Dum
la lasta semajno, la diversaj Nobel Akademioj anoncis la nomojn de la
Nobel-Premiitoj pri la malsamaj kategorioj de Nobel-Premio por 2018. Tamen, Ekzistas
kategorio kiu restos ne aljuĝita ĉi-jare: La Nobel-Premio pri Literaturo.
Laŭ
la oficiala retejo la Nobel-Premio
pri Literaturo estas aljuĝita "en la kampo de literaturo, la plej
elstara verko en ideala direkto " (Eltiraĵo de la volo de Alfred
Nobel). En vikipedio, la originalaj vortoj en la sveda povas esti trovita:
" inom litteraturen har producerat det
utmärktaste mi idealisk rigtning ". Literaturo estas rilata kun la
arta uzo de la lingvoj.
Mi legis multajn retejojn kie interesaj faktoj
pri la Nobel-Premio en Literaturo estas montritaj, sed neniu el ili estas tute
dediĉita al la lingvoj. Jen mia kontribuo:
1.
La Nobel-Premio
pri Literaturo estis aljuĝita al 114 individuoj. La plej komuna lingvo de la Nobel-premiitoj
estas la angla. La dua plej uzata lingvo
estas la franca kaj la germana estas la tria. Laŭ mia propra listo (En la
interreto vi povas trovi listojn kun iometaj malsamaj nombroj), ekzistis 31 verkistoj
kiuj uzis la anglan, 15 kiuj uzis la francan kaj 13 la germanan. En artikolo en euronews ili uzas la samajn numerojn kiel mi.
2.
La angla estas la
plej diversa lingvo laŭ la nombro da nacioj de la premiitoj. Kvankam la
plimulto de la individuoj premiitaj estas Britaj aŭ Usonaj, ekzistas iuj kiuj
venis el Kanado, Aŭstralio, Irlando, Niĝerio, Sud-Afriko kaj Sankta Lucio. Pli
da diverseco ekzistas se ni konsideras la faktojn, ke la Verkisto Sir Vidiadhar
Naipaul prezentis sin kiel Brita kaj li naskiĝis en Trinidado kaj Tobago. La fama
Bengala Poeto, Rabindranath Tagore verkis ankaŭ en la angla, sed lia ĉefa
lingvo, kaj la konsiderita por lia premio estis la bengala. Plejparto de la verkistoj
kiuj skribis en la franca kaj la germana estis respektive el Francio kaj
Germanio.
3.
Francio ne estas
nur la lando kun la plej multaj ricevantoj de la Nobel-Premion pri literaturo,
sed estas ankaŭ la plej lingve diversa. El la 16-premiitoj, 13 verkis en la
franca, sed ekzistas verkistoj kiel Frédéric Mistral kiu verkis ĉefe en la okcitana,
Ivan Bunin, kiu skribis en la rusa kaj Gao Xinjian kiu skribas en la mandarena.
4.
La minoritataj lingvoj
estis konsiderita por la Nobel-Premio pri literaturo. Ni nur menciis la kazon
de Frédéric Mistral, kiu verkis ĉefe en la okcitana. Alia fama kazo estis Isaac
Bashevis Singer, kiu verkis en la jida, lingvo kiu ne estas oficiala en iu
lando aŭ regiono.
5.
Selma Lagerlöf,
estis la unua virino kiu ricevis la Nobel-Premion en Literaturo. Ĝis nun, nur
14 virinoj estis premiita kun tiu prestiĝa premio. La angla ankaŭ estas la plej
uzata lingvo ĉi tie. 5 verkistinoj kiuj skribas /skribis en la angla estis
premiita. Ĉi tie la germana estas la dua lingvo kun 3-premiitinoj. La aliaj
estis la nura verkistinoj por esti premiita en iliaj respektivaj lingvoj. Neniu
verkistino estis la sola ricevanto por iu ajn lingvo. Interese, neniu
verkistino kiu skribis en la franca estis premiita en ĉi tiu kategorio.
6.
