Kiam ni lernas novan lingvon, ofte ni bezonas lerni alia skriptsistemo por
skribi aŭ legi ĝin. Kaj ofte, la nova
skriptsistemo estas malsama ol la sistemo ke ni jam uzis. Sed eble, tiaj sistemoj estus
rilataj.
Unu el miaj preferitaj retpaĝoj por serĉi
informoj pri lingvojn kaj skriptsistemojn estas http://www.proel.org/index.php?pagina=alfabetos
. en tia paĝo ni povas vidi kiel la alfabetoj estas rilataj.
La historio komencis kun la Egipta
skriptsistemo. Ĝi estis sistemo kun ideogramoj. Sed la Egiptaj kontaktis kun aliaj
popoloj tro negocoj kaj povo. Unu el ili, la Fenicioj, prenis kelkajn ideogramojn,
kaj anstataŭ uzi ilin por prezenti vortojn, estis uzitajn por reprezenti
sonojn. Jen ni havas la unua Alfabeto.
La Fenicioj estis negocistoj kaj vojaĝis al
multaj lokoj. Aliaj landoj kiuj kontaktis kun ili, ankaŭ lernis kiel skribi. Por
kelkajn motivojn, kelkajn alfabetojn iĝis pli uzitaj ol aliaj, kaj influis iujn
lingvojn. Inter ili, ni povas mencii la Latina kaj la Cirila skriptsistemo, kiuj hodiaŭ
estas tre uzitaj.
En tiu artikolo, Mi prezentos la
rilatoj inter 4 alfabetoj, sed ni komencas kun la Fenicia kaj speciale ni prezentos la Latina
alfabeto. En la Interreto, se vi deziras scii pli pri la temo, ekzistas pli
informoj disponebla kaj kun bonajn eksplikojn kaj studiita. Vikipedio havas kelkajn
artikolojn pri tia topiko kun multaj da referencoj kie serĉi. Ofte ni legas kiel referencoj
“the Oxford English Dictionary 2nd edition”, kaj “the
Merriam-Webster’s 3rd New International Dictionary of the English
Language”. La personoj ke parolas la Hispana
povas legi la retpaĝo www.proel.org . La personoj ke parolas la Angla povas legi http://omniglot.com/writing/phoenician.htm kie vi povas
vidi la originala Fenicia Alfabeto kaj el kie mi prenis la nomojn de la literoj
kaj la signifo.
La unua litero estas Alef:
Ĝi signifas “Bovo” en la plimulto de la Semidaj lingvoj. Tia simbolo evoluis en fonetikan literon
ke estis sen sono, sed reprezentis malsamajn vokalojn. El la evoluiĝo de tia litero
alvenis la unuan literon de la alfabeto: A. En la Greka, ni havas la
litero “Alfa” (“α”).
La dua litero, ke havas tia
simbolo, estas Bet: Ĝi signifas “Domo” kaj ĝi havas la sono “b”. La litero
“B” elvenas el la litero Bet. En la Greka, ni havas la ekvivalenta
litero “Beta” (“β”). En la
Cirila ni havas la literoj “Б” kaj “В” kun iliaj sonoj “b” kaj
“v”.
Gamal: Ĝi signifas “Kamelo”. Kelkajn
literojn “G” originas de la litero Gamal, kiel la Greka litero “Gamma” (“Γ”, “γ”) kaj la Cirila
“Г”. Paroli
pri la Latina alfabeto ne estas facila. La
loko de tia litero en la Alfabeto estas Okupita por la litero “C” kiu
havas malsama sono. Ekzistas teorioj kiu diras ke la literoj “C” kaj “G”
havas la sama origino. Mi mem kredas ke la rilato inter ili ne venas el la
litero Gamal.
La kvara litero estas Dalet: Ĝi
signifas “Pordo”. Ĝi reprezentas la sono “d”. El tia litero venas la litero “D”.
Estas interesa vidi la simileco kun la literoj “Delta” (“Δ”) en la Greka
alfabeto kaj la “Д” en la Cirila.
“He” estas la kvina litero. Kelkajn
personojn tradukas tia vorto kiel “Fenestro”. Sed la voĉo “he” povus veni el
esprimo de emocioj reprezentita por la simbolo maldekstre. La literoj kun la sono
“e” kiel la “E”, kiel la Greka “Epsilon” (“ε”) kaj la
malsama versioj de tia litero en la Cirila
(“Е”, “Є”, “Э”),
havas origino en “He”.
