Se ni demandas: Kian lingvon diplomatoj parolas en internaciaj kunvenoj? Kio
estas la lingvo de Internaciaj Traktatoj? Kelkaj personoj konsideras ke
la lingvo de diplomatio estas la angla. Ili pensas, ke se 2 landoj devas
komuniki, sed ili ne havas komunan lingvon, ili uzos la anglan por tiu celo.
Kelkaj personoj opinias ke la lingvo de Diplomatio devus esti franca. La vero
estas, ke respondi al tiaj demandoj ne estas tute simpla. Diplomatia lingua franca
ne ekzistas.
En la paĝo de Diplo Foundation ni
povas legi pri la historio de la uzo de lingvoj en la diplomatio. Ni ankaŭ povas diri ke lingvoj ankoraŭ estas gravaj en Internacia
Diplomatio kaj Diplomatoj devas uzi lingvojn en sia laboro. Landoj bezonas
interrilatigi kaj kunlabori por trovi solvon al komunaj problemoj kaj
partopreni en komercaj agadoj. Ĉi-tiuj interrilatoj implicas la uzon de
lingvoj.
Konsiderante la nombro de landoj
kiuj ekzistas en la mondo kaj la diversaj lingvoj parolataj, ni ne ofte vidas landojn, kiuj uzas la saman ĉefan lingvon por interkomunikiĝi. En Grandaj areoj de
landoj kiuj havas komunan lingvon, kiel en Latin-Ameriko, aŭ en la Araba Mondo, tio okazas pli ofte.
La Diplomatiaj misioj kapablas komuniki kun la registaro de la gastiganta lando en ĝia oficiala lingvo la
plejparto de la tempoj. Mi ne volas diri, ke la ambasadoro kaj ĉiuj la
diplomatia teamo povas flue paroli la lingvon de la lando kie ili loĝas. Tamen,
tiuj misioj estas engaĝitaj en agadoj kiuj postulas la ĉeeston de
profesiuloj kiuj estas kompetentaj en la loka lingvo. Ne multaj personoj scias
ke parto de la devoj de la Diplomatiaj misioj estas informi sian landon pri la
novaĵoj kaj politikaj aferoj en la gastiganta lando.
Duflankaj traktatoj povas prezenti
defioj. Kiam ili estas prezentitaj en skribita dokumento, ili devas havi tre
klaran lingvon, kiuj ĉiuj la partoprenantoj kapablas kompreni. La referenco por tiuj traktatoj estas la "Konvenciode Vieno sur la Leĝoj de Traktatoj" (1969). La artikolo 33 de tiu teksto rilatas al
la uzo de aŭtentigitaj tekstoj en du aŭ pli da lingvoj. Ekzistas neniu mencio de ajna specifa lingvo uzota, kaj ekzistas neniu limo al la nombro de
lingvoj uzitaj. Krom se estas antaŭa interkonsento pri ĉefaj lingvoj, ĉiuj
lingvoj estas egale aŭtoritataj. Kutime, la lingvoj uzitaj en duflanka traktato
estas la oficialaj lingvoj de la landoj kiuj subskribas ĝin. Foje, la landoj
povus konsenti por havi la tekston de la traktaton aŭtentigitan en "tria
lingvo", kiu ne estas oficiala en iu ajn el la partoj implikitaj. Kelkaj
landoj specifas ke se "tria lingvo" ekzistas, ĝi devas esti unu el la
oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Dum mia esploro, mi legis pri
malsamaj reguloj aplikitaj de malsamaj nacioj. Ekzemple, Francio postulas ke la
franca devus esti uzata en ajna duflanka traktato subskribita kun ĉi tiu nacio
plus la oficiala lingvo de la alia parto, sed ili kontraŭas la uzon de"tria lingvo" en tiu kunteksto.