Ekzistis 3 verkistoj kiuj uzis pli ol unun lingvon en siaj verkoj. Mi jam menciis la kazon de la poeto Rabindranath Tagore, kiu skribis en
la angla kaj en la bengala. Ni havas ankaŭ la kazon de la Irlanda verkisto
Samuel Beckett, kiu skribis en la angla kaj en la franca; la rusi-usona verkisto
Iosif Brodskij, kiu verkis poezion en la rusa kaj prozon en la angla.
7.
Kiel estas la
procezo de kandidatigi kaj elekti la kandidatojn? Ni povas legi pri la procezo
en ilia retejo. Membroj de la sveda akademio, profesoroj de literaturo
en la universitatoj kaj aliaj lernejoj, Aŭtorsocietoj kaj antaŭaj Nobel-premiitoj
en Literaturo povas nomi. La sveda akademio havas komitaton kunmetitan de 18
membrojn kiuj laboras en la takso de la laboro kaj meritoj de ĉiu kandidato.
Fine ili elektas la gajninton. Tamen, tio kondukas al alia situacio rilate al
lingvoj: Kiel ili taksas la verkojn de la membroj, kiuj povus esti en diversaj
lingvoj? Ĉu la membroj de la sveda akademio komprenas la lingvojn de la
kandidatoj? Kun kiom da lingvojn povas la komitata labori? Bedaŭrinde, la
komitato kiu elektas la gajninton de la premio ne estas tiel multlingva, kiel
ni povus kredi. Se ni kontrolas la profilojn de la membroj, la plejparto de ili
parolas flue nur en la sveda, la angla kaj en alia Skandinava lingvo, ofte ĝi
estas la norvega. Escepte, unu aŭ du membroj parolas la ĉinan, la rusan, la hispanan
kaj ne multaj membroj scias la francan. Tio signifas ke plejparto de la tempoj,
la membroj de la komitato fidas en tradukoj al la angla aŭ sveda por fari ilian
laboron. Ĉi tiu temo originis studoj kaj eseoj, mi trovis unu eldonita de la
Universitato de Alberta nomita “Translation, Littérisation and theNobel Prize for Literature” (Traduko, Littérisation
kaj la Nobel-Premion pri Literaturo). Unu el la portantoj de Nobel-Premio pri
Literaturo, José Saramago, diris: "Verkistoj kreas nacian literaturon
kun ilia lingvo, sed la monda literaturo estas verkita de tradukistoj
". Kaj tio kondukas nin al la sekva punkto.
8.
El la 114
premiitoj, 59 ol ili uzis ĝermanan lingvon en siaj komponaĵoj. Ĉi tie ni havas
ĉiuj tiuj aŭtoroj kiuj uzis lingvojn de ĉi tiu hindeŭropa lingvaro, kiel la
angla, germana, sveda, norvega, dana, islanda kaj la jida. Li ĉiuj estas pli ol
duono de la totalaj 114-premiitoj. Nur
9-premiitoj uzis ne hindeŭropan lingvon (2 en la ĉina, 2 japana, unu en la
araba, la hebrea, turka, fina kaj hungara).
9.
Ne ĉiuj premiitoj
de ĉi tiu Nobel-Premio estis premiitaj por siaj verkoj en sia gepatra lingvo.
Ĉi tie ni mencias la kazon de Iosif Brodskij, kiuj lernis la anglan estanta
plenkreskulo kaj li uzis tiun ĉi lingvon kun la rusa, lia gepatra lingvo. La israela
verkisto, naskita en Ukrainio, Samuel Josef Agnon, kreskis en jidparolanta
hejmo, sed poste, li elektis skribi nur en la hebrea. La Kanada-Usona verkisto
Saul Bellow naskiĝis en Montrealo, franclingva urbo kaj kreskis en jidparolanta
hejmo, sed li fine skribis en la angla.
10. Esperanto ankaŭ partoprenis
en la Nobel-Premioj. Kvankam la Nobel-Premio pri literaturo neniam estis aljuĝita
al iu Esperantlingva verkisto. Sed ni scias ke almenaŭ la skota poeto, William
Auld estis proponita kiel kandidato por la Nobel-Premio pri literaturo. Sed en
alia kategorio, la Ital-svisa farmakologo kaj denaska esperantisto Daniel
Bovet, li ricevis la Nobel-Premion pri medicino.
No hay comentarios:
Publicar un comentario