Ŭaŭ Estas la sesa litero. Ĝi estas
tradukita kiel “hoko”, sed ankaŭ kiel “Najlo”. Ĝi Originis literoj kiuj reprezentas
ĉefe U, V, W, Y.
En la Fenicia lingvo, tiu litero
reprezentis sonoj kiel “u” kaj “ŭ”. Aliajn Semidaj lingvoj uzas Ŭaŭ por
reprezenti ankaŭ sonoj kiel “o” kaj “v”.
Tiaj literoj evoluis en la Greka
litero “U-psilon” (“Υ”, “υ”) kiu originis sonoj kiel “u” kaj kiel “v” en diptongoj.
Tia litero originis la “V”
en la Latina ke ankaŭ estis uzita kiel “u” kaj “v”. Poste, tiaj sonoj apartigis
kaj poste aperis la litero “W”. La Latina
litero “Y” venis en posta evoluo el la Greka alfabeto. En la Cirila ni
havas la litero “У”
kun la sono “u”. Ekzistas ankaŭ teorioj ke ligas la Latina litero “F” kun
la litero Ŭaŭ, kaj tial ni povus klarigi ĝia formo kaj ordo en la Alfabeto. Mi
mem kredas ke la litero “F” estas pli rilata kun la litero “P”.
La sepa litero estas Zajin: Zajin
signifas “Glavo”. La literoj kun la sono “z” venas el tia litero. Jen ni havas literoj kiel la Greka “Zeta” (“Ζ”, “ζ”), la Latina ” Z” kaj la Cirila “З”.
Het: Ofte ĝi estas tradukita kiel
“Muro” sed kelkaj erudiciuloj parolas pri la uzo de “Fosto” por subteni la tendoj.
Kvankam ĝia sono estas [ ħ ] ĝi evoluis en la litero “H”. De tia litero ankaŭ venis la Greka
litero “Eta” (“Η”, “η”) kaj la Cirila “И”. Estas interesa
afero vidi ke la Cirila “Н”, kvankam
havas simila formo, ne havas ĝia origino de tiaj literoj.
Tet: Ofte ĝi estas tradukita kiel
“rado”, “aĵo”, aŭ “nodo”, Literoj ke havas la Angla sono “th” venas de tiu ĉi
litero. Kiel Ekzemplon ni
havas la Greka litero “Theta” (“θ”). Inter la Latinaj literoj ni havas “Д
kaj “ð” ke ankoraŭ ekzistas en kelkajn lingvojn kaj ankaŭ ekzistis en la
Angla. En la Cirila ni havas (“Ѳ”) ke ne estas plu
uzita.
Yod: Ĝi signifas “Mano”.
La litero “i” kaj la rilataj sonoj venas de tia litero. Jen ni havas la Greka litero “Iota” (“Ι”), la Latina litero
“I”, kiu poste formis la litero “J” por apartigi la vokalo sono,
kaj la Cirilaj literoj “I” kaj “Й”.
Kaf: Ĝi signifas “Manopalmo”. La litero
“K” originas de tia litero. Ni povas diri ke ankaŭ la Greka litero
“Kappa” (“κ”) estas en tia grupo. Ekzistas ankaŭ la ebleco ke tio
ĉi litero ankaŭ influis sur aliaj kiel “X” kaj “C”, ke hodiaŭ ili
havas similaj sonoj, tio includas al la sono “kh” [x]. (Kiel la litero Ĥ en
Esperanto)
Lamed: Ĝi signifas “bastono”. La
litero “L” originas de tia litero. Aliaj literoj kun similaj sonoj kiel la
Greka “Lambda” (“Λ”, “λ”) kaj la Cirila “Л”, estas en tia
grupo.
Mem: Ĝi signifas “Akvo”. La litero
“M” originis de tia litero. La Greka litero “Mu” (“μ”) estas ankaŭ en
tia grupo.
.
Nun: Ĝi signifas “Serpento”. La
litero “N” elvenas de la Nun. Aliaj literoj kun “n” sonoj ankaŭ venas de tiu ĉi litero kiel la Greka
“Nu” (“ν”) kaj la Cirila “Н”. Kvankam
ĝi havas simila formo al la litero “H”, ili ne estas rilataj.
