jueves, 11 de enero de 2018

Hispanaj Lingvoj

Hispanio estas ne nur bela lando ke multaj personoj ŝatus viziti unu tago, sed estas ankaŭ lando kiu estis en la novaĵaj fraplinioj por la Krizo en Katalunio.

Por multaj personoj, kiuj scias aŭ ne scias multe pri Hispanio, ĉi tiu estas la lando de la Hispana lingvo, kaj preferata celloko por studentoj kiuj volas lerni tiu lingvo. Sed ne multaj personoj scias, ke sub la lingva vidpunkto, Hispanio estas la lando de origino de multaj pli lingvoj. Ĉi tiu fakto estas ofte ignorita de tiuj kiuj studas la politika situacio de tiu ĉi lando. Antaŭe, mi volas diri al miajn legantojn ke ĉi tiu artikolo havas neniun intencon nek klarigi la internaj konfliktoj kiuj ekzistas en Hispanio, nek por proponi iu ajn valida solvo por ili. Tamen, mi vere kredas ke ajna solvo al liaj problemoj ne povas ignori la fakton, ke Hispanio estas plurlingva lando.

Ĉi tie estas listo de lingvoj parolitaj en Hispanio. Estas interesa afero noti ke malsamaj paĝoj ke mi konsultis koncerne al ĉi tiu temo, ili ne proponas la saman liston de lingvoj. Kelkfoje, malsamaj kriterioj validas, do mi proponas ĉi tie kompleta listo laŭ mia propra vidpunkto. Mi lasas ĉi tie la listo de ligiloj ke mi vizitis, do miaj legantoj povas kompari ilin.


La Hispana estas la oficiala lingvo de tuta la Hispana Reĝlando. Ĝi ankaŭ estas la superrega lingvo en ĉi tiu lando, kaj tio inkluzivas ankaŭ la regionoj kiuj havas sian propran malsaman lingvon. Laŭ la retpaĝo Omniglot estas proksimume 470 miliono da parolantoj de tiu Latinida lingvo. Ĝi ankaŭ estas la ĉefa lingvo parolata en pli ol 20 landoj. La plej malnovaj konataj hispanaj skribaĵoj estas de la 11-a jarcento.  La Hispana ankaŭ estas konata kiel la Kastilia lingvo. Mi skribos plu pri la Hispana lingvo en estonta artikolo, Jen kelkajn Hispanajn vortojn ke ni uzas en Esperanto: Tornado (ŝtormo), Moskito, Salso (Muziko), Ŝereo (Hispana Vino kun aldona alkoholo, ankaŭ konita kiel “Ĥeres” “Xeres”) kaj Kojoto.

Jen kelkajn Frazojn el la Hispana 
-Bienvenido: Bonvenon                           -Mi nombre es…: Mia nomo estas …
-¿Cómo estás?: Kiel vi fartas?               -¿De dónde eres?: De kie vi estas?
-¿Hablas Español?: Ĉu vi parolas la Hispana?
-Perdón: Pardonu                                -Yo Te Amo mucho: Mi Amas Vin tiel multe
Que tengas un buen día!: Bonan tagon al vi!
-¡Felíz Año Nuevo!: Feliĉan Novjaron!


-Aragona: Estas Latinida lingvo, parolata en la regiono de Aragono. Ĝi havas inter 30,000 kaj 40,000 parolantojn, inkludas proksimume 10,000 denaskaj parolantoj. La plejparto de la parolantoj loĝas en la provinco de Huesca en la regiono de Aragono. Ĝi ne estas oficiala lingvo, sed ĝi estas rekonita kaj estas submetita al la protekto kaj promocio. Ĝi estas rilatita kun la Hispana, Kataluna kaj Okcitana.

La ĉefaj dialektoj estas Okcidenta, Orienta, Centra kaj Suda. La Orienta dialekto estas la plej parolata. En la paĝo https://an.wikipedia.org/wiki/Idioma_aragonés vi povas legi priskribon de la lingvo en Aragona.

