Antaŭ kelkaj semajnoj, dum la vizito de Papo Francisko al Sudameriko,
unu el la plej parolita temoj ĉirkaŭ tiu paŝtista vizito estis la situacio de
la indiĝenoj de la Kontinento. Persone, mi ne povas diri multe da aferoj pri tiu
tre kompleksa topiko. Sed estas unu afero kiun mi povas diri pri indiĝenaj
lingvoj, ne nur en Latinameriko, sed ankaŭ en Nordameriko tiel, unu afero ke iu
ajn kun komputilo konektita al la Interreto povas konfirmi, kaj estas tio, ke
tiuj lingvoj estas subreprezentitaj en la Interreto.
Se ni legas la Vikipedio, aŭ ajna alia teksto pri Geografio, ni povas
vidi ke el 35 sendependaj landoj lokita en nia kontinento, 21 el ili havas
indiĝenajn lingvojn parolatajn en siaj teritorioj. Inter ili, nur 3 landoj,
Paragvajo, Bolivio kaj Peruo deklaris formale unu aŭ pli indiĝenaj lingvoj kiel
ŝtata oficialaj lingvoj. Aliaj landoj havas indiĝenajn lingvojn deklarita kiel
oficialaj ĉe regiona aŭ loka nivelo. Ni povas pensi, ke tio signifas, ke tiuj
registaroj devus havi servoj havebla en tiuj lingvoj en la areoj kie ili estas
grupigitaj, kaj tio inkludas la uzon de servoj en la interreto. Mi estas
nekapabla priskribi la kvaliton de la servoj ke parolantoj de indiĝenaj lingvoj
ricevas de iliaj respektivaj registaroj en siaj propraj lokoj, sed mi povas
diri ke preskaŭ ne ekzistas servoj por ili en la Interreto. Mi vidis malsamajn
retpaĝojn de malsamaj naciaj registaroj, ministerioj, institucioj, regionaj kaj
lokaj registaroj, ambasadoj eksterlande kaj aliaj diplomatiaj misioj kaj en la
plej multaj kazoj mi ne trovis ajna retpaĝo ke havas servojn en la lingvoj de
iliaj indiĝenoj. La plej rimarkinda escepto estis la oficiala retejo de la
registaro de la Teritorio de Nunavuto en Kanado kie la
servoj por la loĝantaroj estas havebla
en la angla, franca, Inuktituta kaj Inuinaktuna. Se ni ankaŭ parolas pri dependaj teritorioj,
la registaro de Gronlando ankaŭ havas oficialan retejon kun informoj haveblaj
en la angla, la Dana kaj Gronlanda. En
Latinameriko, la registaro de Paragvajo en ĝia retejo havas
Maŝintradukado en la Hispana – Gvarania, sed ĝia Sekretario por Lingva Politiko
havas retejon en la Gvarania kaj la Hispana.
Ne multaj personoj scias ke Merkosudo, La Sudamerika komerca bloko,
adoptis en 2006 la Gvarania lingvo kiel oficiala. Tamen, ĝia oficiala retejo,
kaj ĉiuj la dokumentoj estas nur havebla en la hispana kaj la portugala. La aliaj interregistaraj organizoj eĉ la OAŜ (Organizaĵo
de Amerikaj Ŝtatoj) uzas nenia indiĝena lingvo kiel oficiala. (Mi legis ke la
Anda Komunumo ankaŭ rekonas la indiĝenaj lingvoj, sed mi ne povus trovi iu ajn
dokumento kiu konfirmas tiun deklaron). Se iu scias pri la ekzisto de iu
registara retejo en ajna indiĝena lingvo, bonvolu sendu ĝin al mi.
La plej parolitaj indiĝenaj lingvoj estas Keĉua (6 – 7 milionoj da
parolantoj), Gvarania (preskaŭ 6 milionoj), Kiĉea (2.3 milionoj), la Ajmara
(2.2 milionoj) kaj Naŭatla (1.5 milionoj). Ekzistas retejo kiu
prezentas la Keĉua lingvo kaj ĉi tiu retpaĝo mem estas en la Keĉua, kun la
ebleco por legi ĝin en la germana, la hispana, la angla, la franca kaj la
itala. Ĝi ankaŭ havas ligojn al aliajn retejojn en la Keĉua lingvo. La retejo de Ajmara havas
informon pri tiu lingvo, kun diskutoj kaj ekxemplerojn de poezio kaj
dokumentojn en tiu lingvo, tamen, ĉi tiu paĝo estas en la hispana. Aliaj paĝoj
uzante la nomo de la lingvo en ilia domajno, ili ne estas en la lingvo ke ili
reprezentas. La paĝo de inuktituta kiu havas
eldonoj en Inuktitut kaj la ebleco por legi en ĉi tiu lingvo.
