Antaŭ du semajnoj, du artikoloj en la novaĵoj altiris
mian atenton: la unua aperis en "The Guardian" kaj ĝi estis
pri Kanada filmo kiu aperos en festivalo en Londono. La nomo de la filmo estas
" SGaawaay K'uuna"
(Rando de la Tranĉilo), kaj ĝi estas ĉefe en la Ĥaida lingvo, indiĝena lingvo parolata
en Brita Kolumbio ke nur proksimume 20 personoj en la mondo povas paroli flue.
La dua artikolo aperis en la BBC kaj ĝi estis pri
la laboro de la prof-o. Ghil'ad Zuckermann, Israela fakulo, kiu provas revitaligi
Aŭstraliajn endanĝerajn kaj mortintajn lingvojn, en ĉi tiu kazo li laboras kun
la Barngarla lingvo, indiĝena
lingvo de la sudo de Aŭstralio. Ĉi tie estas ligo al lia persona retejo .
Ambaŭ
artikoloj havas komune, ne nur ke ili estis publikigitaj en la Brita
amaskomunikilaro, sed ili ambaŭ parolas pri specifaj kazoj de endanĝeraj
lingvoj.
Laŭ
la UNESKO, la lingvo estas
endanĝera kiam ĝiaj parolantoj ĉesas uzi ĝin, uzas ĝin en malpli da domajnoj aŭ
haltigas pasi ĝin al la sekvanta generacio. Kiam unu lingvo ne plu estas la
unua lingvo kiun infano lernas en lia hejmo kaj la lasta denaska parolanto forpasas,
tiam ni povas paroli pri mortinta lingvo.
Oni
taksas, ke ĉirkaŭ 43% de la lingvoj hodiaŭ parolataj estas endanĝeraj laŭ
statistiko disponigita de UNESKO. Sed ĉi tiu
temo ricevas pli da atento. Se ni rigardas al Google pri ĉi tiu temo, ni vidos ke
la plej gravaj gazetoj kaj ĵurnaloj ĉirkaŭ la mondo havas artikolojn pri endanĝeraj
lingvoj. Pli kaj pli da personoj el malsamaj profesioj nun laboras en la
procezo de lingva revitaligo aplikata al tiuj endanĝeraj lingvoj.
Ĝis
nun la plej sukcesa ekzemplo de lingva revitaligo en la mondo estas la hebrea.
Post esti mortinta dum preskaŭ 2000 jaroj, tiu lingvo estis revitaligita dum la
19-a jarcento. Nun, ekzistas 9 milionoj de parolantoj de la hebrea, el kiuj 5
milionoj estas denaskaj parolantoj. La renaskiĝo de la hebrea, lasis nin kelkajn
valorajn lecionojn kiuj povas esti uzitaj en la procezo de revitaligi aliaj
lingvojn: Estas eble revitaligi mortintajn lingvojn sed se ili estas konvene
dokumentita, kaj ni ne devas revitaligi lingvon kiel ĝi estis antaŭe parolita.
Hodiaŭ
la revitaligistoj havas plian ilon: La Teknologio. Organizaĵoj kiuj esploras kaj dokumentas
endanĝerajn lingvojn trovis en la IT tre gravan ilon por ilian laboron. Organizaĵoj
kiel “The Living Tongues” uzas la teknologion por esplori endanĝerajn lingvojn
kaj krei retejajn parolantaj vortaroj. Ili ankaŭ trejnas lokajn aktivulojn
por registri kaj redakti frazojn en la lingvoj, kiujn ili studas.
Google
mem havas projekton por savi endanĝerajn lingvojn tra dokumentado. Tra la Projekto
Endanĝeraj Lingvoj ili provizas la teknologio
je la servo de organizaĵoj kaj individuoj kiuj laboras kun tiuj lingvoj tra la
Interreto por dokumenti, konservi kaj instrui ilin. La uzantoj de ĉi tiu retejo
povas ne nur trovi informon pri ilia lingvo, sed ankaŭ ili povas poŝti videojn,
aŭdiaj dosieroj kaj tekstoj kun ekzemploj de frazoj, kaj konversacioj.
