sábado, 26 de agosto de 2017

La Alfabetoj Interrilataj

Kiam ni lernas novan lingvon,  ofte ni bezonas lerni alia skriptsistemo por skribi aŭ legi ĝin. Kaj ofte, la nova skriptsistemo estas malsama ol la sistemo ke ni jam uzis. Sed eble, tiaj sistemoj estus rilataj.   

Unu el miaj preferitaj retpaĝoj por serĉi informoj pri lingvojn kaj skriptsistemojn estas http://www.proel.org/index.php?pagina=alfabetos . en tia paĝo ni povas vidi kiel la alfabetoj estas rilataj.

La historio komencis kun la Egipta skriptsistemo. Ĝi estis sistemo kun ideogramoj. Sed la Egiptaj kontaktis kun aliaj popoloj tro negocoj kaj povo. Unu el ili, la Fenicioj, prenis kelkajn ideogramojn, kaj anstataŭ uzi ilin por prezenti vortojn, estis uzitajn por reprezenti sonojn. Jen ni havas la unua Alfabeto. 

La Fenicioj estis negocistoj kaj vojaĝis al multaj lokoj. Aliaj landoj kiuj kontaktis kun ili, ankaŭ lernis kiel skribi. Por kelkajn motivojn, kelkajn alfabetojn iĝis pli uzitaj ol aliaj, kaj influis iujn lingvojn.  Inter ili, ni povas mencii la Latina kaj la Cirila skriptsistemo, kiuj hodiaŭ estas tre uzitaj. 

En tiu artikolo, Mi prezentos la rilatoj inter 4 alfabetoj, sed ni komencas kun la  Fenicia kaj speciale ni prezentos la Latina alfabeto. En la Interreto, se vi deziras scii pli pri la temo, ekzistas pli informoj disponebla kaj kun bonajn eksplikojn kaj studiita. Vikipedio havas kelkajn artikolojn pri tia topiko kun multaj da referencoj kie serĉi. Ofte ni legas kiel referencoj “the Oxford English Dictionary 2nd edition”, kaj “the Merriam-Webster’s 3rd New International Dictionary of the English Language”. La personoj ke parolas la Hispana povas legi la retpaĝo www.proel.org . La personoj ke parolas la Angla povas legi http://omniglot.com/writing/phoenician.htm kie vi povas vidi la originala Fenicia Alfabeto kaj el kie mi prenis la nomojn de la literoj kaj la signifo.  

    
La unua litero estas Alef: Ĝi signifas “Bovo” en la plimulto de la Semidaj lingvoj. Tia simbolo evoluis en fonetikan literon ke estis sen sono, sed reprezentis malsamajn vokalojn. El la evoluiĝo de tia litero alvenis la unuan literon de la alfabeto: A. En la Greka, ni havas la litero “Alfa” (“α”).

La dua litero, ke havas tia simbolo, estas Bet: Ĝi signifas “Domo” kaj ĝi havas la sono “b”. La litero “B” elvenas el la litero Bet. En la Greka, ni havas la ekvivalenta litero “Beta” (“β”). En la Cirila ni havas la literoj “Б” kaj “В” kun iliaj sonoj “b” kaj “v”.

Gamal: Ĝi signifas “Kamelo”. Kelkajn literojn “G” originas de la litero Gamal, kiel la Greka litero “Gamma” (“Γ”, “γ”) kaj la Cirila “Г”. Paroli pri la Latina alfabeto ne estas facila. La loko de tia litero en la Alfabeto estas Okupita por la litero “C” kiu havas malsama sono. Ekzistas teorioj kiu diras ke la literoj “C” kaj “G” havas la sama origino. Mi mem kredas ke la rilato inter ili ne venas el la litero Gamal.

La kvara litero estas Dalet: Ĝi signifas “Pordo”. Ĝi reprezentas la sono “d”. El tia litero venas la litero “D”. Estas interesa vidi la simileco kun la literoj “Delta” (“Δ”) en la Greka alfabeto kaj la “Д” en la Cirila.

“He” estas la kvina litero. Kelkajn personojn tradukas tia vorto kiel “Fenestro”. Sed la voĉo “he” povus veni el esprimo de emocioj reprezentita por la simbolo maldekstre. La literoj kun la sono “e” kiel la “E”, kiel la Greka “Epsilon” (“ε”) kaj la malsama versioj de tia litero en la Cirila  (“Е”, “Є”, “Э”), havas origino en “He”.

