La
21-an de oktobro, la kanadanoj iris al la balotejoj por voĉdoni en la federalaj
balotadoj. Unu el la aferoj ni emas taksi en niaj kandidatoj estas iliaj
kapablo komuniki en la angla kaj en la
franca, niaj du oficialaj lingvoj. En aliaj landoj, kie la lingvokapablo de la
politikistoj ne estas tiel grava, ĉi tiu testo ŝajnas neprobabla; sed ekzistas
aliaj landoj, kie ĝi estas normala vidi plurlingvanojn inter Ŝtatestroj.
De
tempo al tempo, ni havas kelkajn politikistojn, kiujn parolas multoblajn
lingvojn, kiel Fernando Henrique Cardoso en Brazilo, kiu povas paroli la
portugalan, la hispanan, la anglan kaj la francan, aŭ Gloria Macapagal-Arroyo
en Filipinoj, kiu parolas la tagalogan, la anglan, la hispanan, la francan kaj
aliajn lokajn lingvojn. Sed iliaj respektivaj landoj ne estas inter tiuj, kie
vi atendus vidi poligloton kiel Ŝtatestro.
Mi
faris liston de landoj kie vi atendus vidi poliglotojn kiel Ŝtatestrojn. Mi ne
volas diri ke tiuj registaroj estas pli bonaj ol la aliaj, sed ili povus krei
interesan topikon por esplori. Jen mia listo:
Belgio
La
unua fojo kiam mi vizitis ĉi tiun landon, la ĉiĉerono rakontis al ni ke laŭ la
konstitucio, la ŝtatestro de la lando devas esti kapabla paroli en la oficialaj
lingvoj de la lando, la franca, la nederlanda kaj la germana. La reĝo estas la
ŝtatestro.
Mi
ne povis konfirmi ĉi tiun informon, sed en retejo kiu skribas pri la lingvoj parolataj de la Eŭropaj reĝfamilioj, ili mencias ke
la nuna reĝo, Filipo povas paroli la francan, la nederlandan, la germanan, la
anglan kaj la hispanan, kaj bone regas la italan. Lia patro, Alberto la 2-a,
povas paroli en la franca, la nederlanda, la angla, kaj la germana, kaj havas bonan
nivelon de la itala ankaŭ. Laŭ retejo skribita por la Universitato Laval pri Belgio, kvankam la
lingvo de la reĝfamilio estas la franca, ĉiuj la reĝoj komencante kun Alberto
povis paroli en la 3 oficialaj lingvoj de la regno. La Kronprincino Elisabeth,
parolas la francan, la nederlandan, la germanan kaj la anglan.
Estonio:
Ĉi
tiu juna demokrata lando kiu restarigis ĝian sendependecon, kun la disfalo de
Sovetunio en 1991, estis jam regata de poliglotoj.
Lennart
Meri, kiu estis la dua prezidanto de tiu lando (1992 – 2001), parolis la estonan,
la finnan, la francan, la rusan, la anglan kaj la germanan. La kvara prezidanto, Toomas Hendrik Ilves
(2006 – 2016) parolas la estonan, la anglan, la germanan, la latvan kaj la
hispanan. La 5a kaj nuna prezidantino, Kersti Kaljulaid parolas la
estonan, la anglan, la finnan, la francan kaj la rusan. Nur unu pli prezidanto
restas en tiu ĉi listo, Arnold Rüütel, sed mi ne povis konfirmi lian lingvokapablon.
Ĉiuokaze, kun 3 el 4 prezidantoj kiuj estas poliglotoj, sen mencii la
ĉefministroj (Nuna Ĉefministro Jüri Ratas kaj lia antaŭulo Taavi Rõivas, ambaŭ
estas poliglotoj), tiu lando preferas poliglotojn en la plej altaj pozicioj de
la registaro.
Kartvelio:
Tiu
ĉi eks-sovetia respubliko, kie la oficiala lingvo estas malnova Kartvelia
lingvo, kun tre malmultaj parencoj, plejparte parolitaj en la sama areo kaj unu
el la plej malfacilaj lingvoj por fremduloj, por lerni kaj prononci (estis
tempo, ke la lingvistiko studis ĉu tiu lingvo estas rilata kun la Eŭska), bezonas
havi en la registraro personojn, kiuj povas esti komprenitaj eksterlande.
