Archivo del blog

sábado, 25 de febrero de 2017

Perdita en Traduko – Idiomoj en diversaj lingvoj.

La pasinta semajno, Mi legis amuzan kaj interesan libron kio nomo estas “Perdita en Traduko” verkita por Ella Frances Sanders. Tio libro havas interesan sortimenton de netradukeblaj vortoj en la Angla lingvo el pli ol 30 lingvoj. Mi lernis ke en la Inuktituta lingvo, unu el la indiĝenaj lingvoj parolintaj en Kanado, estas vorto kiu signifas kiam ni eliras plurfoje por vidi se iu venos.  La vorto estas “Iktsuarpok” (ᐃᒃᑦᓱᐊᕐᐳᒃ). Plu informo pri la aŭtorino kaj aliaj libroj ke ŝi skribis povus esti trovita en ŝia retpaĝo http://ellafrancessanders.com .
Tio kondukas min hodiaŭ por skribi pri tiaj vortoj kaj idiomaĵoj en diversaj lingvoj kiu vere signifas defion por la tradukantoj kaj interpretistoj. Kelkajn el ilin estas amuzajn; kelkaj esprimoj priskribas partikularajn aferojn kiujn en aliaj kulturoj ili ne gravas, kaj estas kiuj estas uzitaj por insulti. En la retpaĝo http://omniglot.com/language/idioms/index.php idiomaĵoj estas definita kiel “esprimoj kiuj ne signifas kio ili ŝajnas signifi”. En tia retpaĝo, aperas ekzemplon en la  Franca lingvo: “pédaler dans la choucroute” ke laŭlitere signifas “pedali en la saŭrkraŭto” sed tia esprimo vere signifas “iri nenien”.

En la Angla lingvo, ekzistas kelkaj interesaj idiomaĵoj kioj mi lernis kiam mi loĝis en Britio aŭ kiam mi legis pri ili en la retpaĝo de la BBC. Kelkaj el miaj ŝatataj idiomaĵoj estas:
-It’s not my cup of tea: (Tio ne estas mia taso de teo), eleganta maniero por diri: “Mi ne ŝatas tio”.
-To go Bananas: Tio estas verbo kio esprimas afero kiam iun sin kondutas freneze.
-Scrooge: Unu avara aŭ mizera persono. Tia esprimo elvenas de la konata verko de Charles Dickens “Kristnaska Kanto”. Certa ke la propra nomo de Dickens, ankaŭ havas idioma signifo: Dickensian”, ke priskribas aferoj de malriĉeco kaj malfacila laboro pri kiuj ni povas legi en la verkoj de tiu sama aŭtoro. Dank’al Teacher, el la BBC learning English.    
-Think outside the box: (Pensi ekster la skatolo) Tio signifas: esti kreema, kun novaj ideoj.

Mi jam skribis ekzemplon en la Franca lingvo. Mi ne povas skribi pri ĉiaj la kazoj ke mi scias aŭ pri kioj mi legis, sed unu el la mia plej ŝatata estas “Avoir un poil dans la main” kio laŭlitere signifas: “havi unu hararo en la mano” kaj ĝi estas tre amuza maniero por priskribi iu kiu estas pigra.   
Kanado estas ankaŭ inter la landoj kie la Franca lingvo estas parolata, kvankam la plimulto de la loĝantaro uzas ĉiutage la Angla lingvo.  Quebec estas la sola provinco kie la Franca estas la  ĉiutaga lingvo. Quebec ankaŭ havas ĝia propra kontribuo kun slangaj esprimoj en la Franca kiuj ne estas facila por kompreni por la parolantoj de la lingvo el aliaj landoj. Du esprimoj el Quebec ke signifas ke ĉio estas en ordo, ili estas: C’est tiguidou! - L’affaire est ketchup! Ŝajnas ke la vorto  “Tiguidou” ne havas konatan signifon en aliaj lingvoj, en la Franca ankaŭ! Ni povas legi plu en http://generationvoyage.fr/10-expressions-quebecoises-francais-comprendre/