Ŭaŭ Estas la sesa litero. Ĝi estas tradukita kiel “hoko”, sed ankaŭ kiel “Najlo”. Ĝi Originis literoj kiuj reprezentas ĉefe U, V, W, Y.

En la Fenicia lingvo, tiu litero reprezentis sonoj kiel “u” kaj “ŭ”. Aliajn Semidaj lingvoj uzas Ŭaŭ por reprezenti ankaŭ sonoj kiel “o” kaj “v”.  Tiaj literoj evoluis en la  Greka litero “U-psilon” (“Υ”, “υ”) kiu originis sonoj kiel “u” kaj kiel “v” en diptongoj. Tia litero originis la “V” en la Latina ke ankaŭ estis uzita kiel “u” kaj “v”. Poste, tiaj sonoj apartigis kaj poste aperis la litero “W”. La Latina litero “Y” venis en posta evoluo el la Greka alfabeto. En la Cirila ni havas la litero “У” kun la sono “u”. Ekzistas ankaŭ teorioj ke ligas la Latina litero “F” kun la litero Ŭaŭ, kaj tial ni povus klarigi ĝia formo kaj ordo en la Alfabeto. Mi mem kredas ke la litero “F” estas pli rilata kun la litero “P”.

La sepa litero estas Zajin: Zajin signifas “Glavo”. La literoj kun la sono “z” venas el tia litero. Jen ni havas literoj kiel la Greka “Zeta” (“Ζ”, “ζ”), la Latina ” Z kaj la Cirila “З”.

Het: Ofte ĝi estas tradukita kiel “Muro” sed kelkaj erudiciuloj parolas pri la uzo de “Fosto” por subteni la tendoj. Kvankam ĝia sono estas [ ħ ] ĝi evoluis en la litero  “H”. De tia litero ankaŭ venis la Greka litero “Eta” (“Η”, “η”) kaj la Cirila “И”. Estas interesa afero vidi ke la Cirila “Н”, kvankam havas simila formo, ne havas ĝia origino de tiaj literoj.

Tet: Ofte ĝi estas tradukita kiel “rado”, “aĵo”, aŭ “nodo”, Literoj ke havas la Angla sono “th” venas de tiu ĉi litero. Kiel Ekzemplon ni havas la Greka litero “Theta” (“θ”). Inter la Latinaj literoj ni havas “Д kaj “ð” ke ankoraŭ ekzistas en kelkajn lingvojn kaj ankaŭ ekzistis en la Angla. En la Cirila ni havas (“Ѳ”) ke ne estas plu uzita. 

Yod: Ĝi signifas “Mano”. La litero “i” kaj la rilataj sonoj venas de tia litero. Jen ni havas la Greka litero “Iota” (“Ι”), la Latina litero “I”, kiu poste formis la litero “J” por apartigi la vokalo sono, kaj la Cirilaj literoj “I” kaj “Й”.

Kaf: Ĝi signifas “Manopalmo”. La litero “K” originas de tia litero. Ni povas diri ke ankaŭ la Greka litero “Kappa” (“κ”) estas en tia grupo. Ekzistas ankaŭ la ebleco ke tio ĉi litero ankaŭ influis sur aliaj kiel “X” kaj “C”, ke hodiaŭ ili havas similaj sonoj, tio includas al la sono “kh” [x]. (Kiel la litero Ĥ en Esperanto)
  
Lamed: Ĝi signifas “bastono”. La litero “L” originas de tia litero. Aliaj literoj kun similaj sonoj kiel la Greka “Lambda” (“Λ”, “λ”) kaj la Cirila “Л”, estas en tia grupo.

Mem: Ĝi signifas “Akvo”. La litero “M” originis de tia litero. La Greka litero “Mu” (“μ”) estas ankaŭ en tia grupo.
.    
Nun: Ĝi signifas “Serpento”. La litero “N” elvenas de la Nun. Aliaj literoj kun “n” sonoj ankaŭ venas de tiu ĉi litero kiel la Greka “Nu” (“ν”) kaj la Cirila “Н”. Kvankam ĝi havas simila formo al la litero “H”, ili ne estas rilataj.