Sameĥ: Ĝi signifas “Fiŝo”. Ĝi
havas la sono “s”. De tia litero originas aliaj
kun la sono “x” [ks], kiel la Greka litero “Xi” (“Ξ”, “ξ”) kaj la Cirila litero “Ѯ”, Kvankam en la Cirila ĝi ne estas plu uzita. En la Latina
alfabeto, neniu litero originas de tiu ĉi
litero.
‘Ajin: En la plimulto
de la Semidaj lingvoj tia vorto signifas “Okulo”. Ĝi reprezentas guturalan sonon ke ekzistas en preskaŭ ĉiuj la
Semidaj lingvojn sed ne ekzistas en la Hindeŭropaj lingvoj. En la Greka tia litero estis adaptita kun la nomo
“Omikron” kun la sono “O”. En la Latinaj kaj la Cirilaj literoj ĝi reprezentas la
“O”. Estas Interesa reliefigi ke en la Greka lingvo, en multajn Latinajn
kaj Slavajn lingvojn, la vorto por ”Okulo” komencas kun la litero “O”. [ Hispana:
“ojo”; itala: “occhio”; Latina:
“oculus”; portugala: “olho”; rumana: “ochi”; franca: “œil”; greka: “οφθαλμόσ”;
bulgara: “око”;
Kroata: “oko”; Ĉeĥa: “oko”; pola: “oko”; rusa: “око”;
serba: “око”; slovaka: “očné”; slovena: “oči”; Ukraina: “око”;]
Pe: Ĝi signifas “Buŝo”. Kelkajn
literojn kun la sono “p” havas origino ĉi tie kiel la Greka “Pi” (“Π”, “π”) kaj la Cirila “П”. La Latina litero “P” kvankam estas pli simila ol
la litero “Reŝ”, kiu ni studos poste, ankaŭ
venas de la Fenicia litero “Pe”. Ekzistas teorioj kiu diras ke la Greka
“Pi” estis pasita al la Etruska alfabeto, kiuj finfine skribis ĝin alimaniere. Kaj la Latina
litero “P“ venis de la Etruska.
Cade:
Ĝi signifas “papiruso”. Ĝi povas signifi ankaŭ “Alo”. Ĝi havas la sono “c”. Nenio indikas ke tia litero helpis
krei ia litero en la alfabetoj ke ni nun studas.
Kof: Ĝi signifas “Okulo de nadlo”
. En la moderna Hebrea Ĝi signifas “Simio”.
Ĝi havas guturala sono kiel Q. La Latina
litero “Q” venas el tia litero. En la malnova Greka, ekzistis litero
konita kiel “Kopa” (“ϙ”) ke ne estas uzita en la moderna Greka.
Reŝ:
Ĝi signifas “Kapo”. Originis la litero “R”, en la Greka la litero “Ro” (“ρ”) kaj en la Cirila la litero “Р”. Ĝi estas tre simila al la Latina litero “P”
Ŝin: Ĝi signifas “Dento”. Literoj
kiuj reprezentas la sonoj “s” aŭ “ŝ” venas el tia litero. La literoj ke originis ĉi tie estas: La
Greka “Sigma” (“Σ”), La Cirila “Ш” kaj la Latina “S”.
Taŭ: Ĝi estas “Signo”. Kvankam ni ankoraŭ uzas “X” por marki, la litero ke ĉi tie originis estas “T”.
En la Hebrea
lingvo, kvankam ĝiaj literoj na estas samaj, ĝi finfine uzas la sama alfabeto
kiel en la Fenicia aŭ la Aramea, kun la sama ordo kaj la samaj nomoj por iliaj literoj.
La jenaj literoj en la Hebrea havas doubla sono: ” ב”
”כ” ”פ”
”ש” ”ת”
Estas tre interesa vidi kiel tiaj literoj havas simileco en la Latina alfabeto:
“בּ” por “b” kaj
”ב” por “v”
”כּ” por “k”; “כ”
por “kh” (“ĥ”). (En aliaj lingvoj estas “c” kaj “ch”).
”פּ” por “p”; “פ”
por “ph”
“שׂ” por “sh” (“ŝ”);
”שׁ” por “s”
“ת” por “t” kaj
“th”. La sono de “th” [θ] ne estas uzita en la Moderna Hebrea.