Internacia traktatoj kun Kanado ĉiam
devas havi almenaŭ oficialan tekston en la angla kaj en la franca kaj la alia
parto povas aldoni similan tekston en sia propra oficiala lingvo. En artikolo
verkita de prof. Guglielmo Maisto pri problemoj en multlingvaj tekstoj de la
traktatoj, li mencias, interalie, la kazon de landoj kiel Belgio,
Norvegio kaj Svedio, kiuj sen probleme subskribis imposto-traktatoj nur en la angla.
Interregistaraj organizoj estas
organizoj komponita ĉefe de suverenaj ŝtatoj. Ili estas establita per la
traktatoj kaj ili estas gravaj aktoroj en la Internacia juro. Tiuj organizoj
devas havi oficialajn lingvojn por projekti, skribi kaj registri novajn traktatojn kaj rezoluciojn. Kelkfoje, ili uzas ĉiujn la oficialajn lingvojn de la
membro-ŝtatoj kaj la plej bona ekzemplo estas la
Eŭropa Unio. En la EU, ĉiuj 24 lingvoj parolitaj en la membro-ŝtatoj estas
oficialaj. Sed en aliaj kazoj, ili devas elekti kelkajn lingvojn, kiel en la
Unuiĝintaj Nacioj, kie la oficialaj kaj laborlingvoj estas 6: La angla, franca,
hispana, rusa, Ĉina kaj araba. Ankaŭ tiuj estas la oficialaj lingvoj de la
specialigitaj institucioj. Interese, se la reprezentantoj de iu lando deziras paroli
al la UN-membroj en alia lingvo, ili povas fari tiel, sed ili devas provizi
tradukon de la parolado en almenaŭ unu el la oficialaj lingvoj.
Se vi pensas pri fari karieron kiel
diplomato, vi devus ankaŭ konsideri la lernado de alia lingvo. Ĉi tie estas la
listo de la 10 lingvoj kiujn mi rekomendus por lerni.
-Angla: Mi ne bezonas klarigi, kial
la angla estas tiel grava en Diplomatio. Ne estas facila trovi internacian organizon kie la angla ne estas uzita.
-Franca: La franca estas la sola
monda lingvo kune kun la angla kun disvastigita uzo sur kvin kontinentoj. Ĝi
estas oficiala lingvo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj institucioj, la Eŭropa
Unio, kie ĝi ankaŭ estas unu el la 3 laborlingvojn (La aliaj 2 estas la angla
kaj la germana), kaj aliaj internaciaj organizaĵoj kiel la Ruĝa Kruco, Internacia
Olimpika Komitato (En la lastaj 2 organizoj, la franca estas eĉ pli grava ol la
anglan). La franca estas konsiderata ankaŭ la 3-a lingvo en la mondo por Negocoj
(Post la angla kaj Mandarena). Geografie, ĝi estas precipe grava en Eŭropo kaj
Afriko.
-Hispana: La hispana jam estas la
dua plej grava lingvo en la mondo laŭ la nombro de denaskaj parolantoj. Ĝi
estas oficiala lingvo en pli ol 20 landoj, en la UN kaj la EU. Ĝi estas uzita
en ĉiuj internaciaj organizoj, ke grupiĝas Amerikaj landoj. Ĝi estas ankaŭ
kreskanta en graveco por Komerco kaj landoj kiel USONO kaj Brazilo, kiuj ne
estas parolantoj de tiu lingvo, uzas ĝin ofte. En Rusio, Ĉinio kaj multaj aliaj
landoj, grava grupo de investantoj kaj entreprenistoj provaa lerni la hispanan.
-Mandarena: Ĉi tiu lingvo kaj la
Skribita Ĉina estas oficialaj lingvoj en la Ĉina Popola Respubliko, Tajvano kaj
Singapuro. Ĝi estas ankaŭ unu el la oficialaj lingvoj de la UN. Krom la fakto
ke Tajvano havas tre malmultan internacian rekonon (Ĝi ne estas membro de UN)
ni povus diri ke tiu ĉi lingvo ne estas tiel grava, se nur 2 landoj uzas ĝin.
