaj dialektoj de la araba lingvo kiu iam estis parolita ĉie en la Proksima Oriento, kie la Judaj komunumoj loĝis. Ilia araba estis iomete malsama de la lingvo de iliaj najbaroj kaj ili skribis kun la hebrea alfabeto. Ilia lingvo estis influita per la lokaj dialektoj kun influoj de la hebrea kaj aramea. La plej grava komunumoj estis lokitaj en Irako, Maroko, Tunizio, Egiptujo, kaj Jemeno. Mi devas mencii la kazo de Irako, ĉar ili havis la plej antikvan Judan komunumon ekster Israelo, de la tempoj kiam la reĝlando de Jehudo estis konkerita per la Babilonanoj. 

Famaj Judaj filozofoj kiel Maimonido, Saadia Gaon kaj Jehudah Halevi, parolis la araban kaj ili skribis en la juda-araban.

Ekzistas proksimume 500 mil parolantoj de la juda-araba, kaj la plimulto de ili loĝas en Israelo. Tre malmultaj Judoj restas en la Araba Mondo. 
Jen ekzemplo de Norda Afrika Juda-araba. El la traduko de "Le Buste" eldonita en Tunizio en 1930 p.3:

... כאנו אעצ׳ם אלג׳אהלא לא יקראו ולא יכתבו ולא יפ׳המו שי מן האדו אלאומור...

...Kanu a'azam alĵahla la yiqrau wala yiktabu wala yifahmu ŝa'y min hadu alaumur...

...Li estis la plej malklera kiu ne legas, ne skribas kaj ne komprenas ion ajn de tio ĉi...

Ĉi tie estas la traduko de linio de la preĝo Ŝema Israel en Juda-araba de Jemeno. La unua linio estas la originala en la hebrea, la dua linio estas la Araba traduko: La tria linio estas la transskribo en la latina skribo:
וְהָיוּ הַדְּבָרִים הָאֵלֶּה, אֲשֶׁר אָנֹכִי מְצַוְּךָ הַיּוֹם – עַל־לְבָבֶךָ

ותכון הד׳ה אלכלמאת אלתי אמרך בהא אליום פי קלבך

Wa takun hadha al-kalimat, alati amarak biha al-yawm fi galbak

(Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro)


Ĵuhura

La Ĵuhura estas Sudokcidenta Irana lingvo parolita de la Judaj komunumoj en la Orienta Kaŭkazo. Specife ĉi tiu lingvo venas el Azerbajĝano kaj la rusa respubliko de Dagestano. Ĝi ankaŭ estas konata kiel "Juda-Tata". Hodiaŭ, ekzistas proksimume 100 mil parolantoj, la plejparto el ili loĝas en Israelo, sed ankoraŭ estas grandaj komunumoj en Azerbajĝano kaj Rusio. 

Tiu lingvo estas tre simila al la persa. Ĝi havas multajn pruntojn el lingvoj kiel la hebrea, la aramea, la turka kaj la rusa. Ĝi estas skribita kun la hebrea, la latina kaj cirila skriptsistemoj, tiu ĉi lasta estas la plej uzata alfabeto nuntempe. 
Jen kelkaj frazoj en la Ĵuhura lingvo:

- Одомире дуь пойгьи, оммо абат ишу гьердуь еки нисди (Odomire dü poiqi, ommo abat işu qerdü eki nisdi) = viro havas du krurojn, sed ĉiu paŝo estas malsamaj!

גאִראָשדאינאִ האיז׳אִ יאי סאי־ז׳אָר סאעת תאי שאִמאִ פּאָמאָדאוּר בּאָדאָמיאָנאי פאוּראוּכדאי
 באיראַסדאי
 (Giroşdeni heçi ye se-çor säʕät te Şimi pomodur bodonjon-e furuxde verasde)
Tri aŭ kvar horoj pasis, ĝis Ŝimi finis vendi ŝiajn tomatojn kaj melongenon.

-Ez dur-e biror-xäher, künd-e qunşi xubi = proksima najbaro estas pli bona ol malproksimaj fratoj kaj fratinoj.   


Jevanika (Juda-Greka)

Ĝi estas variaĵo de la greka parolita de la Judoj kiuj por pli ol 2000 jaroj vivis en Grekio kaj apudaj landoj. Hodiaŭ, ekzistas tre malmultaj parolantoj de ĉi tiu lingvo, kiuj ĉefe loĝas en Israelo, Turkio kaj Usono. Ĝi estas skribita kun la hebrea skriptsistemo.

Ekzistas malgranda kvanto de literaturo en ĉi tiu lingvo. Jen mi lasas fragmento de traduko de la Malnova Testamento en la jevanika. La unua linio estas la originala en la hebrea de la libro de Jona. La dua linio estas la traduko en la jevanika. La tria linio estas la transliterigo de la dua linio en la grekaj literoj, kaj la lasta linio estas la traduko en esperanto laŭ la Sankta Biblio1926. Vi povas legi la ekzistanta tradukoj en  https://www.gbbj.org/texts/T2_a.html  

קוּם לֵךְ אֶל־נִינְוֵה הָעִיר הַגְּדוֹלָה וּקְרָא עָלֶיהָ כִּי־עָלְתָה רָעָתָם לְפָנָי׃

אַנַשְׁטאָ פּוֹרֶבְגוּ פְּרוֹשׁ נִנְוֶה טִין בּוֹלִי טִין מֶגלִי קָאִי דיאָלָלִישֶי אֵפִּי אפְטִין אוֹטִי אֶנֶבִיןי קקִיאָהא אפְטִין אֶנוֹפִּיוֹמוּ