La
5-a kaj nuna prezidantino, Salome Zourabiŝvili, povas paroli la kartvela, la
franca, la angla kaj havas bonan nivelon en la itala. Ŝia antaŭulo, Giorgi Margvelaŝvili (2013 –
2018) parolas la kartvelan, la anglan kaj la rusan (tio ĉi estas nun normala
lingvo kombinaĵo por edukitaj personoj de tiu lando). Lia antaŭulo kaj 3-a
prezidanto de Kartvelio, Miĥeil Saakaŝvili (2008 – 2013) parolas la kartvelan, la
rusan, la anglan, la francan kaj la ukrainan (nun li servas kiel politikisto en
Ukrainio. Ŝajnas, ke scii lingvojn povas helpi antaŭigi karieron en aliaj
landoj).
Koncerne
la ĉefministroj, mi ne havas la informon pri la lingvoj kiujn ili parolas, sed
kiam ni legas pri iliaj studoj kaj laborhistorio, la konkludo estas, ke la plej
multaj el ili parolas la kartvelan, la rusan kaj la anglan, kaj ni havas kelkajn
francparolantojn.
Barato:
Barato
estas lando, kie scii nur unu lingvo neniam sufiĉas. Kun loĝantaro kiu parolas
en multaj diversaj lingvoj, Barato ne havas nacian lingvon, ĉar neniu estas
parolita sufiĉe vaste por havi tian statuson. 2 lingvoj havas oficialan
statuson ĉe nacia nivelo kaj 22 lingvoj havas oficialan rekonon en almenaŭ unu
ŝtato. Poliglotismo estas ofta en tiu lando, kaj ne gravas kiom da lingvoj vi
parolas, ĉiam ekzistos grava grupo de civitanoj, kiuj ne povos havi
konversacion kun la Ĉefministro se ili iam ajn havus la ŝancon.
Tiel,
estas ne strange vidi poliglotojn en altaj pozicioj de la registaro. La
plimulto de la ĉefministroj parolis sian gepatran lingvon, la hindan, la anglan,
kaj pli malpli sciis aliajn regionajn lingvojn. Narendra Modi, ekzemple,
parolas la guĝaratan, la hindan kaj havas bonan nivelon de la angla, sed li
ankaŭ scias iom da marata. Mi legis, ke la
eksa Ĉefministro Manmohan Singh, kiu estas denaska parolanto de la panĝaba, ankaŭ
povas paroli la anglan kaj la hindan, sed li ne povis legi la hindan. Tamen, li
scias la urduan, kiu estas tre simila kaj lia skribitaj paroladoj estis
efektive en la urdua. Sed la ĉampiono de la Barataj Poliglotoj en politiko
estis Narasimha Rao, kiu povis paroli pli ol 10 lingvojn (mi legis en aliaj paĝoj,
ke li povis paroli 17 lingvojn).
Sed
ne multaj personoj scias ke Mahatmo Gandhio, konsiderita kiel la patro de la
nacio en Barato, havis bonan lingvajn kapablojn. Li estis denaska parolanto de
la guĝarata, sed li ankaŭ parolis la hindan, la urduan, la anglan, kaj sciis
iom da marata kaj sanskrito.
Israelo:
Ekde
la deklaro de sendependeco de la ŝtato de Israelo en 1948, tiu lando estis gvidita
de 12 ĉefministroj kaj 10 prezidantoj. Inter ili, 8-ĉefministroj kaj 8
prezidantoj estis kapabla paroli 3 aŭ pli da lingvoj. Kelkaj el ili estis realaj
poliglotoj kiel David Ben-Gurion kaj Ŝimon Peres. La aliaj estis dulingva
(hebrea – angla). Vi povas legi pli en artikolo kiun mi skribis en tiu sama
blogo en 2016 Polyglotism in Israeli Government.
Laŭ
mia opinio, unu el la plej gravaj punktoj ĉi tie estas la enmigrado. Inter la
gvidantoj, 7 prezidantoj kaj 7 ĉefministroj estis naskitaj ekstere kaj ili mem estis
enmigrintoj. Israelo ricevis multajn enmigrintojn kiuj venis kun ilia propra
lingvokapablo. La plej multaj el ili ne parolis la hebrean kiam ili faris sian
"Alija". Lernado de la hebrea signifas ke ili akiris aldonan
lingvon en ilia edukado. Se ili havas la ŝancon partopreni en politiko, ni
povas vidi politikistojn kiuj konas diversajn kulturojn, malsamajn vidpunktojn kaj,
kompreneble, kun pli bona lingvaj kapabloj.