Alia
ekzemplo de la uzo de la teknologio por savi endanĝerajn lingvojn estas la Rosetta
Projekto, kun la kreado de la Rosetta disko, malgranda disko
kiun kapablas savi pli ol 13.000 paĝoj de informo pri 1500 lingvoj. Ĉi tiu
informo inkluzivas vortprovizon, priskriboj de parolado, gramatiko, skrib-sistemoj
kaj tekstoj.
National
Geographic nun laboras en la kreado de la "Parolantaj Vortaroj" en diversaj
endanĝeraj lingvoj. La ĉefa paĝo de la projekto montras vortaroj en lingvoj
kiel Tuva (Tjurka lingvo parolita en Siberio), Siletz Dee-Nia (Atabaska lingvo
simila al Navaha), Ĉamokoka (indiĝena lingvo de Paragvajo) kaj aliaj. Ili nuntempe
laboras en la disvolviĝo de parolantaj vortaroj en diversaj indiĝenaj lingvoj
de Latinameriko, inkluzive de Mapuĉa lingvo, Janeŝa, Pipila kaj la Vajua lingvo. La Vajua estas indiĝena
lingvo parolita en la Nord Orienta parto de Kolombio kaj Okcidenta parto de
Venezuelo, lingvo, ke ni ankoraŭ povas aŭdi en mia naskiĝ-urbo, Marakajbo.
La senpaga
platformo por lerni lingvojn, Duolingo, nun ofertas senpagajn kursojn por lerni
la Havaja lingvo kaj la Navaha, ambaŭ endanĝeraj lingvoj, ankoraŭ parolataj en Usono.
Tiuj kursoj estas disponeblaj por angla-parolantoj.
Se la
teknologio per si mem estas ne sufiĉa, hodiaŭ la revitaligistoj havas nun pli
da subteno de lokaj registaroj por ilia laboro tra la leĝaro, financo kaj
loĝistiko. Antaŭe, la plejparto de la plej potencaj landoj havis registaroj,
kiuj aktive batalis kontraŭ la multlingveco. Hodiaŭ, la plej multaj el la disvolviĝintaj
landoj havas programojn kiuj aktive subtenas la revitaligo de lokaj endanĝeraj
lingvoj.
Teknologio
kaj registara subteno estas 2 elementoj kiuj ne ekzistis kiam la hebrea
komencis lia procezo de renaskiĝo. Eble nun estas tro frue por paroli pri la
rezultoj, sed....Ĉu ni vidos pli da lingvoj savitaj kaj aktive uzataj? Kiom da
lingvoj, kiuj hodiaŭ estas mortintaj aŭ endanĝeraj, povos esti ekzemploj de sukcesa
revitaligo?
Laŭ
mia opinio, vidi kiel gravaj iniciatoj por revitaligi la endanĝeraj lingvoj
uzante la ilojn provizita de la Teknologio, estas bona sciigo. Tamen, la
sukceso de tiuj iniciatoj ankaŭ dependos sur kiom da personoj uzos tiujn ilojn.
Mi nur ne parolas pri tiuj eventualaj parolantoj, kiuj eble havas familiajn
rilatojn kun antaŭaj parolantoj de la lingvoj studitaj, sed mi dirus, ke tiuj
iniciatoj devus esti malfermaj al iu ajn, kiu volas lerni ilin, kaj krei komunumojn
kie tiuj lingvoj estos uzataj.
Mi
sugestus similan strategion kiel la montrita por la Esperantistoj.. Dum kelkaj jaroj,
la Esperantistoj alfrontis multajn obstaklojn, kun neniu registara subteno kaj
uzanta ilojn kiuj ne estis kiel la iloj proponitaj per la hodiaŭa teknologio.
Multaj havas ankaŭ alfrontis kritikon por paroli ĉi tiu planlingvo kaj uzi
malsamajn rimedojn por subteni ĝin. La Esperantistoj nun havas komunumon kun
propra kulturo, literaturo, aktivecoj kaj eĉ siaj propraj ĉiujaraj festoj.
Hodiaŭ, la iloj de teknologio nur pli faciligis la uzo de Esperanto.
La
iloj kiuj ni bezonas jam ekzistas. Pli da ideoj por revitaligi endanĝerajn lingvojn
ankoraŭ venas.
No hay comentarios:
Publicar un comentario