viernes, 12 de octubre de 2018

Interesaj Faktojn pri la Nobel-Premio pri Literaturo kaj Lingvoj

Dum la lasta semajno, la diversaj Nobel Akademioj anoncis la nomojn de la Nobel-Premiitoj pri la malsamaj kategorioj de Nobel-Premio por 2018. Tamen, Ekzistas kategorio kiu restos ne aljuĝita ĉi-jare: La Nobel-Premio pri Literaturo.

Laŭ la oficiala retejo la Nobel-Premio pri Literaturo estas aljuĝita "en la kampo de literaturo, la plej elstara verko en ideala direkto " (Eltiraĵo de la volo de Alfred Nobel). En vikipedio, la originalaj vortoj en la sveda povas esti trovita: "  inom litteraturen har producerat det utmärktaste mi idealisk rigtning ". Literaturo estas rilata kun la arta uzo de la lingvoj.

Mi legis multajn retejojn kie interesaj faktoj pri la Nobel-Premio en Literaturo estas montritaj, sed neniu el ili estas tute dediĉita al la lingvoj. Jen mia kontribuo:

1.    La Nobel-Premio pri Literaturo estis aljuĝita al 114 individuoj. La plej komuna lingvo de la Nobel-premiitoj estas la angla.  La dua plej uzata lingvo estas la franca kaj la germana estas la tria. Laŭ mia propra listo (En la interreto vi povas trovi listojn kun iometaj malsamaj nombroj), ekzistis 31 verkistoj kiuj uzis la anglan, 15 kiuj uzis la francan kaj 13 la germanan. En artikolo en euronews ili uzas la samajn numerojn kiel mi.

2.    La angla estas la plej diversa lingvo laŭ la nombro da nacioj de la premiitoj. Kvankam la plimulto de la individuoj premiitaj estas Britaj aŭ Usonaj, ekzistas iuj kiuj venis el Kanado, Aŭstralio, Irlando, Niĝerio, Sud-Afriko kaj Sankta Lucio. Pli da diverseco ekzistas se ni konsideras la faktojn, ke la Verkisto Sir Vidiadhar Naipaul prezentis sin kiel Brita kaj li naskiĝis en Trinidado kaj Tobago. La fama Bengala Poeto, Rabindranath Tagore verkis ankaŭ en la angla, sed lia ĉefa lingvo, kaj la konsiderita por lia premio estis la bengala. Plejparto de la verkistoj kiuj skribis en la franca kaj la germana estis respektive el Francio kaj Germanio.

3.    Francio ne estas nur la lando kun la plej multaj ricevantoj de la Nobel-Premion pri literaturo, sed estas ankaŭ la plej lingve diversa. El la 16-premiitoj, 13 verkis en la franca, sed ekzistas verkistoj kiel Frédéric Mistral kiu verkis ĉefe en la okcitana, Ivan Bunin, kiu skribis en la rusa kaj Gao Xinjian kiu skribas en la mandarena.  

4.    La minoritataj lingvoj estis konsiderita por la Nobel-Premio pri literaturo. Ni nur menciis la kazon de Frédéric Mistral, kiu verkis ĉefe en la okcitana. Alia fama kazo estis Isaac Bashevis Singer, kiu verkis en la jida, lingvo kiu ne estas oficiala en iu lando aŭ regiono.

5.    Selma Lagerlöf, estis la unua virino kiu ricevis la Nobel-Premion en Literaturo. Ĝis nun, nur 14 virinoj estis premiita kun tiu prestiĝa premio. La angla ankaŭ estas la plej uzata lingvo ĉi tie. 5 verkistinoj kiuj skribas /skribis en la angla estis premiita. Ĉi tie la germana estas la dua lingvo kun 3-premiitinoj. La aliaj estis la nura verkistinoj por esti premiita en iliaj respektivaj lingvoj. Neniu verkistino estis la sola ricevanto por iu ajn lingvo. Interese, neniu verkistino kiu skribis en la franca estis premiita en ĉi tiu kategorio.

