viernes, 7 de diciembre de 2018

Lingvoj kaj la filmoj en Fremdaj Lingvoj

Antaŭ kelkaj semajnoj, la BBC liberigis liston de la 100 plej grandaj filmoj enfremda lingvo (aŭ en lingvo malsama ol la angla). La kulturfako de la BBC sondis pli ol 200 fakuloj por krei ĉi tiun liston.

Kiam ni legas la liston, ni trovas ke la plej populara lingvo inter ili estis la franca, kun 27 filmoj. Tiam ni havas 12 filmojn en la Mandarina kaj 11 en la Japana kaj en la itala. Inter ili estis 7-filmoj en la hispana.

La unua loko estis por la Japana filmo 七人の侍  (Seven Samurai) aŭ La Sep Samurajoj, direktita fare de Akira Kurosawa; la itala filmo  Ladri di biciclette  aŭ  Bicikloŝtelistoj, direktita fare de Vittorio de Sica, havis la duan lokon kaj la tria loko estis por la Japana filmo Tokia Rakontoj (Yasuĝiroo Ozu).

Malsamajn interpretojn povus veni de ĉi tiu listo: kiuj plendas pri la hegemonio de Holivudo, tiuj kiuj plendas ke anglalingvan institucion kvalifikas la filmojn produktitajn en malsamaj lingvoj, kaj tiuj, kiuj povus vidi la tendencojn de la filmoj dum la historio. Sed la filmoj estas vera maniero por montri kiel uzi la lingvojn en malsamaj situacioj.

Dum mia vivo, mi lernis malsamajn lingvojn. Sed ion kion miaj malsamaj instruistoj havas komune estas ke ili ĉiuj rekomendis al mi trovi bonajn filmojn en ilia lingvo. Filmoj eblas malkovri la vera parolo kaj kiel denaska parolantoj uzas la lingvon. Vi povas paŭzi la filmojn kaj aldoni subtekstojn. Mi ŝatas spekti filmojn en malsamaj lingvoj dum mia libera tempo.

Oni diras ke la filmoj komencis kun la fratoj Lumière. La unuaj filmoj estis nigrablankaj kaj sen ajna registrita sono. Usono estis de la komenco la lando kiu produktis la plej grandan nombron da filmoj, eĉ antaŭ ol la industrio translokiĝis en Holivudo. Origine, la centro de la industrio estis en Nov-Ĵerzejo en la Orienta marbordo, sed problemoj derivita de patentoj puŝis sendependaj produktantoj por serĉi novajn lokojn por evoluigi siajn industrion sen katenoj kaj tiel Holivudo iĝis la centro de la industrio. 

Sed Usono ne estis la nura lando kiu produktis filmojn de la komenco de la 20-a jarcento. Francio, konsiderita la naskiĝloko de la filmindustrio, ankaŭ produktis rimarkindaj filmoj, kiuj estis eksportitaj al aliaj landoj, al Usono ankaŭ. Ekzistis kelkaj filmoj produktitaj en Italio, Japanio, Britio kaj Kanado. Kelkaj faktoj klarigas la sukceso de Holivudo kiel la enmigrinta komunumo en Usono kiu trovis ŝancon por distro en la mutaj filmoj, ne gravas se ili estis fluaj parolantoj de la angla aŭ ne, kaj la 2 mondmilitoj kiuj ankaŭ influis sur la filmindustrio de Eŭropo kaj Japanio. 

Post 1927, registrita sonoj estis uzita en la filmoj. La kvalito de la filmoj plibonigis danke al Teknologio. La lingvoj akiris eminentecon en la filmindustrio. Estas logika pensi ke la produktistoj uzis la lingvon de la lando. Filmoj farita en Usono havis dialogojn en la angla kaj filmoj faritaj en Francio havis dialogojn en la franca.

La angla estis la hegemona lingvo en la filmindustrio. Sed kiam ni parolas pri la plej bonaj filmoj ke ne estas en la angla, la plej uzataj lingvoj estis la franca, la hispana kaj la itala. Filmoj en lingvoj kiel la Japana, la sveda, la rusa kaj la germana estis ankaŭ inter la plej popularaj en la historio de la filmoj, ĉar la riĉa tradicio de iliaj respektivaj filmindustrioj. Tamen, vidi, ke lingvoj kiuj havas pli da parolantojn, kiel la Mandarena kaj la Hindia, ne ĉeestis en la ĉefaj eventoj de la filmo ĝis lastatempe estas interesa. Filmoj en la persa kaj la araba estas nun pli popularaj. 

