domingo, 13 de mayo de 2018

Lingvaj Mispaŝoj en Diplomatio

La pasinta semajno, la amaskomunikiloj raportis nekutima esprimo uzita fare de la Prezidento de Francio, Emmanuel Macron, dum sia ŝtata vizito al Aŭstralio. En la BBC, ni povas legi, ke, kiam parolante al la Ĉefministro Malcolm Turnbull, li diris: "Thank you and your delicious wife for your warm welcome…,", ("Dankon Vi kaj via bongusta edzino por via varma bonveno...") Ni scias ke Prezidento Macron parolas la anglan tre bone, kaj tre ofte li uzas siajn lingvajn kapablojn por paroli rekte en tiu ĉi lingvo kun aliaj ŝtatestroj. Sed ĉi-foje, la s-ro Macron eraris pro io, kion ni nomas "Falsaj Amikoj", kie vortoj kiuj sonas similaj, kaj povas esti skribita kun sama ortografio, ili ne havas la saman signifon. Ni scias, ke la vorto "bongusta" ne aplikas al personoj. Sed tiu vorto en la franca estas "délicieux" kiu ankaŭ povas signifi "ĉarma". Laŭ la enreta vortaro wordreference , en la franca ni povas diri "C'est une jeune femme délicieuse" por priskribi ĉarman virinon.

La historio de Diplomatio havas multajn ekzemplojn de diplomatiaj mispaŝoj uzante lingvoj. Fama ekzemplo, Usona Prezidento John F. Kennedy faris aklamaciatan paroladon ĉe la Berlina Muro, kie li diris la fama frazo: "Ich bin ein Berliner". Li volis diri "mi estas Berlinano". Sed la uzo de "ein" kun la vorto "Berliner" alportis malsaman mesaĝon al la loĝantoj de tiu urbo. Ĝi estas la nomo de populara benjeto; do multaj personoj komprenis "mi estas benjeto".

Ni priskribis situacion kie ŝtatestro uzas lingvon, kiun li povas paroli tre bone sed ne estas lia denaska lingvo; kaj alia kie ŝtatestro uzas unu frazo en lingvo kiun li ne konas kaj la loka kunteksto ne helpas. Plejparto de tiuj situacioj finis kiel nuraj anekdotoj. Malgraŭ la uzo de malsamaj lingvoj en la hodiaŭa diplomatio, ni ne vidas ilin pli ofte ĉar ne ĉiuj la ŝtatestroj povas paroli bone en malsama lingvo ol en sia gepatra lingvo.  Ni ofte trovas prominentaj oficialuloj, kiuj parolas flue la anglan aŭ la francan apud la naciaj lingvoj de siaj landoj, ĉar ili havis la ŝancon studi en landoj kiel Usono, Britio aŭ Francio, kaj lerni bone la lingvo. Sed plejparto de la tempoj, mondaj gvidantoj petas helpon de lingvaj profesiuloj antaŭ atendi gravaj kunvenoj, ŝtataj vizitoj aŭ subskribi traktaton kie malsamaj lingvoj estas uzitaj.

Sed profesiaj tradukistoj kaj interpretistoj ne estas liberaj de eraroj. Ekzistas ankaŭ kazoj de diplomatiaj mispaŝoj kaŭzita de lingvaj profesiuloj. En la paĝo de TERMIUM Plus, unu el la plej grandaj terminologio kaj lingvaj datumoj bankoj de la monda, funkciigita fare de la Traduk-Oficejo sub la registaro de Kanado, ekzistas paĝo dediĉita al historiaj tradukerarojn. Unu el la rakontoj skribas pri la hispana delegito, kiam li alparolis al spektantaro de francaj parolantoj per sia mikrofono, li diris en la hispana: "Estoy constipado, perdonadme", (Pardonu, mi havas malvarmumon). Sed la interpretisto tradukis tion ĉi en la franca kiel " Excusez-moi, je suis constipé. " Post tio, la spektantaro komencis ridi.  La vorto "constipé" en Esperanto estas "konstipita". 