Hispana, mia patrina lingvo, estas lingvon ke meritas apartan ĉapitron kiam ni parolas pri slangoj kaj idiomaĵoj. Ĝi estas la ĉefa lingvo en plu ol 20 landoj kaj ĝi evoluiĝis unikan klason de vortojn kun duoblo aŭ plu signifoj tra malsamaj landoj ke uzas ilin.   
Mi komencos kun vorton ke ni uzis en nia universitata studoj: “Puñalear”. Tia vorto venas el “Puñal” kio signifas “ponardo”. En la Hispana, la ĝusta maniero por konvertiĝi la vorto en verbo estas “Apuñalar” do vere la vorto “puñalear” ne estas ĝusta. Miaj samklasanoj, kaj poste miaj lernantoj, uzis tia vorto por diri: “Enmemorigi”, “studi asidue por ekzameno”.  
La Hispana lingvo havas kelkaj vortoj ke havas tre malsamaj signifoj el unu lando ĝis alia. Ĉi tie en Toronto, mi havis oportunecon por konversacii kun Ne denaska parolantoj de la Hispana lingvo kiuj vojaĝis al kelkajn Latin Amerikajn landojn, kaj la maniero ke ili amuziĝis kun malsamaj vortoj ke ili lernis en unu lando ŝajne ne estis utila en dua lando. Mi rimarkos la vorto: “Concha”. Tio vorto signifas “Konko”. Estas tre uzebla vorto ke povas esti uzita en formalaj skribitaj dokumentoj, kuirado libroj, aŭ en libroj por infanoj. Sed en aliaj landoj, ĉefe en la suda parto de Sudameriko, estas konsiderata kiel tre malĝentila aŭ aĉa vorto      
Multaj personoj tra la mondo aŭdis la vorto “Ché”, ke estas tre komuna en Argentinio, kie signifas “kamarado”.
La frazo “Tomar Once” ke laŭlitere signifas “Havi Dek unu” povas esti aŭdita kiel stranga frazo se vi ne estis antaŭe en Ĉilio. Ĉi tie, “Once” (dek unu) estas specialan vespermanĝeto. Kutime, ĝi havas teon, kafon kaj kukojn aŭ panon. Oni diris al mi ke “dek unu” estas la numero de literojn ke komponiĝas la frazo en hispane “Vamos a beber” (Ni drinku!). Tio esprimo aperis por kaŝi la intencoj por foriri por drinki en tempo ke tio ne estis socie akceptita.   
Sed tia kurioze terminologio en la Hispana ne estas limitata al la slango aŭ en ĉiutage konversacioj inter studentoj aŭ laborantoj. En Kolombio, kiam mi laboris tie, mi devis procezi unu dokumento nomita “Paz y Salvo”. Laŭlitere tio signifas “Paco kaj Sekura”. Tia oficia dokumento estas provizora permeso ke estas uzita por malsamaj okazoj. Tamen, se mi demandas al unu el miaj studentoj de Angla, kiuj ili estas nun advokatoj, por helpi min procezi tia dokumento, mi ne estas certa ke ili scius kio mi bezonas.  

En la Itala lingvo, ekzistas ankaŭ kelkaj belaj idiomaĵoj. Jen kelkaj ke mi trovis dum mia esploro:
-Avere le mani in pasta:  (Laŭlitere: Havi la manoj en Pasto) – kiam iu havas amikoj en pozicioj de influo.
-Prendere Fischi per Fiaschi: (Preni fajfiloj por flakonoj) – Kompreni unu afero anstataŭ alia. Miskompreni.
Referenco:

En la Portugala lingvo, Mi trovis interesan idiomaĵon: “É o cão chupando manga”: (kaj la hundo suĉas mangon) – tio signifas io “tre malbela”.  Referenco: http://blogs.transparent.com/portuguese/10-brazilian-slang-words/