Sameĥ: Ĝi signifas “Fiŝo”. Ĝi havas la sono “s”. De tia litero originas aliaj kun la sono “x” [ks], kiel la Greka litero “Xi” (“Ξ”, “ξ”) kaj la Cirila litero “Ѯ”, Kvankam en la Cirila ĝi ne estas plu uzita. En la Latina alfabeto, neniu litero originas de tiu ĉi litero.  

‘Ajin: En la plimulto de la Semidaj lingvoj tia vorto signifas “Okulo”. Ĝi reprezentas  guturalan sonon ke ekzistas en preskaŭ ĉiuj la Semidaj lingvojn sed ne ekzistas en la Hindeŭropaj lingvoj.  En la Greka tia litero estis adaptita kun la nomo “Omikron” kun la sono “O”. En la Latinaj kaj la Cirilaj literoj ĝi reprezentas la “O”. Estas Interesa reliefigi ke en la Greka lingvo, en multajn Latinajn kaj Slavajn lingvojn, la vorto por ”Okulo” komencas kun la litero “O”. [ Hispana: “ojo”; itala: “occhio”;  Latina: “oculus”;  portugala: “olho”;  rumana: “ochi”;  franca: “œil”;  greka: “οφθαλμόσ”;  bulgara: “око”;  Kroata: “oko”;  Ĉeĥa: “oko”;  pola: “oko”;  rusa: “око”;  serba: “око”;  slovaka: “očné”;  slovena: “oči”;  Ukraina: “око”;]

Pe: Ĝi signifas “Buŝo”. Kelkajn literojn kun la sono “p” havas origino ĉi tie kiel la Greka “Pi” (“Π”, “π”) kaj la Cirila “П”. La Latina litero “P” kvankam estas pli simila ol la litero “Reŝ”, kiu ni studos poste, ankaŭ venas de la Fenicia litero “Pe”. Ekzistas teorioj kiu diras ke la Greka “Pi” estis pasita al la Etruska alfabeto, kiuj finfine skribis ĝin alimaniere. Kaj la Latina litero “P“ venis de la Etruska.
  
Cade: Ĝi signifas “papiruso”. Ĝi povas signifi ankaŭ “Alo”. Ĝi havas la sono “c”. Nenio indikas ke tia litero helpis krei ia litero en la alfabetoj ke ni nun studas.

Kof: Ĝi signifas “Okulo de nadlo” . En la moderna Hebrea Ĝi signifas “Simio”. Ĝi havas guturala sono kiel Q. La Latina litero “Q” venas el tia litero. En la malnova Greka, ekzistis litero konita kiel “Kopa” (“ϙ”) ke ne estas uzita en la moderna Greka.

Reŝ: Ĝi signifas “Kapo”. Originis la litero “R”, en la Greka la litero “Ro” (“ρ”) kaj en la Cirila la litero “Р”. Ĝi estas tre simila al la Latina litero “P

Ŝin: Ĝi signifas “Dento”. Literoj kiuj reprezentas la sonoj “s” aŭ “ŝ” venas el tia litero. La literoj ke originis ĉi tie estas: La Greka “Sigma” (“Σ”), La Cirila “Ш” kaj la Latina “S”.         



Taŭ: Ĝi estas “Signo”. Kvankam ni ankoraŭ uzas “X” por marki, la litero ke ĉi tie originis estas “T”.


En la Hebrea lingvo, kvankam ĝiaj literoj na estas samaj, ĝi finfine uzas la sama alfabeto kiel en la Fenicia aŭ la Aramea, kun la sama ordo kaj la samaj nomoj por iliaj literoj. La jenaj literoj en la Hebrea havas doubla sono:   ” ב” ”כ” ”פ” ”ש” ”ת
Estas tre interesa vidi kiel tiaj literoj havas simileco en la Latina alfabeto:
” por “b” kaj ”ב” por “v”
” por “k”; “כ” por “kh” (“ĥ”). (En aliaj lingvoj estas “c” kaj “ch”).
” por “p”; “פ” por “ph”
” por “sh” (“ŝ”); ”” por “s”
ת” por “t” kaj “th”. La sono de “th” [θ] ne estas uzita en la Moderna Hebrea.


No hay comentarios:

Publicar un comentario