6.    Ekzistis 3 verkistoj kiuj uzis pli ol unun lingvon en siaj verkoj. Mi jam menciis la kazon de la poeto Rabindranath Tagore, kiu skribis en la angla kaj en la bengala. Ni havas ankaŭ la kazon de la Irlanda verkisto Samuel Beckett, kiu skribis en la angla kaj en la franca; la rusi-usona verkisto Iosif Brodskij, kiu verkis poezion en la rusa kaj prozon en la angla.  

7.    Kiel estas la procezo de kandidatigi kaj elekti la kandidatojn? Ni povas legi pri la procezo en ilia retejo. Membroj de la sveda akademio, profesoroj de literaturo en la universitatoj kaj aliaj lernejoj, Aŭtorsocietoj kaj antaŭaj Nobel-premiitoj en Literaturo povas nomi. La sveda akademio havas komitaton kunmetitan de 18 membrojn kiuj laboras en la takso de la laboro kaj meritoj de ĉiu kandidato. Fine ili elektas la gajninton. Tamen, tio kondukas al alia situacio rilate al lingvoj: Kiel ili taksas la verkojn de la membroj, kiuj povus esti en diversaj lingvoj? Ĉu la membroj de la sveda akademio komprenas la lingvojn de la kandidatoj? Kun kiom da lingvojn povas la komitata labori? Bedaŭrinde, la komitato kiu elektas la gajninton de la premio ne estas tiel multlingva, kiel ni povus kredi. Se ni kontrolas la profilojn de la membroj, la plejparto de ili parolas flue nur en la sveda, la angla kaj en alia Skandinava lingvo, ofte ĝi estas la norvega. Escepte, unu aŭ du membroj parolas la ĉinan, la rusan, la hispanan kaj ne multaj membroj scias la francan. Tio signifas ke plejparto de la tempoj, la membroj de la komitato fidas en tradukoj al la angla aŭ sveda por fari ilian laboron. Ĉi tiu temo originis studoj kaj eseoj, mi trovis unu eldonita de la Universitato de Alberta nomita “Translation, Littérisation and theNobel Prize for Literature” (Traduko, Littérisation kaj la Nobel-Premion pri Literaturo). Unu el la portantoj de Nobel-Premio pri Literaturo, José Saramago, diris: "Verkistoj kreas nacian literaturon kun ilia lingvo, sed la monda literaturo estas verkita de tradukistoj ". Kaj tio kondukas nin al la sekva punkto.

8.    El la 114 premiitoj, 59 ol ili uzis ĝermanan lingvon en siaj komponaĵoj. Ĉi tie ni havas ĉiuj tiuj aŭtoroj kiuj uzis lingvojn de ĉi tiu hindeŭropa lingvaro, kiel la angla, germana, sveda, norvega, dana, islanda kaj la jida. Li ĉiuj estas pli ol duono de la totalaj 114-premiitoj.  Nur 9-premiitoj uzis ne hindeŭropan lingvon (2 en la ĉina, 2 japana, unu en la araba, la hebrea, turka, fina kaj hungara).

9.    Ne ĉiuj premiitoj de ĉi tiu Nobel-Premio estis premiitaj por siaj verkoj en sia gepatra lingvo. Ĉi tie ni mencias la kazon de Iosif Brodskij, kiuj lernis la anglan estanta plenkreskulo kaj li uzis tiun ĉi lingvon kun la rusa, lia gepatra lingvo. La israela verkisto, naskita en Ukrainio, Samuel Josef Agnon, kreskis en jidparolanta hejmo, sed poste, li elektis skribi nur en la hebrea. La Kanada-Usona verkisto Saul Bellow naskiĝis en Montrealo, franclingva urbo kaj kreskis en jidparolanta hejmo, sed li fine skribis en la angla. 


10. Esperanto ankaŭ partoprenis en la Nobel-Premioj. Kvankam la Nobel-Premio pri literaturo neniam estis aljuĝita al iu Esperantlingva verkisto. Sed ni scias ke almenaŭ la skota poeto, William Auld estis proponita kiel kandidato por la Nobel-Premio pri literaturo. Sed en alia kategorio, la Ital-svisa farmakologo kaj denaska esperantisto Daniel Bovet, li ricevis la Nobel-Premion pri medicino.    

No hay comentarios:

Publicar un comentario