Archivo del blog

miércoles, 21 de marzo de 2018

Interesaj Faktojn pri la Avesta lingvo, Mistera Lingvo

La Avesta lingvo estas formortinta Orienta Irana lingvo. Ĝi estas la lingvo en kiu la plejparto de la antikva Irana religiaj tekstoj estis verkita. Ĝi estas proksime rilatita al la Malnovpersa kaj la Sanskrito.

Ne multaj personoj scias pri la ekzisto de tiu lingvo, krom por adeptoj de la Zoroastrisma religio, kiuj konsideras ĝin kiel sanktan lingvon, kaj kelkaj fakuloj en antikvaj lingvoj.  Sed la Avesta lingvo estas tre interesa lingvo, kaj ĝia historio estas unika. Kaj ne multaj personoj scias pri la influo de verkoj en ĉi tiu lingvo super nia propra moderna vivo.

Hodiaŭ mi skribos pri kelkaj interesaj faktoj pri ĉi tiu antikva lingvo.

1.- La Avesta lingvo estas tre antikva. La plej malnovaj konataj verkoj en tiu lingvo datas de la unua duono de la 2a jarmilo A. k.. Kelkaj fontoj parolas pri la jaro 1700 A.k. De la jaro 400 A. k., ĝi estis jam mortinta lingvo.

2.- Ni ne scias la veran nomon de tiu lingvo. Ni ne scias eĉ, kia estis la specifa areo kie tiu lingvo estis parolata kaj kiu parolis ĝin. La nomo de tiu ĉi lingvo devenas de la Avesto, la sankta libro de la Zaratuŝtrismo, kiu estis verkita en tiu antikva lingvo. Ni havas ideon pri la areo en centra Azio, kie tiu lingvo iam estis parolata. Kaj tio kondukas nin al la sekva punkto.

3.- La Avesto, ankaŭ konata kiel "Zend Avesto" estas la sankta libro de la Zaratuŝtrismo kaj estas la nura konata verko en ĉi tiu lingvo. Ĉio, kion ni scias pri tiu ĉi lingvo devenas de tiu antikva teksto. Tiu teksto estis kontinue uzita kiel liturgia teksto kaj tio ĉi estas la kialo, ke hodiaŭ ni havas referencon por studi ĝin, ĝian gramatikon, esprimojn.

4.- La Avesta alfabeto, ankaŭ konata kiel "Din Dabireh", (El la mezpersa "Religia Skribo") estas la skriptsistemo adaptita por ĉi tiu lingvo. Ĝi havas 14 vokalojn kaj 34 konsonantojn. Ĉi tiu kompleksa alfabeto estis dizajnita por konservi la vario de sonoj kiuj ekzistas en tiu lingvo. La plimulto de la literoj devenas de la Pahlavia alfabeto kaj de la Aramea (la Pahlavia ankaŭ devenas de la Aramea alfabeto). Ĝi estis kreita ĉirkaŭ la 3a jarcento p.K por skribi la antikvaj Avestaj himnoj. La interesa afero estas ke ekzistas la kredo ke la Avesta lingvo estis nur parolata lingvor, kaj la komponaĵoj de tiu religia teksto estis instruita parole. Tio ĉi faras la Avesta lingvo, stranga kazo de lingvo, kiu adaptis skriptsistemo post ĝia malapero.

5.- La Avesto, la nura libro en la Avesta lingvo, estas kompilaĵo de religiaj kaj liturgiaj tekstoj el diversaj fontoj. Inter ili, ni povas identigi la ekziston de almenaŭ 2 dialektoj. La Malnova Avesta dialekto, ankaŭ konita kiel Gatika dialekto, kaj la Juna Avesta. La plejparto de la Avesta lingvo komponadoj estas en la Juna Avesta, sed la Instruoj de Zaratuŝtro, la fondinto de la religio, malkovrita en la kolekto de himnoj nomitaj Gataoj, kaj kelkaj aliaj malnovaj himnoj estas en la Gatika dialekto.

Ĉi tie mi montras malgrandan poemon en la Malnova Avesta. Ĝi estas unu el la plej gravaj mantroj de la Zaratuŝtrismo. La traduko al esperanto estas mia.  



  
Ashem Vohū Vahishtem Astī
Ushtā astī, ushtā ahmāi
Hyat Ashāi vahishtāi ashem

La plej bona ĝusteco estas bona
estas feliĉo, feliĉo al li
kiu por la plej bona ĝusteco estas ĝusta.