Jen kelkajn Frazojn el la Aragona:
-Bienveniu: Bonvenon                             -Me clamo…: Mia nomo estas …
-Qué tal plantas?: Kiel vi fartas?                        -D’an yes?: De kie vi estas?
-Charras Aragonés?: Ĉu vi parolas la Aragona?
-Perdón: Pardonu                                      -T’aimo: Mi Amas Vin
-Qué tiengas un buen diya!: Bonan tagon al vi!
-Goyosa Añada Benién!: Feliĉan Novjaron!


-Aranvala: Estas Latinida lingvo, parolata en la Val d''Aran. Ĝi estas varianto de la Gaskona dialekto de Okcitana lingvo. Ĉirkaŭ 5.000 personoj parolas tiun lingvon, en Val d''Aran en la norda parto de la provinco de Lerida (Lleida) en la regiono de Katalunio. Multaj personoj ne scias ke tiu lingvo estas ankaŭ oficiala en Katalunio, kune kun la kataluna kaj la hispana. Dum la kontestata referendumo en Katalunio, la demando estis ankaŭ skribita en la Aranvala.
En la retpaĝo proel ili priskribas 3 varioj de la Aranvala: Malalta Aranvala, Centra kaj Alta Aranvala. En https://oc.wikipedia.org/wiki/Aranés_(parlar) vi povas legi priskribon de la Aranvala en la Okcitana lingvo.

Jen kelkajn Frazojn el la Aranvala:
-Adiu: Bonvenon                                       -Que m’apèri…: Mia nomo estas …
-Com vas?: Kiel vi fartas?                                    -D’on vinis?: De kie vi estas?
-E parlats lo Gascon?: Ĉu vi parolas la Gaskona?
-Escusats-me: Pardonu                           -Que T’aimi: Mi Amas Vin
-Bona jornada!: Bonan tagon al vi!
-Bona Annada!: Feliĉan Novjaron!


Astura: Ĝi estas latinida lingvo, parolata en Asturio kaj Leono. Ekzistas proksimume ol 500 mil parolantoj, ĉirkaŭ 100 mil estas denaskaj parolantoj. Ĝi estas protektita lingvo sed ne estas oficiala. La plej malnovaj skribitaj referencoj de tiu ĉi lingvo devenas de la 12-a jarcento, kaj ĝi estis uzita en oficialaj dokumentoj ĝis la 14-a jarcento. Sed ĝi estis kaj daŭre estas uzita en literaturo.

Ekzistas 3 ĉefaj dialektoj: Okcidenta, Centra kaj Orienta dialektoj. La centra dialekto estas ankaŭ nomita "Bable" kaj estas konsiderita la norma dialekto. En la paĝo https://ast.wikipedia.org/wiki/Asturianu vi povas legi la priskribon de la Astura lingvo en tiu sama lingvo.

Jen kelkajn frazojn en la Astura:
-Bienveníu: Bonvenon                             -Llámome…: Mia nomo estas …
-¿Cómo tas?: Kiel vi fartas?                    -¿De dónde yes?: De kie vi estas?
-¿Fala Asturianu?: Ĉu vi parolas la Astura?
-Perdón: Pardonu                                      -Quiérote: Mi Amas Vin
-¡Gayoleru Añu Nuevu!: Feliĉan Novjaron!


-Kataluna:  Estas latinida lingvo. Ekzistas proksimume ol 10 milionoj da parolantoj de tiu lingvo, la dua plej parolata en Hispanio. Ĵus, mi skribis artikolon pri tiu lingvo, kiu povas esti legita en la Angla en https://yuryjakymec.blogspot.ca/2017/10/kurdish-and-catalan-language.html . Kataluna estas oficiala en la regionoj de Katalunio kaj Baleares, kaj estas de facto oficiala lingvo en Valencio. En https://ca.wikipedia.org/wiki/Català vi povas legi la plenan priskribon de la lingvo en la kataluna.

