domingo, 28 de julio de 2019

Universala Kongreso de Esperanto

Ĉi tiu monato okazis la 104-a Universala Kongreso de Esperanto (UK). La kongreso okazis ekde la 20-a ĝis la 27-a de julio en la urbo de Lahtio, Finnlando. Vi povas legi pli en la retejo de la UEA. Tie partoprenis 917 kongresanojn kiujn venis el 57 landoj. La temo de la kongreso estis " Vivanta Naturo – Floranta Kulturo ". 
 
Dum la 104-a UK, la komitato elektis novan estraron. La nova prezidanto estas la instruisto Duncan Charters (Li naskiĝis en Britio en 1943). Li estis la prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) ekde 1993 ĝis 1998. Li partoprenis en multaj projektoj pri la instruado. Li havas intereson pri la hispana literaturo.

Laŭ la rezolucio de la UK, ili alvokis por kunlabori kun la aliaj organizoj por la protektado kaj evoluigo de lokaj kulturoj kaj la naturo.

La UK estas la plej grava kongreso organizita de UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj ĝi okazigas ĉiujare en malsama lando. La unua kongreso okazis en 1905 en Boulogne-sur-Mer (Bulonjo-ĉe-Maro), Francio.

Poste, la UK estis organizita ĉiujn jarojn, kun la esceptoj de la jaroj de la 2 Mondmilitoj. Ĝi estas bona okazo por ĉeesti prelegojn en Esperanto, por renkontiĝi  kun esperantistoj el aliaj landoj, kaj sekvi la strategioj kaj novajn regulojn de la UEA. Ekzistas ankaŭ ŝancoj por partopreni en organizitaj ekskursoj tra la urbo kaj la regiono. Konferencoj pri lokaj lingvoj estas ofte organizitaj, fakte, en ĉi tiu kongreso estis prelego pri la Samea Lingvo.

Por la Kanada Esperanto Asocio, tiu kongreso estas tre grava: Ĉi-tio estas la lasta kongreso antaŭ la 105-a UK kiu okazos venontjare en Montrealo, Kebekio. Vi povas legi pli en la retejo de la kongreso en la angla, franca kaj en Esperanto.  

La UK neniam estis tiel proksima al mi. La UK okazos ĉe 540 km de mia hejmo.  Mi skribas ĉi tiun artikolon kiam mi legas la raportojn kiel ili venas de la kongreso tra la interreto. Mi esperas, ke venontjare mi povas raporti el Montrealo kaj skribi pri mia propra sperto.


Ni nun diras: Koran Dankon Lahtio! Kiitos Paljon Lahti!  –  À Bientôt Montrealo!  Ĝis Baldaŭ Montrealo! 

No hay comentarios:

Publicar un comentario