Archivo del blog

miércoles, 16 de marzo de 2022

La irlanda, oficia lingvo de la Eŭropa Unio

 

La 1-a de januaro 2022, dum ni festis la novjara tago, la irlandanoj festis ke ilia nacia lingvo, la irlanda lingvo, fine akiris plenan statuson kiel laborlingvo de la Eŭropa Unio (EU).


La EU havas 24 oficialajn lingvojn. Ĉiufoje kiam nova lando aliĝas al EU, sia oficia lingvo estas ankaŭ aldonita kiel oficiala lingvo de la Eŭropa Unio. Sed la aldono de la irlanda estis io aparta. Irlanda aliĝis al EU la 1-a de januaro 1973, sed la inkludo de la irlanda lingvo komenciĝis dum 2005 kaj la statuso kiel oficiala lingvo estis finfine akirita la 1-an de januaro 2007. Sed pro la manko de tradukistoj, deroga interkonsento estis establita, kaj ĉi tiu limigis la tekstoj kiuj devus esti tradukitaj en la irlandan. La derogo finiĝis la 31-an de decembro 2021. tio signifas ke la irlanda estas laborlingvo de la EU same kiel la aliaj oficialaj lingvoj


Je la fino de januaro, Seán Kelly, Membro de la Eŭropa Parlamento (MEP) prezentis la unuan amendon en la irlanda lingvo al Eŭropa leĝdona akto. La unua fojo kiu amendo estis prezentita en ĉi tiu lingvo


La irlanda estas gaela kelta lingvo parolata en Irlando, kaj en aliaj landoj kiel Britio, Usono, Kanado, kie irlandaj enmigrintoj alvenis. La malkresko en la uzo de la lingvo en Irlando komenciĝis dum la 17-a jarcento kaj estis iom post iom anstataŭigita per la angla. Dum la mezo de la 19-a jarcento, multaj irlandanoj mortis ĉar la terpommalsato kaj la nombro da parolantoj daŭre malkreskis. En 1922, Irlando sendependiĝis kaj la irlanda lingvo estis adoptita kiel oficiala lingvo .


Kvankam plu da irlandanoj havas intereson en la lingvo, laŭ la lasta censo en 2016,  la nombro de parolantoj de la irlanda malkreskis kompare kun la antaŭa censo de 2011. Proksimume 1.761.420 personoj parolas la irlanda (39,8% de la loĝantaroj). Ĉi tiu nombro reprezentas ĉirkaŭ 13 mil parolantoj malpli ol en 2011. Nur 73.803 parolantoj diris ke ilis parolas la irlandan ĉiutage, dum 111.473 parolantoj parolas ĝin ĉiusemajne.


Irlando estas dulingva lando; la angla kaj la irlanda estas ambaŭ oficialaj. La registaro servas en ambaŭ lingvoj kaj vi povas lerni ambaŭ lingvojn en la lernejo. Sed tamen la pli multo de la civitanoj estas unulingvaj kaj parolas nur la anglan. La plimulto de la parolantoj de la irlanda loĝas en partoj de la lando konataj kiel Gaeltacht , kiu estas lokoj kie la irlanda estas la ĉefa lingvo. Ni havas en Kanado la sola Gaeltacht ekster Irlando, en Erinsville. 


Sed, se ni parolas pri la afero de la irlanda kiel oficiala lingvo de la EU, Ĉu tio influas sur la uzo de ĉi tiu lingvo?

 Ĉu ni vidos pli da parolantoj? Laŭ mia opinio, la pozitiva efiko, kiun ni vidos estos tre limigita. Certe pli da EU-dokumentoj estos tradukitaj en ĉi tiun lingvon kaj la tradukistoj de la irlanda havos pli bonan ŝancon trovi bonajn laboroin. Sed tiu estos limigita al EU-oficejoj, kaj kion ili tradukos ne estos legitaj por multe da personoj.


Irlando povas vidi sian nacian lingvon kiel EU oficiala lingvo. Sed ili ne vidos baldaŭ sian nacian lingvon oficiale uzata de siaj MEP. Post legi pri la 13 eŭropdeputitoj kiuj reprezentas al Irlando, mi nur trovis pruvojn ke 3 el ili parolas irlandan. (4-a eŭropdeputitino postis videon kie ŝi parolas en la irlanda). Neniu el ili havas retpaĝon en la irlanda por prezenti siajn proponojn.


La EU sola ne povas fari multon por la lingvo. Ne ekzistas leĝon nek monon kiu povas savi lingvojn se iliaj parolantoj ne uzas ĝin. Mi ne loĝas en Irlando, sed mi legis multajn artikolojn en la irlandaj gazetoj, sed mi pensas ke la malkresko de la lingvouzo estas problemo kiun la politikistoj volas solvi, sed sen komprimisi.





No hay comentarios:

Publicar un comentario