Ĵus mi legis artikolon en retpaĝo pri la
eblaj utiloj de paroli pli ol unu lingvon. Ekzistas multaj studioj kaj eseoj pri la avantaĝoj de la dulingveco. Pli
da utiloj povas esti aldonita por kiu povas paroli pli ol 2 lingvojn. Sed,
estas tiuj avantaĝoj la samaj por kiuj povas paroli 2 aŭ pli da dialektojn?
Por pli bone kompreni tiun demandon, ni devas unue respondi al la
demandon de kio estas Dialekto. Laŭ Cambridge Advanced Learner s Dictionary& Thesaurus, Dialekto
estas "formo de la lingvo kiu estas parolita en aparta parto de la
lando aŭ de aparta grupo de homoj". La termino dialekto venas
de la antikva greka διάλεκτος (diálektos) tra la latina "dialectus".
La vorto "diálektos" en la greka signifas "Paroli,
Paroladon". Legu etymonline.
Laŭ la vortaro Collins, personoj kiuj parolas fluen en du
dialektojn de unu lingvo estas konata kiel "Bidialectal"
(Dudialektuloj).
La difino de dialekto ne havas objektivajn diferencojn inter dialekto kaj
lingvo. En la angla, ni povus paroli pri malsamajn dialektojn kiam ni komparas
la parolado de Toronto kaj Novjorko, aŭ kiam ni komparas la dialekto Cockney
kun Geordie, aŭ kiam ni parolas pri la Skota, la formo de la angla kiu
estas konsiderita de kelkaj kiel malsama lingvo kaj aliaj personoj konsideras
ĝin kiel dialekto de la angla.
Kiam ni parolas pri grupoj de malsamaj lingvoj, ni povas vidi kelkajn lingvojn
kiujn estas reciproke kompreneblaj, kiel en la kazo de la sveda kaj la norvega,
apartaj Skandinavaj-lingvoj, sed iliaj parolantoj povas facile kompreni unu la
alian. La portugala kaj la hispana ankaŭ estas tre similaj lingvoj. Sed la
lingvoj, kiel la araba aŭ la germana estas famaj por iliaj diversaj dialektoj,
ke en la plej multaj kazoj estas ne reciproke kompreneblaj.
Multaj lingvistoj ŝatas ripeti la frazo elpensita fare de la lingvisto
Maks Vajnrajĥ, "lingvo estas dialekto kun armeo kaj floto". Politikaj kriterioj foje aplikas por konsideri 2 malsamaj formoj de parolado
kiel apartaj lingvoj. Sveda kaj norvega estas lingvoj de apartaj landoj. Malnovaj
libroj de lingvistiko, kaj kelkfoje ne tiel malnovaj (mi ĵus kontrolis Trask,
R. L. "Historical Linguistics" presita en 1996), inter la
malsamaj Slavaj lingvoj ni povas legi, ke unu el ili estas la Serbokroata.
Hodiaŭ, post la disfalo de Jugoslavio, ni havas malsamajn novajn lingvojn
aldonita al la listo kiel la serba, la kroata kaj la bosna, sed la varioj kiuj
ekzistas inter ili ne estas sufiĉe por fari ilin ne reciproke kompreneblaj.
Alia situacio estas rilataj kun la prestiĝo de dialektoj. Tre ofte,
parolante en dialektoj estis (kaj ankoraŭ estas) asociita kun malalta statuso. La
prestiĝo de unu formo de parolado estas asociita kun norma dialekto, dum
ne-normaj dialektoj estas tiuj, kiuj tradicie mankas prestiĝon.
En ĉitiu artikolo en la itala de patrimonio linguistici ni povas
legi liston de la mitoj ĉirkaŭ dialektoj. Kelkaj de ili estas ke ili povus
malhelpi infanojn lerni la nacian lingvon, ili povus alporti konfuzon kaj ke
ili estas simbolo de Izoleco. Italio estas fama por ĝia diverseco en dialektoj,
kiuj ne estas reciproke kompreneblaj kaj hodiaŭ multaj lingvistoj konsideras
ilin kiel apartaj lingvoj kiuj evoluis el la latina mem kaj ne de la itala.
Pri la demando sur la advantaĝoj de paroli pli ol unu dialekto, kelkaj esploroj
estis eldonita. Ni povas
legi pri studio farita de esploristoj de la Universitato de Kipro kaj la Kipra
Universitato de Teknologio. Ili studis la kognitiva agado de infanoj kiu
kreskis parolante Kipra greka kaj Norma Moderna greka. Ili trovis ke infanoj ke
estas dudialektuloj, ili havis pli bonajn rezultojn ol unulingvaj en testoj de
Memoro, Atento kaj kognitiva fleksebleco. Tiu sama artikolo mencias simila studio
el Norvegio kie infanoj, kiuj estis instruitaj por skribi en 2 malsamaj formoj
de norvega lingvo poentis pli alta ol unulingvaj en aritmetiko kaj legado.
Laŭ mia opinio, ĉar ekzistas neniu objektiva diferencoj inter Lingvoj
kaj Dialektoj, la personoj, kiuj parolas 2 dialektoj havas la samajn avantaĝojn
kiel dulingvulojn. Mi konsentas kun eseo farita de Cambridge Universitato de
Steve McClanahan kie ili
diras ke ŝanĝi inter ajnaj du formoj de lingvo, provizas ekstran stimulon al la
menso, kiu kondukas al pli alta kognitiva agado.
La vero estas ke ekzistas malavantaĝojn por dudialektulaj studentoj. En
kelkaj landoj, kelkaj dialektoj ne estas politike estimataj kaj ankoraŭ ili
povus esti vidita por kelkaj lernejaj sistemoj kiel parolante la lingvo
"malĝuste".
Hodiaŭ, dialektoj estas pli rekonita en landoj trans Eŭropo kaj en aliaj
demokratiaj socioj, kaj ilia uzo estas pli grava. Niaj socioj montras tendencon
al plurismo. Iu ajn kiu povas ŝanĝi inter ajnaj du formoj de lingvo havas
klaran avantaĝon super unulingvuloj por lerni kaj dungado.
No hay comentarios:
Publicar un comentario