La Parsia lingvo, kun tre malnova beletra tradicio, ankaŭ evoluis tre interesa kolekto de slango kaj idiomaĵoj. Sed hodiaŭ mi skribos pri tre originalaj idiomaĵoj uzita por amo.   
Moosh Bokhoradet : Signifas “Vi estas bela”. Sed kiu legas tio ne povus imagi ke Laŭlitere la esprimo signifas: “La musoj manĝos vin”.  
Jeegare man-ee: Laŭlitere estas “Vi estas mia hepato”. Sed tio idiomaĵo estas uzata por esprimi amo. Unu originala maniero por diri “Mi amas vin”. 
Legu pli esprimoj, vizitu:

La Ukrainia lingvo havas kelkaj kurioza esprimoj. Hodiaŭ, multaj da personoj uzas la vorto “класно” (klasno) kio signifas ke io estas mojosa. Estas interesa afero ke tia vorto venas el “клас” kio priskribas prelegon aŭ aktiveco en la klasĉambro. Mi legis ke tia esprimo ankaŭ ekzistas en la Rusa Lingvo.
Por tiuj kiuj deziras koni pli pri la senfina mondo de la sakroj en la Ukrainia lingvo, kaj ankaŭ en la aliaj Slavaj lingvoj, la unua vorto ke ili povus lerni estas “холера” (Ĥolera) kio signifas “Ĥolero”. Estas uzita por esprimi koleron.

En mia artikolo mi klopodas ne inkludi vortojn ke povus esti uzita por insulti. Tamen, dum mia esploro, mi trovis unu interesa artikolo pri vortoj por insulti en malsamaj lingvoj, eldonita por BBC. Mi rekomendas ĝin ĉar mi pensas ke ĝi estas tre profesia. Ĝi estas en http://www.bbc.com/culture/story/20150306-how-to-swear-around-the-world?

Antaŭ ne longe, mi legis libron kio nomo estas: Zubi! La vera Hebrea lingvo ke vi ne estis instruita en la lernejo, skribita por Danny Ben Israel. Tia libro priskribas la slango ke estas uzita en Israelo. La Hebrea slango estas bazita de esprimoj kio la enmigrintoj alportis el malsamaj landoj kaj lingvoj, sed estas grava la influo de lingvoj kiel la Rusa, Araba, Ĵida kaj Angla. Du amuzaj vortoj ke mi trovis estas:
-פקצית (Fakacit): Estas la nomo ke priskribas la slango uzita por la junulaj Israelanoj tra la Interreto. Ĝi ankaŭ havas ĝia propra kodo baza en la Latinaj literoj, en unu maniero ke imitas la Hebreaj literoj.
-מתכלב (Mitkalev): Laŭlitere estas “Hundi”, el כלב (kelev) kio signifas “Hundo”. Vere signifas: Vivi kiel malmultekosta kiel eble. Ĝi ĉefe priskribas la Israelaj dorsosakuloj.   

Esperanto povas esti konsiderata kiel sen slanga lingvo por la Esperantistoj. Sed ekzistas ankaŭ kelkaj vortoj ke nur la Esperantistoj konas. Unu el la plej uzita en la prelegoj kaj kunvenoj estas “Krokodili”. Tia vorto venas el “Krokodilo”. Kiam en la kunveno iu diras la frazo “Ne Krokodilu!” ĝi komandas ke ne parolu en la denaska lingvo kiam Esperanto devas esti la lingvo de la evento. Kelkfoje estas uzita kiam alia lingvo aŭ vortoj el alia lingvoj estas uzita prefere ol Esperanton. Bonvolu legu https://eo.wikipedia.org/wiki/Krokodili 

Mi kore esperas ke vi amuzis kun tia artikolo. Vi estas bonvenaj se vi volas kunhavigi idiomaĵojn aŭ slango en ia lingvo.


No hay comentarios:

Publicar un comentario