domingo, 17 de marzo de 2019

La Persa kaj la Hebrea Kantas kune en la Ĥoro

Tre interesa temo por esplorado altiris mian atenton dum la unuaj 2 monatoj de la jaro. Mi dediĉis kelkajn horojn de esplorado en 4 lingvoj serĉanta kelkajn respondojn. Post skribi miajn konkludojn, mia amikino Hengameh, kiuj helpis min dum tiu esploro, donis al mi la ideon por posti ilin ĉitie.

En 2007, Televida-serio, nomita "Longitudo Nulo Gradoj" (En la persa " مدار صفر درجه  "), aperis en Irano. Ĝi estis kunproduktita en Irano kaj Eŭropo kaj originale filmita en la persa, franca kaj germana. La filmo estis kreita tra la kunlaboro de Irano, Francio, Hungario kaj Libano. Ĉi tiu Televida produktado direktita de Hassan Fathi, estas fiksita en la tempo de la Dua Mondmilito, kaj la intrigo estas pri la ama rakonto de Irana Studento en Parizo, kaj franca Juda virino. Vi povas legi pli en artikolo de la BBC enla angla.  

La temkanto de la TV-serio estas " من عاشق چشمت شدم  " ( Man Aŝegh Ĉaŝmat Ŝodam) [En Esperanto: "Kiam mi Falis en Amo kun Viaj Okuloj"] kantita de Alireza Ghorbani. Tiu kanto havas tre belan poemon en la persa, skribita de la Irana verkisto Afŝin Yadollahi. ĉi Tie estas la kantoteksto kun ĝia traduko al esperanto:

وقتی گریبان عدم با دست خلقت می درید
Kiam la kolumo de Malpleno estis eltirita de la mano de la Kreado
وقتی ابد چشم تو را پیش از ازل می آفرید
Kiam la Eterneco kreis viajn okulojn  antaŭ la komenco de la Tempo
وقتی زمین ناز ترا در آسمان ها می کشید
Kiam la tero portis vian belecon al la ĉielo
وقتی عطش طعم تو را با اشکهایم می چشید
Kiam la soifo de vi estis estingita per miaj larmoj
من عاشق چشمت شدم نه عقل بود و نه دلی
Mi falis en Amo kun viaj okuloj, ĝi estis nek kialo, nek koro
چیزی نمی دانم ازین دیوانگی و عاقلی
Mi scias nenion pri ĉi tiu frenezo aŭ saĝeco

یک آن شد این عاشق شدن دنیا همان یک لحظه بود
Estis nur kiam mi falis en Amo, la tuta mondo estis nur ĉi tiu momento
آن دم که چشمانت مرا از عمق چشمانم ربود
Tiu spiro kiam viaj okuloj ekbruligis min el la profundo de miaj okuloj
وقتی که من عاشق شدم شیطان به نامم سجده کرد
Kiam mi falis en amo, la Diablo genuinis sin por mia nomo
آدم زمینی تر شد و به عالم آدم سجده کرد
La Viroj iĝis pli tera kaj la mondo genuinis sin por la viroj
من و بودم چشمان تو نه آتشی و نه گلی
Estis mi kaj viaj okuloj, ne fajro, nek floroj
چیزی نمی دانم ازین دیوانگی و عاقلی
Mi scias nenion pri ĉi tiu frenezo aŭ saĝeco
من عاشق چشمت شدم شاید کمی هم بیشتر
Mi falis en Amo kun viaj Okuloj kaj iom pli
چیزی در آن سوی یقین شاید کمی همکیش تر
Io pretere de la certeco, iom pli kohera
آغاز و ختم ماجرا لمس تماشای تو بود
La komenco kaj la fino de ĉi tiu rakonto estis la sento de via rigardo
دیگر فقط تصویر من در مردمک های تو بود
La alia estas nur mia bildo en viaj pupiloj


La traduko de la texto estas mia. Ĉi tie vi povas legi la tekstojn en lapersa kun ĝia traduko al la angla. Kurioze, la parto de la ĥoro havas la kantoteksto en la hebrea. Ĉi tiu kombinado surprizis min.

Neniu el miaj kolegoj ŝajne scias la signifon de la kantoteksto en la hebrea aŭ kial ĝi estis aldonita al la kanto. Persone mi nur komprenis kelkajn vortojn, sed la maniero kiel ili estis skribitaj kun latinaj literoj estis ege stranga. La signifo de la kantoteksto en la hebrea kaj kiel ĝi rilatas kun la ĉefa poemo en la persa kaj kun la Televida serio, estis demandoj por kiuj mi deziris trovi respondon.