Jen kelkajn frazojn en la Kataluna:
-Benvinguts: Bonvenon                          -El meu nom és…: Mia nomo estas …
-Com estàs?: Kiel vi fartas?                    -D’on ets?: De kie vi estas?
-A reveure = Ĝis la revido                      -Gràcies = Dankon
-Parles Català?: Ĉu vi parolas la Kataluna?
-Perdó: Pardonu                                        -T’estimo molt: Mi Amas Vin Tiel multe
-Vostè té un gran dia!: Bonan tagon al vi!
-Feliç Any Nou!: Feliĉan Novjaron!


Eŭska: Ĝi ankaŭ estas konata kiel la Baska. Ĝi estas la sola ne-Hindeŭropa lingvo, kiu venas de Hispanio. Ĝi estas izolita lingvo, parolata de pli ol 900 mil personoj; pli ol 500 mil estas denaskaj parolantoj. La eŭska estas oficiala lingvo en Eŭskio kaj Navaro.

Ekzistas 7 dialektoj de tiu lingvo: Biscajan, Gipuskoan, Altnavara, Ronceva, ili ĉiuj parolataj en Hispanio, kaj la dialektoj Malaltnavara, Laburda kaj Zubera, parolataj en Francio, kie ankaŭ la Eŭska estas indiĝena lingvo.

La plej malnovaj skriboj en la Eŭska estas de la 1-a jarcento kaj konsistas en kelkaj vortoj, en la "Akvitania Lingvo", la nomo donita al la malnova Eŭska, tamen, Eŭska ekzistis antaŭ la Roma ĉeesto en Hispanio, kaj povas esti konsiderita la plej malnova lingvo parolita en Eŭropo. Ili adoptis la latinan Alfabeton por skribi iliajn vortojn.

Eŭska influis aliajn lingvojn, precipe la hispana kaj Aragona. En la sama tempo, ĝi ricevis kelkajn influojn de la Latina kaj la Hispana.  La influo de la Eŭska super la hispana komenciĝas kun la fonetiko. La 5 vokala sistemo en la Hispana, la proksima prononco de la literoj "B" kaj "V" kaj la forta "R" estis disvolvita dum la kontakto inter la Hispana kaj Eŭska. Ekzistas kelkaj vortoj el la Eŭska kiuj estas uzataj en Esperanto kiel: "Txamarra" = Ĉamaro, "Antxoa" = Anĉovo kaj "Bizarra" (kiu signifas "Barbo") = Bizara.

Eŭska estas Ergativa – Absoluta lingvo. Ĉi tiu kazo estas nur ripetita en Kaŭkaziajn lingvojn. Ĉi-tio estas speciala formo de la temo kun transitiva verbo. En la jena paĝo https://eu.wikipedia.org/wiki/Euskara vi povas legi klarigon de la Eŭska en la sama lingvo.
Tre malmultaj personoj scias, ke la Eŭska estis la unua Eŭropa lingvo, kiu lasis sian influon en Kanado. Dum la 16-a jarcento, Eŭskaj fiŝistoj, kiuj eble venis el Francio, alvenis al la aero de la Rivero Sankt-Laŭrenco kaj el la kontakto inter ili kaj la Unuaj Nacioj (Indiĝenoj), ĉefe Mikmakoj kaj Inuoj (Ankaŭ konata kiel "Montagnais"), Piĝino estis formita, konata kiel "Algonkena – Eŭska piĝino". Ĉi-tio Piĝino ne plu ekzistas, kaj havis proksimume ol 30 Euskara vortoj, kiuj estis uzita.

Jen Kelkajn frazojn en la Eŭska:
-Ongui Etorri: Bonvenon                          -Nire Izena…da: Mia nomo estas …
-Zer moduz?: Kiel vi fartas?                    -Nongoa Zara?: De kie vi estas?
-Hitz Egiten du Euskaraz?: Ĉu vi parolas la Eŭska?
-Barkatu: Pardonu                                     -Maite zaitut: Mi Amas Vin
-Dute egun polit bat!: Bonan tagon al vi!
-Urte Berri On!: Feliĉan Novjaron!