άνάστα πορεύγου πρὀς Νινβε τὴν πόλη τὴν μεγάλη καὶ διαλάλησε ἑπἰ αὐτὴν ὂτι ἐνἑβην ὴ kakía αὐτὴν ἐνώπιóν μου

"Leviĝu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku kontraŭ ĝi, ĉar iliaj malbonagoj leviĝis antaŭ Min" (Jona 1,2)


Karaima

La karaima estas la tradicia lingvo de la Karaimoj de Krimeo. Ĝi estas turka lingvo rilata al la tatara lingvo de Krimeo. Ĝi apartenas al la Kipĉaka grupo de Okcidentaj tjurkaj lingvoj kun influoj de la hebrea, la persa kaj la araba. Ekzistas proksimume 100 parolantoj, ĉiuj el ili maljunuloj kiuj loĝas plejparte en Litovio, Pollando kaj en la ukraina Krimeo. Ĉi tiu lingvo estas kritike endanĝerita.

Ĝi estas skribita kun la hebrea skriptsistemo. Nun estas pli ofte skribita kun la latina kaj cirila alfabeto. 
Kiam ni parolas pri tiu lingvo, ni devas emfazi ke kiuj studas la Judaj lingvoj, ili kutime inkludas la karaima en ĉi tiu grupo. Sed la karaimoj mem ne estas konsideritaj kiel Judoj por religiaj celoj. Ĉiuokaze, mia intenco ne estas eniri en religiaj diskutoj kiam mi decidis skribi pri ĉi tiu temo.


Kajlinja kaj Kŭara Lingvoj

Ambaŭ lingvoj estas proksime rilatita kun la Kimanta lingvo, kaj ambaŭ estas parolita de la Beta-Israelaj Judoj. Ili ambaŭ apartenas al la Kuŝida grupo de la Afrikazia lingvo-familio.

La Beta-Israelanoj estas la tradicia Juda komunumo en Etiopio. En 1984 la Israela armeo alveturigis ilin al Israelo. Dum la tempo de ilia migrado, la plejmulto de la Beta Israelanoj estis denaskaj parolantoj de la tigraja kaj amhara, ambaŭ semidaj lingvoj. Hodiaŭ, ilia ĉefa lingvo de komunikado estas la hebrea.

Ekzistas kelkaj antikvaj religiaj tekstoj en tiuj lingvoj, skribita kun la geezaalfabeto


La topiko de la Judaj lingvoj inkludas pli da lingvoj, kelkaj el ili jam formortinta kaj kelkaj aliaj parolata de tre malmultaj homoj. Fakuloj ankoraŭ disputas ĉu iuj lingvoj estas veraj lingvoj aŭ nur slangoj. Inter aliaj lingvoj listigitaj en la diversaj grupoj kiujn mi vizitis ni havas: La aragonitan (Juda-Aragona, jam formortinta), la juda-berberan (Venas de la berbera, parolata de kelkaj Nordafrikanaj Judoj, plejparte kiel dua lingvo), la juda-malajalan (Dravida lingvo parolata de malpli ol 100 homoj), la juda-maratan (Parolita fare de la Bene-Israelo, etna Juda grupo el Hindio, kie ili parolis variaĵon de la marata lingvo kun pruntoj el la hebrea kaj la aramea), la gruzian (Juda-Kartvela estas dialekto parolita fare de la Judaj komunumoj en la Kaŭkazo), la juda-italan (konata kiel italkiana, dialekto de la itala, parolata de proksimume 250 homoj), la juda-pikardan (formortinta dialekto bazita sur pikarda, kun influoj el la hebrea kaj la hispana), la la'azan (Ankaŭ konata kiel juda-latina, malaperinta versio de la latina), la juda-okcitanan aŭ Ŝuaditan (formortinta lingvo parolata de la juda-franca, sed rilatota kun la okcitana. Oni diskutas pri la ekzisto de la juda-kataluna), la krimĉakan (variaĵo de la tatara parolata de Krimeaj Judoj, nun kun malpli ol 100 parolantoj), la sarfatikan (formortinta variaĵo de la juda-franca), la juda-portugalan (formortinta formo de la portugala).

Aliaj lingvoj ĵus inkluditaj en la listo estas la juda-sveda, la juda-rusa kaj la juda-angla. Ĉu vere ekzistas la Juda-English lingvo? Aŭ estas ĝi nur speco de slango? Mi lasas ligilon al video, Rigardi ĝin kaj konkludu. 

Ankoraŭ ni bezonas pli da esplorado por pli bone kompreni la Judajn Lingvojn. Ion komune estas ke Judismo estas vivmaniero kun multaj reguloj kaj kutimoj kiuj estas klarigitaj en la Torao kaj en aliaj tekstoj en la hebrea, kaj ĉar ili estas nur interesa por la komunumo, ĝi ne facilas traduki la terminojn uzitajn en la diversaj lingvoj parolitaj kaj ili neniam sentis la bezonon fari tion.  Mi povas rekomendi retejojn kie vi povas legi pli pri la topiko kiel  https://www.jewishlanguages.org https://www.omniglot.com  kaj ili estas malfermitaj por inkludi pli da informo se iu deziras kunlabori. Vikipedio havas multajn informojn por komenci. Se vi parolas la hispanan, mi rekomendas la retejon http://proel.org  kie ili havas bonan informon pri la alfabetoj kaj lingvoj de la Mondo. 

     

No hay comentarios:

Publicar un comentario