viernes, 24 de marzo de 2017

Interesaj faktoj pri la Persa lingvo

La Persa lingvo estas lingvon ke apartenas al la Irana branĉo de Hindeŭropa familio. Malsamajn fontojn ke mi konsultis, ili diras ke proksimume 130 milionoj de personojn parolas la Persa, precipe en landojn kiel Irano, Afganistano, Taĝikio, kaj en landoj kie grandaj komunumoj de parolantoj loĝas kiel  Usono, Kanado, Turkio, Irako, Azerbajĝano, Kuvajto kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ĝi estas lingvon ke havas tre grava literatura kaj historia tradicioj.
Ĉi tie mi skribas pri kelkaj interesaj faktoj pri la Persa, Ĝi estas lingvon ke mi uzas ofte jam dum iu tempon.  

1.- Persa estas tre malnova lingvo. Laŭ la retpaĝo pri malnovaj skribsistemoj http://www.ancientscripts.com/oldpersian.html la plej malnovaj skribitaj registroj de Malnova Persa estas kojnoformajn tekstojn el la 6-a jarcento A.K. Ekzistas kialoj por pensi  ke tiu lingvo estas eĉ pli aĝa.

2.- Multo da personoj ekster Persio, rilatas la Persa lingvo kun “Farsi”, la oficiala lingvo de Irano. Ĝi estas vere la plej parolanta versio de la parolata Persa lingvo, sed ekzistas ankaŭ aliaj versioj. En Afganio, ĝia Persa lingvo estas nomita “Dari”, kaj estas unu el ĝia oficialaj lingvoj kaj estas la plej uzita lingvo por komuniki ĝia malsamaj etnoj. En Taĝikio, la oficiala lingvo estas “Tajik”, alia versio de la Persa lingvo. Kvankam ekzistas kelkajn malsamecojn en iliaj gramatiko kaj vortprovizo, parolantoj de ia versio de la Persa lingvo povas kompreni la aliaj, kaj tio estas io ke mi spertis mi mem, kiam mi parolis Persan kun personojn el tiuj landoj.   
3.- La Persa lingvo estas skribita en modifita versio de la Araba Scripto. Sed en taĝikio, ĝi estas skribita en modifita versio de la Cirila alfabeto. Sed tra ĝia historio, Persa estis skribita en malsamaj skriptoj, kaj eble ĝi estas la lingvo ke uzis la plej granda numero de skripto sistemoj.  http://www.omniglot.com/writing/persian.htm , estas liston de tiuj skripto sistemoj. Ĉi tie mi havas mia propra listo, iu malsama, bazita en mia sperto post legi kaj vidi tekstojn en tio lingvo. Araba kaj Cirila estas la alfabetoj ke estas je la komenco de la listo. Malnova Persa estis skribita en kojnoformo. Mez-Persa estis skribita en Pahlavio. Dum tia tempo, kelkajn literaturajn kaj religiajn verkojn de la Zoroastranoj estis skribita kun modifita versio  de la Avestana Skripto.. Tekstoj de la maniĥeaj estis skribita en versio de la Aramea alfabeto.  Latinaj literoj estas por la Interreto kaj por sendi mesaĝoj SMS. Ekzistas registrojn en la Judeo Persa dialekto skribita kun Hebreaj literoj.   

4.- La Persa lingvo havas specialan gramatikon. Ne ekzistas klasojn aŭ genrojn kaj ne ekzistas artikolon. La konjugacio de la verboj estas facilaj kaj ne estas bezono por uzi la personaj pronomoj. La plej multo de la pluraloj havas regulajn ŝanĝojn kaj ili estas malpli uzita ol aliaj lingvoj; Plurnombro ne aperas post nombroj. En skribita Persa ne ekzistas kazojn. La Persa estas baze SOV-orda. Specialan karakterizo de la Persa kaj aliajn Iranajn lingvojn estas la “Ezafe”, ke estas ne akcentitan lastan silabon (aŭ la silabo “je” post vokalon) ke estas uzita por ligi 2 vortojn, ĉefe uzita por ligi Adjektivon kaj nomon aŭ por priskribi havaĵon.

5.- La Persa lingvo  havas multaj malsamaj dialektoj. Kiel ni deduktus, la dialektoj ŝanĝas el unu regiono al aliaj. Sed io tre speciala pri la Persaj dialektoj, ke ne estas komuna en aliaj lingvoj, estas ke ankaŭ la religiaj minoritatoj ke loĝas en Irano, ili havas iliajn proprajn dialektojn. Laŭ la retpaĝo de la Persa lingvo http://www.iranicaonline.org/articles/persian-language-1-early-new-persian ekzistas dialektojn parolintaj por la Judoj kaj la Zoroastrianoj. La Zoroastriana dialekto estas nomata “Dari”, kaj ne havas rilato kun la Afgana Dari. La dialekto de la Judoj estas nomata Judeo - Persa. Ekzistas indikaĵoj ke la Persaj Kristanoj kaj la Manikeanoj ankaŭ havis iliaj dialektoj, ke jam ne estas uzitaj. Sed tio ankaŭ kondukas al la sekva punkto:

6.- La Persa lingvo estis uzita por religiaj tekstoj. La plimulto de la Persa religia literaturo estas rilata kun Zoroastrismo kaj Islamo. Ankaŭ ekzitas Persa Manuskriptoj kun Judaj, Kristanaj kaj Manikeaj tekstoj. Ankaŭ gravajn partojn de la Bahaa sanktaj tekstoj estas originale skribita en Persa. Kvankam mi ne trovis iu referenco pri Budhismaj tekstoj en la Persa lingvo, ekzistas Budhismaj tekstoj en aliaj Iranaj lingvoj, kaj ankaŭ ekzistas registroj de la aktiveco de Budhista misiistoj en Irano kaj la laboro de Iranaj Monaĥoj kiu helpis en la disvastigo de tia religio en la okcidenta parto de Ĉinio. Mi kredas ke iu tempo ni malkovrus pli tekstoj ke povus klarigi la ekzisto de Budhismaj tekstoj en Persa. Hodiaŭ, iu kiu povas eniri en Google kaj ke povas kompreni la Angla, Franca aŭ la Germana, povas ricevi tre grava informo pri la mondaj religioj. Sed antaŭ mil jaroj, kiam ne ekzistis Google kaj ni ne povas diri ke la lingvoj ke mi jam menciis estis tre uzata, la Persa lingvo estis tre grava por registri la instruo de la malsamaj religio de tia tempo.
       
7.- La Persa lingvo havas tre riĉan literaturan tradicion, ke inkluzivas poemojn, librojn, dokumentarioj kaj aliajn esprimojn de skribita arto. Sed kiu meritas la rekono por influi super, ne nur la Persaj lingvo kaj artoj sed super la lingvo mem estas la verko “Ŝahname”, la fama epopeo de la reĝoj, verkista por la granda persa poeto Ferdowsi Tusi. Ŝahnameh ne nur estas la plej fama verko de la Persa literaturo, sed multaj de personoj, inkluzive gravan spertuloj, ili kredas ke tia epopeo influis en la revivo de la Persa lingvo post la falo de la Sasania Imperio. Ili ankaŭ diras ke dank’ al tia verko, la Persa lingvo ŝanĝis tre malmulte dum la lastaj 1000 jaroj, jus post la skribo de tia verko. Pli informo en http://shahnameh.eu/ferdowsi.html

8.- Kvankam la Persa lingvo havas tre grava listo de poetoj kaj verkistoj, almenaŭ, nun, je la komenco de 2017, ĝi estas eble la plej grava lingvo de la mondo ke havas neniam havis la nobelpremion pri literatura.    

9.- Artista esprimoj ke uzas la Persa lingvo ne estas lima nur en la literaturo, sed ankaŭ ekzistas esprimoj en la Kaligrafio. La Historio de la Kaligrafio komencas proksime al la 7-a jarcento post komenci uzi la Araba skripto, sed ekzistas spertuloj ke pensas ke tia arto en Persio eble komencis kelkajn jarcentojn antaŭe     
Persajn artistojn kontribuis por krei skribstilo pli flua kie la beleco kaj harmonio havas tre gravan parton. La plej uzita skribstilo de la moderna Persa Araba skripto estas Nastaleeq. Tio stilo sekvas naturajn kurbojn, malkiel la Araba stilo ke havas tendenco por esti pli Geometria. Pli informo en http://www.persiancalligraphy.org/History-of-Calligraphy.html 

En tia exemplo, vi povas legi la vortoj "bonaj pensoj, bonaj vortoj, bonaj agoj"


10.- La Persa lingvo estas tre romantikan lingvon.  Ekzistas kelkajn malsamajn esprimojn por diri “Mi amas Vin” en malsamaj manieroj. Ĉi tie estas:
دلبرم   (Delbar-am)  = Tio signifas “Kiu tenas mia koro”. Ĝi povas ankaŭ signifi  “Kiu ŝtelas mia koro”. Ĝi estas uzita por aludi al la Amatan personon. 
همسرم  (Hamsar-am) = Laŭlitere signifas “Mia egala kapo”  Ĝi estas uzita por la edz(in)o. 
جگرم   (Ĝigar-am) = Ĝi estas uzita por kariĝi, kaj signifas “Mia kara”, sed Laŭlitere signifas: “Mia Hepato”.
صد قلب هم برای رساندن همه عشق من به تو خیلی کم است
(Sad Qalb ham baraaye resaandan-e hameye eŝq-e man be to ĥeily kam ast) = Tio signifas io kiel: “Cent koroj estus tre malmultaj por doni mia Amo al vi!”
En mia artikolo pri la slangoj, mi jam referis al aliaj tre origina frazo por esprimi Amo en persa, kaj estas  “Muŝ Boĥoradet” ke Signifas “Vi estas bela”. Sed Laŭlitere la esprimo signifas: “La musoj manĝos vin”. Ĝi estas uzita por infanojn.

11.- La Persa lingvo alportis kelkajn vortojn ke ni nun uzas en malsamaj lingvoj. Inter tiaj vortoj ke estas Persaj, ni havas:
-Paradizo. Ĝi venas el la Persa vorto  فردوس  (Ferdous) ke signifas “ĝardeno”. Alia vorto ke povus esti la origino estas پردیس (Pardis). Tiaj vortoj eble venas el Avestana vorto “Pairi-Daeza”
-Bazaro: El la Persa بازار (Baazaar).
-Karavano: El la vorto  کاروان (Kaarvaan)
-Jasmeno: El la vorto یاسمین (Yaasamin). En Mez - Persa “Yaasaman
-Noruzo:  ankaŭ aliliterata en Esperanto “Noŭruzo” el la vorto نوروز (Noŭruz) = نو (Noŭ) ke signifas “Nova” + روز (Ruz) ke signifas “Tago”. Noruzo estas la nomo de la Persa Novjaro. Nun ni povas ofte vidis tia vorto en la kalendaroj en Eŭropo kaj Nordameriko, por marki la komenco de la printempo.    


Miaj kore salutoj por ĉiuj miaj Persaj amikoj kiuj celebris la Festo de Noŭruz!

No hay comentarios:

Publicar un comentario