sábado, 24 de julio de 2021

Multlingvaj Imperioj

 

Lastatempe, mi finiĝis legi la libron Empires of the Word, A Language History of the World(Imperioj de la Vortoj, Lingva Historio de la Mondo, la traduko de la titolo de la libro estas mia), libro skribita en la angla de la brita erudiciulo Nicholas Ostler. Tiu ĉi libro temas pri la disvastiĝo de kelkaj el la plej parolataj lingvoj tra la homara historio. La libro iras de tre antikvaj lingvoj kiel la sumera kaj la akada, ĝis lingvoj kiuj estas inter la plej parolataj de la mondo kiel la angla, la mandarena kaj la hispana. Ĝi klarigas la historion kaj disvastiĝon de lingvoj kiel la rusa, la persa, la araba kaj aliaj plu. La libro respondas demandojn kiuj oni povus fari pri la lingvoj de imperioj. Vi povas legi skribitajn ekzemplojn de la lingvoj kiuj ĝi mencias kun iliaj tradukoj en la angla. Mi multe lernis de ĉi tiun libron kaj estis vera plezuro legi ĝin, kaj mi rekomendas ĝin al ĉiuj miaj amikoj kiuj amas la lingvojn.


Hodiaŭ mi deziras skribi pri kelkaj imperioj kiuj uzis multlingvajn administraciojn. Mi ne estas sperta pri historio kaj mia listo eble ne estas kompleta. Jen kelkaj el ili.




1.- Aĥemenida Imperio (550 – 330 a.K.)


La lingvo de la korto estis la antikva persa. Sed kiam la imperio komencis sian disvastiĝon, la antikva persa estis nur voĉe uzata. Ili decidis adopti aliajn lingvojn kiuj jam estis uzataj loke en la administracio. Du el tiuj lingvoj estis la Akada kaj la Elama. Ĉi tiuj lingvoj jam uzis kojnoskribon kaj poste estis adoptitaj por formalaj komunikadoj.


Ekzistas pruvoj ke la Elama estis uzata por la administracio kaj diversaj dokumentoj skribitaj sur argilaj tabuletoj estis trovitaj en antikvaj arĥivoj ĉe Persepolo. Vi povas legi plu en la retejo de Britannica


La antikva persa kojnoskribo aperis dum la regado de Dario la 1-a. Vi povas ankoraŭ vidi antikvajn monumentojn kun trilingvaj surskriboj en la antikva Persa, la Akada kaj la Elama. Bistun estas la plej fama monumento.


Sed la plej uzita lingvo estis la Aramea. La Asirianoj jam uzis ĉi tiun lingvon. La aramea havis alfabeton kaj estis pli uzebla por individua korespondado kaj por la armeo. La aramea igis la lingvo de la komunikado inter la diversaj regionoj de la imperio. Ekzistas pruvoj ke la Egipta Demotiko estis ankaŭ uzata en la administracio kaj la armeo


Ni ankoraŭ ne diskutis pri la religio de la korto kiu estis la Zoroastrismo. Por kompreni la Sanktajn Skribojn, oni bezonas la Avestan lingvon.




2.- Romia Imperio (27 a.K. – 476 p.K.)


La oficia lingvo de la romia imperio estis la latina. Sed la greka estis vaste parolata kaj servis kiel interlingvo en la regiono ĉirkaŭ la orienta Mediteraneo. La Greka estis uzata por la internacia komerco. La romanoj de la altaj sociaj klasoj ofte parolis la grekan flue kaj tre konis la helenan kulturon. Ili ofte parolas en la greka inter si kaj havis sklavojn kiujn ankaŭ parolis la grekan.


La latina estis la lingvo de la romia popolo kaj estis uzata en la administracio. Interesa afero ke paroli la latinan estis postulo por la romia civitaneco, sed ĉi tiu regulo ne ĉiam plenumiĝis.


En kelkaj regionoj, aliaj lingvoj estis kunuzitaj. Ni ofte trovas trilingvaj antikvaj dokumentoj kaj monumentoj, kiel en Sirio (Latinagrekasiria), en Egiptio (Latinagrekakopta), Norda marbordo de Afriko (Latinagrekapunika) kaj Judeo (Latinagrekaaramea)



3.- Otomana Imperio (1299 – 1922 p.K.)


