Archivo del blog

domingo, 13 de diciembre de 2020

Glotofobio kaj Diskriminacio bazita sur la Akĉentoj

 

Ni ĉiuj havas denaskan lingvon; ni ĉiuj parolas ĝin kun akĉento, kiu estas influita de la loko kie ni loĝas kaj de kiuj ĉirkaŭas nin (Familio, instruistoj, kaj amikoj). Ĉi-tiu akĉento estas parto de nia propra identeco. Sed l’akĉento povas ankaŭ kaŭzi kelkajn reagojn, kiujn povus esti pozitivaj, negativaj, aŭ eble nur scivolemo; Oni provas asocii l’akĉenton kun loko de origino kaj etneco.

Sed nia koncerno estas, kiam la reago al malsamaj akĉentoj estas negativa, kondukante al iu speco de diskriminacio aŭ maljusta traktado. Ĉi-tio estas nun konatas kiel “Glotofobio”, vorto kiu venas el la franca glottophobie. Tiu esprimo estis kreita de la franca sociolingvisto Philippe Blanchet en 2008 kaj resume difinas diskriminacion bazita sur denaska lingvo, lingvouzo aŭ dialekto. 

Ĉi tiu vorto aperis lastatempe en la novaĵoj, kiam la Nacia Asembleo en Francio voĉdonis por krei lon kontraŭ la Glotofobio. Francio estas lando, kiu havas unulingvismon kiel ideologio kie la franca estas la sola oficia lingvo. Ekde la jaroj post 1970, la regionaj akĉentoj ne estas plu akceptitaj. Ili nur estas uzitaj por ne seriozaj laboroj kiel en la humoro. Alternativaj vortoj kiuj devenas de regionaj dialektoj ofte en estas akceptitaj. Ni povas legi plu pri la nacia debato ĉu la uzo de la vorto chocolatine kiel valida alternativo por pain au chocolat. La termino pain au chocolat estas uzata en Parizo kaj en la plej parto de la franca teritorio dum chocolatine estas uzita en la sudokcidento de Francio. Ĝi ankaŭ estas uzata en Kebekio.


Sed la aferoj komencis ŝanĝi, ne nur danke al enmigrado, sed ankaŭ danke al miloj da denaskaj parolantoj de la franca kiuj moviĝis al la franca ĉefurbo, suferis ĉar siaj regionaj akĉentoj kaj komencis labori kontraŭ la diskriminacio. Sed la afero kiu originis ĉi tiun leĝon kontraŭ la Glotofobio, okazis en 2018, kiam franca politikisto rifuzis respondi demandojn del ĵurnalistino el la sudo de Francio ĉar ŝia akĉento. Reagoj komencis, kaj eĉ membroj de la Asembleo komencis partopreni en la debatoj uzanta plene iliaj regionaj akĉentoj. Hodiaŭ en Francio ni havas dulingvan prezidanton kaj dulingvan ĉefministron kiun parolas kun regiona aento. Jean Castex, ĉefministro de Francio venas de la sudokcidento de la lando, parolas la francan kun akĉento kaj parolas flue la katalunan lingvon.  

La glotofobio ekzistas preskaŭ ĉie, sed ne estas tiel vaste dokumentita kiel en USONO aŭ Kanado. Diversaj studoj montris ke l'akĉentoj havas influon sur kiel ni povus percepti aliajn personojn kiel eblaj dungitoj, kunlaborantoj, partneroj. Ĝi ankaŭ povas influi kiel ni perceptas al la vendistoj. En Toronto vi povas trovi diversajn servojn kiujn helpas parolantojn de la angla kiel dua lingvo redukti siajn akĉentojn. La Ontaria Komisiono pri la Homaj Rajtoj konsideras ke la diskriminacio bazita sur akĉento estas asociita al aliaj specoj de diskriminacio jam malpermesitaj. Sed ekzistas multe da landoj kie la diskriminacio surbaze de akĉento estas pli socie akceptita kaj la nuna leĝo ne protektas kontraŭ ĝi. 


