domingo, 24 de octubre de 2021

Luksemburgio kaj la Angla lingvo

Lastatempe, mi legis artikolon en la novaĵo pri propozicio en Luksemburgio, kie ili petis ke la angla fariĝu oficialan lingvon de la lando. Ĉi tiu ne estas la unua fojo kie ili provas oficialigi la anglan. En 2019, simila propono ne kolektis sufiĉe da subskriboj por esti diskutita en la parlamento.


La Grandduklando de Luksemburgio jam havas 3 oficialajn lingvojn: La franca, la germana kaj la luksemburgia. La angla estas nun pli vaste uzata kaj jam estas la ĉefa lingvo en la banka sektoro. Kiuj proponas oficialigi la anglan, opinias ke ĝi helpos la landon allogi pli da kleraj enmigrintoj kiuj ne parolas la francan aŭ la germanan.


Ĉirkaŭ 54% de la loĝantaro parolas la luksemburgian, ankaŭ konita kiel Lëtzebuergesch, kiel sian denaskan lingvon. Se pli ol 45% parolas alian lingvon denaske, oni povas imagi kiel multlingva estas ĉi tiu lando.


La lerneja sistemo de la lando emfazas en lingvojn. Malsimile ol aliaj plurlingvaj landoj, kie la gepatroj elektas la lingvon de edukado de siaj infanoj, en Luksemburgio ĉuij devas lerni ĉiujn oficialajn lingvojn. En infanĝardeno, la infanoj lernas en iliaj denaska lingvo, sed la germana estas la lingvo de alfabetigo. Dum bazlernejo, ili komencas lerni la francan en la dua jaro. En mezlernejo, la instruado estas en la germana kaj la franca, kaj la lernantoj komencas lerni la anglan. Kiam ili finas mezlernejon, ili povas paroli luksemburgian, germanan, francan kaj anglan. Se la studentoj decidas resti en la lando kaj studi ĉe la Universitato de Luksemburgio, eble ili uzos la anglan, la germanan kaj la francan.


Laŭ la leĝo de la 24-a de februaro 1984 pri la lingvouzo en Luksemburgio, la luksemburgia, la franca kaj la germana povas esti uzataj kiel registaraj lingvoj. Se civitano demandas ion en unu el la oficialaj lingvoj, la administracio devas laŭeble respondi en la sama lingvo. La luksemburgia estas la nacia lingvo de la Grandduklando, kaj estas la lingvo parolata en la parlamento, sed la skriba lingvo de la leĝoj estas la franca. 


En la amaskomunikiloj, la gazetaro estas ĉefe en la germana. Sed la luksemburgia estas la lingvo de radio kaj televido. Ekzistas kelkaj franclingvaj gazetoj kaj revuoj. Proksimume 15% de la loĝantaro estas portugala. Ekzistas semajna magazino en la portugala. La uzo de la angla kiel laborlingvo oftiĝas en la sektoroj de la bankado, turismo kaj ĉiuj, kiuj dungas fremdulojn. Kanaloj de radio kaj televido en la angla estas ofte aŭskultataj kaj spektataj.


Ĉu estas bona ideo fari la anglan oficiala lingvo de ĉi tiu plurlingva lando? Laŭ mi, ili ne bezonas fari tion. La angla jam havas longan historion kiel lingvon uzatan sen leĝa subteno (ĝi ne estas oficiala lingvo en Britio aŭ en Usono). La angla jam estas grava lingvo en Luksemburgio kaj mi ne scias kiel oficialigi ĝin ŝanĝos la kulturon. La lerneja sistemo de la lando uzas ĝin kaj la studentoj jam parolas la lingvon kiam ili finas mezlernejon.


Luksemburgio havas unu el la plej malaltaj nivelo de senlaboreco en la EU  Se la labormerkato bezonas dungi laboristojn kiujn parolas la anglan, ili faros tion sendepende de ĉu la angla estas oficiala lingvo aŭ ne.




No hay comentarios:

Publicar un comentario