Hodiaŭ, la plejparto de la retpaĝoj rilataj kun la Indiĝenaj lingvoj
estis kreitaj por Edukado kaj Esplorado. Universitatoj kaj sendependaj Institutoj
partoprenis en iliaj disvastiĝoj. Ekzistas Lingvo-kursoj kaj vortaroj por multe
da indiĝenaj lingvoj. La demando estas: kion ni povas fari sur la Interreto
uzanta iun ajn de tiuj lingvoj?
Ekzistas kelkaj retejoj kaj blogoj skribitaj en malsamaj indiĝenaj
lingvoj. La ĉefaj Novaĵaj retejoj ne havas servoj en tiuj lingvoj, kaj mi
kontrolis paĝoj de tre diversaj landoj kiel Britio, Germanio, Rusio, Ĉinio kaj
Vatikano. Tamen, kelkaj el la plej gravaj firmaoj de alta teknologio laboras por
inkludi la indiĝenaj lingvoj en iliaj platformoj. Microsoft havas versioj
haveblaj en la Keĉua kaj Ĉeroka. Firefox estas disponebla en Gvarania kaj Caqchikel
Majaa kaj laboras por inkludi pli da lingvoj. Se vi havas retpoŝton de Gmail,
vi havas la eblecon por personigi ĝin en la Ajmara, Ĉeroka, Gvarania aŭ la
Keĉua, kaj same okazas kun Facebook. La apo Amikumu nuntempe laboras kun la
plimulton de la indiĝenaj lingvoj permesante al membroj trovi proksimajn personoj
kiuj estas parolantoj, studentoj de tiuj lingvoj aŭ nur interesita en ilin, kaj
ili ankaŭ povas uzi sian saĝtelefonoj por babili. Duolingo, la fama retpaĝo kie
vi povas lerni lingvojn senpage, ĵus malfermis kurson por lerni Gvarania,
kvankam vi devas scii la hispana unue por preni ĉi tiu kurso. Eble la plej
granda laboro por inkludo povas esti vidita en Vikipedio, kie artikoloj estas
havebla en la Keĉua, la Ajmara, Gvarania, la Naŭatla, la Navaha lingvo, la Gronlanda
lingvo, Ĉeroka, Ĉejena, Inuktituta, Inupiaka kaj Kria. Bedaŭrinde, Youtube ne havas subtitolojn
disponeblaj por tiuj lingvoj. La 2 Maŝintradukado ke mi plej ofte uzas, Google
kaj Yandex tradukisto ne havas eblojn por traduki en iu el la lingvoj ĉi-tie menciita.
Unu el la Komputilizita Tradukado ke mi uzas, Word Fast, havas la eblecon por fari
profesiaj tradukoj al lingvoj Otomia, la Keĉua, la Ajmara, la Gvarania, Navaha
lingvo, Kria, Oĝibva lingvo, Inupiaka, Inuktituta, Jukatana Majaa kaj
Kallalisut (la Gronlanda). Kelkaj Lingvoj bezonas specialan klavaron por
skribi, la retejo gate2home havas la
eblon por uzi klavaron por Inuktituta kaj Ĉeroka.
Mi nur skribis pri kelkaj lingvoj subreprezentitaj sur la Interreto. Sed
laŭ kelkaj referencoj, inter Nordameriko, Centrameriko kaj en Sudameriko, ekzistas
proksimume 750 indiĝenaj lingvoj parolita, 186 nur en Brazilo kaj 169 en Usono.
Kio okazis kun la aliaj lingvoj, kiuj havas tre malgrandan aŭ neniun ĉeeston
sur la Interreto? Laŭ UNESKO, la plejparto
de la indiĝenaj lingvoj estas Endanĝeraj lingvoj. Kun tre malmultaj parolantoj,
kelkaj el ili eĉ ne havas 1000 parolantojn do iliaj parolantoj laboras por
revivigi sian lingvojn.
Kial Indiĝenaj lingvoj de la Amerikoj estas subreprezentitaj en la Interreto?
La unua respondo ke ni ofte aŭdas al ĉi tiu demando estas rilata kun koloniismo
kaj Antaŭjuĝo kontraŭ tiuj lingvoj kaj iliaj parolantoj. Mi kredas ke kiam la vorto Koloniismo estas
uzita en tiu kunteksto, ekzistas politikaj intencoj. Sed mi konsentas, ke la
lingvoj de la Indiĝenoj por longa tempo ne estis konsiderita kiel prestiĝaj
lingvoj, kaj ĉi tio klarigas la manko de intereso por lerni kaj paroli tiujn
lingvojn, eĉ por la pli junaj Membroj de la etnaj grupoj rilatantaj kun la
lingvo. Bedaŭrinde, tiuj lingvoj ne estas vere valora. Mi volus aldoni kelkajn
aliajn gravajn punktojn:
-Preskaŭ ĉiuj Indiĝenaj lingvoj havas parola tradicio, sed ili ne havas
skribita tekstoj. Multaj lingvoj nur ĵus adoptis alfabeto. Skribo havas ĝiajn
unikajn defiojn, ke ni ne vidas kiam ni uzas la parolata lingvo. Multaj personoj
kiuj parolas flue 2 aŭ pli da lingvoj ne sentas komfortaj kiam ili skribas, ne
eĉ en sia propra patrina lingvo. Se ni postus
mesaĝoj, novaĵoj, rakontoj, artikoloj, ni bezonas kelkaj ekzercado en la uzo de
gramatiko, formo, stilo.