6.- La gramatiko de la Avesta lingvo estas la tipa gramatiko de malnova Hindirana lingvo kaj Hindeŭropa. Ni povas diri, ke ekzistas 3 genroj (Maskulino, feminino kaj neŭtro) kaj 3 nombroj (singularo, dualo kaj pluralo). Ekzistas nek la difina, nek nedifina artikolo. Ekzistas 8 kazoj: nominativo, akuzativo, genitivo, dativo, vokativo, ablativo, instrumentalo kaj lokativo. Ekzistas 3 tempojn (estanteco, aoristo kaj perfekto) kaj 4 modoj (indikativo, imperativo, subjunktivo kaj optativo).  La vort-ordo estas libera. Pro la limigita materiala, ankoraŭ ekzistas kelkaj formoj, kiuj estas nekonata. Esploristoj kredas ke estas iuj partoj, kie la lingvo ne estis uzita ĝuste. 

7.- La avesta lingvo estas proksime rilatita al Sanskrito. La proksimaj ligiloj inter ambaŭ lingvoj estas pli evidenta en la pli malnovaj dialektoj de ambaŭ, Gatika Avesta kaj Veda Sanskrito. Fonetikaj, leksikaj kaj morfologiaj elementoj en ambaŭ lingvoj estas proksime parencaj. Ni eĉ povas traduki Avesta lingvo al la Sanskrito vorto de vorto. Danko al ĉi tiu rilato, kelkajn vortoj en la Avesta lingvo povus esti tradukita.

Tie estas ekzemplo de Heritage Institute. La Avesta lingvo teksto en la bildo estas skribita fare de mi, de Yasna 72.11. La traduko al Esperanto estas ankaŭ mia.




Avesta Lingvo Teksto
Aevo pañtao yō ashahe,
Vīspe anyaēshãm apañtãm
Traduko al Sanskrito de Dr-o. Satyan Banerjee
Abade pantha li ashae,
Visha anyaesham apantham
Esperanto traduko
Ekzistas unu vojo, estas la Ĝusteco,
Ĉiaj la aliaj ne estas vojoj

8.- Jen kelkajn Avesta lingvo vortoj, kiuj estas similaj al siaj ekvivalento en aliaj Hindeŭropaj lingvoj kaj en Esperanto
:

Avesta
Angla
Hispana
Franca
Germana
Esperanto
1
Brātar
Brother
Hermano
Frère
Bruder
Frato
2
Nãma
Name
Nombre
Nom
Name
Nomo
3
Star
Star
Estrella
étoile
Stern
Stelo
4
Yare
Year
Año
Année
Jahr
Jaro
5
Vach
Voice
Voz
Voix
Stimme
Voĉo
6
Vāta
Wind
Viento
Vent
Wind
Vento
7
Padh
Foot
Pie
Pied
Fuß
Piedo

En mia artikolo pri Interesaj faktoj pri la persa lingvo mi skribis komenton pri la vorto “Paradizo” (Angla: Paradise, Hispana: Paraíso, Franca: Paradis, Germana: Paradies). Mi skribis pri eblaj vortoj kie ĝi venas de. Mi menciis la persa vorto فردوس (Ferdous) kiu signifas ĝardeno aŭ la vorto پردیس (Pardis). La vorto estas verŝajne de la Avesta vorto "Pairi-Daeza" kiu signifas "Ĉirkaŭa Muro". 

9.- Multaj personoj kiuj legis pri la antikva persa historio, rilatas al la nomo de Dio en Zoroastrismo, Ahura Mazda kun la Japana transnacia veturilprodukta enterpreno Mazda. En la retejo de la kompanio, ili vere rilatas ilian nomon kun Ahura Mazda, sed la vera origino venas de la nomo de la kompanio fondinto, kies familia nomo estas "Matsuda" (Macuda). Ĉiuokaze, ĝi ŝajnas ke Mazda estas la plej fama nomo kaj vorto en tiu lingvo. Ĝi signifas "Saĝa". Kelkaj glosaroj interpretas tiun nomon kiel "Ĉioscia". Ne multaj personoj scias ke se ili studas la lingvon, ili trovos ke estas neniu interkonsento pri ĝia genro. Kelkaj fontoj konsideras la vorton "Mazda" kiel maskulina, kaj en kelkaj aliaj, ĝi estas konsiderita feminina.   

Se vi volas lerni pli pri la Avesta lingvo, ekzistas kelkaj retpaĝoj kiuj vi povas viziti. Kiuj parolas la angla povas viziti Avesta.org kie vi havas aliron al la tuta verko de la Avesto kaj tie estas kelkaj rimedoj por studi la lingvon. Iranica online  havas kelkajn bonajn artikolojn pri tiu ĉi lingvo. Sed mi pensas, ke la retejo de Universitato Harvard direktita de Prof. Oktor Skjærvø estas la plej bona por lerni la lingvo.

Se vi scias la persa, vi povas viziti arshtad wordpress kaj din-ebehi .

Bedaŭrinde, en tre malmultaj lingvoj vi povas trovi materialon por studi ĉi tiun lingvon. Hispanparolantoj povas legi Proel.org kun bona superrigardo de ĉi tiu lingvo. Tamen, kelkaj hispanaj Universitatoj komencis esplori pri ĝi. 


No hay comentarios:

Publicar un comentario