La oficia lingvo de ĉi tiu imperio estis la osmanida turka, versio de la turka tre influita de la persa. La lingvo estis miksaĵo de la turka, la persa kaj la araba. Sed la plimulto de la pruntvortoj venis el la persa. La plej instruitaj funkciuloj parolis la persan. 


La araba estis la lingvo de gravaj regionoj sub la otomanoj kiel Mezoriento kaj Norda Afriko. Estis ankaŭ grava ĉar la oficia religio estis la Islama.


La otomanoj respektis la minoritatajn lingvojn kiujn ili povis uzi formale. Sed se ili devis komuniki kun la korto, la lingvo devis esti la osmanida turka. Dum la lastaj 2 jarcentoj, la franca aperis kiel la lingvo de la diplomatio kaj la scienco.



4.- Rusa Imperio (1721 – 1917 p.K.)


La Rusa imperio estis vere multlingva, komencante kun la reĝeco; ili povis paroli flue en 3 , 4 aŭ pli da lingvoj. La plej oftaj lingvoj kiujn ili lernis estis la angla, la franca kaj la germana. La franca estis speciala en la Rusa alta socio. Membroj de la nobelaro ofte babilis en la franca. Ĉi tiun fakton aperas en la verko Milito kaj Paco (Война и миръ), skribita en la rusa de Lev Tolstoj, kun kelkaj dialogoj skribitaj en la franca.


La rusa estis la oficia lingvo de la imperio. Sed ekzistis iuj regionoj kiuj uzis sian propran lingvon por la administracio. Unue, neniu klopodis trudi la rusan lingvon al aliaj. Lokoj kiel en Pollando, Armenio, Kartvelio, ili uzis sian propran lingvon (la polan, armenan kaj kartvelan) en ilia ĉiutaga vivo, oficiale kaj ne formale. Aliaj regionoj, post kiam ili fariĝis parto de la imperio, ili daŭre uzis la sama lingvo por administrado kiujn ili antaŭe havis. Finlando uzis la sveda lingvo por siaj aferoj (Interesa afero ke la finna lingvo unue oficialiĝis kiam ili estis parto de la rusa imperio). En Latvio kaj Estonio, la germana estis la lingvo de la instruado


Zamenhof vivis tiutempe kaj la lingva situacio de Pollando sub la Rusa imperio inspiris lin krei la Internacian Lingvon: Esperanto.




5.- Aŭstrio-Hungaria Imperio (1867 – 1918 p.K)


Ĉi tiun vere estis unu el la plej multlingvaj imperioj de la historio. Dum ĝia mallonga ekzisto, ĉi tiun multnacia ŝtato estis la 2-a plej longa lando en Eŭropo (post Rusio). Ĝi estis komence unio inter la Aŭstria imperio kaj la Hungara reĝlando. Ĝi havis 14 oficiajn lingvojn: la germana, hungara, slovaka, slovena, ĉeĥa, serba, kroata, ukraina, pola, itala, litova, rumana, rutena kaj turka.


La germana estis la lingvo de la imperia korto kaj la ĉefa lingvo de la administracio. Sed ĉiaj la 14 oficiaj lingvoj povis esti uzitaj en la lernejoj, registraraj servoj kaj la tribunaloj. En la Aŭstria parlamento, ĉiaj la 14 lingvoj povis esti uzitaj, sed krom la germana, interpretaj aŭ transskribaj servoj ne ĉiam disponeblis por la aliaj lingvoj.


Lakrone (krono) estis la monunuo. La monbiletoj estis dulingvaj germanahungara. La valoro de la monbiletoj ofte estis skribitaj en ok aliaj lingvoj: ĉeĥa, slovena, serba, kroata, ukraina, pola, itala kaj rumana. La moneroj en la Aŭstria parto almenaŭ estis ofte skribitaj en la latina. 




No hay comentarios:

Publicar un comentario