Sed ne ĉiujn la erarojn en ĉi tiu areo estas tiel amuzaj. En 1889, Etiopio kaj Italio subskribis pakton konata kiel la Traktatode Wuchale (Ŭuĉal). La teksto de la traktato estis en la amhara kaj la itala, la lingvoj de tiuj landoj. Sed la teksto ne legis la sama en ambaŭ lingvoj.  La teksto en amhara lingvo garantiis al la Etiopana reĝo Meneliko 2-a grandan aŭtonomion, sed la itala teksto fondis Itala protektorato kaj ke Etiopoj devus efektivigi siajn internaciaj aferoj tra la Italoj. Post ne longe, diskutoj koncerne al ĉi tiu traktato kondukis al milito ses jarojn poste. Kelkaj fontoj nun diras ke ĉio estis kaŭzita de maltraduko de nur unu verbo, formante ĉiopermesa klaŭzo en amhara lingvo kaj deviga en la itala. Tiu diferenco en la itala estas: 
-Amhara teksto: "l'Abissinia "può" servirsi dell'Italia...";
-Itala teksto: "l'Abissinia "consente a servirsi dell'Italia..."

Unu el la plej memorindaj tradukaj mispaŝoj en diplomatio okazis dum la ŝtata vizito de la Usona Prezidento Jimmy Carter al Pollando. Carter diris ke li estis ĝoja esti en Pollando. Sed la tradukisto al la pola, dungita de Usona Departmento de Ŝtato, tradukis tiujn vortojn en maniero kiu povus esti komprenita kiel li forlasis Usonon por vivi en Pollando. Sed poste, frazon de Usona prezidento dirante ke li volis scii, kio estis la deziroj de la Pollandanoj por la estonteco, estis tradukita kiel li diris ke li estis interesita por lerni pli pri la karna voluptoj de la pollandanoj.  Ĝi estas interesanta noti ke la tradukisto estis Poligloto, bona tradukisto de la rusa, franca kaj pola en la anglan, kaj li ankaŭ estis rekonita por traduki la poemojn. keIkaj analizistoj diras, ke kvankam la tradukisto estis tre kompetenta, interpreti sperton mankis al li, precipe kun la pola lingvo. Alia interesa fakto estas ke la tradukisto estis denaska rusa parolanto, kaj li povus konfuzi kelkaj terminoj en la rusa kaj la pola.  Interesa rakonto povas esti legita en strange history .

Sed Oficialaj tradukistoj povas fari erarojn en areoj malpli rilatita kun lingvoj. Tie estas rakonto pri diplomatia mispaŝo interHispanio kaj Maroko. Kiam ambaŭ landoj diskutis la detalojn de la fina dokumento kiu kondiĉis la limoj de la teritoriaj akvoj, tiu dulingva dokumento araba – hispana uzis malsamaj mezurunuoj por la marbordo en ambaŭ lingvoj. En unu lingvon ili uzis naŭtikaj mejloj dum en la alia ili uzis internacia mejloj. Estis diferenco de pli ol du cent metroj.

En 2015 la revuo Veja raportis ke Brazilo ankoraŭ ne povis efektivigi komercan traktaton inter Merkosudo kaj 5 Afrikaj landoj, kiuj estis diskutita ekde 2008, ĉar ekzistas 205 tradukaj erarojn en la fina dokumento en la angla kaj la portugala. Vortoj kiel "Kuir-oleo" kaj "lubrikaĵo", "laboranta tago"kaj" ferioj", "triciklo" kaj "skotero" estis ofte malbone tradukitaj.  


Diplomatioj kaj la Lingvo profesiuloj kiuj laboras kun ili ne estas libera de eraroj. La plejparto de la tempoj, kiam diplomatiaj mispaŝoj okazas, la registaroj de la landoj implikitaj moviĝas pluen kaj alia kurioza rakonto restas. Eble la plej malbona eraro en diplomatio estas ne profesie labori kun la komunikadoj inter la nacioj.   

No hay comentarios:

Publicar un comentario