Sed la Ĉina estas la plej vaste parolata lingvo en la mondo kaj Ĉina PR estas
la plej granda merkato de la mondo. Fakte ke tiu sama lando havas tre aktivan diplomation. Mandarena estos pli grava por iu internacia servo de ajna lando.
-Araba: La Araba estas oficiala
lingvo en pli ol 20 landoj. La plejparto de la parolantoj de ĉi tiu lingvo
vivas en Azio kaj Afriko. Ĝi estas ankaŭ oficiala lingvo en la Unuiĝintaj Nacioj,
Afrika Unio kaj la Ligo de Arabaj Ŝtatoj. La politika influo de la Araba landoj
estas kreskanta.
-Germana: Ĝi estas oficiala lingvo
en 6 Eŭropaj landoj. Ĝi ankaŭ estas oficiala kaj unu el la laborlingvoj de la
EU. Ĝia influo estas sentita ĉefe en Eŭropo. La germana estas tre grava por
Scienco kaj Komerco.
-Itala: ĉi tiu lingvo estas oficiala
en Italio, Svislando, San-Marino, kaj laborlingvon en la Sankta Seĝo. Ĝi ankaŭ
estas oficiala en EU. Por historiaj kialoj, rilataj kun la itala migradoj kaj
la fakto ke la itala ankaŭ estas uzita en artoj, ĝi estas tre populara lingvo
por esti lernita de Diplomatoj kaj aliaj tre edukitaj profesiuloj.
-Portugala: Ĉi tiu lingvo estas
oficiala en 8 landoj en la mondo, kaj la ĉefaj aktoroj de ĉi tiu grupo estas
Brazilo kaj Portugalio. Ĝi estas oficiala ankaŭ en EU kaj en multaj aliaj
organizoj kiel la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj, Organizo de Ibero-Amerikaj-ŝtatoj,
Merkosudo, Afrika Unio.
-Rusa: la Rusa lingvo estas oficiala
en la Rusa Federacio. Ĝi ankaŭ havas oficialan statuson en Belorusio, Kazaĥio
kaj Kirgizio. Ĝi estas ankaŭ uzita en Ukrainio kaj multaj el la Eks-Sovetuniaj
membroj en ilia diplomatio. Ĝi estas ankaŭ oficiala lingvo en la UN
-Persa: Ĝi ankoraŭ estas grava
lingvo en Centra Azio. Ĝi estas oficiala en Irano (Kie ĝi estas konata kiel
"Farsi"), en Afganio (Dari) kaj en Taĝikio (taĝika) kaj havas influon
en najbaraj landoj. La Internacia Komunumo rigardas al kio estas okazanta en
tiu areo de la mondo, do scii persa estas grava.
Laŭ mia opinio, se vi konsideras
diplomatian karieron, scii lingvoj estas valoraĵo. En diplomatio, ni devas kompreni unu la alian
kaj havi alternativajn lingvojn por komuniki estas iam helpema. Sed eble la
plej grava afero estas ke ni povas plene kompreni la mesaĝojn kiujn ni ricevas, la
dokumentojn kiuj ni subskribas kaj la traktatojn ke ni promesas respekti. Se estas
io kion ni ne komprenas, ni povas peti klarigon en lingvo, kiun ni plene
komprenas, kaj ni povas serĉi helpon de lingvaj profesiuloj. Ekzistas neniu
Leĝo kontraŭ la uzo de ajna lingvo en internaciaj forumoj. Internacia leĝo
lasas la pordon malfermita por aŭtentikigi la tradukojn de la traktatoj en iu
lingvo, kaj ili ĉiuj estas egale aŭtoritataj.
Lingvoj kaj Multlingveco helpas pliigi partoprenon kaj antaŭenigas
toleremon.
No hay comentarios:
Publicar un comentario