Ekstremadura: Ĝi estas latinida lingvo, parolata en la Okcidenta parto de Hispanio, plejparte en la nordokcidento de la provinco de Cáceres en la aŭtonoma komunumo de Ekstremaduro. Ĝia nombro de parolantoj estas ĉirkaŭ 500 mil; preskaŭ 200 mil estas denaskaj parolantoj. Plejparto de la homoj kiuj parolas tiun lingvon estas pli aĝa ol 40 jaroj. La ortografio havas multajn similecojn kun la hispana. Ĝi havas neniun oficialan Statuson.  Ekzistas ĉefe 3 dialektoj, Norda, Centra kaj Suda. La norda Dialekto, ankaŭ konata kiel "Alta Ekstremadura" estas la normiga dialekto.

En Vikipedio en https://ext.wikipedia.org/wiki/Lengua_estremeña ili havas plenan priskribon de la lingvo en la Ekstremadura lingvoj.

Jen Kelkajn frazojn en la Ekstremadura:
-Bienveníu: Bonvenon                             -Me llamu…: Mia nomo estas …
-Cómu andas?: Kiel vi fartas?                -Dándi eris?: De kie vi estas?
-Pui Palras Estremeñu?: Ĉu vi parolas la Ekstremadura?
-Perdón: Pardonu                                      -Te quieru: Mi Amas Vin
-Que passis buen dia!: Bonan tagon al vi!
-Felís Añu Nuevu!: Feliĉan Novjaron!


Fala: Ĝi estas latinida lingvo, parolata en Okcidenta Hispanio, plejparte en la nordokcidenta parto de la provinco de Cáceres en la aŭtonoma komunumo de Ekstremaduro. La nombro de parolantoj estas ĉirkaŭ 10,000. La plejparto de la parolantoj vivas en la vilaĝoj de "Valverde del Fresno", "Eljas" kaj "San Martin de Trevejo". Ĝi havas rilaton kun la portugala kaj Galega.
En proel ili skribas frazon de la Biblio en Fala

"De fel u ben, nun temus que sansalmus nunca; ya chegará u día que arrecollamus u que hemus sembráu." (Galatoj 6:9)


Galega: Estas latinida lingvo, parolata de proksimume 2.4 milionoj da personoj, kiuj loĝas ĉefe en Galegio. Ĝi havas fermitan rilaton kun la portugala. Ĝi estas ankaŭ la 3-a plej parolata lingvo en Hispanio. Tie estas 3 ĉefaj dialektoj: Okcidenta, Centra kaj Orienta dialekto. La plej malnovaj dokumentoj de la Galega ne montras ajnan rimarkinda malsimileco inter ĝi kaj la Portugala. Ekde la 19-a jarcento ni povas paroli pri literatura Galega.

En https://gl.wikipedia.org/wiki/Lingua_galega estas priskribo de la lingvo en la Galega. Galega lingvo estas oficiala lingvo en Galegio.  

Jen Kelkajn frazojn en la Galega:
-Benvido: Bonvenon                                -Chámome…: Mia nomo estas …
-Como estás?: Kiel vi fartas?                  -De onde es?: De kie vi estas?
-Falas Galego?: Ĉu vi parolas la Galega?
-Sentímolo: Pardonu                                 -Eu te amo tanto: Mi Amas Vin tiel multe
-Que teñas un bo día!: Bonan tagon al vi!
-Felíz Aninovo!: Feliĉan Novjaron!


