jueves, 6 de septiembre de 2018

Keltaj Lingvoj en Kanado

Lastatempe, mi havis la ŝancon renkonti membrojn de la Asocio de Skotgaela Lernantoj en Toronto. Estis agrable vidi ke en Toronto ekzistas personoj interesitaj en daŭrigi la uzon de la lingvo kaj de la tradicioj de iliaj prapatroj el Skotlando. Sed kio pli surprizis min dum nia konversacio, estis lerni ke la lingvo kiun ili estas provanta konservi, estis la tria plej parolata lingvo en la tempo de la Kanada konfederacio en 1867. Mi enketis pri la lingvojn en Kanado kaj malkovras ke ankoraŭ mi scias tre malmulte pri la historio de la Lando.

Ekde la komenco, moderna Kanado estis konstruita sur enmigrado. Milionoj da enmigrantoj venis al Kanado komencante kun tiuj kiuj translokiĝis el Francio kaj Anglio. Laŭ la 2016 censo, la plej oftaj etnoj raportitaj en Kanado estas la angla, skota, franca, kaj irlanda. Ĝuste, iliaj landoj, Britio, Francio kaj Irlando estas la lokoj kie keltaj kulturoj kaj lingvoj havas sian originon.  Grava grupo de parolantoj de keltaj lingvoj venis al Kanado. De la mezo de la 19-a jarcento, estis plu da Kanadanoj de irlanda kaj skota deveno ol de la angla kaj la franca.

Hodiaŭ, ekzistas 6 keltaj lingvoj dividita en 2 grupojn: La Gaela lingvaro kaj la Britona lingvaro. Lingvoj kiel la irlanda, skotgaela kaj manksa estas Gaelaj lingvoj dum kimra, bretona kaj kornvala estas Britonaj.


La Kelta lingvo, kiu havis la plej grandan efikon en la Kanada historio kaj kulturo estis skotgaela lingvo. La unuaj parolantoj de tiu lingvo venis al Kanado en 1773. En la mezo de la 19a jarcento, la skotgaela Lingvo estis la tria plej parolata lingvo en Kanado, post la angla kaj la franca.  Laŭ Canada Encyclopedia la parolantoj de la skotgaela lingvo ekloĝis en Breton-Kabo kaj 3 orientaj kantonoj de Nov-Skotio, kaj en kelkaj areoj de Novlando, Insulo de Princo Eduardo kaj Ontario. La Skotgaela estis la gepatra lingvo de la unua Ĉefministro Sir John A Macdonald. Estas kredita ke pli ol 200.000 Kanadanoj havis tiun lingvon kiel sian denaskan lingvon. 

En la revuo Windsor Scottish ni povas legi pri la historio de la skotgaela en Kanado. Ni povas legi pri farota leĝo en 1890 por la uzo de la gaela en Oficiala Proceso, kiu finfine ne estis aprobita.

Post 1850, la populacio de skotgaela-parolantoj en Kanado komenciĝis malpliiĝi. Estas kredita ke la kialo estis, ke tiu lingvo neniam fariĝis oficiala. Sed ni ne povas nei la fakton ke la komunumo de Gaelparolantoj integriĝis al la Kanada societo, precipe en lokoj kie la angla estis la lingvo de prestiĝo; Gepatroj komencis vidi la anglan kiel la lingvo de prospero kaj iom post iom la angla iĝis la lingvo de lernejo kaj hejmo. Menciindas aliaj kialoj kiel la manko de institucia subteno kaj la malkresko de la uzo de la lingvo en Skotlando mem. Hodiaŭ, la nura areo en Kanado, kie la gaelparolantoj povas esti trovitaj en grandaj nombroj estas Breton-Kabo en Nov-Skotio (Ceap Breatainn en Skotgaela). En la orienta marbordo de tiu provinco, estas eble trovi dulingvajn trafikŝildojn en la angla kaj en la gaela. Ekzistas pli ol 1250-parolantoj kiuj loĝas en la Areo. Laŭ la Kanada censo en 2016, ekzistas 1545 denaskaj parolantoj de la skotgaela lingvo kiuj loĝas en Kanado, 240 el ili loĝas en Nov-Skotio. La plimulto de la denaskaj parolantoj vivas en Ontario (630 laŭ la statistiko de Kanado). 

En 2006, la registraro de Nov-Skotio kreis la Oficejon pri gaela aferoj. La rolo de tiu oficejo inkludas la promocion de la skotgaela lingvo kaj kulturo, la kreon de lernolibroj, trejnadon de instruistoj kaj provizon de traduk-servoj.