La Koruso parto komenciĝis kun la vortoj: "Yonati, bagu aseIa...". Trovi la veraj vortoj kaj ilia signifo estis eble la plej facila tasko. Mi provis formi ekvivalenta frazo en la hebrea kaj sendi ĝin al Google por vidi la rezultojn. La respondo, kiun mi ricevis estis ĉi tiu frazo: " יונתי בחגוי הסלע  " (Yonati Baĥagvei ha'sela). Unu retpaĝo en Interreto kun kelkaj komentoj pri ĉi tiu frazo, referis min al la Libro, "Kanto de la Kantoj", kiu estas parto de la hebrea Biblio. La teksto en la hebrea estas:

יוֹנָתִי בְּחַגְוֵי הַסֶּלַע בְּסֵתֶר הַמַּדְרֵגָה הַרְאִינִי אֶת־מַרְאַיִךְ הַשְׁמִיעִנִי אֶת־קוֹלֵךְ כִּי־קוֹלֵךְ עָרֵב וּמַרְאֵיךְ נָאוֶה׃
( שיר השירים ב יד )

Ho mia kolombino, en la krevaĵoj de la roko, en la kaŝejo de la rokkrutaĵo,
Montru al mi vian aspekton, aŭdigu al mi vian voĉon;
Ĉar via voĉo estas dolĉa, kaj via aspekto estas bela.
                                                                                                          (Alta Kanto 2, 14;)



Tiu teksto korespondis kun la ĥorparto en la hebrea. Mi mirigis kiam mi sciis ke ĉitiu Biblia verso estis elektita kiel parto de la kanto. Mia demando nun estas: kial? Mi persone pensis ke tiu verso devas esti rilata en iu maniere kun la Televida serio  " Longitudo Nulo Gradoj " kaj kun la kanto "Kiam mi Falis en Amo kun Viaj Okuloj", kvankam tiu rilato povas esti por malsamaj kialoj unu de la alia. Mi tiam faris esploron sur tio ĉi verso.

Mi legis pri la vivo de la Irana verkisto Afŝin Yadollahi. Mi ne trovis ajnan ateston kiu povus fari nin pensi ke li havis sufiĉan scion pri la hebrea aŭ Juda kulturo por fari tian elekton. Mi pensis, ke tiu elekto eble venis de iu ene de la Juda komunumo kiu konas bone la Juda kulturo. Ekzistas raportoj indikante ke dum la produktado de " Longitudo Nulo Gradoj ", la produktantoj trovis grandan subtenon de Judaj komunumoj, precipe en Irano kaj Hungario, kie lokaj membroj parolis kaj klarigis ilin pri la ritoj kaj tradicioj.  

La teksto de la Biblia Verso en la hebrea estas parto de Amo Poemo. Ĝi estas klare dediĉita al virino. Ekzemple mi povas skribi, ke la vorto "יונתי" (Yonati) signifas: "Mia kolombino", kaj estas unu el la plej dolĉaj vortoj dediĉita al iu ino kiu povas esti trovita en la hebrea. La vorto "קולךְ " (Koleĥ) signifas "via voĉo", kaj povas nur esti uzita por ino.  Same okazas kun la vorto "מראיךְ" (Mar'aiĥ) kiu signifas "via apero".  

En Midraŝ Ŝir ha- Ŝirim Rabba, estas komento kiu kunligas ĉi tiu teksto kun la historio de la Izraelidoj kiam ili staris antaŭ la maro, kaj la armeo de la Faraono persekutis ilin ĝis la maro. Ĉi tiu rakonto estas komparita kun la rakonto de kolombino kiu fuĝas el Falko, subite, ŝi trovas rifuĝon en la krutaĵo de roko, sed tiam estas atakita per serpento. La rakonto finas kiam viro venas kaj savas la kolombinon. Kutime oni komparas la malfacilaĵojn de Egiptio kun la Holokaŭsto dum la Dua Mondmilito. Mi kredas, ke tio ĉi estas la kialo kiu ligas ĉi tiu biblia teksto kun la serio " Longitudo Nulo Gradoj ". Tiam, kiel ambaŭ kantotekstoj rilatas unu kun la alia?