Sed ne ĉiam fremdaj akcentoj havas negativan percepton. Se vi volas vendi produktojn de specifa lando, foje voĉo kun akĉento de tiu loko povas kaŭzi pozitivan reagon al la produkto. Por ekzemplo, se mi volus promocii la kvalito de italaj vinoj, dungi iun, kiun parolas kun itala akĉento, por helpi min kun la vendoj, povus esti utila. Diversaj studoj montris ke por kiuj volas partopreni en romantika rilato, kelkaj fremdaj akĉentoj estas perceptitaj kiel pli romantikaj.

Kia estas la solvo por la Glotofobio? Laŭ Philippe Blanchet, kiel li respondis en intervjuo por Belgiarevuo, ni devas fari laboron por edukado kaj la leĝoj. Li menciis ke ni bezonas edukan sistemon kiun promocias la plurlingvecon. La lernejoj devus instrui nin ke ekzistas aliaj lingvoj, ni povas lerni ilin, kaj ekzistas malsamaj manieroj paroli la saman lingvon. Sed pri la jura sistemo, ni bezonas revidi kaj ŝanĝi la leĝojn kontraŭ la diskriminacio.

Laŭ mia opinio, mi tute konsentas ke la eduka sistemo devus prepari nin de la komenco vivi en multkultura kaj multlingva mondo. Infanoj povus havi ekspozicion al diversaj lingvoj kaj akĉentoj, kaj kompreni ke ne ekzistas pli bona lingvo nek dialekto ol aliaj. En mia propra familio kun ukraina kaj rusa gepatroj kiuj elmigris al Venezuelo, mi kreskis inter malsamaj lingvoj (la hispana, la angla, la rusa, la ukraina) kaj akĉentoj (loka akĉento el la hispana, ne lokaj kaj fremdaj). Mi havis bonan tempon kiel infano kaj mi rilatas neniu akĉento al bonaj au malbonaj personoj. Ĉie mi trovis bonecon. Aŭdi malsaman akĉenton nur originis scivolemon, sed je la fino ĝi estis alia ŝanco lerni ion novan. Dum mia tempo kiel studento en Britio, unu el la mesaĝoj ni ricevis de la Universitato estis pri la avantaĝoj havi profesorojn kiujn parolas la anglan kun diversaj akĉentoj. Se vi dezirus labori internacie, vi devus paroli al kolegoj, kiuj parolas la anglan kun malsamaj akĉentoj kaj verŝajne internaciaj firmaoj provas dungi iun kiun sentas sin komforta kun aliaj akĉentoj.

Sed se ni parolas pri la leĝoj kontraŭ la glotofobio, ni parolas pri iu pli kompleksa. Malakcepti kandidatojn por laboro, surbaze de ilia akĉento, kaj precipe en kazoj kie la laborpriskribo ne havas postulojn pri la akĉentoj, tio estas diskriminacio. Mi legis kelkajn paĝojn dediĉitajn al laboraj leĝoj kaj ili esence diras ke ĝi estas permesita maldungi se la akĉento malhelpas iun plenumi siajn taskojn ĝuste. La demando estas: ĉu estas laŭleĝa aldoni specifoj pri akĉentoj al la laborpriskribo? Kelkaj laborpostenoj dediĉita al komuniki, (Instruistoj, Amaskomunikiloj prezentistoj, intervjuistoj, aktoroj) povus postuli specifaj specoj de akĉentoj. Ĉu tiuj postuloj estas laŭleĝaj? Leĝoj kontraŭ Glotofobio povas havi konsekvencojn en komedio. Ĉu komediaj aktoroj ne devas uzi akĉentojn en iliaj spektakloj?

Mi kredas ke konscienco, respekto kaj prudento estas pli bonaj solvoj ol provanta leĝdoni pri akĉentoj. Ankoraŭ, Ĉu vi preferas pain au chocolatchocolatine?

No hay comentarios:

Publicar un comentario