Ekzistas lernejoj en multaj provincoj (kiel Ontario, Insulo de Princo Eduardo), kie oni ofertas semajnajn klasojn de la gaela. Ekzistas universitatoj kiuj ofertas plenan programojn en la gaela lingvo kaj literaturo. Keltaj festivaloj estas organizitaj en diversaj partoj de la lando, kie eblas aŭskulti kantojn en la gaela. En Breton-Kabo, granda festivalo nomita “Keltaj Koloroj estas organizita por festi la Skotan-Keltan kulturon.  


La Irlanda estis vaste parolata en la orienta parto de la provinco de Novlando en la fino de la 19a jarcento. Ni scias ke Kanado havis la plej aktivan Gaeltacht eksteren de Irlando. Legu Irish Times. Laŭ la oficejo Udaras la termino Gaeltacht signifas "tiuj areoj en Irlando kie la Irlanda lingvo estas, aŭ estis, ĝis la lastatempa pasinteco, la ĉefa parola lingvo de granda nombro de la loka loĝantaro".

Novlando estas la nura loko ekster Eŭropo kiu havas nomon en la Irlanda lingvo, kaj estas Talamh an Éisc kiu signifas "Loko de fiŝoj".

Kiam la praidoj de Irlandaj enmigrintoj komencis translokiĝi al aliaj Kanadaj provincoj, la uzo de irlanda lingvo komenciĝis malpliiĝi kaj je la mezo de la 20a jarcento ne plu ekzistis lokoj, kie la Irlanda estis parolata. La plimulto de Irlandaj enmigrintoj, kiuj venis al Kanado nur parolis la anglan. En 2007, la unua oficiala Gaeltacht estis malfermita ekster Irlando, kaj la elektita loko estis Tamworth/Erinsville, Ontario (Kanado). Ĉi tiu loko funkcias kiel loko de renkontiĝo por tiuj kiuj volas konservi vivanta la Irlandajn tradiciojn kaj lingvon. Tie neniu denaskaj parolantoj de la irlanda loĝas en la areo.

Laŭ la Statistiko de Kanado, estas proksimume 875 denaskaj parolantoj de la irlanda en Kanado. La plimulto el ili vivas en Ontario (365).


La Kimra estas la alia lingvo, kiu postvivis en Kanado ĝis la fino de la 20a jarcento. La kimroj alvenis al Kanado ĉe la komenco de la 17a jarcento.  Laŭ Canadian Encyclopedia la malkovro de oro en Brita Kolumbio en 1862 altiris duan ondon de enmigrado kaj tiam estis alia unu ĉe la komenco de la 20a jarcento, ĉi-lasta venis el Argentino. Ni scias ke Kanado kaj Argentino havas la nuraj kimraj komunumoj ekster Britio kiuj parolas la Kimra. En Kanado, restas kolonio en Ponoka en Alberto, kaj en Bangor en Saskaĉevano, kvankam en ambaŭ kazoj la nombro de denaskaj parolantoj estas malpli ol 100.

Laŭ Statistiko de Kanado 1290 Denaskaj parolantoj de la Kimra lingvo loĝas en Kanado, la plimulto de ili en Ontario (530 denaskaj parolantoj); Ekzistas 325 en Brita Kolumbio kaj 205 en Alberta. 

La plej gravaj Urboj en Kanado havas St. Davidon societon kaj Kimran koruson. Oftas vidi tiujn lokojn organizi la "eisteddfodau" la fama Kimra festivalo kie muziko kaj poezio estas okazigitaj. Ekzistas preĝejo en Toronto kie okazas diservoj en la Kimra kaj kimraj klasoj.


Bretona lingvo estas parolata en Francio plejparte. Laŭ Canadian Encyclopedia estas malgranda komunumo de parolantoj de tiu lingvo kiuj loĝas en Montrealo. Ekzistas neniuj raportoj pri agadoj en Kanado por antaŭenigi la uzon de tiu lingvo.


La Kornvala kaj Manksa lingvoj estis uzitaj plejparte loke. Ekzistas la ebleco ke Kanado ricevis enmigrintojn, kiuj parolas tiujn lingvojn, sed ekzistas neniuj raportoj pri kiom kaj kiel ili uzas siajn lingvojn. Estas plej probable, ke se ili estis parolataj en Kanado, ili estis uzitaj en hejmoj aŭ en malgrandaj sociaj rondoj. 


Ĉi Tiu artikolo estis skribita en Memoro de nia amiko, Mathew James Scott Chisholm (Mateo), kiu ĵus forpasis. Li estis Esperantisto, membro de la Asocio de Skotgaela Lernantoj en Toronto kaj li dediĉis sin al lernado kaj antaŭenigo de la skotgaela lingvo.  Ni bedaŭras lian foriron!





Mateo, kun Trevor kaj mi dum la Lanĉfesto de Amikumu

No hay comentarios:

Publicar un comentario