La kolombo estas konsiderata simbolo de paco. Sed sonĝi kun blanka kolombo signifas "Amo". En la juda kulturo, kolomboj estas konsideritaj "koŝer-bestoj". Ĉi tio ne nur gravas por kulinaraj kialoj, sed por kompreni ke ili estas konsideritaj Puraj. Ili reprezentas belecon kaj senkulpecon. Oni scias, ke kolomboj estas monogamaj kaj ke en paro, kiam unu el ili mortas, la alia malfacilas akcepti novan kompanon.     

من عاشق چشمت شدم نه عقل بود و نه دلی
Mi falis en Amo kun viaj okuloj, ĝi estis nek kialo, nek koro

چیزی نمی دانم ازین دیوانگی و عاقلی
Mi scias nenion pri ĉi tiu frenezo aŭ saĝeco


En la Zoharo, la Kolombo estas komparita kun La Animo. Sed ni devas kompreni, kian animon.  En la juda mistikismo, krom nia korpo, ni havas spiritan parton (Animo) kun 5 malsamaj niveloj: Ili estas: Nefeŝ, Ruaĥ, Neŝama,  Ĥaya kaj Yeĥida. La kolombo komparas kun "Neŝama" (נשמה) kiu estas ligita al saĝo, inteligenteco kaj scio. Ĉi tiu estas la parto, kiu estas pli konektita kun la spirita mondo. Sed en la judismo, la anima frato estas konata kiel Ha 'neŝama ha'teuma (הנשמה התאומה ). La Zoharo ankaŭ instruas, ke antaŭ ol Dio sendas animojn al la mondon, ili estas formataj en paro de viro kaj virino. La paro apartigas kaj ili estas senditaj por naskiĝi en sia propra tempo. La geedzeco estas kuniĝo de du animaj fratoj, kiuj fariĝas unu. 

وقتی گریبان عدم با دست خلقت می درید
Kiam la kolumo de Malpleno estis eltirita de la mano de la Kreado
وقتی ابد چشم تو را پیش از ازل می آفرید
Kiam la Eterneco kreis viajn okulojn  antaŭ la komenco de la Tempo


Mi ankaŭ legis ke ĉi tiu biblia verso estas legita nuntempe knabino estas donita ŝia nomo, post ĉirkaŭ 2 semajnoj de la momento de sia naskiĝo. 
من عاشق چشمت شدم شاید کمی هم بیشتر
Mi falis en Amo kun viaj Okuloj kaj iom pli


Dum ĉi tiu esplorado, mi povis legi kelkajn dokumentojn en la Judapersa lingvo, kiu estas grupo de dialektoj de la persa parolitaj aŭ skribitaj de Iranaj Judoj. LaJudapersa estas kutime reprezentita kun la Hebreaj literoj. Ĝi uzas kelkajn hebreajn vortojn kaj kelkajn Persajn vortojn el la Malnova Persa lingvo. Ne ĉiuj la irananoj povas facile kompreni ĝin.

Estas mirinda legi kiel ambaŭ poemoj kongruas. Tamen, ĉi tio estas temo, kiu ofte ne estas diskutita. Aliflanke mi trovis referencojn al " Longitudo Nulo Gradoj " en la israela gazetaro, sed ili estas tre skeptikaj pri la intencoj de ĉi tiu televida serio kaj estas neniu mencio pri la kanto. Sed en la irana flanko, mi legis neniun komenton pri la kuniĝo de ambaŭ poemoj kaj mi rimarkis mankon de intereso por koni pli pri la hebrea teksto.

Mi neniam trovis respondon por la kialo de la stranga prononco kiu ekzistas en la hebrea kanto.      


Laŭ mia opinio, ni estas proksime por perdi alian ŝancon por estimi la similecojn inter la persa kaj juda kulturo kaj iliaj spiritaj tradicioj, tre malnovaj kaj kun longa historio de kunvivado kaj reciproka influo.

La Ideo de " Longitudo Nulo Gradoj " estas mirinda, la produktado havas altan kvaliton, sed bedaŭrinde, la politiko ne ludas pozitivan rolon ĉi-tie. Tial mi preferas ne fari pliajn komentojn.

Sed la beleco de la kanto " من عاشق چشمت شدم  " aŭ " Kiam mi Falis en Amo kun Viaj Okuloj ", kun ĥorparto kiu kantas la tekston de Kanto de Kantoj 2, 14 estas vere elstara. Ĝi estas vera vizio pri kiom multaj de kulturoj komune parolas pri la Amo. Mi vere deziras, ke ĉi tiu ideo daŭros, tiel ke estontaj generacioj havas la eblecon estimi kiel Persoj kaj Judoj povis labori kaj lerni kune pri saĝo kaj amo.



No hay comentarios:

Publicar un comentario