Se ni legas pri la Oskar-Premioj por la plej bona fremdlingva filmo, ni povas vidi ke ĉi tiu grava kategorio estas gvidita de filmoj en la itala kaj la franca. La hispana venas en la tria loko, danke al 3 landoj kiuj prezentis filmojn kiuj gajnis en ilia respektivaj jaroj, kaj 9 landoj kiuj havas nomumitajn filmojn.  

Sed se ni rigardas aliajn gravajn premiojn kiel Cannes, Venecio, Berlino kaj Donostia, la angla ankoraŭ estas la plej aljuĝita lingvo, kaj la franca kaj la itala sekvas en tiuj filmfestivaloj. 

Hodiaŭ, la panoramo de la filmindustrio ŝanĝiĝis. Usono ne estas plu la plej granda produktanto de filmoj en la mondo. Laŭ la numeroj el UNESKO nuntempe la plej granda produktanto estas Barato. Niĝerio estas nun la dua plej granda produktanto. La angla ankoraŭ estas la plej uzata lingvo en ĉi tiu industrio. Kion ni vidas pli ofte estas filmoj en la angla kreita kaj ludita de profesiuloj kiuj ne estas denaskaj parolantoj de tiu lingvo.

Samtempe ke la filmoj portretas la mondo kiu ĉirkaŭas nin, plurlingvismo aperas. Tutmondiĝo alproksimiĝis la malsamaj kulturoj. La urboj estas pli kosmopolita kaj tiu fenomeno estas ankaŭ reflektita en la kinejo. Se unu persono ŝajnas esti ekstere de sia lando de origino, ĉi tiu kultura diferenco kaj lingva diverseco devas esti reflektita kaj la filmoj komencas uzila malsamajn lingvojn. 

Filmoj estas kialoj por krei novajn lingvojn ankaŭ. Ekzistas listo de planlingvoj, kiuj ŝuldas sian ekziston al filmo aŭ TV serio. La plej bonaj ekzemploj estas: la Klingona lingvo: ĝi estas uzita en la serio Star Trek. En mia artikolo pri planlingvojn, mi havas priskribon de tiu lingvo. La Altvaliria: ĉi tiu lingvo estis kreita de David J. Peterson por esti uzita en la Televida serio Ludo de Tronoj.  La Dotraka, ĝi estis ankaŭ kreita de D, J Peterson, sed por esti uzita en la romano serio Kanto de glaco kaj fajro. La Navia estas lingvo kreita de Paul Frommer por la filmo Avatar.

Por fini mian artikolon, mi devas diri, ke mi ne estas spertulo en filmoj. Mi ne povas rekomendi filmon, se mi ne spektis kaj ŝatis ĝin. La plimulto de la filmoj, pri kiujn mi legis en mia esploro estis nekonataj de mi antaŭ ol legi ĉi tiu listo. Mi pensis ke estos pli bone se mi nomas filmojn rekomenditajn por studentoj de malsamaj lingvoj por plibonigi ilian scion kaj kapablojn por paroli ilin. Ĉi tie estas mia elekto bazita sur pluraj paĝoj kiuj mi legis ĉe la Interreto (mi jam spektis kelkajn de ili):  

La plej bonaj filmoj por la studentoj de la franca lingvo estas: Amélie (La Fabela Sorto de Amélie Poulain), direktita fare de Jean-Pierre Jeunet [Tiu filmo estas en la listo de la BBC], La gloire de mon père (La Gloro de mia Patro) de Yves Robert,  Intouchables de Olivier Nakache / Eric Toledano,  Les choristes (La Ĥorknaboj) de Christophe Barratier, Kirikou et la sorcière (Kirikou kaj la Sorĉistino) de Michel Ocelot.

Se vi estas interesita en la Kanadaj filmoj en la franca, ekzistas bona elekto. La plimulto de la listoj, kiujn mi kontrolis, rekomendas filmojn kiel:  Mon oncle Antoine de Claude Jutra,  Les ordres de Michel Brault,  Les bons débarras  (Francis Mankiewicz). Tiuj 3 filmoj estas inter la supraj dek filmoj de Kanado. Por francaj studentoj ni povas rekomendi ankaŭ Monsieur Lazhar (Philippe Falardeau).