-Leona: Ĝi estas latinida lingvo, kiu havas proksimume ol 25,000 parolantoj, precipe en la provincoj de León, Salamanca kaj Zamora en la Regiono de Kastilio kaj Leono. Ekzistas kelkaj diskutoj pri Ĝin, se ĝi estas Lingvo aŭ dialekto de la Asturia lingvo. En proel Ĝi estas inkluzivita kun la Asturia lingvo kiel parto de ĝi. En Omniglot neniu mencias el ĝi. Ekzistas kelkaj referencoj ke mi trovis en Vikipedio, sed ekzistas neniu paĝo en ĉi tiu lingvo. Ekzistas mallonga korpuso de literaturo en tiu lingvo, inkluzive de tradukon de "La Eta Princo" ("El Prencipicu")


-Valencia: Ĝi estas latinida lingvo kun proksimume 2 milionoj da parolantoj. Ekzistas kelkaj diskutoj pri ĝin, ĉu ĝi estas Lingvo aŭ dialekto de la Kataluna lingvo. La Valenciananoj konsideras ĝin aparta lingvo de la Kataluna kaj ĝi estas oficialulo en la Valencialando.  En proel Ĝi estas montrita kiel aparta lingvo, kvankam ili klarigi la diversaj teorioj ĉirkaŭ ĝi kaj ĝia ebla apartenanta al la kataluna. En Omniglot ĝi estas menciita kiel dialekto de la Kataluna. Ekzistas kelkaj referencoj trovis en Vikipedio, sed tie estas neniu paĝo en ĉi tiu lingvo, tamen, ekzistas ekvivalento de tiu reta Enciklopedio, en Valencia. Ĝi estas https://www.lenciclopedia.org/


Jen kelkajn vortojn en la Valencia kompare kun aliaj lingvoj
Esperanto
Hispana
Valencia
Kataluna
Akvo
Agua
Aigua
Aigua
Persiko
Durazno
Bresquilla
Préssec
Instruado
Enseñanza
Ensenyança
Ensenyament
Verkisto
Escritor
Escritor
Escriptor
Kuracisto
Médico
Mege
Metge
Vojaĝo
Viaje
Viage
Viatge
Kiel vi fartas?
¿Cómo estás?
Com estàs?
Com estàs?
Kio estas via nomo?
¿Cómo te llamas?
Com te diuen?
Com et dius?
Mi Amas Vin
Yo te amo
T’ame
T’estimo


Tiuj estas la Hispanaj lingvoj nuntempe parolataj. Sed ne ĉiuj la lingvoj de Hispanio estas efektive parolataj. En la Kanariaj Insuloj, ekzistas nebuŝa lingvo, ke ĝia loĝantaroj daŭre uzas. Ni parolas pri la Silbo Gomero.

La silbo gomero ne estas tradicia fonologia lingvo kiel la aliaj sed estas fajflingvo uzata de paŝtistoj kaj farmistoj de la insulo de La Gomera (Insulo de Kanarioj), kiu limigita per la komplika orografio de la insulo, ili devis utiligi tiu nekutima metodo por komuniki unu kun la aliajn.

La sonojn estas produkita pere de la buŝo, la fingroj kaj manoj, farante la lasta kiel speco de korno. La sonoj atingas distancon de pli ol tri kilometroj.

Ekde 1998, silbo Gomero estas inkluditaj en la eduka sistemo de la insulo.
La Registaro de Kanarioj klopodas promocii ĝia uzo inter la loĝantaro.

Kelkaj malnovaj lingvoj ne estas plu uzitaj:
-Guanĉa: Ĝi ankaŭ estas konata kiel Tamaziĥta. Ĝi estis malaperinta Berbera lingvo kaj estis parolita en la Kanariaj Insuloj. Ne ekzistas multe da informo pri ĝin. 
-Ibera Lingvo: Tiu lingvo estis parolata en kio estas hodiaŭ Suda kaj Orienta Hispanio. Ekzistas kelkaj skribaĵoj en la Ibera. Ĝi estas senparenca lingvo, kvankam kelkaj akademiuloj kredas ke tiu lingvo povus esti ligita kun la Eŭska.  
-Mozaraba: Ĝi estis latinida lingvo, parolata en la Islama-kontrolitaj areoj de la Ibera Duoninsulo. Ĝi estis parolita ĉefe por la Kristanaj loĝantaroj. Ĝi estis riĉa en  arabaj vortoj. Ĝi estis ĉefe skribita kun la araba karakteroj.  

No hay comentarios:

Publicar un comentario