viernes, 10 de enero de 2020

Bougainville kaj Lingvistoj

La 11-an de decembro, la rezultoj de ne-deviga referendumo en la Aŭtonoma Regiono de Bougainville (ARB) estis konitaj: El la 181.000 balotoj, 98.38% estis en favoro de sendependeco. La ARB estas formita de pluraj insuloj en la Sudokcidenta Pacifiko, kie la Insulo Bougainville estas la plej granda. Tiuj insuloj estas geografie kaj kulture proksimaj al la Salomonoj kiu estas sendependa Ŝtato. Ili kovras areon de 9.384 km2 kaj havas preskaŭ 250 mil loĝantojn. En la hodiaŭa mondo, ĉi tiu speco de novaĵo ne ŝajnas esti tre grava, sed por lingvistoj kaj lingvemuloj ĝenerale, tia okazaĵo povas altiri pli da atenton.

La ARB voĉdonis por apartiĝi de Papuo-Nov-Gvineo kaj iĝi sendependan ŝtaton. Vi povas legi pli en la retpaĝo de la BBC.  

Papuo-Nov-Gvineo (PNG) estas la plej diverslingva lando de la mondo. Ni kredas ke ekzistas almenaŭ 840 lingvoj parolataj en tiu lando, sed tiu nombro povus esti facile pli alta ĉar ankoraŭ ekzistas multaj nekontaktitaj-grupoj.  Iu politika okazaĵo kiu povus konduki al la divido de tiu lando estas io, kio koncernas al la lingvistaj akademiuloj, ĉefe tiuj kiuj studas la lingvojn ĉirkaŭ la Pacifika Oceano, kie preskaŭ triono de la mondaj lingvoj estas parolataj.

Laŭ la libro "Bougainville Before the Conflict", (Bougainville Antaŭ la Konflikto), ĉapitro nomita "La Lingvoj de Bougainville" de Darrell Tryon, ekzistas 16 Aŭstroneziaj lingvoj kaj 9 Papuaj lingvoj. Ni ankaŭ povas diri ke la oficiala lingvo de la ARB estas la angla, sed la lingvo uzita plejparte por interkomuniki estas la Tokpisina lingvo, kiu estas Kreola lingvo influita de la angla, la germana, la portugala, la malaja kaj aliaj Aŭstroneziaj lingvoj. Ambaŭ la tokpisina kaj la angla estas, kune kun la Hirimotua, oficialaj lingvoj de PNG.    

La ARB estas la hejmo de kelkaj interesaj lingvoj. Unu el ili estas la Rotokasa, lingvo parolata de ĉ 4300 personoj kiuj loĝas en la Insulo de Bougainville. La Rotokasa lingvo estas fama por ĝia ekstreme malgranda fonetikinventaro. Ĝia alfabeto konsistas nur de 5 vokaloj (a, e, i, o kaj u) kaj 6 konsonantoj (b, g, k, p, r, t); La letero "s" estas uzita en certaj okazoj. La Rotokasa alfabeto estas konsiderita la plej mallonga alfabeto nuntempe.

Ekzistas tre malmultaj paĝoj kie vi povas legi aŭ aŭskulti ekzemplojn de tiu lingvo. Tamen,  ekzistas traduko de la Nova Testamento de la Biblio en la Rotokasa. Vi povas legi ĝin en Bible.com.   

Mi poŝtos verson prenita de la Biblio: el Mat 7,12

 "Ovovourovu rutupa ruipapata oiso ra vara purapaive oirara visiipa. Oire vo vovouro raga pura rovopata voeapa, uvare va-a vao Reo Taisi rutu vituaro ora vao profet irara vo siposipoaro vituaro".  

 "Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj".   (La Sankta Biblio, 1926)


Se Bougainville akiras sian sendependecon kaj iĝas suverena ŝtato, tiu ĉi fakto ne ŝanĝos la statuso de PNG kiel la lando plej diverslingva de la mondo. Laŭ Ethnologue , la dua plej diverslingva lando estas Indonezio kun 710 kaj tiam venas Niĝerio kun 524.

Por akademiuloj interesitaj en la lingvoj de Bougainville, ili devas trakti kun novan landon. Ĉi-tio estas tre grava, precipe se ili devas esplori loke.

Sed laŭ kelkaj analizistoj, tiu ŝanĝo ne okazos baldaŭe. Ĝi povas preni kelkajn jarojn da intertraktadoj antaŭ ol ni vidas gravan ŝanĝon. Sed lingvoj estas parto de vivantaj socioj kaj kiam ili ŝanĝas tio influas super ilia komunikado. 


No hay comentarios:

Publicar un comentario