Filmoj rekomenditaj por la studentoj de la itala lingvo:  Nuovo cinema paradiso de Giuseppe Tornatore, La dolce vita de Federico Fellini. Ambaŭ filmoj aperas en la listo de la BBC. Ambaŭ filmoj havas ankaŭ kelkajn dialogojn en malsamaj lingvoj. Alia tre populara filmo rekomendita estas  La vita è Bella de Roberto Benigni.   

Filmoj rekomendita por la studentoj de la hispana:  El laberinto del Fauno de Guillermo del Toro, produktita en Hispanio kaj Meksiko;  Todo sobre mi Madre  (Ĉio pri Mia Patrino) de Pedro Almodóvar el Hispanio, Ambaŭ filmoj aperas en la listo de la BBC; Amores Perros de Alejandro González Iñárritu el Meksiko;  Hable con ella de Pedro Almodóvar el Hispanio;  Mar Adentro  de Alejandro Amenábar el Hispanio. 

Filmoj rekomendita por la studentoj de la Germana: Das leben der anderen (La vivo de Aliuloj) produktita de Florian Henckel von Donnersmarck;  Aguirre, der zorn Gottes  (Aguirre, la Kolero de Dio) de Werner Herzog; Ambaŭ filmoj aperas en la listo de la BBC. Adiaŭ Lenino! de Wolfgang Becker;  Nirgendwo in Afrika  de Caroline Link.

Kelkaj filmoj rekomenditaj por lernantoj de la rusa:  Брат (Frato), direktita fare de Aleksei Balabanov; Москва слезам не верит (Moskvo ne Kredas en Larmoj), direktita fare de Vladimir Menŝov. Tiu filmo ricevis la Oskar-premion en 1980. Левиафан (Leviafan), de Andrej Zvjagincev; Солярис (Solaris), de Andrej Tarkovskij. Tiu lasta  filmo aperas en la listo de la BBC.

Kelkaj filmoj rekomenditaj por la studentoj de la Mandarina:  大红灯笼高高挂   (Dà hóng dēnlong gāogāo guà) Pendu la Granda Ruĝa Lanterno, direktita fare de Zhang Yimou;  卧虎藏龙  (Wò hŭ cáng longa) Tigro kaj drako, de Ang Lee; 饮食男女 (Yĭn shí nán nü) Manĝi drinki viro virino, ankaŭ direktita fare de Ang Lee; Tiuj  filmoj aperas en la listo de la BBC. 蓝风筝  (Láng Fēngzheng) La Blua Kajto, de Tian Zhuangzhuang;  归来  (Guī lái) Reveno, de Zhang Yimou;

Kelkaj filmoj rekomendita por lernantoj de Esperanto: Inkubo, direktita fare de Leslie Stevens kaj produktita en Usono.  Angoroj, direktita fare de Jaques-Louis Mahé kaj produktita en Francio.  Gerda Malaperis!, direktita fare de Joe Bazilio Costa kaj produktita en Brazilo.

Fine, la filmoj kiuj mi rekomendas por lingvemuloj:

-Pontypool Tiu Kanada filmo estis direktita fare de Bruce McDonald. Ĝi havas dialogojn en la angla kaj la franca kaj kun mistero, ke nur lingvisto povas solvi.
-Perdita En la Traduko: Direktita fare de Sofia Coppola, tiu filmo havas dialogojn en la angla kaj la Japana dum la rakonto disvolvas en Tokio.
-La Pasiono de Kristo: Tiu filmo direktita fare de Mel Gibson uzas plejparte Aramea lingvo, kun kelkaj dialogoj en la latina kaj la hebrea. Skriptoj estis plejparte tradukita de la pastro William Fulco. Interesa afero estas ke ili ne uzas la Kojnea Greka lingvo ĉar ekzistas neniu fontoj kiu montras kiel ĝi estis parolita en tiu regiono.

-Stargate: tiu filmo de Roland Emmerich uzas plurajn lingvojn kiel la angla, la sveda, la araba, la norvega kaj Egipta, kie interpreto de hieroglifoj estas parto de la rakonto.   

No hay comentarios:

Publicar un comentario