-Ankoraŭ, la Indiĝenaj popoloj havas altaj indicoj de analfabeteco. Multaj aliaj, kiuj povas legi kaj skribi
studis en lernejoj, kie la kvalito de la edukado ne estis bona.
-En panela diskuto televidigita per Deutsche Welle en Paragvajo, Lingvistino Edith Penner,
unu el la fakulinoj diris, ke kvankam Gvarania estas uzita en la formala
Eduka sistemo de Paragvajo, ĉi tiu lingvo estas instruita kiel ni instruas
klasika lingvo, plena de tradicioj kaj mitoj, sed ne kiel la lingvon, ke ni
povas uzi por nia laboro aŭ negocoj. Ĉi tiu ekzemplo estas ripetita en aliaj landoj kun aliaj lingvoj.
-Kiuj lernas tiujn lingvojn, ili ne lernas ilin kiel ili lernas
funkciantan lingvon. Ofte la kialo por
lerni estas paroli kun iliaj propraj familioj kaj komunumoj aŭ por kompreni kelkaj
tradicioj rilataj kun ĝi. Kelkaj ne-indiĝenaj lernas ilin nur por esplorado.
-Nur dulingvaj personoj, kiuj havas bonan komandon de la lingvoj, kiel
la angla, la hispana aŭ la portugala, skribas en la Interreto. Ili havas pli da
ŝancoj por scii kio poŝti. Unulingvaj parolantoj de la Indiĝenaj lingvoj estas
malpli probabla por konekti al la Interreto.
En mia opinio, Interreto kreis novan realon kiu ne povas esti ignorita,
kaj lingvoj devos daŭri kun tiuj novaj reguloj por supervivi. Interreto povas
esti tre forta aliancano, kie ni povas esprimi niajn sentojn kaj en la lingvo kiu
ni volas. Ekzistas kelkajn rakontojn de sukcesojn. Inter la mondaj lingvoj, ni
havas la hebrean, la lingvo kiu estis mortinta, kaj nun estas nacia lingvo kun
pli ol 8 milionoj da parolantoj. Ni havas Esperanton, konstruita lingvo nur pli
ol centjara, lingvo kun proksimume 2 milionoj da parolantoj kaj kelkaj denaskaj
parolantoj ankaŭ, minoritata lingvo kompare kun aliaj ĉefaj lingvoj en la
mondo, ne oficiala ie ajn sed en la sama tempo, ĝia parolantoj scias kiel labori
kun la novaj tutmondiĝaj reguloj kaj trovis vojojn por disvastigi ĝin ĉie en la
mondo per la Interreto. Esperantistoj emas esti tre sentema al ajna afero
koncerne lingvoj kaj povas esti tre bonaj aliancanoj. La indiĝenaj lingvoj de
Ameriko ankaŭ havas ekzemplojn de rakontojn de sukceson. Ni havas la Gvaranian,
indiĝenan lingvon kiu estas nun la Nacia lingvo de la tuta lando, havanta pli
da parolantoj ol la hispana mem en Paragvajo, kaj grava grupo de parolantoj ne
estas eĉ indiĝenaj, io rimarkinda.
Sed estas alia aliancano kiu povas esti uzita: ĉeltelefonoj. La teknologio
de la ĉeltelefonoj havas tian plenan akcepton. Laŭ statistikoj, kiun mi legis
ili montras altan penetron de ĉeltelefonoj tra Latinamerikaj landoj. La uzo de
rimedoj en tiuj lingvoj en kiel apoj povas esti bona komenco por certigi pli
ĉeesto al la indiĝenaj lingvoj en la Interreto.
Grava afero estas ke la parolantoj de la indiĝenaj,lingvoj povus uzi ilin
kiel laborlingvo, ke ili povas komerci kaj ili povas profitigi de ili. Sed tiu
ŝanĝo venos de la indiĝenaj mem, prefere ol de politikistoj, kiuj bezonas uzi
ilin en ilia retoriko, aŭ esploristoj, kiuj nur lernas tiujn lingvojn por sia
propra laboro.
El la indiĝenaj komunumoj ekzistas bonedukitaj personoj kiuj laboras por
krei novaj eblecoj por iliaj lingvoj en la Interreto. Mi subtenas tiujn
iniciatojn. Sed mi timas, ke se anstataŭ ol reliefigi la avantaĝoj de
Dulingveco, la sama parolado pri koloniismo persistas, pli junaj generacioj
estos pli malvolonta paroli en ilia praula lingvo, kaj helpi integri ĝin al la nova
mondo, pli kaj pli Interligita.
No hay comentarios:
Publicar un comentario