Luksemburgo:
En mikroŝtato
kie 3 lingvoj (la Luksemburga, la franca kaj la germana) estas uzataj por ĉiuj
celoj kaj kie ĝiaj civitanoj uzas ĉiujn 3 lingvojn en la lernejo, la regantoj
devas doni bonan ekzemplon. La Grandduklando de Luksemburgo estas konstitucia
monarkio kaj la grandduko estas la ŝtatestro.
Laŭ la retejo kiu parolas pri la reĝfamilioj la Grandduko
Henriko parolas 5 lingvojn: la luksemburga, la franca, la germana, la angla kaj
la hispana. Vilhelmo, la tronheredonto havas similan kombinaĵon de lingvoj,
kiujn li ofte uzas. La antaŭa Grandduko Johano estis kapabla paroli la Luksemburga
lingvo, la franca, la germana kaj la angla.
Inter
la ĉefministroj de tiu lando, ni povas mencii la kazon de la Ĉefministro de
1995 ĝis 2013, Jean-Claude Juncker, kiu estas la Prezidanto de la Eŭropa
Komisiono ĝis la 1-a de decembro, li povas paroli la Luksemburgan lingvon, la
germanan, la francan, la anglan kaj la latinan.
Svislando:
Tiu
ĉi multlingva lando (4 oficialaj lingvoj: la germana, franca, itala kaj romanĉa), estas tre scivola federacia demokratio, kie
la Federacia konsilio servas kiel la kolektiva ŝtatestro. Tiu federacia konsilio
havas 7 membrojn. Alia kurioza fakto estas ke ĉiu membro de la konsilio traktas
la reston de la membroj en sia propra lingvo. Ĉu tio signifas ke membroj de tiu
konsilio povas paroli en ĉiuj oficialaj lingvoj de la lando? Ne vere. Estas vere
ke la membreco reflektas la lingva kunmetaĵo de la lando, precipe kiam ni
parolas pri la germana kaj franc-parolantoj (bedaŭrinde la konsilio ne ĉiam
havas italparolanton; la nuna konsilio havas unu). Sed inter la 7 membroj, ni havas iun, kiu
estas poligloto. Unu aŭ du poliglotoj por ĉia teamo de la konsilio.... Ne
malbone! Ankoraŭ ekzistas poligloto kiu gvidas la landon!
Sud-Afriko
Sud-Afriko
estas multkultura kaj multlingva socio, kun 11 oficialaj lingvoj. Se ĉiuj 11
lingvoj havas egalan statuson, oni povus atendi ke la prezidanto devus scii
kiel eble plej multaj lingvoj. Almenaŭ, la nuna prezidanto, Cyril Ramaphosa,
estas poligloto kaj li provas uzi ilin en siaj paroladoj. La antaŭa prezidanto,
Jacob Zuma, scias 6 lingvojn, inkluzive la franca kaj la rusa. Lia denaska
lingvo estas la zulua. Ne multaj personoj scias ke Nelson Mandela estis denaska
parolanto de la kosa, kaj li povis paroli la afrikansa kaj la angla.
Vatikano
Ĉi
tiu mikroŝtato estas regita de la Papo, kiu ankaŭ estas la kapo de la Katolika
Eklezio. Ni ankoraŭ havas memorojn pri la tempoj de la Papo Johano Paŭlo la 2-a,
vera poligloto. Tie estas 2 aferoj kiujn mi povas diri pri li: Li sciis, kiel
uzi lingvojn kiel ilo por plibonigi la laboron de lia eklezio, kaj ke mi legis diversajn
artikolojn pri la lingvoj kiujn li povis paroli, kaj ekzistas neniu
interkonsento pri kiuj lingvoj li majstris. Poste venis la Papo Benedikto la
16-a kaj la Papo Francisko, ambaŭ konataj por ilia kapablo paroli multoblajn
lingvojn, kvankam ne tiel multaj kiel Johano Paŭlo la 2-a. Ĉiuokaze, post
paroli kun kelkaj katolikaj amikoj, mi konkludis ke ĝi estas ĝenerale supozita
ke la Papo devas esti poligloto.